Johann Heinrich Zedler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Zedler
Serio da publikaĵoj de Marteno Lutero, plej granda eldona projekto de Zedler, 1729
Serio da publikaĵoj de Marteno Lutero,
plej granda eldona projekto de Zedler, 1729
Persona informo
Johann Heinrich Zedler
Naskiĝo 7-an de januaro 1706 (1706-01-07)
en Breslaŭo, Bohemio
Morto 21-an de marto 1751 (1751-03-21) (45-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo eldonisto vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Heinrich ZEDLER (1706-1751) estis libristo, eldonisto, leksikografo, enciklopediisto, kies ĉefa atingo estas la prilaborado de la enciklopedio "Grosses vollständiges Universal-Lexicon Aller Wissenschafften und Künste"[1], unu el la plej ampleksaj enciklopedioj germanlingve de la 18-a jarcento, publikigita inter 1732 kaj 1754, ĝi estis la unua enciklopedio kiu inkluzivis nomojn de vivantaj personoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eldonoj de Zedler
Struktura formulo 3D
Johann Friedrich Henckel:
"Bethesda Portvosa", 1726
Ethica Salomonis Sacra,
publikigita en 1727

Post esti trejnita kiel librokomercisto, Zedler fondis sian propran preslaborejon, en 1726. Ĝi estis unue instalita en Freiberg, Alta Saksio, kaj en 1727 li translokgixis la Eldonejon kaj la Librokomercan Centrejon al Lepsiko. Lia unua plej grava publikaĵo estis la dekunu-voluma eldono pri la skribaĵoj de Marteno Lutero, publikigitaj inter 1729 kaj 1734, kie la volumo kun indekso estis publikigita en 1740. Kiel fondinto-publikigisto de la "Universala Leksikono", komencita en 1732 kaj daŭranta sian tutan vivon ĝis ties kompletigo al 64 volumoj, Zedler eltenis longstaran juran disputon kun la establitaj eldonejoj en Lepsiko, kies minacoj etendiĝis al aliaj produktoj.

Iom antaŭ la printempo 1737, Zedler suferis financan kolapson kaj siaj negocoj estis aĉetitaj de la entreprenisto Johann Heinrich Wolf (1712-1786). Wolf provizis la financadon necesan por la daŭrigo de la "Universala Leksikono" kaj de aliaj verkoj far Zedler, inklude de 22-a voluma verko pri "La Ĝenerala Kroniko de la Ŝtatoj, Militoj, Religioj kaj Erudiciaĵoj"[2]. Zedler ankaŭ publikigis aliajn leksikonojn kiel "Allgemeine Schatz-Kammer Der Kaufmannschafft " (1741-1743, 4 volumoj krom unu aldona volumo); duvoluman verkon pri la bila merkato "Corpus Juris Cambialis"[3] (far Johann Gottlieb Siegels, 1742), kaj la 13-voluman verkon "Historia, Politika kaj Geografia Atlaso de la tuta mondo"[4] (1744- 1749), publikigita sub la nomo de la eldonisto el Lepsiko, Johann Samuel Heinsius (1686-1750). Zedler mortis havante 45 jarojn, en 1751, nur unu jaron post la konkludo de lia universala leksikono.

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Johano Henriko Zedler estis filo de ŝufaristo kaj supozeble li ne havis duagradan edukadon - eĉ ne se li iele vizitadis lernejon. Li komencis kiel lernisto en la preslaborejo de Brachvogel, en Vroclavo, poste li translokiĝis al la kompanio de la hamburga librokomercisto kaj eldonisto Theodor Christoph Felginer (1686-1726). En 1726, li translokiĝis al la saksia urbo Freiberg, kaj en septembro de tiu jaro li edziĝis al Christiana Dorothea Richter (1695–1755), 11 jarojn pli malnova ol li, fratino de la eldonisto David Richter (1664–1741) kaj filino de renoma komercisto de la urbo. Li uzis la doton de sia edzino por malfermi preslaborejon en Freiberg. Zedler restis en Freiberg nur mallonge ĉar la minurbo ne provizis sufiĉan merkaton por libroj.

Sendependa libromercisto kaj eldonisto en Lepsiko[redakti | redakti fonton]

En 1727, Zedler kaj lia edzino translokiĝis al la universitato kaj urbo de la komerca foiro Lepsiko. En tiu jaro, lia nomo aperis en listo inter la dekses librokomercistoj kaj eldonistoj el Lepsiko. En septembro, Zedler anoncis siajn unuajn publikaĵojn post moviĝi al Lepsiko. La anonco aperis iom antaŭ la Foiro de Sankta Mikaelo en oktobro, kies celo estis la multaj vizitantoj de la urbo por tiu okazaĵo.

En la komenco de 1728, Zedler publikigis novaĵon pri "Nova eldono pligrandigita kaj reviziita el ĉiuj germanaj ĵurnaloj kaj Verkoj de la benata Lutero"[5]. Kontraŭe de la antaŭa laboro far la teologo Johann Gottlob Pfeiffer (1667-1740), la libro de Zedler ne obeis ian kronologian ordon, sed organizis la materialon laŭteme. Ĉi- tiu estis la unua el sep-voluma laboraĵo por uzo en la gimnazioj. La verko estis financita laŭ la sistemo de anticipa abono, kies praktiko estis komuna tiuepoke. La interesitaj aĉetontoj kutime pagis anticipe du volumojn komencante en la Paska Foiro de 1728, pro tio ili ricevis rabaton, kies transdono okazus en la Foiro de Sankta Mikaelo dum la unuaj tagoj de oktobro. Zedler postulis prezon tiel altira, igante seninteresa la reeldonadon de aliaj librokomercistoj.

Ĉar Zedler ne povis tiamaniere atendi la levadon de sufiĉa monsumo por la libropublikigo, li prenis prunte 2 665 talerojn el sia bofrato David Richter. Estu sekura ke tiu estis epoko de konsiderinda necerteco. Kvankam Zedler kompromitis sin ekpublikigi en oktobro 1728, kiel antaŭzorgo la jaro 1729 presiĝis sur la unua paĝo. Tamen, la limtempo venis kaj dekkvar tagojn antaŭ la foiro li anoncis ke la libro estis presita kaj novaj abonantoj ne plu estus akceptitaj. Ene de unu jaro Zedler estis kreinta sukcesoplena eldona servo surbaze de la serio da verkoj de Lutero.

Ĉiu volumo el ĉi-serio, same kiel tiuj laboroj pli malfrue publikigitaj, estis dediĉata de Zedler al famaj aŭtoritatoj laŭ la tiama kutimo. La persono omaĝita en la dediĉa prefaco kaj reprezentita per gravurita portreto ofte reciprokis per financa donaco aŭ honora titolo. La unua titolo estis proponita al Kristiano, Duko de Saksio-Weißenfels (1682-1736), al kiu li dediĉis la unuan kaj la trian volumojn de la skribaĵoj de Lutero. La duko estis grava apoganto de la protestanta preĝejo kaj ankaŭ granda ĉaso-entuziasmulo. Zedler persone prezentis la unuan libron al la duko dum lia naskiĝdato.

Anonco de la Universala Leksikono[redakti | redakti fonton]

En la 26-a de marto 1730 anoncis la sepan kaj okan volumojn de la verkaro de Lutero en la ĵurnalo "Nova Gazeto de la Klera Saksio"[6], kaj ankaŭ anoncis sian novan projekton: La Granda kaj kompleta Universala Leksikono pri Sciencoj kaj Artoj, kies unua volumo estus disponebla laŭ tiu sistemo de anticipa abonado.

Zedler principe intencis resumi multajn antaŭajn referencajn verkojn disponeblajn en unu nura kaj ampleksa referenca verko. La projekto estis defio por la establitaj libroeldonistoj el Lepsiko. Ekzemple: Johann Friedrich Gleditsch (1653-1716) estis publikiginta en 1704 ia hejmuzon leksikonon, kaj dum ties tria eldono el 1708, ĝi estis iĝinta ia enciklopedio. Thomas Fritsch (1666-1726) publikigis la "Allgemeinen Historischen Lexicon"[7], en 1709, la germanlingva egalvaloranto al la "Grand Dictionnaire historique"[8] far Louis Moréri (1643-1680), iu plurvoluma projekto kiu ricevis kontribuaĵojn el fakuloj kaj sciencistoj. En 1721, Johann Theodor Jablonski (1654-1731) publikigis la "Ĝeneralan Leksikonon pri Artoj kaj Sciencoj"[9]. Serio da etaj referencaj libroj kaj vortaroj por la ĝenerala publiko ankaŭ sekviĝis. Ĉiuj tiuj laboroj estis nun minacataj de la projekto de Zedler.

La unua publika reago el iu establita eldonisto el Lepsiko venis kvin semajnojn post la anonco de Zedler. Kaspar Fritsch, filo de Thomas Fritsch (kiu mortis en 1726), maltrankviliĝis pri la efektoj sur la vendo de la Ĝenerala Leksikono pri Historio, kies tria eldono estis preparanta. Li anoncis specialan prezon kaj emfazis la abonosekurecon por la establita laboro.

Peto por kopirajta protekto[redakti | redakti fonton]

En la 13-a de septembro 1730 Zedler alpetis presprivilegion al la Saksiaj aŭtoritatoj por la protektado de sia leksikono, kiu estis anoncita por la Paska Foiro 1731. Ĉi-naciaj privilegioj kutime entenis periodon da kvin al dek jaroj, kaj oferis al la originala presisto protekton kontraŭ eksterlandaj represaĵoj dum tiu limtempo. La Libra Komisiono de Lepsiko, organo kiu respondecis pri la koncesio de tiaj privilegioj, sekvis la normalan procedon afiŝante klarigon pri la presprojekto.

Ambaŭ Caspar Fritsch kaj Johann Gottlieb Gleditsch (1688-1738), filo de Johann Friedrich Gleditsch, levis plendojn. Frtisch argumentis ke, en 1724, lia patro estis ricevinta privilegion el Saksio por la Ĝenerala Leksikono pri Historio por 10-jara periodo, kaj asertis ke la Universala Leksikono ne estis diferenca laŭenhave el ĝi, krom aliaj ekzistantaj leksikonoj ĝin imitanta. En la 16-a de oktobro 1730, la Alta Konsistorio el Dresdeno akordis kun la argumentoj de Fritsch kaj Gleditsch, kaj rifuzis la peton de Zedler, admonante lin ke li estus submetita al konfiskado kaj al monpuno de 300 taleroj kaze de reproduktiĝo de ajna materialo el la Ĝeneral Leksikono pri Historio en lia Universala Leksikono. Akorde kun ĉi-reguloj Zedler perdis la unuan etapon el siaj disputoj al la konkurencaj lepsikaj eldonistoj.

Daŭrigo de la Eldon-milito[redakti | redakti fonton]

Responde al la Lepsika Ordo, Zedler movis la produktejon de la Universala Leksikono al la preslaborejo de August Hermann Francke (1663-1727), fondinto de orfejo en Halle (Saale).

Malgraŭ la decido de la Tribunalo de Dresdeno, Zedler kontinuis sia projekton. En la 19-a de oktobro 1730, informis la lekpsikan ĵurnalon "Nova Gazeto de la Klera Saksio" ke li ankoraŭ plu akceptadis anticipajn abonojn, kaj rifuzis la akuzojn pri plagiato. Li diris ke la Universala Lexikono estis skribata de distingaj homoj ne bezonantaj plagiati, sed originale kreis siajn artikolojn[10].

Zedler plu diris ke li ne estus fortimigita de siaj enviemaj malamikoj, kaj novaj gravaj verkoj estus eldonitaj. Tio rilatis al sia lasta eldonprojekto, "La Ĝenerala Kroniko de la Ŝtatoj, Militoj, Religioj kaj Erudiciaĵoj". Zedler nur povis kalkuli sur la apogo de Jakob August Franckenstein (1689-1733), profesoro pri natura kaj internacia juro en la Universitato de Lepsiko, kiu estis amiko je la eldonisto de la "Nova Gazeto de la Klera Saksio" Johann Burckhardt Mencke (1674-1732). En la 24-a de oktobro 1730, Zedler sendis al la Konsilio de la Urbo Lepsiko iu antaŭpresaĵo de la proponita frontispico, sed ĉi-foje sen la privilegiaj pretendoj.

Responde al la Lepsika Ordo, Zedler movis la produktejon de la Universala Leksikono al la preslaborejo de August Hermann Francke (1663- 1727), fondinto de orfejo en Halle (Saale).

Denove, la lokaj eldonistoj protestis, kaj la Libra Komisiono de Lepsiko ordonis al Zedler ke li haltigu la presadon kaj de sia Universala Leksikono, kaj de la Kroniko, kaj ankaŭ li devas ne plu anonci ĉi-laboraĵojn. Krom tio, la tribunalo ordonis ke Zedler presigu kaj distribuu ties verdikton aŭ li pagos monpunon je 100 talerojn. Ĉar estis granda la risko pri neeldonado de la Universala Leksikono, Zedler ŝanĝis la produktejon al la najbara Prusio. En Halle, li faris kontaktojn kun Johann Peter von Ludewig (1668-1743), advokato kaj kanceliero de la loka universitato. Ludewig ankaŭ estis direktoro kaj membro de la Konsilio por la aferoj pri la orfejo en Halle. Laŭŝajne li atribuis al Zedler la respondecon pri la orfejo interŝanĝe por la presado de la Universala Leksikono. Antaŭ ol komenci, Zedler petis reĝan privilegion en Prusio, kaj samtempe la imperian privilegion. Ĉi-foje li ricevis imperian privilegion en la 6-a de aprilo 1731 el Karolo la 6-a (1685-1740), kaj la prusa reĝa privilegio nur post kvar tagoj.

Kompletigo kaj konfiskado de la unua volumo de la enciklopedio[redakti | redakti fonton]

Zedler ne sukcesis plenumi la planitan transdonan daton, dum la Pasko 1731, por la unua volumo de la leksikono. Li tiam anoncis en la "Nova Gazeto de la Klera Saksio", en la 15-a de aprilo 1731, je la verko estus preta por la Foiro de Sankta Mikaelo, en oktobro. Li ankaŭ emfazis ke li estas indikita kaj protektita de la prusa reĝo kaj Frederiko Vilhelmo la 1-a, Elektisto de Brandenburgo.

Jacob August Franckenstein[11] estas la eldonisto de la unua volumo, kaj Johann Peter von Ludewig skribis la prefacon. Ankaŭ eblas supozi la aliajn aŭtorojn kontribuantajn por la kompletigo de ĉi-volumo kaj de la sekvantaj. Ulrich Johannes Schneider[12], fakulo pri Zedler kaj direktoro de la Biblioteko de la Universitato de Lepsiko diris ke anonimeco - ĉefe en ĉi unua etapo de la entrepreno - estas decida strategio. Zedler sekrete tenis la nomojn de siaj kunlaborantoj, por protekti ilin kontraŭ procezo pri ŝtelo je intelekta propraĵo. En sia prefaco de la unua volumo de la leksikono, von Ludewig diris ke la verko estas tute rezulto de la "naŭaj muzoj" de Zedler kaj ties nomoj estus malkaŝitaj tiam kiam la verko finiĝos. Ĉi-promeso ne estis sekve plenumita, sed Schneider konsideras alte probabla pri la ekzisto de nur naŭ aŭtoroj. En ajna kazo, la aŭtoro asertas ke la lanĉo de la unua volumo estis la deirpunkto de la "Plej granda Enciklopedia projekto en Eŭropo en la 18-a jarcento".

La lokaj lepsikaj eldonistoj tuje reagis. Dum la Foiro de Sankta Mikaelo 1731, la Libra Komisiono de Lepsiko ordonis la kaptadon de ĉiuj kopioj presitaj kaj ne transdonitaj. Zedler protestis kontraŭ la konfiskon, tamen, la Komisio konservis ties verdikton. La eldonisto apelaciis al la Alta Konsistorio el Dresdeno kaj parte estis sukcesa. En la 14-a de decembro 1731, la tribunalo donis al li permeson por provizi la anticipajn abonantojn per la libroj kiuj estis presitaj ekster la saksia elektantaro. Ĉi kompromiso permesis al Zedler daŭrigi sian libroneldonadon, kvankam aldonitaj de la transportokostoj.

Ĉarlataneco kaj maljustaĵoj en la librokomerco[redakti | redakti fonton]

Pamfleto pri ĉarlataneco,
eldonita en 1732

Pamfleto satirante la "ĉarlatanecon" de la librejo aperis tiuepoke. Preskaŭ naŭdekpaĝa, ĝi prenis la formon de dialogo inter du komercistoj en la Foiro de Sankta Mikaelo 1731 en Lepsiko. Du homoj interparolas pri la maljustaĵoj rilate al la librokomerco, duondiras ke Zedler engaĝiĝis en malhonestaj praktikoj kaj fraŭdoj, plendas kontraŭ la financomanko kaj akuzas ties aŭtorojn je stulteco. Ili diras pri Johann Peter von Ludewig, ke neniu scias el kie li akiris sian titolon kaj riĉaĵon. La respondo de Zedler al ĉi-akuzo ne konatas, tamen, en la 11-a de februaro 1732 von Ludewig proponis rekompencon por la malkovro de la aŭtoro.

La oponantoj de Zedler ne laciĝis. Ili reiris al la Alta Konsistorio el Dresdeno, kaj postulis la pagon de monpuno je 300 taleroj atribuitaj en oktobro 1730. En la 10-a de marto 1732 la tribunalo petis novan raporton el la Libra Komisiono el Lepsiko, kiu respondis per 87- paĝa listo de plagiatoduondiroj el la oponantoj de Zedler. En la 24-a de aprilo, la tribunalo decidis ke Zedler devas pagi la monpunon je 300 taleroj kaj malpermesis al li je plua presado ene de Saksio. En la 26-a de oktobro 1732 Zedler suferis alian baton. Jacob August Franckenstein publike anoncis ke li ne plu rilatas al la publikaĵoj de Zedler. Post du monatoj, en la 10-a de majo 1733, Franckenstein mortis. Post lia morto, Paul Daniel Longolius (1704-1779) ekprenis la eldonadon de la Universala Leksikono.

Aliaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

En printempo 1733, tri okazaĵoj ĉefe influis pri la sorto de Zedler kiel entreprenisto. En februaro, Zedler lanĉis monatan malgrandformatan revuon nomatan "Malferma Kabineto de la Grandaj Viroj aŭ la Kuranta situacio de ĉiuj regnoj kaj ŝtatoj de la mondo"[13]. La nova revuo celis veki la publikan intereson pri politikaj, militaj kaj juraj novaĵoj. Ĝi estis sukceso, kaj 25 eldonoj publikiĝis ĝis 1735, sed, laŭ la biografo de Zedler, Gerd Quedenbaum[14], longatempe ĝi ne estis rimarkinda enspezofonto. En marto 1733, Zedler aĉetis la eldonejon el Johann Herbord Kloß (1657-1730)[15], kiu mortis en 1730. La eldonoj de Kloss entenis 1014 titolojn, kaj tio volume signifis unu trionon el la lepsikaj librokomercistoj. Tamen, multaj el tiuj titoloj ne estis komerce bonaj. Meze de aprilo, Zedler anoncis novan publikaĵon pere de ĵurnala anonco, iu Latina-Greka-Germana Leksikono[16] far Andreas Reyher (1601-1673) kaj Christian Juncker (1668-1714), eldonita de Johann Matthias Gesner (1691-1761).

En marto, Zedler optimisme anoncis librojn el la preslaborejo de Johann Herbord Kloß. Ĉirkaŭe de la junia monato, li jam estis preparanta vendadon de dek mil libroj binditaj kaj nebinditaj el la akirita amaso, kune kun alta proporcio da aliaj selektitaj produktaĵoj. La vendo estis farita pere de aŭkcio, okazinta en la 27-a de julio. Estis altaj evidentaĵoj ke Zedler estis en financaj malfacilaĵoj kaj devis fari uzon de gajnoj en mallonga periodo. En la 5-a de oktobro, la eldonisto de Haller, Johann Gottfried Oertel (1698-1775), prezentis katalogon de Zedler por la venonta Lepsika Foiro de Sankta Mikaelo kun rabatoj je ĝis 50%.

Zedler uzis la malaltajn prezojn dum la unua semajno de la foiro kiel provo por akiri monapogon. La ĉefa problemo estis la kompletigo de la 11-a kaj lasta volumo de la skribaĵoj de Lutero, kies lanĉo anonciĝis por la sama Foiro de Sankta Mikaelo 1733. Ĉi tiu estis la fino da solida enspezofonto. Krom ĉio, la kostoj de la lasta volumo estis pagitaj per la anticipaj abonoj de la venonta volumo. Tamen la fakturoj devis estis solvitaj.

En decembro 1733, Zedler enkondukis novaĵojn en la "Kuranta militosituacio aŭ kompleta novaĵo pri okazaĵoj de la nuntempa milito" de sia "Malferma Kabineto ..."[17] altigante la vendadojn. Sed, post kelkaj monatoj li devis alfronti konkuradon pere de la lepsika eldonisto Maŭrico Georgo Weidmann (1686-1743), havanto de elstara revuo pri novaĵoj de la eŭropaj ŝtatoj. Iom antaŭ la komenco de la Paska Foiro 1734, Zedler ree provis elĉerpi siajn stokojn pere de malmultekostaj proponoj. En la fino de 1734, li faris anoncojn por ia revuo-projekto nomita "Neuigkeiten der Stadt und neuen Universität Göttingen"[18] sed la afero neniam kunsolidiĝis.

Provoj pri releviĝo[redakti | redakti fonton]

En la printempo 1735, Zedler faris uzon de novaj rimedoj por transformi siajn produktojn en monon. Per broŝuro zorge presita, li anoncis sian libroloterion. Ĉiuj partoprenantoj ricevus librojn, per valoroj egalaj al la sumo pagita, tiamanierie ke ne estus perdantoj. Ili ankaŭ ricevus bileton por akirado de egalvaloraj libroj. La lotado okazus en la 18-a de aprilo 1735 dum la Paska Foiro, kaj tio portus novan publikecon al la aferoj de Zedler. Zedler promesis donaci parton de la enspezoj al la lepsika orfejo.

La oponantoj de Zedler, gvidataj de Weidmann, metis sin kontraŭaj al la projekto. Ili apelaciis al la Urba Konsilio de Lepsiko kaj al la Alta Konsistorio de Dresdeno por malpermesi la loterion. Ili reliefigis ke la Universala Leksikono de Zedler estis parto de la premioj, kaj insistis ke la malpermeso por produktaĵoj faritaj en Saksio ankoraŭ aplikiĝas. Ĉar Zedler ne ricevis tujan respondon el Dresdeno, li devis atendi je la lotadodato. En la 28-a de majo, li finfine estis informita ke la lotado estas aprobita, kondiĉe ke la Universala Leksikono ne estus parto de la ofertoj. Per tio la plej altira premio estis malpermesita. Aldone al tio, unu el la konkuranto de Zedler, Johann Christian Martini, estis preskaŭ bankrotanta kaj inundis la merkaton per siaj librostokoj. En la 3-a de oktobro 1735, antaŭ la Foiro de Sankta Mikaelo, Zedler anoncis ke lotadoj ankoraŭ estas disponeblaj. Iom poste, li anoncis novan aŭkcion per 6521 libroj kaj 1121 gravuraĵoj.

En la 8-a de aprilo, Zedler ree disvastigis siajn lotadajn planojn pere de ĵurnalanonco. Tamen, ĉi-foje la lotoj estas proponitaj laŭ tre malaltaj prezoj. Quedenbaum konkludis ke ĉi-foje Zedler estis en serioza financa malfacilo kaj li volis vendi siajn librostokojn per ajna prezo.

Financa kolapso[redakti | redakti fonton]

La cirkonstancoj pri la financa kolapso de Zedler estis obskuraj. Klare estas ke, en determinita momento, Zedler ne sukcesis plu kontentigi la pagojn al siaj kreditoroj. Albrecht Kirchhoff (1827-1902), en libro de la jaro 1892, reproduktis raporton datitan je la 10-a de oktobro 1738, el la Urba Konsilio de la Urbo Lepsiko al la registaro de Dresdeno pri la temo. Ne estas konata kiam la nesolventeco de Zedler okazis. Fritz Juntke (1886-1984) skribis en dokumento, publikigita en 1956, ke la afero pri la privilegioj bankrotis Zedler-on printempe de 1735. Elger Blühm (1923-2007), per publikaĵo en 1962, konsentas pri tio, konfirmante ke la bankroto okazis en la printempo 1735. Quedenbaum akordas ke la kolapso eble okazis ne antaŭ ol 1736. Modernaj biografiaj laboroj ĉirkaŭiras la problemon kaj ne diskutas la precizan daton nek la cirkonstancojn de la financa kolapso de Zedle.

Schultze kaj Longolius[redakti | redakti fonton]

La financa subteno flanke de la lepsika entreprenisto Johann Heinrich Wolf donis al Zedler novajn impulsojn. En la Universala Leksikono Wolf estas priskribata kiel komercisto kun aparta amo al scienco kies ŝatokupo estas la legado de bonaj kaj fakaj libroj. Quedenbaum kredis ke Wolf decidis doni financan apogon al Zedler ĉar li estis parto de la abonantoj de la Universala Leksikono, kaj celis daŭrigi la laboron anstataŭ permesi ties ĉesigon. Registritaj dokumentoj pri la kontrakto inter Zedler kaj Wolf ne ekzistas, do detaloj pri tiu interrilato ne estas konataj.

En la 5-a de aŭgusto 1737, la imperia privilegio por presado de la Universala Leksikono estis provizore nuligita. Zedler diras ke tio okazis pro lia neeblo liveri kopiojn de siaj laboroj ĝustatempe al la imperia kortego. Quedenbaum konsideras tion neprobabla kaj sugestas ke la senigo de la imperia privilegio okazis pro la influo de la libropresisto kaj eldonisto Johann Ernst Schultze (1687-1754) sur la bavara tribunalo. Schultze ja sciis pri la financa kolapso de Zedler, de kiam li envolviĝis kun la presado de la antaŭaj volumoj. Krom tio, Schultze estis trovinta bonegan eldoniston Paul Daniel Longolius (1704-1779), kiu, en 1735, estis nomumita rektoro de gimnazio Jean Paul, en Hof[19]. Kiel iama funkciulo de Zedler, Longolius estis sufiĉe sperta por publikigi la postajn volumojn de la enciklopedio. Post la perdo de la privilegio kiu estis koncedita al li en januaro 1735, Schultze petis imperian privilegion propranome, kion li ricevis en la 11-a de junio 1738.

Schultze presis la 17-an kaj 18-an volumojn de la Universala Leksikono kaj provis vendi ilin en Lepsiko. Tiucele, li sendis la imperian notarion Bernhard Christian Groot el Offenbach am Main akompanata de du kunvojaĝantaj presistoj kiel atestantoj al la Libra Komisiono el Lepsiko. La Libra Komisiono akceptis Groot sed la Lepsika Konsilio elpelis lin for de la urbo. Per letero datita je la 10-a de oktobro 1738 la konsilio klarigis ties decidon al la Ŝtata Registaro el Dresdeno, malakceptante la validecon de la imperia aŭtoritaeco por ke Groot oficu kiel publikigisto en la urbo.

Al Zedler, ĉi-dokumento restriktante la aŭtoritaecon de la imperia privilegio estis benaĵo, ĉar tio garantiis al li la kontinuadon de sia leksikono. La profesoro pri filozofio Carl Günther Ludovici (1707-1778), samklasano de Longolius, ekoficis kiel redaktoro de la Universala Leksikono por la 19-a volumo. Schultze ĉesis la presadon de la postaj volumoj en 1745 kaŭze de financaj malfacilaĵoj.

Reveno al privata vivo[redakti | redakti fonton]

Zedler estis kruele preterlasita post la financa administrado de sia eldonejo far Wolf, kaj post kiam Carl Günther Ludovici transprenis la direktadon de la 19-a kaj sekvanta volumo de la Universala Leksikono. Ludovici faris pli kompletan bibliografion en la fino de ĉiu artikolo, la tekstoj pliampleksiĝis kaj li enkondukis biografiojn de vivantaj homoj. Zedler laŭŝajne forlasis la propran librejon, ĉar anonco por la Paska Foiro en 1739, publikigita en la "Nova Gazeto de la Klera Saksio" diris ke la du pli aktualigitaj volumoj de la enciklopedio estis disponeblaj en la laborejoj de Wolf.

Zedler komencis reveni al sia privata vivo. Iu artikolo pri Zedler, publikigita en 1749, en la 61-a volumo de la Universala Leksikono, rememorigas ke Zedler decidis pri la vivmaniero laŭ sia prefero post la akiro de la eldonejo far Wolf. Zedler havis propraĵojn en Wolfshain, unu el la kvin palacetoj ke Maŭrico, Duko de Saksio (1521-1553) estis donacinta al la Universitato de Lepsiko, en 1544. Quedenbaum karakterizis lin kiel "impeta" kaj sugestas ke Zedler retiriĝis al la pacigaj pejzaĝoj de Wolfshain por plani novajn eldonprojektojn. Tamen, li devis publikigi sub nova nomo por evit la ligilojn de la pasinteco.

Novaj projektoj[redakti | redakti fonton]

En 1740, serion da produktoj far Zedler aperis sub la nomo de la lepsika librokomercisto kaj eldonisto Johann Samuel Heinsius (1686-1750). Unue okazis relanĉo de la "Kabineta Revuo" de Zedler, sub titolo leĝere ŝanĝita. Oni ne scias kiel sukcesoplena estis la nova magazino, aŭ kial Heinsius ĝin inkludis en siaj eldonprogramoj, ĉar de 1739 li jam havis similan monatan magazinon sub la titolo "Genealogiaj kaj historiaj mesaĝoj pri la ĉefaj okazaĵoj de la eŭropa kortego"[20].

En 1741, sekviĝis la unua volumo de la Ĉambro de la Ĝenerala Trezoro, iu komerca kvarvoluma leksikono tradukita de Ludovici el la Universala Vortaro de la Komerco[21] eldonita de Jacques Savary des Brûlons (1657-1716). La kvara volumo estis liverita komence de 1742, entenante la literojn "S" ĝis "Z". Post unu jaro, iu suplementa volumo estis produktita kun aldonoj kaj indekso. La fina parto de la verko avertis sub la titolo: "Komercistoj nun vivantaj ene kaj ekster Germanio" ne aperas. Pro kelkaj kialoj, Zedler ne havis ĉiujn necesajn informojn.

La nova eldonprojekto de Zedler estis "Corpus Juris Cambialis" (Juro pri bila merkato) far Johann Gottlieb Siegel (1699-1755). Heinsius anoncis la du-voluman publikaĵon en la ĵurnaloj, en aprilo 1742, serĉe de anticipaj abonantoj. Ambaŭ volumoj estis ĝustatempe preparitaj por la Foiro de Sankta Mikaelo de tiu jaro, en Lepziko, same kiel la 33-a kaj 34-a volumoj de la Universala Leksikono. La 12-a volumo de la "La Ĝenerala Kroniko de la Ŝtatoj, Militoj, Religioj kaj Erudiciaĵoj" sub la aŭspicoj de Wolf ankaŭ aperis, aktualigita ĝis la jaro 1700.

Post la Ĉambro de Trezoro kaj la "Corpus Juris Cambialis", Zedler komencis gravan eldonprojekton. La fonto por la "Historia, Politika kaj Geografia Atlaso de la tuta mondo." far Heinsius estis tradukaĵo de la Granda Vortaro Geografia kaj Kritika[22] kompilita de Bruzen de La Martinière (1683-1746). La germana versio entenis 13 volumojn, kaj estis publikigitaj de Heinsius inter 1744 kaj 1749.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Zedler probable kreis, aŭ almenaŭ komencis postajn laboroj. La Universala Leksikono el 1749 diras pri Zedler: "Li havas plurajn ampleksajn laborojn kiuj estas presantaj aŭ estonte presotaj". La influo de Zedler sur la postaj eldonprojektoj ne plu estas detektebla. En la jaroj antaŭaj al 1751, la laboro de Wolf aperas sub la nomo de Heinsius. Por ĉiu Foiro de Pasko kaj de Sankta Mikaelo la preslaborejo publikigis du volumojn de la "La Ĝenerala Kroniko de la Ŝtatoj, Militoj, Religioj kaj Erudiciaĵoj". La alfabetaj volumoj de la Universala Leksikono antaŭaj al 1750 estis tiele kompletigitaj. Ludovici pli malfrue ekspansiis la Universalan Leksikonon je kvar suplementaj volumoj.

Zedler pasis grandan parton de siaj lastaj jaroj apud Lepsiko. La Universala Leksikono artikolo pri li diras ke li ĉiam klopodis por doni utilajn konsilojn al la firmao. La patrono de Zedler, Johann Peter von Ludewig mortis en septembro 1743. Heinsius mortis en decembro 1750, kaj lia kompanio fariĝis konata kiel "Johann Samuel Heinsius kaj heredantoj". En la 21-a de marto 1751 Zedler ankaŭ mortis, kiel menciite de la tombo-registraĵoj en Lepsiko. Lia vidvino, Christiana Dorothea lasis Lepsikon en 1754, kaj reiris al Freiberg. Ŝi mortis iom poste, en la 18-a de novembro 1755. Ŝia edzineco kun Zedler ne generis infanojn.

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

* Werner Raupp: Zedler, Johann Heinrich, en: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon, vol. 26, Nordhausen 2006, kol. 1576–1588 (kun detala bibliografio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Granda kaj Ampleksa Universala Leksikono pri ĉiuj sciencoj kaj artoj.
  2. germane: Allgemeine Staats- Kriegs- Kirchen- und Gelehrten-Chronike (1733–1754, 22 volumoj).
  3. Corpus Juris Cambialis.
  4. Historisch-Politisch-Geographische Atlas der gantzen Welt.
  5. Neue Zeitungen von gelehrten Sachen, Januaro 1728, paĝoj 60 kaj 63.
  6. germane:Neuen Zeitungen von gelehrten Sachen.
  7. Ĝenerala leksikono pri historio.
  8. Granda Historia Vortaro.
  9. germane: Allgemeines Lexicon Der Künste und Wissenschafften.
  10. Quedenbaum, Gerd (1977). Der Verleger und Buchhändler Johann Heinrich Zedler 1706–1751: ein Buchunternehmer in den Zwängen seiner Zeit; ein Beitrag zur Geschichte des deutschen Buchhandels im 18. Jahrhundert. Hildesheim. (La librokomercisto kaj eldonisto Johann Heinrich Zedler 1706 –1751: iu libro entrepenistoj en la devigoj de sia epoko; ia kontribuaĵo por la Historio de la Germana Libroeldonado en la 18-a jarcento).
  11. Zedleriana
  12. Ulrich Johannes Schneider.
  13. germane: Eröffnetes Cabinet Grosser Herren, oder Gegenwärtiger Zustand aller Reiche und Staaten der Welt.
  14. Gerd Quedenbaum Arkivigite je 2015-10-19 per la retarkivo Wayback Machine.
  15. CERL Thesaurus.
  16. germane: Latinitatis Theatrum Sive Lexicon Latino-Germanico-Graecum Universale.
  17. germane:Allerneuesten Kriegs-Staat, oder Gründliche Nachrichten von den heutigen Kriegs- Begebenheiten, welche mit Historischen, Politischen und andern Anmerckungen erläutert werden.
  18. Noticoj pri la urbo kaj la nova universitato de Göttingen.
  19. La Gimnazio Jean Paul el Hof estis fondita en la jaro 1546.
  20. germane: Genealogisch-historische Nachrichten von den vornehmsten Begebenheiten, welche sich an den europäischen Höfen zugetragen.
  21. france: Dictionnaire Universel de Commerce.
  22. france: Grand Dictionnaire Géographique Et Critique.