Felix Klein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Klein
Persona informo
Felix Christian Klein
Naskonomo Felix Christian Klein
Naskiĝo 25-an de aprilo 1849 (1849-04-25)
en Duseldorfo, Rejnprovinco,  Reĝlando Prusio
Morto 22-an de junio 1925 (1925-06-22) (76-jaraĝa)
en Göttingen, Respubliko Prusujo,  Vajmara Respubliko
Tombo Stadtfriedhof Göttingen vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Imperiestra RegnoVajmara Respubliko vd
Alma mater Bonna universitatoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Familio
Edz(in)o Anna Klein vd
Profesio
Okupo matematikisto • historiisto pri matematiko • universitata instruisto • politikisto • eldonisto vd
Laborkampo diferenciala geometriogrupo-teoriogeometriomatematiko • function theory • edukoalgebra ekvacio vd
Aktiva en LeipzigMunkeno vd
Doktoreca konsilisto Julius Plücker • Rudolf Lipschitz vd
Verkado
Verkoj programo de Erlangen ❦
botelo de Klein ❦
modelo de Beltrami-Klein ❦
Klein's Encyclopedia of Mathematical Sciences ❦
Mathematische Annalen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian Felix KLEIN [klajn] (25a de aprilo 1849 – 22a de junio 1925) estis germana matematikisto kaj instruisto pri matematiko, konata pro sia laboro kun teorio de grupoj, kompleksa analitiko, ne-Eŭklida geometrio kaj pri la asocioj inter geometrio kaj grupoteorio. Lia Erlangena Programo de 1872, klasiganta geometriojn laŭ iliaj bazaj simetrigrupoj, estis influa sintezo de multo de la tiama matematiko.

Li faris mezlernejon en Düsseldorf, kaj poste studis matematikon kaj fizikon en la Universitato de Bonn,[1] profesoriĝis en Munkeno en la Technische Hochschule dum 1875. Tie li kaj Alexander von Brill instruis por elstaraj studentoj, kiel Adolf Hurwitz, Walther von Dyck, Karl Rohn, Carl Runge, Max Planck, Luigi Bianchi kaj Gregorio Ricci-Curbastro.

En 1875 Klein edziĝis al Anne Hegel, nepino de la filozofo Georg Wilhelm Friedrich Hegel.[2]

Post kvin jaroj en la Technische Hochschule, Klein estis nomumita profesoro pri geometrio en Leipzig. Tie liaj kolegoj estis Walther von Dyck, Rohn, Eduard Study kaj Friedrich Engel. La jaroj de Klein en Leipzig, 1880 ĝis 1886, fundamente ŝanĝis lian vivon. Dum 1882, lia sano malbonegiĝis; dum 1883–1884, li suferis pro deprimo.[3] Tamen lia esplorado pluis.

Klein profesoriĝis en la Universitato de Gotingeno en 1886. Ekde tiam ĝis sia retiriĝo en 1913, li klopodis re-establi Gotingenon kiel la ĉefa centro por matematika esplorado en la mondo. En 1895, Klein dungi David Hilbert el la Universitato de Königsberg; tiu nomumo montriĝis sukcesega, ĉar Hilbert pluigis la Gotingenan bonan reputacion ĝis sia propra retiriĝo en 1932.

Pro la redaktoreco de Klein, la gazeto Mathematische Annalen iĝis unu el la plej bonkvalitaj primatematikaj gazetoj en la mondo. Ĝi temis pri kompleksa analitiko, algebra geometrio kaj invarianta teorio (almenaŭ ĝis Hilbert finigis la temon). Ĝi havigis ankaŭ gravan produkton pri reala analitiko kaj la nova grupoteorio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vergleichende Betrachtungen über neuere geometrische Forschungen. Deichert, Erlangen 1872 (Ciferecita kaj kompleta teksto en Deutschen Textarchiv)
  • Über Riemann’s Theorie der Algebraischen Functionen und ihrer Integrale, Teubner, Leipzig 1882 (Ciferecita kaj kompleta teksto en Deutschen Textarchiv)
  • Vorlesungen über das Ikosaeder und die Auflösung der Gleichungen vom fünften Grade, B. G. Teubner, Leipzig 1884
  • Nicht-Euklidische Geometrie (2 Teile), B. G. Teubner, Leipzig 1890
  • kun Robert Fricke: Vorlesungen über die Theorie der elliptischen Modulfunktionen (2 Bände), B. G. Teubner, Leipzig 1890 kaj 1892
  • Vorträge über ausgewählte Fragen der Elementargeometrie, Leipzig: Teubner 1895
  • kun Arnold Sommerfeld: Über die Theorie des Kreisels (4 Hefte), B. G. Teubner, Leipzig 1897–1910
  • The mathematical theory of the top, Scribners 1897 (Princeton Lectures)
  • kun Robert Fricke: Vorlesungen über die Theorie der automorphen Funktionen (2 Bände en 4 Lieferungen), B. G. Teubner, Leipzig 1897, 1901, 1911, 1912
  • Elementarmathematik vom höheren Standpunkte aus (3 Bände), B. G. Teubner, Leipzig 1908, 1909, Springer Berlin 1928
  • Gesammelte mathematische Abhandlungen (3 Bände), Julius Springer Verlag, Berlin 1921, 1922 kaj 1923
  • Vorlesungen über die Entwicklung der Mathematik im 19. Jahrhundert (2 Bände), Julius Springer Verlag, Berlin 1926 kaj 1927
  • Vorlesungen über höhere Geometrie, Springer Verlag, Grundlehren der mathematischen Wissenschaften 1926
  • Vorlesungen über nichteuklidische Geometrie, Grundlehren der mathematischen Wissenschaften, Springer Verlag 1928
  • Vorlesungen über die hypergeometrische Funktion, Springer 1933 (Grundlehren der mathematischen Wissenschaften)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Halsted, George Bruce (1894). "Biography: Felix Klein". The American Mathematical Monthly. 1 (12): 416–420. doi:10.2307/2969034. JSTOR 2969034.
  2. Chislenko, Eugene; Tschinkel, Yuri. "The Felix Klein Protocols", Notices of the American Mathematical Society, August 2007, Volume 54, Number 8, pp. 960–970. Alirita la 30an de oktobro 2019.
  3. Reid, Constance (1996). Hilbert. New York: Springer-Verlag. p. 19. ISBN 9781461207399.