Audrey Azoulay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Audrey Azoulay
Audrey Azoulay en 2016.
Audrey Azoulay en 2016.
Persona informo
Audrey Azoulay
Naskiĝo 4-a de aŭgusto 1972
en La Celle-Saint-Cloud (Francio)
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco FrancioMaroko vd
Alma mater Universitato Paris-Dauphine
Universitato de Lancaster
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
ENA
Partio sen
Subskribo Audrey Azoulay
Familio
Patro André Azoulay vd
Patrino Katia Brami vd
Profesio
Okupo oficisto • politikisto • manaĝero • ministro vd
Laborkampo kulturopolitiko vd
Doktoreca konsilisto Jean-Noël Kapferer vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĝenerala Direktoro de UNESKO
Dum 10-a de novembro 2017
Antaŭulo Irina Bokova
Ministro pri kulturo kaj komunikado
Dum 11-a de februaro 201610-a de majo 2017
Prezidento François Hollande
Sekvanto Françoise Nyssen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Audrey AZOULAY (naskiĝis la  4-an de aŭgusto 1972(nun 1972-08-04) en La Celle-Saint-Cloud) estas altnivela ŝtatoficisto kaj franca politikistino kaj ekde la 15-a de novembro 2017 la ĝenerala direktoro de Unesko[1], iĝante la dua ina gvidanto de tiu organizaĵo.

Ŝi antaŭe funkciis kiel franca ministro pri kulturo kaj komunikado en la registaro de ĉefministro Manuel Valls de 2016 al 2017.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Audrey Azoulay naskiĝis en juda-maroka familio en Esaŭiro, Maroko, sed ŝi ne havas la marokan naciecon. Ŝi estas la filino de André Azoulay, konsilisto de la maroka reĝo Mohamedo la 6-a de Maroko kaj de Katia Brami, verkistino[2].

Azoulay havas magistrojn pri komerca administracio (MBA) de la Universitatoj Paris Dauphine kaj Lancaster (Britio). Ŝi tiam studis ĉe Science Po Paris kaj la Nacia Lernejo pri Administrado de Francio (ENA).

Post kiam ŝi ekde 2006 okupis plurajn estrarajn postenojn ene de la Nacia centro por kinematografio kaj moviĝanta bildo (Centre national du cinéma et de l’image animée, mallonge CNC), ŝi estis inter 2014 kaj 2016 la kultura konsilisto de François Hollande, la prezidento de la franca respubliko, tiam prezidanto de la Respubliko de Francio.

Inter la 16-a de februaro 2016 kaj la 10-a de majo 2017, ŝi estis ministro pri kulturo kaj komunikado de Francio[3].

La plenumkomitato de UNESKO, prezidita de Michael Worbs proponis ŝin kiel Ĝeneralan Direktoron de UNESKO la 13-an de oktobre 2017. Ŝi estis elektita por kvarjara mandato. La 10-an de novembro 2017 tiu elekto estis oficiale konfirmita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko (195 Membro-Ŝtatoj)[1]. La taggazeto Le Monde indikas, ke ŝi povis trovi, krom la subtenon de eŭropanoj kaj afrikanoj, subtenon ene de la araba mondo, precipe de Maroko kaj Jordanio, kvankam ŝi estis elektita profitante de la divido inter arabaj landoj[4]. Mohamed Bin Issa Al Jaber estis unu el siaj specialaj konsilistoj de januaro ĝis novembro 2018[5].

Ŝi aktivis dum siaj studentaj jaroj kontraŭ faŝismo. Ŝi diris, ke ŝiaj politikaj modeloj estas Simone Veil kaj Jean Zay[6].

Strategia vizio[redakti | redakti fonton]

Audrey Azoulay aliris la gvidadon de institucio malfortigita pro ekonomiaj kaj diplomatiaj malfacilaĵoj. Efektive, Usono, sekvata de Israelo, anoncis dum la elektoproceduro sian retiron, kiu efektiviĝos fine de 2018. Usono tamen konservas statuson de observanto[7].

Ŝia kandidateca projekto proponas fokusigi la agojn de Unesko pri "edukado kiel katalizilo por disvolviĝo kaj seksa egaleco" kaj pli precize aliro al edukado por knabinoj kaj inkluzivigi la institucion Unesko kiel "referenca ludanto en daŭripova disvolviĝo"[8].

La 10an de aprilo 2018, Audrey Azoulay donis sian unuan paroladon ĉe la Plenuma Konsilio de Unesko kaj detaligis sian vizion por la organizaĵo[9]. Ĝiaj ĉefaj prioritatoj estas Afriko, seksa egaleco kaj edukado; la efiko de cifereca disvolviĝo estas "konsiderinda" kaj modifas "la aferon pri heredaĵo, (...) kultura diverseco, disvastigo de scienco"; "Ni bezonas pli libervole ĉirkaŭbraki ĉi tiujn temojn"; la prevento de perforta ekstremismo estas investo "kiun Unesko volas fortigi", precipe lanĉante programon de prevento de perforta ekstremismo "per la aŭtonomigo de junuloj en Jordanio, Libio, Maroko kaj Tunizio" kaj publikigante gvidilon por edukaj komunumoj por kontraŭbatali antisemitismon[10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) John Irish, UNESCO selects France's Azoulay as new chief, Reuters, la 13-an de oktobro 2013, alirite la 2-an de junio 2021.
  2. (en) Charlotte Pudlowski, Audrey Azoulay, la ministre qui n'avait pas de page Wikipédia, Slate,‎ la 11-an de februaro 2016 (rete legebla arkivo, alilrite la 2-an de junio 2021.
  3. (fr) Biografio d'Audrey Azoulay. En: Le Figaro Scope.
  4. (fr) Marc Semo, "En plein marasme, Audrey Azoulay relance l'Unesco", Le Monde, n-ro 23281, la16-an de novembro 2019, p.  4 (rete legebla arkivo, alirite la 29-an de januaro 2020).
  5. (fr) Comment le cheikh saoudien Mohamed al-Jaber est devenu le conseiller d'Audrey Azoulay en 2018, arkivo, lalettrea.fr, la 26-an de julio 2019 (alirite la 27-an de julio 2019).
  6. Richard Gianorio et Audrey Azoulay, « Audrey Azoulay : “Une femme ne devrait jamais se sentir coupable parce qu’elle travaille” » [archive], ĉe Madame Figaro.fr, 3-an de oktobro 2016 (vidita la 5-an de oktobro 2016).
  7. (fr) Les Etats-Unis quittent l’Unesco, accusant l’organisation d’être "anti-israélienne", Le Monde.fr,‎ la 12-an de oktobro 2017 (ISSN 1950-6244, arkivo, alirite la 2-an de junio 2021).
  8. (fr) Une Ambition pour l’UNESCO [PDF], ĉe http://fr.unesco.org arkivo, la 15-an de marto 2017, alirite la 2-an de junio 2021.
  9. (fr) AFP, Audrey Azoulay présente au conseil exécutif sa vision pour l’Unesco arkivo, The Times of Israel, la 10-an de aprilo 2018, alirite la 3-an de marto 2021.
  10. (fr) "Audrey Azoulay : "A l'ENA, j'ai découvert l'antisémitisme vieille France", Le Journal du Dimanche. la 14-an de februaro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]