Zhou Youguang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zhou Youguang
Persona informo
Naskonomo 周耀平
Naskiĝo 13-an de januaro 1906 (1906-01-13)
en Changzhou Fu
Morto 14-an de januaro 2017 (2017-01-14) (111-jaraĝa)
en Peking Union Medical College Hospital
Lingvoj Esperantoĉinaanglafrancajapana
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioRespubliko ĈinioDinastio Qing
Alma mater Changzhou Senior High School • Sankt-Johana Universitato • Orient-Ĉina Normala UniversitatoUniversitato de TokioUniversitato de Kioto • No.1 High School Affiliated to East China Normal University
Familio
Edz(in)o Zhang Yunhe
Infano Zhou Xiaoping
Okupo
Okupo lingvisto • bankisto • ekonomikisto • universitata instruisto • esperantistotradukisto
vdr

Zhou Youguang (laŭ esperanta transskribo: Ĝoŭ Joŭgvang) (ĉine: : 周有光; pinjine : Zhōu Yǒuguāng, naskonomo estis Zhou Yaoping (ĉine: 周耀平; pinjine: Zhōu Yàopíng) naskiĝis la 13-an de januaro 1906 en Ĉangĝoŭo, mortis la 14-an de januaro 2017 en Pekino) estis ĉina verkisto, laŭ edukiteco ekonomikisto, disidento, lingvosciencisto, tradukisto, esperantisto[1][2] kaj centjarulo.

Li estas la patro de la pinjino Hànyǔ pīnyīn (ĉine 汉语拼音 aŭ laŭlitere tradukite "ĉinlingvaj kunmetitaj sonoj", la transskribado de la ĉina skribo laŭ la latina alfabeto kaj bazita sur la prononco de la oficiala norma formo de la ĉina lingvo, la Pǔtōnghuà (普通话). Tiu sistemo estas nuntempe ankoraŭ uzata de ĉiuj, kiuj studas la ĉinan lingvon en eksterlando kaj Ĉinio mem. La disvolviĝo de pinjino ludis ŝlosilan rolon en la disvastigado de la lernado de la oficiala norma formo de la ĉina lingvo, la Pǔtōnghuà, regata hodiaŭ de pli ol 90% de la loĝantaro, kontraŭ ĉirkaŭ 20% en la 1950-aj jaroj[3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1923 komencis studi en Universitato je la nomo de Sankta Johano en Ŝanhajo, de kie du jarojn poste translokiĝis al Orient-Ĉina Normala Universitato, kiun finis en 1927. Poste laboris kiel akademia lekciisto, kaj en 1946 forveturis al Nov-Jorko, kie laboris en Wall Street kaj dufoje renkontis Albert Einstein ĉe geamikoj.

En 1949, post transpreno de la povo fare de komunistoj, lli revenis al Ĉinio.

En 1955 li instruas ekonomikon kaj laŭ peto de ĉefministro Zhou Enlai li fariĝis ties konsilisto kaj vic-prezidanto de komitato kiu devis reformi la ĉinan lingvon kaj kontraŭbatali analfabetismon en Ĉinio. Sub lia gvido estis ellaborita la transskribado de la ĉina normlingvo laŭ la latina alfabeto, pli kontata kiel pinjino, ankaŭ konata sub la nomo hànyǔ pīnyīn. Tiu pinjino estis bazita sur la prononco de la oficiala norma formo de la ĉina lingvo, la pǔtōnghuà (普通话) kaj sur sistemo el Sovetunio por transskribado per la latina alfabeto.

En la jaroj 1969–72, dum la Kultura Revolucio (1966-76), li estis sendita al vilaĝo por fari trudlaboron cele al lia re-edukado. Li neniam eniris en la Komunistan Partion de Ĉinio, kies politikon li plurfoje akre kritikis.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Li publikigis pli ol 30 sciencajn laboraĵojn. Ankaŭ tradukis laboraĵojn de aliaj lingvoj, interalie estis kuntradukisto de la eldonita en la 80-aj jaroj de la ĉina eldono de Encyclopaedia Britannica en la 20-a jarcento. Malgraŭ atingo de maljuna aĝo restis intelekte aktiva; la lastan sian libron eldonis en 2010. Mortis unuan tagon post sia 111-a naskiĝdatreveno.

Zhou verkis dekojn da libroj, en kiuj li argumentas, ke ekonomiaj reformoj havas neniun sencon sen politika ŝanĝo.

La plej lasta libro de Zhou Youguang temas pri la dekmilionoj da mortintoj dum periodoj de malsato sub Mao Zedong. Li ankaŭ bedaŭris la 'mankon de esprimlibereco en Ĉinio'[3].

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

En 1933 nuptis Zhang Yunhe, kun kiu estis edzigita ĝis ŝia morto en 2002. Ili havis filinon, mortintan en la aĝo de 6 jaroj, kaj filon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Zhao Yuanren

Transskribado

Pinjino

Tradukscienco

Centjarulo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Michael Bristow, "The man who helped 'simplify' Chinese", BBC News Online, 22-a de marto 2012

Sharon LaFraniere, "A Chinese Voice of Dissent That Took Its Time", New York Times, 2-a de marto 2012

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Harrison Smith, Zhou Youguang, whose Pinyin writing system helped modernize China, dies at 111, The Washington Post, la 16-an de Januraro 2017.
  2. (fr) Le soutien ambigu de la République Populaire de Chine à l'esperanto, Médiapart, 17/06/2019
  3. 3,0 3,1 (fr) Dominique Cettour-Rose, Zhou Youguang, l’inventeur du pinyin, 109 ans et dissident, France Info, la 21-an de januaro 2015, [arkivo] alirite la 14-an de marto 2021