Ĉina Radio Internacia
Ĉina Radio Internacia (ĈRI) (ĉine: 中国国际广播电台[1], pinyine: zhōng guó guó jì guǎng bō diàn tái[2]) estas nur internacia publika ensendant-organizaĵo en Popola Respubliko de Ĉinio. Kune kun Ĉina Nacia Radio (ĈNR) kaj Ĉina Centra Televidilo (CCTV), ĝi estas unu el la "tri ĉefaj amaskomunikilaj organizaĵoj en la PRĈ." La organizaĵo fondiĝis en 3-a de decembro 1941.[3] La retejo de la elsendanto disponigas novaĵojn kaj aliajn programojn per 57 lingvoj.[4] La Esperanto-versio de la retejo aperis la 1-an de majo 2002. Tie oni povas legi, aŭskulti kaj spekti novaĵojn kaj aliajn programojn en Esperanto.
Historio
Radio unue aperis en Ĉinio inter 1920-1930. Tamen, malmultaj homoj aŭ urboj tiutempe posedis radiojn aŭ staciojn. Ankaŭ plimulto da uzado de la radio dum tiu tempo estis por politikaj kialoj.
La Komunista Partio unue uzis radion en Janan en marto 1940 kun transmisiilo kiun ili alportis de Moskvo. Xinhua Nova Ĉina Radio (XNCR) en la ĉina lingvo dissendiĝis de Janan ekde la 30-a de decembro 1940. XNCR pli ofte kaj pli formale dissendis al plej granda etendaĵo post 1945; la programoj enhavis novaĵojn, oficialajn anoncojn, militajn bultenojn, ktp.
Dissendado en la angla lingvo ekkomenciĝis la 11-an de septembro 1947, dum la intermilito de Ĉinio, en la vilaĝo Ŝabe sur la montoj de Taihang en la provinco Hebejo. La unua celo de XNCR kiu tiutempe lokiĝis en montara kaverno estis provizi informojn pri la lastatempaj venkoj.
La stacio translokiĝis al Pekino (Ĉefurbo de Ĉinio) de Montoj de Taihang, kiam la Popola Respubliko de Ĉinio fondiĝis en 1949. La nomo la 10-an de aprilo 1950 ŝanĝiĝis al Radio Pekino. En la 1960-aj jaroj, la stacio estis konata pro sia subteno de la kultura revolucio sub Mao Zedong. La stacio en 1983 denove renomiĝis Radio Pekino.
La 1-an de januaro 1993, la nomo de la stacio reŝanĝiĝis al Ĉina Radio Internacia.
Elsendo en Esperanto
Ĉina Radio Internacia regule elsendas siajn programojn ĉiutage laŭ tiu horaro (laŭ UTC):
De | Ĝis | Kurtondaj, mezondaj kaj satelitaj informoj | Landoj | Rimarkoj |
---|---|---|---|---|
UTC | UTC | |||
11.00 | 12.00 | Somere: 15110 kHz (19,85 m); 11635 kHz (25,78 m) Vintre: 1017 kHz (294,99 m); 7210 kHz (41,61 m); 9450 kHz (32,75 m) |
Orienta Azio | |
13.00 | 14.00 | 11650 kHz (25,75 m); 9440 kHz (31,78 m) | Sudorienta Azio | |
Somere: 16.00 |
Somere: 17.00 |
1215 kHz (246,91 m) | Albanio - Sudorienteŭropo | sendilo: Fllake (41,22 Nordo 19,31 Oriento) sendoriento [grado]: 33; 315, 330 (sendoriento de la sendilanteno) |
Vintre: 17.00 |
Vintre: 18.00 |
1215 kHz (246,91 m) | Albanio - Sudorienteŭropo | sendilo: Fllake (41,22 Nordo 19,31 Oriento) sendoriento [grado]: 33; 315, 330 (sendoriento de la sendilanteno) |
17.00 | 18.00 | Somere: 11650 kHz (25,75 m) Vintre: 7245 kHz (41,41 m) |
Eŭropo | |
19.30 | 20.30 | 9745 kHz (30,79 m); 7265 kHz (41,29 m) | Eŭropo | |
22.00 | 23.00 | 9860 kHz (30,43 m); 7315 kHz (41,01 m) | Latin-Ameriko |
Lingvoj
La retejo de ĈRI disponeblas en la jenaj lingvoj:
Olimpia Radio
En Julio 2006, ĈRI lanĉis novan stacion nomita ĈRI Olimpia Radio ĉe 900 AM en Pekino. Pere de tiu ĉi speciala dissendo oni povis aŭskulti tuttage novajn programojn en mandarena, korea, angla, rusa, franca, hispana, araba, japana kaj germana.
Informfontoj
- ↑ Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televidilo. ŜARFT.
- ↑ 中国国际广播电台. 汉语词典.
- ↑ About Us - CRI English. China Radio International.
- ↑ Ĉefpaĝo de la retejo de ĈRI. China Radio International.
Eksteraj ligiloj
|