Wacław Felczak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wacław Felczak
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1916 (1916-05-29)
en Golbice
Morto 23-an de oktobro 1993 (1993-10-23) (77-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Pęksowy Brzyzek National Cemetery in Zakopane
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
Familio
Frat(in)o Zygmunt Felczak
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Wacław Felczak (naskiĝis la 29-an de majo 1916 w Golbice (distrikto Łęczycki), mortis la 23-an de oktobro 1993 en Varsovio) – pola historiisto, profesoro, konanto de mezeŭropa temaro, precipe la hungara kaj sudlava.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wacław Felczak naskiĝis kiel la oka, la plej juna infano en la familio de Antoni kaj Michalina el domo Pałczyński, posedantoj de ĉ. 20-hektara bieno (komunista juĝisto priskribis lin poste kiel filon de kulako). Lia patro estis surloka socia aganto. La patrino devenis de malriĉigita nobela familio, rezulte de caraj reprezalioj postinsukrekciaj (ŝiaj antaŭuloj paroprenis novembran ribelon kaj januaran ribelon kontraŭ Rusia Imperio kaj estis ekziligitaj en Siberion). Wacław estis edukita en kulto de la ribela tradicio.

Post abituro akirita en 1934 en Toruń li komencis studi historion en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. Pro sugestio de unu el profesoroj eklernis la hungaran lingvon kaj ekinteresiĝis pri historio de polaj-hungaraj rilatoj. Li fondis studentan Amik-Rondon de Hungario. Aŭguste 1936 unuafoje forveturis al Hungario por partopreni somerajn kursojn de la kulturo kaj la hungara lingvo. La lingvon ekposedis tiom bone, ke post fino de studoj junie 1938 elpaŝis pri stipendio, kiu permesus al li daŭrigi sciencan laboron en hungaraj arkivoj. Baldaŭ kiel stipendiulo de la pola registaro iris al Budapeŝto, kie komencis kolekti materialojn por doktoriga laboraĵo pri la polaj-hungaraj rilatoj dum la periodo de la Revolucio de 1848 kaj la januara ribelo. Samtempe li sendis korespondaĵojn al la gazetaro ligita kun Labor-Partio (lia frato Zygmunt Felczak estis aktivulo de tiu ĉi Partio).

Somere 1939 revenis por ferioj al Pollando, kaj post la septembra malvenko ligiĝis kun la Pola Subtera Ŝtato komencante kurieran servon. Dum la dua mondmilito, en la jaroj 1940-1945 estis kuriero de la pola registaro en ekzilo inter Londono kaj la lando.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Wacław Felczak, Historia Węgier (Historio de Hungario), Zakład Narodowy im. Ossolińskich, Vroclavo 1983, ​ISBN 83-04-01028-3
  • Wacław Felczak, Historia Jugosławii (Historio de Jugoslavio), (kun Tadeusz Wasilewski), Zakład Narodowy im. Ossolińskich, Vroclavo 1985, ​ISBN 83-04-01638-9
  • Wacław Felczak, Ugoda węgiersko-chorwacka w 1868 ((Hungara-kroata pakto 1868)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • W. Frazik, Wacław Felczak (1916-1993), en: Konspiracja i opór społeczny w Polsce 1944-1956. Słownik biograficzny (Konspiro kaj socia rezisto en Pollando 1944-1956. Biografia vortaro), volumo 2, Kraków-Warszawa-Wrocław 2004, p. 108-117.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Wacław Felczak en la bazo „Ludzie nauki” (Homoj de la scienco) en portalo Nauka Polska (Pola Scienco) (OPI).