Nacia mito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Disputo de Minervo kaj Neptuno (ĉirkaŭ 1689 aŭ 1706) de René-Antoine Houasse, priskribante la fondomiton de Ateno.

Nacia mito (de μῦθος, greka vorto por "mito") estas inspira rakontoanekdoto pri la pasinteco de nacio. Tiaj mitoj ofte utilas kiel grava nacia simbolo kaj plifirmigas aron de naciaj valoroj. Nacia mito foje povas montri la formon de nacia epopeo aŭ esti aligita al civila religio.

Nacia mito estas legendo aŭ fikciigita rakonto kiu esti plialtigita al mitologia kaj simbola nivelo kaj aprezata intence por esti prezentata kiel certo al la nacio.[1] Tiu povas simple surdramatigi certajn okazajoĵn, forigi gravajn historiajn detalojn, aŭ aldoni detalojn pri kiuj ne estas dokumenta pruvaro; aŭ rekte esti fikcia historio kiun neniu komprenas kiel laŭvorte certa, sed kiu enhavas simbolan signifon por la nacio.[2] La nacia folkloro de multaj nacioj inkludas fondomiton, kiu povas konsisti en lukto kontraŭ koloniismosendependiga milito. Tre ofte, la signifo de la nacia mito estas diskutita inter diversaj sektoroj de la loĝantaro.

Foje, la nacia mito povas montri nuancon spiritan kaj referenci al historioj de la nacia fondo fare de Dio, kelkaj dioj, militestroj aŭ herooj favorataj de la dioj, aŭ aliaj supernaturaj estaĵoj.

La naciaj mitoj servas al multaj diversaj sociaj kaj politikaj celoj. Ofte ili ekzistas nur kiel propagando starigita de la ŝtato. En la totalismaj diktaturoj al la ŝtatestro aŭ diktatoro oni povis atribui, por ekzemplo, historion de supernatura vivo mita por fari ĝin aŭ similigi ĝin al dio (vidu artikolon Kulto al personeco). Tamen, ekzistas naciaj mitoj en ĉia tipo de socioj. En liberalismaj reĝimoj naciaj mitoj povas instigi al la civila virto inspira kaj al memofero, aŭ al la plifirmigo de la povo de regantaj grupoj kaj al la legitimado de ties regado.[3]

Metodoj mitopoeziaj[redakti | redakti fonton]

Patroklo kaj Aĥilo. Aĥilo bandaĝas la brakon de sia amiko. Iliado de Homero.

La kreado de mito en ties tradicia formo ofte dependis de literaturaj rakontistoj; speciale epikaj poetoj. La antikva helena kulturo adoptis la Iliadon de Homero kiel pravigo de sia teoria unueco, kaj Virgilio (70 - 19 a.K.) komponis la Eneadon por apogi la renovigon kaj politikan reunuigon de la romia mondo post la enlandaj militoj.

Generacioj de mezepokaj verkistoj kontribuis (kaj en poezio kaj en prozo) al la artura mito de Britania, disvolvigante tion kio iĝis kerno de angla naciismo kiam tiu adoptis tiun brit-keltan materialon. Camões (ĉirkaŭ 1524 - 1580) komponis en Makao la poemon La Luzidoj kiel nacia epopeo por Portugalio; Voltaire klopodis ion similan por la franca historio, mitologiita en sia La Henriade (1723). La vagnera opero helpis la germana naciisman entuziasmon.

Aliaj rimedoj[redakti | redakti fonton]

Francaj propagandistoj disvastigis kaj popularigis la ideon de Libereco, Egaleco kaj Frateco en la 1790-aj jaroj; usonaj ĵurnalistoj, politikistoj kaj profesoroj, popularigis mitajn tropojn kiel la teoriaj doktrinoj de la "Evidenta destino", la "Sovaĝa okcidento", kaj aliaj.

La socialistoj, kiuj proponas ĝenerale nenaciismajn ideojn, kiel la diktatoreco de la proletaro (klasbatalo anstataŭ militoj inter landoj), foje proponis ankaŭ propagandajn idearojn cele al la nacia unueco, kiel ĉe "Pensaro Mao" kaj "Pensaro de Kim-Il".[4]

Tiukadre jam de pratempoj oni identigis en herooj kaj militestroj personigon de la nacia mitoj, kiel Johanino de Arko (alinivele ankaŭ Astérix) en Francio; Cid Campeador (kaj multe pli mite Santiago Maŭrmortigisto) en Hispanio; kaj la reĝo Sebastião, kiu malaperis dum batalo en Maroko kaj revenos dum nebula tago por savi Portugalion; Mao Zedong en Ĉinio; Simón Bolívar por diversaj landoj en Sudameriko; Che GuevaraJosé Martí en Kubo ktp. Tiurilate vidu artikolon Patro de la Lando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Renan, Ernest (1882). Qu'est-ce qu'une nation?.
  2. Abizadeh, Arash (2004). «Historical Truth, National Myths, and Liberal Democracy». Journal of Political Philosophy 12 (3): 291-313. doi:10.1111/j.1467-9760.2004.00201.x.
  3. Miller, David (1995). On Nationality. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-828047-5.
  4. Portal, Jane, ĉapitro "The Kim Cult" en Art Under Control in North Korea Londono, Reaktion Books, 2005, p. 90 isbn=9781861892362 Alirita la 6an de Februaro 2020
    Citaĵo
     [...] a North Korean's conversation is full of phrases such as 'Kim Il-sung thought', 'Kim Il-sungism', 'dedication to Kim Il-sung' and 'the Great Leader Kim Il-sung'.