Krzysztof Szczerski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krzysztof Szczerski
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1973 (1973-04-15) (50-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj anglapolarusahispanafranca
Ŝtataneco Pola Popola RespublikoPollando
Alma mater Jagelona UniversitatoQ9367845
Familio
Frat(in)o Andrzej Szczerski
Okupo
Okupo politikisto • politikologo • universitata instruisto • publikigisto
vdr

Krzysztof Maria Szczerski (naskiĝis la 15-an de aprilo 1973 en Krakovo) – pola politologo kaj politikisto, de 2007 ĝis 2008 subŝtatsekretario en Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj subŝtatsekretario en Komitat-Oficejo de Eŭropa integrado, parlamentano en Sejmo de la 7-a kadenco, de 2015 ŝtatsekretario en Prezidenta Kancelario de Andrzej Duda.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Krzysztof Szczerski frekventis liceon je la nomo al Stanisław Wyspiański en Krakovo. Diplomito de politologio en Jagelona Universitato en Krakovo (1997), fininta ankaŭ jaran Seminarion por Junaj Politikistoj kaj Politologoj en Instituto de Robert Schuman en Budapeŝto (1997) kaj Amerikan Instituton de Politikaj kaj Ekonomiaj Sistemoj de la Fondaĵo de Amerikaj Studoj kaj Georgetown University (1996). En 2001 doktoriĝis, kaj en 2010 habilitiĝis pri homa scienco pri politikaj sciencoj surbaze de sia scienca verkaro kaj la disertaĵo Dinamiko de eŭropa sistemo.

Li enposteniĝis kiel eksterordinara profesoro en Katedro de Nuntempaj Politikaj Sistemoj ĉe Instituto de Politikaj Sciencoj kaj Internaciaj Rilatoj de Jagelona Universitato. En la jaroj 2005–2007 kaj en 2008–2010 plenumis funkcion de ties vicdirektoro. Ankaŭ lekciis interalie en Supera Lernejo de Entrepreno en Nowy Sącz.

En 2009 laŭ propono de prezidento Lech Kaczyński eniris konsiston de la Socia Renovig-Komitato de Historiaj Monumentoj en Krakovo . Sen sukceso strebis al mandato de membro de la Eŭropa Parlamento en 2009. De 2010 laboris en Eŭropa Parlamento por frakcio de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj. En baloto de 2011 akiris laŭ listo de Juro kaj Justeco parlamentan mandaton. Januare 2015 iĝis reprezentanto de la pola parlamento en Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo, akirinte ankaŭ funkcion de anstataŭanto de la prezidanto de la frakcio.

Komence de 2013 iĝis ĉefredaktoro de dumonata revuo „Arcana”, anstataŭante historiiston Andrzej Nowak. Fine de 2014 rezignis. En 2013 iĝis honora membro de Jagelona Klubo, kaj ankaŭ konsiliano de la Fondaĵo Diplomatio kaj Politiko. Samjare komencis kunlaboron kun revuo „Wpis” (Kredo, Patriotismo kaj Arto).

La 7-an de aŭgusto 2015 prezidento de Pollando Andrzej Duda enpostenigis lin kiel ŝtatsekretarion en Kancelario de Pola Prezidento, pro tio lia parlamenta mandato malvalidiĝis. Ĉi tie li kunlaboras interalie kun Małgorzata Sadurska. Pola flanko nomumis lin prezidanto de la Konsulta Komitato de Pola kaj Ukraina Prezidentoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Integracja europejska. Cywilizacja i polityka (Eŭropa integrado. Civilizo kaj politiko), Eldonejo de Jagelona Universitato, Kraków 2003,
  • Wybór Europy. Katolik wobec polityki w Unii Europejskiej (Elekto de Eŭropo. Katoliko rilate al la politiko de Eŭropa Unio), Eldonejo de WAM, Kraków 2003,
  • Porządki biurokratyczne (Burokratiaj ordoj), Księgarnia Akademicka, Kraków 2004,
  • Administracja publiczna w modelu zarządzania wielopasmowego (Publika administrado en modelo de plurfadena administrado), Centrum Europejskie Natolin, Warszawa 2005,
  • Dynamika systemu europejskiego (Dinamiko de eŭropa sistemo), Wyd. UJ, Kraków 2008,
  • Oburzeni (Indignuloj), Biały Kruk, Kraków 2013,
  • Kazania sejmowe (Parlamentaj predikoj) (enkonduko), Biały Kruk, Kraków 2013,
  • Wygaszanie Polski (Estingado de Pollando) (kunaŭtoro), Biały Kruk, Kraków 2015,
  • Dialogi o naprawie Rzeczypospolitej (Dialogoj pri riparo de Pollando), Biały Kruk, Kraków 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]