Saltu al enhavo

Internacia Asocio de Surfado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Asocio de Surfado
emblemo
internacia sporta federacio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1964 vd
Sidejo San-Diego
Membro de Association of Summer Olympic International Federations (en) Traduki
Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj
Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj Agnoskataj de la Internacia Olimpia Komitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Asocio de Surfado (angle International Surfing Association, akronime ISA) estas sporta asocio en San-Diego. Ĝi estis oficiale rekonita de la Internacia Olimpika Komitato (IOC) kiel la estraro respondeca por regulado de la sporto de surfado tutmonde. Ĝi eliris en 1976 el la Internacia Surfa Federacio (ISF), kiu respondecis pri organizado de la ĉiujaraj mondĉampionecoj ekde 1964 [1].

La unuiĝo estas ne-profita organizaĵo kiu antaŭenigas la evoluon de la sporto, metas kriteriojn por instruado de la sporto en surfadlernejoj kaj por juĝado de konkuradoj, kaj traktas temojn kiel ekzemple kontraŭ-dopado en surfado. Gיi ankaŭ respondecas pri organizado de la Monda Surfado-Ludoj (antaŭe Mondĉampionecoj). Junioraj Mondĉampionecoj ankaŭ estis okazigitaj ekde 1980 kaj Masters World Championships ekde 2007. En 2011, la ISA aranĝis la unuan mondĉampionecon en la Stand Up Paddling (SUP) kategorio.

Membroj inkluzivas 104 oficialajn naciajn surfajn asociojn situantajn sur ses kontinentoj. La ĉefsidejo estas en San-Diego (La Jolla). La ofico de prezidanto estas nuntempe okupita fare de Fernando Aguerre el Argentino, kiu estis unuafoje elektita prezidanto en 1994 kaj poste estis konfirmita en ofico plurfoje. La kvar vicprezidantoj estas Karín Sierralta (Peruo), Barbara Kendall (Nov-Zelando), Casper Steinfath (Danio) kaj Kirsty Coventry (Zimbabvo).

Filiigitaj organizoj

[redakti | redakti fonton]
  • WSL, World Surf League (Monda Surfa Ligo).
  • PASA, Pan American Surf Association ( APAS ).
  • CSI, Christian Surfers International

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ISA History (el Retarkivo {{{1}}}) (accessed 28 April 2011)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]