Petro Olivi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro Olivi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1248 (1248-01-01)
en Sérignan
Morto 14-an de marto 1298 (1298-03-14) (50-jaraĝa)
en Narbonne
Lingvoj latina
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo teologo • verkistofilozofo • ordenfrato
vdr

Petro Olivi aŭ Petro Johano Olivi aŭ okcitane Pèire de Joan-Oliu, naskiĝinta en Sérignan (Suda Francio), forpasinta en 1248 ĉirkaŭ en Narbonne la 14-an de marto de 1298, estis franca franciskano, predikisto kaj teologo, kaj estas konsiderata unu el la prapatroj de la franciskanaj spiritualoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Origino kaj teologia formiĝo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Sérignan, en Langvedoko, Olivi trejune eniris konventon de la Minoraj Fratoj de Béziers kaj studis teologion en Parizo kie estis disĉiplo de Guillaume de la Mare, John Peckham kaj Mateo el Acquasparta kaj magistriĝis en 1270.

Li adheris al Joakimaj tezoj kaj al Spiritualaj rigoraj inklinoj ĉestaj en la franciskana movado, altirante sur sin suspektojn pri herezo: en 1274 la Generalo de la Franciskanoj Petro Masci, estonta papo Nikolao la 4-a, lin devigis malrekoni iujn liajn opiniojn kaj en 1283 posteula genralo, Bonagracia el Bolonjo malpermesis liajn verkojn, post kiam komisiono de sep teologaj fratuloj de la Sorbono estis kondamnintaj ĉar heterodoksaj 34 liajn propoziciojn. Kun la leviĝos al genelado de Mateo el Acquasparta, kiu iam estis lia profesoro okazis revizio de juĝo pri liaj verkoj, kaj la sinsekva ĝenerala kapitolo konvokita en Montpellier por la 28-a de majo de 1287, aŭskultinte la memdefendon de Olivi, lin malligi el ĉiu cenzuro.

Defendisto de la rigora malriĉeco ene de la franciskana ordeno[redakti | redakti fonton]

Petro Olivi estis kunlaborinta en la redakto de la bulea letero Exiit qui seminat (Eliris kiu semas) de papo Nikolao la 3-a (promulgita la 4-an de aŭgusto de 1279) en kiu oni asertis la absolutan malriĉecon de Kristo kaj de la apostoloj kaj la evangelian koheron de la kompleta malriĉeco de Franciskanoj, kaj ke licis kolekti nomon por la nutro de malsanuloj, la vestaĵoj, la konstruo de konventoj kaj la akiro de libroj. Per tiu letero estis ankaŭ establita la oficon de la zorganto, elektita de la oficoj de la papo, por la administrado de la bonaĵoj de la franciskanoj, kiuj nenimotive povis esti proprietuloj de la bonaĵoj kiujn ili uzas.

La problemo estigita de Petro Olivi komencis konturiĝi eksplicite en la ĝenerala kapitulo de Strasburgo de 1282. La kapitolo konfidis al sep teologoj de la Sorbono por ke estu ekzamenita la diskutata ortodoksio de la verkoj de Olivi. Tiu ekzameno albordiĝis al la kondamno de 34 olivaj propozicioj rilate la malriĉan uzon de la materiaj bonaĵoj: memorlibro kun longa listo de tiaj propozicioj estis sendita al ĉiuj konventoj de la ]]Provenco]], kaj en dokumento (Littera septem sigillorum =Letro de la sep sigloj) estas vortumitaj la propozicioj kiujn Olivi devis subskribi kiel malkonfeso. Olivi dekomence akceptis submetiĝi, ankaŭ se sekve asertos ke mem estis perfortita ĉar malpermisigita defendi siajn tezojn. La sinsekva ĝenerala kapitulo – konvokita kaj okazinta en Milano en 1285 - malpermesos al ĉiuj fratuloj de la Ordeno legi la verkojn de Olivi.

Dum la kapitulo de Montpellier 1287, kapitulo en kiu estis elektis Generalo Mateo el Acquasparta), la provenca provinca superulo, Arnaud de Roquefeuil, denuncis Petron Olivi kiel ĉefon de superstiĉa kaj skisma sekto. Komencas la fazo plej akra de la kolizio koncerne la usus pauper (malriĉa uzo) de la bonaĵoj. Olivi estis kunvokita por ke li senkulpiĝu; la eksplikoj de Olivi estis akceptataj de la kapitula membraro.

Inter 1287 kaj 1289 eli estis profesoro pri teologio ĉe la franciskana konvento de la Baziliko de Sankta Kruco en Florenco, kie li havis kiel stutento Ubertino el Casale kaj probable havis kelke da kontaktoj kun tre juna Dante Alighieri. Dateblas al tiu epoko la redakto de rimarkinda komento pri la Apokalipso de Johano, la Lectura super Apocalypsin (sekve difinita kiel Postilla), en kiu la inspiro de joakima estis evidenta: la historio de la Eklezio estas priskribita kiel ĉiamdaŭra lukto inter “korupto kaj spiriteco”, lukto kiu divolviĝas laŭlonge de diversaj epokoj sinsekve: la nuna estas tiu de la spirito

En 1289 al Olivi estis konfidita de Kronlando de Aragono la tasko de la edukado de la tri filoj de Karlo la 2-a de Anĵŭo, ostaĝoj ĝuste de Alfonso la 3-a de Aragono. La plejaĝa de la tri junuloj, kiuj estus redonitaj al la patro ne post sep jaroj, Ludoviko, probable subinflue de Olivi, decidis rezigni la unuenakitajn rajtojn kaj fariĝi franciskano.[1]

Olivi rekonis la validecon de la rezigno de papo Celesteno la 5-a kaj do la efektivan aŭtoritaton de la decida kontraŭulo de spiritualaj fransciskanoj, nome de papo Bonifaco la 8-a. En 1289 Olivi estis translokigita al Montpellier, kie restadis ĝis lia morto, ĉiam engaĝiĝanta en la instruo pri teologio.

Ĉirkaŭ Olivi formiĝis rondoj de viroj kaj virinoj (beginaj) kiuj atingadis en la spiriteco de sia majstro vivkondutojn, precipe pri la manieron administri la monon. Olivi estis unu el la unuaj katolikaj mezepokaj intelektuloj alfrotantaj la temon de la mono kaj de intereza prunto (ĝis tiam kondamnita, almenaŭ formale, kiel uzuro.

Lia rezonado moviĝis ankaŭ ĉirkaŭ la temo de la franciskana malriĉeco: la buleoforma letero Exiit qui seminat estis solvinta (definitvmaniere, almenaŭ laŭŝajne), la problemon de la proprieto de la bonaĵoj de franciskanoj, deklarante ke ĉiuj bonaĵoj de la Ordeno apartenas al la Apostola Seĝo kiu pri ili allasas la uzon al la fratuloj; aŭ, laŭ Petro Olivi, estis solvita la vera problemo: nome estas asertata prefere la malriĉa uzo de la bonaĵoj posedataj ol la problemo de la modaleco de la posedo.

La morto de Petro Olivi kaj la persekutoj kontraŭ spiritualaj ideoj[redakti | redakti fonton]

Olivi mortis la 14-an de marto 1298 kaj lia tombo baldaŭ fariĝis celo de pilgrimoj kaj loko de en kiu, laŭ onidiroj, okazadis mirakloj. Liaj verkoj komencis cirkuli ankaŭ per tradukoj al vulgaraj lingvoj, spite de la kontraŭeco de la ĝeneralaj kapittuloj kiuj ordonis ke ili estu bruligitaj.

La 6-an de majo 1312 la ekumena Koncilio de Vieno promulgis dekreton Fidei Catholicae Fundamentum, en kiu estis ekzamenataj la teologiaj tezoj de Olivi: estis reasertata la kutima katolika tradicio pri la Dia esenco, la animo kiel dormo de la korpo kaj pri la efikoj de la bapto de infanoj, sed ne estiĝis ekplicita kondamno kontraŭ Olivi. Tia kondamno alvenis male kun la papo Johano la 22-a (1316-1334), kiam Olivi jam fariĝis unu el precipaj aŭtoritatoj al kiu referencis la franciskanoj (defendantoj de la absoluta malriĉeco de Kristo en la disputo kontraŭ la Dominikanoj sed ankaŭ subtenantoj de la imperiestro Ludoviko la Bavaro opone al la papado. La tombo de Olivi estis detruita en 1318 ordone de la papo mem, liaj korpaj restaĵoj disperditaj kaj diversaj frazoj de la Lectura super Apocalypsim estis kondamnitaj kiel herezaj denove en 1326.

Olivi en la katolika moderna historiografio[redakti | redakti fonton]

la prezento de Olivi estis objekto de inerpretoj diverĝas kaj ofte eĉ kontrastaj inter si. laaŭlonge de jarcentoj. Historiisto de kristanismo Ignaz von Döllinger, oponanto de la dogmo de la neeraripovo de la papo asertis ke laŭ Olivi «la Eklezio kiu ekzistas hodiaŭ (tiam), nome la Roma Eklezio, estas “karna kaj estos progresive detruita, por ke progresive estu konstruita la Eklezio spirita». Laŭ la franca kontraŭkristana historiisto Ernest Renan, Petro Olivi estis «religiulo freneza [...] laŭ kiu tiu Eklezio kutime dirata universala, katolika kaj batalanta, estas la malpura Babilono». Laŭ teologo Henri de Lubac, male, (kun pli granda kohero kun la tekstoj de Olivi alventaj ĝis nin kaj kun evidenta zorgo savi Olivin el akuzo pri jokamismo) al la franciskano «oni ŝuldas la unuan specifan traktadon pri la neeraripovo de la papo [...] ortodoksie perfektan. [Olivi] neniam ofertis argumentojn al la akuzantoj de la hierarkia Eklezio kaj [...] li estis persone laŭlonge de la tuta vivo modelo de obeo».[2]

La filozofio de Aristotelo en la penso de Olivi[redakti | redakti fonton]

Olivi estas certe kontraŭaristotela, laŭ tri vidpunktoj: pro liaj doktrinoj, pro lia temperamento, pro lia eduko rigide kristana kaj spiritualinklina. Tamen, lia kontraŭaristotelismo ne estas absoluta: la doktrinaj diverĝoj el aristotelismo estas certaj pli profundaj kaj evidentaj ol la konsonanco kun la penso de Aristotelo kiu tamen troviĝas.

Tiu opono en Olivi inspiriĝas el tri fundamentaj konsideroj: unualoke pro la malsama konsidero kiun paganismo prezentas pri la vivo kaj realo de la mondo fronte al kristana Revelacio; dualoke pro la ekscesa aŭtoritato atribuata al Aristotelo en la universitatoj de lia epoko, kaj trialoke pro la gravaj eraroj kiujn Olivi opinias entenatajn en la filozofia spekulativeco de Aristotelo.

En Olivi necesas distingi antaŭĉio aristotelismon kiel specifan momenton de ĝenerala vizio pri la vivo kaj realo: li estas kontraŭaristotela ĉar aristotelismo signifas mankon de la kristana revelacio, transdonon de vizio pri la mondo sen la substrato kaj viva rilato kun la vero kiu transcendas la naturajn fortojn de la homa intelekto: tia aristotelismo estis ĉifro de monduma scienco opone al la saĝo kristana kaj opone al la graco. Olivi ne rifuzas apriore ĉiujn spekulativaĵojn de la pagana filozofio, sed kiam oni allasas ke tiuj filozofoj ne instruas erarojn, aŭ ke iliaj doktrinoj havas la "guston" de la evangelia vero, li malkaŝe denuncas kaj batalas tiujn eraron kaj doktrinon por ke disĉiploj malmulte ruzaj kaj sagacaj ne trafiĝus viktimoj.

Alia aspekto de Oliva antaŭaristotelismo estas tiu kontraŭ la ekscesa konfido en la filozofo kiu per tiu eksceso transdonas nekristanajn vidpuntojn: allasiĝi al tiu fascino altiras al la mito. Ĉi tie intervenas la homa temperamento de Olivi kiu parolas pli per percepto ol per konceptoj.

Sed estas precipe aristotelismo strikte doktrina, ne nur kiel ĝenerala spirita sinteno kontraŭ la sintrudemo de la pagana filozofio aŭ kiel persona kaj psikologia reago kontraŭ la ekscesoj de aŭtoritato atribuita al Aristotelo, sed kiel “teoretika” kaj sistema pozicio, kiu investas deteminitajn principojn sur kiuj sin fondas kaj disvolviĝas determinita vizio de la realo, kaj kiu de tiuj principoj denuncas la nekoniston kaj la senefikon, oponante aliajn principojn opiniatajn pli validajn kaj taŭgajn por garantii, kune kun la postuloj de la racio, tiujn eminentajn kaj nebremseblajn de la kredo. [3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estonte li estos elektita episkopo de Tuluzo kaj proklamita sankntulo.
  2. Henri de Lubac, La posterità spirituale di Gioacchino da Fiore, Milano, Jaca Book, 1981, pp. 127-128 (E kiu estas ĉerpitaj ankaŭ la citaĵoj de Dollijger kaj Renan).
  3. Utile notendas ke kelkajn dekojn antaŭen Tomaso de Akvino malkovris kaj uzis Aristel on por mezuri la potencon de la homa racio kaj per ties argumentoj kreis defendon kaj pravigon de kristanismo mem, montrante ke la kredo bezonas la racion kaj racio bezonas la kredon.

Verkoj de Petro Olivi[redakti | redakti fonton]

  • Expositio seu Lectura (Postilla) in Sacram Scripturam
  • Opera de Perfectione evangelica et Franciscana
  • Opera ascetica-mystica
  • Quaestiones in secundum librum Sententiarum
  • Lectura super Apocalypsim (Postilla)
  • Tractatus de contractibus

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • latine Peter Olivi's rule commentary. David Flood, ed.. Wiesbaden : F. Steiner, 1972.
  • itale Usure, compere e vendite : La scienza economica del XIII secolo. Amleto Spicciani, Paolo Vian e Giancarlo Andenna, edd.. Milano : Europia, 1990.
  • latine De usu paupere : The Quaestio and the Tractatus. David Burr, ed.. Firenze : Olschki, 1992.
  • latine "Quaestio de mendicitate". David Flood, ed.. Archivum Franciscanum historicum 87 (1994) : 299-347.
  • latine Peter of John Olivi on the Bible. David Flood e Gedeon Gál, edd.. Saint Bonaventure NY : Franciscan Institute Publications, St. Bonaventure University, 1997.
  • latine Epistola ad fratrem R., Sylvain Piron, Cynthia Kilmer, Elsa Marmursztejn, edd. Archivum Franciscanum Historicum. 91 (1998) : 33-64.
  • latine Quaestiones de romano pontifice. Marco Bartoli, ed.. Grottaferrata : Editiones Collegii s. Bonaventurae ad Claras Aquas, 2002.
  • latine Quodlibeta quinque. Stefano Defraia, ed. Grottaferrata : Editiones Collegii s. Bonaventurae ad Claras Aquas, 2002.
  • latine Quaestio de locutionibus angelorum. Sylvain Piron, ed. Oliviana. Mouvements et dissidences spirituels, XIIIe-XIVe siècles. 1, 2006. On-line : http://oliviana.revues.org/index27.html
  • latine Lecturae super Pauli Epistolas. Alain Boureau, ed. Turnout : Brepols (Corpus Christianorum Continuatio Mediaevalis, 233), 2010.
  • latine Lectura Super Lucam et Lectura Super Marcum. Fortunato Iozzelli ed.. Grottaferrata : Frati Editori di Quaracchi-Fondazione Collegio San Bonaventura (Collectio Oliviana, 5), 2010.
  • latine france Tractatus de contractibus / Traité des contrats. Sylvain Piron ed. trad. comment. Paris, Les Belles-Lettres (Bibliothèque scolastique, 5), 2012.

Généalogies du sujet. De saint Anselme à Malebranche. Paris : Vrin, 2007. 43-54.

  • france Piron, Sylvain. "Le métier de théologien selon Olivi. Philosophie, théologie, exégèse et pauvreté". König-Pralong, C., Ribordy, O., Suarez-Nani; T. (ed.). Pierre de Jean Olivi. Philosophe et théologien. Berlin : De Gruyter (Scrinium Friburgense, 29), 2010. 17-85.
  • Pietro di Giovanni Olivi: Verso una nuova età, chiesa, società, economia : Studi in occasione delle Giornate dell'Osservanza di Bologna, 13-14 maggio 1989. Bologna : Banca del Monte di Bologna e Ravenna, 1989.
  • Potestà, Gian L. Dominio o uso dei beni nel giardino dell'Eden? Un dibattito medievale fra diritto e teologia ; Introduzione di Giuseppe Vigorelli ; Ciclo di conferenze e seminari "L'uomo e il denaro" Milano 16 maggio 2005. Milano : Università Cattolica del Sacro Cuore, 2005.
  • france Rusconi, Roberto. "À la recherche des traces authentiques de Joachim de Flore dans la France méridionale." Fin du monde et signes des temps : Visionnaires et prophètes en France méridionale ‪(fin XIIIe-début XVe siècle‪). Toulouse : Privat, 1992. 63-80.
  • Rusconi, Roberto. "Alla ricerca delle autentiche tracce di Gioacchino da Fiore nella Francia meridionale." 'Florensia : Bollettino del Centro internazionale di studi gioachimiti 6 (1992) : 57-71.
  • katalune Sabaté, Flocel, ed.. Utopies i alternatives de vida a l'Edat Mitjana ; Reunió científica XII curs d'estiu Comtat d'Urgell celebrat a Balaguer els dies 4, 5, i 6 de juliol de 2007 sota la direcció de Flocel Sabaté i Maite Pedrol. Lleida : Pagès, 2009.
  • germane Schlageter, Johannes. Das Heil der Armen und das Verderben der Reichen : Petrus Johannis Olivi OFM: die Frage nach der höchsten Armut. Werl Westfalen : Dietrich-Coelde-Verlag, 1989.
  • italeTodeschini, Giacomo. Ricchezza francescana : Dalla povertà volontaria alla società di mercato. Bologna: Il Mulino, 2004.