Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj
emblemo
neprofitcela organizaĵo • politika kampanjo • politika movado
Komenco 9-a de julio 2005 vd
Fondinto(j) Omar Barghouti • Ramy Shaath vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La movado Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj (mallonge BMS, pli vaste konata internacie kiel BDS el la angle Boycott, Divestment, and Sanctions) estas tutmonda, senperforta klopodo plifortigi ekonomian kaj politikan premon kontraŭ Israelo por konformigi ĝin al la jenaj celoj: la fino de la Israela okupado kaj koloniigado de Palestina lando kaj la Golanaj Altaĵoj, plena egaleco por arabaj civitanoj de Israelo, kaj la ekobservo de la rajto de Palestinaj rifuĝintoj reveni al siaj hejmoj.

La movadon organizas kaj kunordigas la Palestina BMS-a Nacia Komitato.[1] Ĝi komenciĝis la 9-an de julio 2005, fare de pli ol 170 palestinaj ne-registaraj organizaĵoj, kiuj subtenis la palestinan kaŭzon bojkoti Israelon, malinvesti de Israelo kaj internacie sankciumi Israelon. Citante aron de UN-aj rezolucioj kaj specife citante la kontraŭapartismajn klopodojn kontraŭ blanka minoritata rego en apartisma Sud-Afriko, la movado BMS alvokas "diversajn formojn de bojkotado kontraŭ Israelo, ĝis ĝi plenumos siajn devojn sub internacia juro."[2]

Subtenantoj de BMS komparas la movadon kun la movado kontraŭapartisma el la 20-a jarcento kaj vidas siajn agojn kiel similajn al la bojkotoj kontraŭ Sud-Afriko dum ties apartisma erao.[3][4][5] Protestoj kaj kongresoj subtene de la movado kondukiĝis tutmonde. Subtenantoj inkludas erudiciulojn, sindikatojn, politikajn partiojn, Israelajn civitanojn, la radikalan maldekstron de Israelo, kaj judajn ne-registarajn organizaĵojn kia Jewish Voice for Peace.[6]

Oponantoj argumentas, ke la BMS-a movado malmotivigas la Palestinan estraron de negocioj kun Israelo[7] kaj estas formo de Kontraŭcionismo kaj antisemitismo.[8][9][10][11][12]

Diversaj registaroj leĝe malpermesis aŭ kontraŭmotivigis la movadon, levante demandojn pri demokratio, parollibereco kaj la rajtoj de civitanoj apliki senperfortan politikan premon cele de kaŭzo je kiu ili kredas, interalie.[13][14][15][16][17]

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua intifado, Palestinanoj komencis evoluigi internaciajn solidarecon kaj subten-retojn, kiuj povus esti uzataj por apliki premon kontraŭ Israelo per senperfortaj metodoj.[18][19] En 2002, organizaĵoj en Eŭropo, Aŭstralio, Usono, kaj la Palestinaj teritorioj alvokis bojkoton de Israelaj institucioj, inkludante bojkoton de akademiaj kaj kulturaj institucioj.[20] Ankaŭ palestinaj akademianoj kaj intelektuloj alvokis bojkoton en oktobro 2003.[20] En 2004, klopodo kunordigi la bojkotojn gajnis movoforton post la ekkonstruo de la Cisjordania Murego.[18] En aprilo 2004, la Palestina klopodo por la akademia kaj kultura bojkoto de Israelo (PACBI) fondiĝis.[21] Unu el la fondintoj estis Omar Bargouti.[22][23]

La 9-an de julio 2005, la unuan datrevenon de la konsila opinio de la Internacia Kortumo de Justeco, laŭ kiu la Cisjordania Murego estis deklarita malobservo de internacia juro, granda kvanto da organizaĵoj, kiuj reprezentis Palestinanojn en Israelo, Palestino, kaj tutmonde alvokis, ke la internacia komunumo bojkotu, malinvestu de, kaj sankciumu Israelon ĝis ĝi konformiĝos al "internacia juro kaj universalaj principoj de homaj rajtoj."[24] Dum la unua Palestina BMS-a Kongreso, kondukita en Ramalaho en novembro 2007, la "BMS-a nacia komitato" (BNC) estis establita kiel la Palestina kunordiganta organizo por la tutmonda BMS-a movado.[24] La ĉefa ekzemplo por la movado kaj fonto de inspiro estis la bojkoto el la 20-a jarcento de Sud-Afriko fare de la kontraŭapartisma movado.[25]

Celoj de la BMS-a movado[redakti | redakti fonton]

La voko por BMS urĝas aktivistojn por fari diversajn formojn de senperfortaj punaj penoj kontraŭ Israelo ĝis ĝi konformiĝos al la ordonoj de internacia juro.[26] Tiuj penoj celas okazigi:[26]

  1. Fino de la okupado kaj koloniigado fare de Israelo de ĉiuj arabaj landoj kaj malkonstruo de la Murego;
  2. Rekono de la fundamentaj rajtoj de Arab-palestinaj civitanoj de Israelo al plena egaleco; kaj
  3. Respekto, protektado kaj antaŭenigado de la rajtoj de Palestinaj rifuĝintoj reveni al siaj hejmoj kaj propraĵoj kiel preskribita en UN-a rezolucio 194.

Metodoj[redakti | redakti fonton]

Protesto kontraŭ la blokado de Israelo kontraŭ Gaza kaj ĝia atako kontraŭ homhelpa floteto.

La movado BMS uzas bojkotadon, malinvestadon kaj sankciumojn kontraŭ Israelo. La movado organizis manifestaciojn kaj protestojn, celante firmaojn, kiuj havas kontraktojn kun la Israela militistaro aŭ kun firmaoj en Israelaj setlejoj.[27][28][29] Agoj ankaŭ povas celi eminentajn individuojn, kiuj subtenas setlejajn firmaojn.[23]

Interkonaj retejoj estas uzataj por atentigi BMS-ajn agojn.[30] Kun publikaj vokoj en interkonaj retejoj, protestoj, peticioj, kaj artikoloj, premo estas aplikata al individuoj por nuligi sian partoprenon en Israelo aŭ Israelaj setlejoj, ekzemple koncertoj aŭ akademiaj eventoj.[31]

BMS utiligas ankaŭ la semajnon de Israela apartismo, ĉiujara serio de universitataj prelegoj kaj ralioj kontraŭ la Israela okupado de Cisjordanio kaj la Gaza-strio. La serio estas ordinare kondukata en februaro aŭ marto. Laŭ la organizo, "la celo de SIA estas eduki la homojn pri la naturo de Israelo kiel apartisma sistemo kaj konstrui BMS-ajn grupojn kiel parton de kreskanta, tutmonda BMS-a movado."[32] Ekde la komenco de SIA en Toronto en 2005, ĝi disvastiĝis al almenaŭ 55 urboj ĉirkaŭ la mondo inklude lokoj en Kanado, Francio, Germanio, Barato, Italio, Aŭstrio, Jordanio, Japanio, Sud-Koreio, Brazilo, Bocvano, Malajzio, la Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Sud-Afriko, Meksiko, Norvegio, Aŭstralio, kaj Palestino.[33][34][35][36][37]

Akademia bojkoto[redakti | redakti fonton]

La movadon por la akademia bojkoto de Israelo endosis preskaŭ sesdek Palestinaj akademiaj, kulturaj, kaj aliaj civilsociaj federacioj, unioj, kaj organizoj, inklude la Federacio de unioj de profesoroj kaj dungatoj de Palestinaj universitatoj kaj la Palestina NRO-reto (PNRO) en la Okcidenta Riverbordo.[38] Akademianoj en multaj landoj subskribis por subteni la bojkoton.[39][40][41][42] En decembro 2013, American Studies Association (ASA) aliĝis al la bojkoto de ĉiuj Israelaj akademiaj institucioj.[43][44]

Komerca bojkoto[redakti | redakti fonton]

La speciala raportanto al la Unuiĝintaj Nacioj Richard A. Falk,[45] en sia raporto al la konsilistaro al la Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj, konsilis, ke "la firmaoj elstaritaj en la raporto, kune kun multaj aliaj firmaoj, kiuj profitas la Israelan setlejan entreprenon, estu bojkotataj ĝis ili konformigas siajn operaciojn al internaciaj homrajtaj kaj homecaj leĝoj kaj normoj." Li specife nomis la usonajn firmaojn Caterpillar Inc., Hewlett Packard kaj Motorola; la israelajn firmaojn Ahava, Elbit Systems kaj Mehadrin; la svedajn firmaojn Volvo Group kaj Assa Abloy; la francan Veolia Environment; la UR-an G4S, la belgian Dexia Group, la nederlandan Riwal Holding Group kaj la meksikan Cemex.[46]

Kultura bojkoto[redakti | redakti fonton]

La kultura bojkoto klopodas nuligi eventojn kaj produktojn de Israelanoj, kiuj ricevas registaran subvencion kun alligitaj politikaj postuloj[47] aŭ engaĝiĝas en propagando:[48]

Citaĵo
 A cultural EVENT/ACTIVITY is boycottable if it is partially or fully sponsored by an official Israeli body or a complicit institution... The general principle is that a public event/activity carried out under the sponsorship/aegis of or in affiliation with an official Israeli body or a complicit institution constitutes complicity and therefore is deserving of boycott. The same may apply to support or sponsorship from non-Israeli institutions that serve Israel’s branding/propaganda purposes.   Kultura EVENTO/AGO estas bojkotebla se ĝi estas parte aŭ plene patronata de oficiala Israela aŭ kunkulpa institucio... La ĝenerala principo estas ke publika evento/ago efektivigata sub la patroneco/egido de, aŭ afilie de, oficiala Israela aŭ kunkulpa institucio konsistigas kunkulpecon kaj do meritas bojkotadon. La samo povas apliki al subteno aŭ patronado de neisraelaj institucioj, kiuj servas la markajn/propagandajn celojn de Israelo. 
— PACBI[48]

Aliflanke, Israelaj civitanoj, kiuj ne klopodas normaligi la okupadon de Palestinio, kaj ne ricevas subtenon el oficiala Israela aŭ kunkulpa institucio kun alligitaj politikaj postuloj, estas konsiderataj "ne bojkoteblaj."[48]

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Opinioj pri la BMS-a movado estas miksitaj kaj vaste varias depende de geografio kaj politiko. Iuj politikaj partioj, kiel NSW Greens en Aŭstralio kaj Québec solidaire en Kanado, subtenis BMS-on.[49][50] BMS-on subtenas ankaŭ multaj privataj firmaoj, eklezioj, kaj akademiaj asocioj.[51] Samtempe, pluraj leĝoj kaj rezolucioj estis skribitaj de leĝistaroj kun la intenco batali kontraŭ BMS.[17][16][15][14][13] Anonimaj kaj netravideblaj retejoj, kia Canary Mission, montras senfontajn "profilojn" pri subtenantoj de BMS, kion aktivistoj komparas al Makartiismo.[52]

Akuzoj pri duobla normo[redakti | redakti fonton]

Noam Chomsky, eminenta usona kritikanto de Israelo, diris, ke li subtenas la "bojkoton kaj malinveston de firmaoj, kiuj operacias en la okupataj teritorioj"[53][54] sed la "hipokriteco" de la nuna BMS-a movado "atingas la ĉielon." Li diris, ke la BMS-a movado damaĝas la "tutan [kontraŭcionisman] movadon. Ĝi damaĝas la palestinanojn kaj estas donaco al la israelaj ideologoj kaj iliaj usonaj subtenantoj" ĉar la "hipokriteco" de BMS "estas tiom travidebla... kial ne bojkoti Usonon? Israelaj krimoj [estas] fragmento de usonaj krimoj, kiuj estas multe pli malbonaj." Li ankaŭ asertis, ke la palestina popolo ne subtenas bojkoton de Israelo kaj la BMS-a movado estas kondukata de "unuhomaj NRO-oj" kiuj false pretendas reprezenti la palestinan popolon.[55]

Aliflanke, la studenta asocio de la Universitato de Kalifornio rezoluciis bojkoti ne nur Israelon, sed ankaŭ Usonon kaj diversajn aliajn landojn.[56][57] Kaj laŭ grupo de akademianoj bojkotantaj Israelon, ĉar Israelo estas unu el la plej multe subvenciataj usonaj aliancanoj kaj pro la unikaj politika kaj historia rilatoj inter Usono kaj Israelo, usonanoj havas specialan respondecon pri la stato de homaj rajtoj en tiu lando.[58][59] Alia asertita kialo malsame trakti la kazon de Israelo estas, ke la voko por la bojkoto venis el unuiĝinta peno de diversaj civilaj socioj, kies anoj mem konsideras siajn homajn rajtojn malobservataj de Israelo. [58][59] Ekzemple laŭ la fizikisto Stephen Hawking, lia decido bojkoti la Israelan akademion estis motivigita de vokoj el palestinaj akademianoj, kiuj unuanime konsentis, ke li "respektu la bojkoton."[60] Laŭ George Bisharat, ĉiuj landoj devos esti observigitaj al homrajtaj normoj, sed ne ekzistas norma respondo al la demando pri kiu lando unue estu observigita al ili.[61]

Akuzoj pri antisemitismo[redakti | redakti fonton]

La grupo Anti-Defamation League, la centro Simon Wiesenthal kaj Israelaj oficialoj kategoriigas la BMS-an movadon kiel antisemitajn.[62][63][64][65][66] Alan Dershowitz, emerita profesoro de juro ĉe Harvard Universitato kaj verkema defendanto de cionismo, komparis la supozitan unuopan emfazon de BMS-subtenantoj pri la homrajtaj malobservoj de Israelo al raportita defendo de A. Lawrence Lowell, iama prezidento de Harvard, pri sia decido eldevigi limojn pri juda eniro al la universitato, komence de la 20-a jarcento. Demandite, kial limigi judajn studentojn, Lowell raporte replikis, "Judoj friponas." Poste memorigite, ke ankaŭ kristanoj friponas, li respondis, "Vi ŝanĝas la temon. Ni parolas nun pri judoj."[67] Abraham Foxman verkis reklamon en The New York Times, kiu kritikis la politik-sciencan fakularon de Brooklyn College pri ilia subteno de kongreso favora de BMS. En la reklamo, Foxman diris, ke la movado BMS estas antisemita "je sia kerno."[8][9]

Jay Michaelson verkis opinion en The Jewish Daily Forward, kiu kritikis la starpunkton de Foxman. Li menciis, ke diversaj gvidantoj de la BMS-a movado estas judoj kaj ke "ju pli multfoje ADL alprenas porcenzuran starpunkton, des pli ĝi perdas kredeblecon kaj malmultekostigas la signifon de la termino 'antisemitismo'."[68] Judith Butler asertas, ke la postuloj de BMS estas plene koheraj kun, kaj derivitaj de, internaciaj normoj pri homaj rajtoj. El tio, Butler konkludas, ke egaligo de BMS kun antisemitismo samas al la aserto, ke tiuj normoj pri homaj rajtoj estas antisemitaj.[69] Ŝi argumentas, ke la akuzoj pri antisemitismo nepre radikas en falsaj "ĝeneraligoj pri ĉiuj judoj," supozante ke "ili ĉiuj kunhavas la samajn politikajn konvinkojn" kaj ignorante la vidpunkton komunan inter iuj judoj, kiuj estas "tre kritikemaj" pri la ŝtato.[69] Similan rezonon evoluigis Omar Barghouti, kiu pretendas, ke tiuj, kiuj kritikas BMS-on kiel atakon kontraŭ la tuta juda popolo, false egaligas la tutan judan popolon al la ŝtato Israelo.[70]

Iuj rimarkis, ke ekzistas similaĵoj inter BMS kaj historiaj agoj de diskriminado kontraŭ judaj minoritatoj, ekzemple historiaj antisemitaj bojkotoj kiel la nazia bojkoto de judaj negociaj firmaoj.[62][71][72] Tiujn similaĵojn defiis Daniel Blatman, profesoro de holokaŭstaj kaj genocidaj studoj en la Hebrea Universitato de Jerusalemo.[73] Blatman, liberala cionisto kaj oponanto de BMS, argumentas, ke "la antisemitaj bojkotoj kontraŭ judoj kaj la hodiaŭa bojkoto de Israelo havas nenion komunan... La antisemita bojkota movado celis tiujn kiuj estis konsiderataj fremduloj al la nacio [aŭ ŝtato] kaj eĉ malamikoj de la nacio. La Israela ekvivalento de tio povas esti trovata en dekstraj cirkloj, kiuj volas bojkoti arabajn kropojn."[73]

Laŭ la palestina aktivisto kaj verkisto Ramzy Baroud, "ne ekzistas spaco en BMS por rasismoparolo de malamo." Li diris ankaŭ, ke "la intelekta malhonesto de subtenantoj de Israelo estas abomeninda," sed ke ĝi pruvas la efikecon de la movado.[74]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Palestinian BDS National Committee". BDS Movement, 9-a de julio 2005. Arkivita la 31-an de januaro 2016
  2. Charles Tripp. (25 February 2013) The Power and the People: Paths of Resistance in the Middle East, p. 125. ISBN 978-0-521-80965-8.
  3. "Boycotts that aid the Palestinians", Ben White, Al Jazeera, 16-a de aŭgusto 2013.
  4. "What's So Wrong With BDS?", Jerry Haber, The Daily Beast, 7-a de februaro 2013.
  5. "Israel is new South Africa as boycott calls increase", Jonathan Owen, The Independent, 3-a de junio 2012.
  6. BDS in 2015: Seven ways our movement broke new ground against Israeli settler-colonialism and apartheid (2015-12-29). Alirita 2016-02-17.
  7. "Final score: Dershowitz 137, BDS 101", 2015-11-03. Kontrolita 2015-11-03.
  8. 8,0 8,1 "Is BDS Hate Speech?" The Jewish Daily Forward. 14-a de februaro 2013. 2-a de junio 2013.
  9. 9,0 9,1 Foxman, Abraham. "An Open Letter on Academic Freedom and University Responsibility" Arkivigite je 2017-01-18 per la retarkivo Wayback Machine. ADL. 2-a de junio 2013.
  10. Johnson, Alan, "The Left and the Jews: Time for a Rethink", Fall 2015. Kontrolita 26-a de februaro 2016.
  11. Schama, Simon, "The left's problem with Jews has a long and miserable history", 19 February 2016. Kontrolita 26-a de februaro 2016.
  12. "A blueprint to combat the assault on Israel's legitimacy in Europe", 4-a de junio 2014.
  13. 13,0 13,1 Weinthal, Benjamin and Asaf Romirowsky. "How New York can help stop Europe's rampaging Israel boycotters". New York Post. 10-a de majo 2016. 12-a de majo 2016.
  14. 14,0 14,1 "Indiana House unanimously passes anti-BDS bill". Jewish Journal. 29-a de januaro 2016. 1-a de februaro 2016.
  15. 15,0 15,1 Kontorovich, Eugene. "Can States Fund BDS?" Tablet Magazine. 13-a de julio 2015. 18-a de julio 2015.
  16. 16,0 16,1 "Illinois governor to sign anti-BDS bill".
  17. 17,0 17,1 Proposed congressional bill links BDS prevention, EU trade deal, Jewish Telegraphic Agency (JTA), 10-a de februaro 2015.
  18. 18,0 18,1 Daniel Coleman; Erin Goheen Glanville, Wafaa Hasan kaj Agnes Kramer-Hamstra. (26 April 2012) Countering Displacements: The Creativity and Resilience of Indigenous and Refugee-ed Peoples. ISBN 978-0-88864-592-0.
  19. Julie M. Norman. (2009) The Activist and the Olive Tree: Nonviolent Resistance in the Second Intifada, p. 281. ISBN 978-1-109-16669-9.
  20. 20,0 20,1 "Boycotting the Israeli Academy". Lisa Taraki, ZNet, 19 August 2004
  21. "History", PACBI website, 21 December 2008. Arkivita 3 December 2014.
  22. "Academic boycotter to study in Tel Aviv" Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine. Anshel Pfeffer, The Jewish Chronicle, 23 April 2009
  23. 23,0 23,1 SodaStream controversy continues to bubble. Patrick Strickland, Al Jazeera, 11 February 2014
  24. 24,0 24,1 "Introducing the BDS Movement". BDS Movement. Alirita aprilo 2016.
  25. "Boycotting Israel" Arkivigite je 2016-12-02 per la retarkivo Wayback Machine. Al Jazeera, 10 May 2013
  26. 26,0 26,1 "Palestinian Civil Society Call for BDS". BDS Movement, 9 July 2005. Archived on 31 January 2016
  27. "UofC Divest". UofC Divest en Facebook, 3-a de aprilo 2016. Retejo: About
  28. "BDS action against Max Brenner undeterred by counter protest", 27 August 2011. Kontrolita 2 January 2016.
  29. Under boycott pressure, Veolia dumps most Israel businesses. The Electronic Intifada. Alirita 2016-02-17.
  30. "Social Media Rhetoric of the Transnational Palestinian-led Boycott, Divestment, and Sanctions Movement" Arkivigite je 2020-02-18 per la retarkivo Wayback Machine. Jennifer Hitchcock, Social Media + Society, 24-a de februaro 2016
  31. "Palestinians urge Oscar nominees to reject Israel junket". Ali Abunimah, Electronic Intifada, 10-a de februaro 2016
  32. About Israeli Apartheid Week. Arkivita el la originalo je 2009-02-24. Alirita 2010-03-03.
  33. "Campuses awash in tension over Israel apartheid week", National Post, 2 March 2009
  34. "Israeli Apartheid Week 2009 may be coming to a campus near you" Arkivigite je 2011-05-13 per la retarkivo Wayback Machine, The Jerusalem Post, 29-a de januaro 2009
  35. Sheri Shefa. "Israel Apartheid Week gains momentum", 6 February 2001. Kontrolita 2016-02-17.
  36. Editorial. "BDS, bombs and rock 'n' roll", 7-a de aprilo 2011. Kontrolita 2016-02-17.
  37. Hartman, Ben, "'Israeli Apartheid Week' starts today - Jewish World -". Kontrolita 2016-02-17.
  38. Boycott, Divestment, and Sanctions (Bds) Frequently Asked Questions. US Campaign for the Academic and Cultural Boycott of Israel. Alirita 1 January 2016.
  39. 140 Irish academics pledge to boycott Israeli institutions. The Electronic Intifada. Alirita 2016-02-17.
  40. Gilio-Whitaker, Dina. The Native American Studies Association Boycott of Israel. Indian Country Today Media Network.com (2013-12-29). Arkivita el la originalo je 2015-11-21. Alirita 2015-11-21.
  41. BACBI: Press Releases: Academic. Alirita 2016-02-17.
  42. Redden, Elizabeth, "Big Night for Boycott Movement", Inside Higher Ed, 2015-11-23. Kontrolita 2016-01-01.
  43. "2013 Top Ten Anti-Semitic/Anti-Israel Slurs" Arkivigite je 2013-12-30 per la retarkivo Wayback Machine. Simon Wiesenthal Center. 30 December 2013.
  44. Redden, Elizabeth. "Backing the Israel Boycott". Inside Higher Ed. 17 December 2013.
  45. Human Rights Council elects Advisory Committee Members and approves a number of Special Procedures mandate holders. United Nations (26-a de marto 2008). Arkivita el la originalo je 2009-01-01. Alirita 1-a de januaro 2009.
  46. Wayne Schoenfeld, Richard Falk Calls for Corporate Israel Boycott; U.N. Official Backs Calls To Shun Occupation-Backing Firms, Jewish Telegraphic Agency, 25 October 2012.
  47. Angle "political strings attached."
  48. 48,0 48,1 48,2 Guidelines for the International Cultural Boycott of Israel. Arkivita el la originalo je 2016-10-11. Alirita 10-a de oktobro 2016.
  49. "Israel boycotts now official NSW Greens policy", The Australian Jewish News, 9 December 2010. Kontrolita 9-a de majo 2011.
  50. Klassen, Jerome; Gregory Albo. (2013-01-10) Empire's Ally: Canada and the War in Afghanistan, p. 407. ISBN 978-1-4426-1304-1.
  51. "A campaign that is gathering weight". The Economist. 8-a de februaro 2016. 6-a de majo 2016.
  52. Anti-BDS Website Seeks To Ruin Careers, Reputations Of Those Who Support Palestine
  53. Sherwood, Harriet; Matthew Kalman, "Stephen Hawking joins academic boycott of Israel | World news". Kontrolita 2016-02-17.
  54. Noam Chomsky je The Agenda with Steve Paikin. TVOntario. Alirita 10-a de aŭgusto 2012.
  55. Noam Chomsky Interviewed by Frank Barat, on Israel/Palestine (4/4) (2010). Alirita 16-a de septembro 2012.
  56. "U. of Calif. student association votes to divest from Israel, U.S." Haaretz. 10-a de februaro 2015.
  57. Wen, Melissa. "UC Student Association votes to divest from companies allegedly violating Palestinian rights" Arkivigite je 2016-11-18 per la retarkivo Wayback Machine. The Daily Californian. 9-a de februaro 2015.
  58. 58,0 58,1 Pérez-Peña, Richard, "Scholars' Group to Disclose Result of Vote on an Academic Boycott of Israel", 2013-12-15. Kontrolita 2013-12-23.
  59. 59,0 59,1 Jay Michaelson. "There's a Good Reason for 'Singling Out' Israel The Jewish Daily Forward. 15-a de aŭgusto 2015.
  60. Harriet Sherwood, Matthew Kalman kaj Sam Jones Stephen Hawking: Furore deepens over Israel boycott, The Guardian, 9-a de majo 2013.
  61. Applause for the academic boycott of Israel de George Bisharat, Chicago Tribune, 30-a de januaro 2014.
  62. 62,0 62,1 Report (PDF). Arkivita el la originalo je 2017-03-29. Alirita 2016-02-17.
  63. Fishman, Joel S. "The BDS Message Of Anti-Zionism, Anti-Semitism, And Incitement To Discrimination". Israel Affairs 18.3 (2012): 412–425. Academic Search Complete. Web. 8-a de junio 2013.
  64. Hallward, Maia Carter, and Patrick Shaver. "'War By Other Means' Or Nonviolent Resistance? Examining The Discourses Surrounding Berkeley's Divestment Bill". Peace & Change 37.3 (2012): 389–412. Academic Search Complete. Web. 8-a de junio 2013.
  65. "Anti-Israel groups push product, performers boycott". USA Today. 17-a de marto 2013. 8-a de junio 2013.
  66. "The Wrong Way To Fight BDS". The Jewish Daily Forward. 21-a de februaro 2013.
  67. Dershowitz. "Boycotting Israeli universities: A victory for bigotry". Haaretz. 17 December 2013.
  68. Michaelson, Jay. "The Wrong Way To Fight BDS". The Jewish Daily Forward. 21-a de februaro 2013.
  69. 69,0 69,1 Judith Butler's Remarks to Brooklyn College on BDS, The Nation, 7-a de februaro 2013
  70. Why the boycott movement scares Israel, The New York Times, 31-a de januaro 2014.
  71. "Boycotts, Divestment, and Sanctions (BDS) Resource Page". NGO Monitor. 14 July 2011. 1 June 2013.
  72. "SWC Commends UEFA for Holding Under-21 European Championship in Israel, Blasts Attempts to Cancel/Boycott the Event". Targeted News Service. 21 May 2013. ProQuest. Web. 8-a de junio 2013.
  73. 73,0 73,1 Blatman, Daniel. Not anti-Semitism but hysteria, Haaretz, 18-a de junio 2015.
  74. "Why Israel Fears Roger Waters"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]