Ĝermolisto de svedaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Albin Henning Halldor)
Saltu al: navigado, serĉo
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Bertil Åkerberg[redakti | redakti fonton]

Bertil ÅKERBERG (naskiĝis 1911- mortis meze de majo 1989 en Stokholmo) estis dum pli ol 20 jaroj la respondeca eldonanto de la sveda revuo La espero.

B[redakti | redakti fonton]

Åke Blomberg[redakti | redakti fonton]

Åke BLOMBERG (1922 - mortis la 8-an de junio 1992) estis UEA-delegizo en Lidkoping (Svedio).

Li estis prezidanto de Eldona Societo Esperanto kaj de la loka klubo, iama redaktoro de la sveda revuo La espero.

Viktor Bonde[redakti | redakti fonton]

Viktor BONDE estis sveda librobindisto kaj esperantisto, naskiĝinta la 8-an de marto 1892 en Falun. Li estis pacifisto, abstinenculo, kaj esperantistiĝis en 1916. Kursoj; gvidado de la koresponda kurso de SEF, 1927-32. Delegito de UEA 1919-29. Tradukoj el la sveda en Svenska Arbetar Esperantisten ktp.

Harold Brown[redakti | redakti fonton]

Harold BROWN (1925-2004) mortis la 10-an de marto 2004 post denova apopleksio. Harold loĝis en Högsby (Svedio) dum 19 jarojn. Li verkis multajn librojn, teatraĵojn kaj artikolojn en Esperanto kaj prelegis pri literaturo. Eduko Danĝera - kaj aliaj teatraĵoj, eldonita je la centjariĝo de SEF (Sveda Esperanto Federacio), 2006. La teatraĵo La Pesto estas tradukita en plurajn lingvojn. Bonvolu klaki ĉi tie por vidi la hejmpaĝon de Harold.

C[redakti | redakti fonton]

Erik Alfred Torbjörn Collinder[redakti | redakti fonton]

Erik Alfred Torbjörn COLLINDER (naskiĝis la 22-an de julio 1894 en Sundsvall, mortis la 20-an de majo 1983 en Vieno), ofte mallongigata Björn Collinder, estis profesoro pri finno-ugraj lingvoj en la universitato de Upsalo. Li lerte defendis Esperanton en radio-diskutado mondlingva printempe de 1933. Jam lia patro, gimnazia instruisto en Sundsvall, estis esperantisto, menciita en la Jarlibro Esperantista de 1897.


E[redakti | redakti fonton]

Ann-Gerd Engberg[redakti | redakti fonton]

Ann-Gerd ENGBERG (1929-1994), estraranino de la klubo en Norrköping (Svedio), pereis en la katastrofo de la ŝipo Estonia sur la Balta maro, la 28-an de septembro.

H[redakti | redakti fonton]

Albin Henning Halldor[redakti | redakti fonton]

Albin Henning HALLDOR, (naskiĝis la 18-an de septembro 1892 en Sunne en Vermlando kaj mortis la 26-an de junio 1990 en Stokholmo), estis sveda ĝardenisto kaj redaktoro. Halldor estis Esperantisto de 1907, estrarano kaj afergvidanto de Eldona Societo Esperanto kaj sekretario de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) de 1922 ĝis 1927. Li redaktis la organon de SEF, "La Espero" de 1921 ĝis 1927.

Ake Holmen[redakti | redakti fonton]

Ake HOLMEN (naskiĝis en 1927, mortis en 1988 en Hammaro, Svedio) estis multjara UEA-fakdelegito pri biciklado.

J[redakti | redakti fonton]

Victor Janheim[redakti | redakti fonton]

Victor JANHEIM (naskiĝis 1910, mortis frue en 1989) estis UEA-fakdelegito pri abelkulturo en la sveda urbeto Kungsor dum pli ol 40 jaroj.

Märta Jensie[redakti | redakti fonton]

Märta JENSIE (naskiĝis 1907, mortis la 25-an de marto 1979 en Jönköping, Svedio) estis sveda esperantistino. Dum 25 jaroj ŝi fakdelegitis pri turismo.

Bengt Joelsson[redakti | redakti fonton]

Bengt JOELSSON estas sveda esperantisto. En 1956 li estis vicprezidanto de Sveda Esperanto-Federacio. Li loĝis en Hägersten.[1]

Alf Johansson[redakti | redakti fonton]

Alf JOHANSSON (naskiĝis en 1921, mortis en 1991) estis vicdelegito de UEA en Lidköping, Svedio dum pli ol 20 jaroj.

Gustav R. Johansson[redakti | redakti fonton]

Gustav R. JOHANSSON (naskiĝis en 1899, mortis la 19-an de septembro 1978 en Karlstad, Svedio) estis sveda esperantisto, instruisto, delegito kaj loka peranto de UEA dum pluraj jardekoj.

Stig Johansson[redakti | redakti fonton]

Stig JOHANSSON (naskiĝis en 1918, mortis en 1994 en Tomellila) estis sveda esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

K[redakti | redakti fonton]

Henrik Karlsson[redakti | redakti fonton]

Henrik KARLSSON (1912-1995) mortis komence de julio en Kisa (Svedio), kie li estis delegito ekde 1947. Li membris en Societo Zamenhof dekomence (1975).

Hjalmar Kihlberg[redakti | redakti fonton]

Hjalmar KIHLBERG (ĉilberj) (1-a de januaro 1881 en Kilanda, mortodato nekonata) estis sveda esperantisto kaj popollerneja instruisto en Vingåker. Esperantisto de 1928. Li verkis multajn favorajn gazetartikolojn pri Esperanto kaj gvidis lingvokursojn.

Nils-Erik Kristoferson[redakti | redakti fonton]

Nils-Erik KRISTOFERSON (naskiĝis 1937 - mortis en septembro 2001 en Stokholmo) estis dumviva membro, delegito pri televizio.

L[redakti | redakti fonton]

Gustav Adolf Larson[redakti | redakti fonton]

Gustav Adolf LARSON, svedo, ĉefkontisto. Nask. l dec. 1888 en Falun. E-isto de 1905. Kas. de SEF. Kunfondinto kaj kas. de Eldona Societo E-a de 1908. Ĉefdel. de UEA.

Henry Lundin[redakti | redakti fonton]

Henry LUNDIN (naskiĝis 1902 - mortis la 24-an de junio 1977 en Örebro, Svedio) estis vicdelegito de UEA en sia urbo. Li aktivis dum multaj jaroj, precipe en la kristana Esperanto-movado (KELI).

Isidor Lundmark[redakti | redakti fonton]

Isidor "Isse" LUNDMARK (naskiĝinta en 1910; mortinta en junio 2002 en Örebro) estis sveda esperantisto. Esperanton li eklernis kiel 17-jarulo, kaj ĝi estis lia ĉefa intereso dum la tuta vivo. Li estis sindona kaj sprita homo, kiu multon faris por la Esperanto-vivo en sia urbo.

M[redakti | redakti fonton]

Lennart Magnusson[redakti | redakti fonton]

Lennart MAGNUSSON (naskiĝis 1911 - mortis 1994 en Malmö, Svedio) estis UEA-fakdelegito pri teksindustrio en Malmö, en kies klubo li estis membro ekde la jaro 1937.

Erik Vilhelm Malmkvist[redakti | redakti fonton]

Erik Vilhelm MALMKVIST estis sveda fervoja oficisto kaj esperantisto, naskiĝinta la 1-an de septembro 1887 en Grums. Esperantisto ekde 1904, do ekde la 17-a vivjaro, li estis revizoro de Eldona Societo Esperanto ekde 1929, prezidanto de la Esperantoklubo de Stokholmo ekde 1933 kaj estrarano de Sveda Esperanto-Federacio ekde 1932.

Richard Moholm[redakti | redakti fonton]

Richard MOHOLM (naskiĝis 1912 - mortis la 9-an de aprilo 1994 en Lövånger, Svedio) estis UEA-fakdelegito pri ĝardenkulturo, dumviva membro.

N[redakti | redakti fonton]

Ingrid Näsholm[redakti | redakti fonton]

Ingrid NÄSHOLM estas sveda esperantistino. Ŝi vivas en Sundsvall kaj multajn jarojn laboris kiel flegistino en la urba malsanulejo. Ekde la 1900-aj jaroj ŝi aparte aktivas por la neformala faka asocio Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro.

Eksteraj ligiloj:

Ragnhild Niklasson[redakti | redakti fonton]

Ragnhild NIKLASSON (naskiĝis en 1908, mortis la 19-an de novembro 2001 en Örebro) estis individua membro de UEA ekde 1951 kaj multjara fakdelegito de UEA pri kristanismo. En la sveda sekcio de KELI ŝi estis kasistino, sekretariino kaj inter la jaroj 1977 kaj 1980 ties prezidantino, ekde 1993 ĝia honora membro.

Amy Nilsson[redakti | redakti fonton]

Amy NILSSON (naskiĝis en 1915; mortis la 7-an de januaro 2001 en Stokholmo) estis sveda esperantisto, dumviva membro de UEA, 50 jarojn aktiva en Kristana Esperantista Ligo Internacia.

Ingemar Nordin[redakti | redakti fonton]

Ingemar NORDIN (1914-2002) estis iama UEA-delegito pri pedagogio, mortis la 15-an de januaro en Stokholmo.

Gustav Nygård[redakti | redakti fonton]

Gustav NYGÅRD (1922-1995), delegito pri maristaj aferoj en Gotenburgo (Svedio), ano de Societo Zamenhof kaj dumviva membro.

P[redakti | redakti fonton]

Folke Pettersson[redakti | redakti fonton]

Folke PETTERSSON (naskiĝis 1918 - mortis en junio 1986 en Solna, Svedio) estis fakdelegito pri fervojoj de pli ol 25 jaroj.

R[redakti | redakti fonton]

Ulf Ribers[redakti | redakti fonton]

Ulf RIBERS (1913-1999) forpasis oktobre en Motala (Svedio). Dum multaj jaroj li grave rolis en la sveda Esperanto-movado, i.a. kiel aktivulo de la eldonejo Progreso.

Anders Rosenberg[redakti | redakti fonton]

Anders ROSENBERG, svedo, popollerneja instruisto, poste, gimnastika direktoro, akvo-kuracisto kaj higienisto. Naskiĝis en la 19-a de januaro 1861 en Tygelsjo. Esperantisto de 1907. Delegito de UEA. Propagandisto, kursgvidado, kelkaj libretoj.

Ivar Runfeldt[redakti | redakti fonton]

Ivar RUNFELDT (naskiĝis 1903 - mortis la 13-an de septembro 1978 en Karlstad, Svedio estis fakdelegito kaj multjara membro de UEA.

S[redakti | redakti fonton]

Malte Smith[redakti | redakti fonton]

Malte SMITH (1908-1997), dumviva membro, regula ano de Societo Zamenhof, mortis en Kavlinge (Svedio).

Jack Snarberg[redakti | redakti fonton]

Jack SNARBERG (naskiĝis en 1921; mortis la 17-an de januaro 2000 en Jönköping) estis sveda esperantisto. Preskaŭ 60 jarojn li estis membro de UEA; li estis ĝia fakdelegito pri juveloj.

Sven Strandberg[redakti | redakti fonton]

Sven STRANDBERG (naskiĝis en 1925; mortis la 30-an de majo 2003 en Lund) estis sveda esperantisto kaj pedelo, iama fakdelegito de UEA pri aŭtomobilismo. Li estis longtempe kluba estrarano.

Sven Sundin[redakti | redakti fonton]

Sven SUNDIN (naskiĝis 1914 - mortis 1993) estis vicdelegito en Växjö (Svedio).

Erik Svärd[redakti | redakti fonton]

Erik SVÄRD estas sveda esperantisto kaj programisto. Li programis multajn sukcesajn programojn.

Lennart Svensson[redakti | redakti fonton]

Lennart SVENSSON (naskiĝis en 1930, mortis en aprilo 2002) estis magistro pri filozofio, delegito kaj dumviva membro de UEA en Ljungby, Svedio.

T[redakti | redakti fonton]

Per Tornegren[redakti | redakti fonton]

Per TORNEGREN (1927-1997), dumviva membro de UEA, estis fakdelegito dum kvaronjarcento pri konstruado kaj laborjuro. Li mortis la 4-an de januaro en Malmö (Svedio).

W[redakti | redakti fonton]

John Widén[redakti | redakti fonton]

John WIDÉN (naskiĝis 1902 - mortis la 6-an de marto 1977 en Lidköping, Svedio) estis estro de loka arkivejo, en kiu li kreis konsiderindan Esperanto-fakon. Li aktivis en la loka movado dum pluraj jardekoj kaj longtempe estis ankaŭ membro de UEA.

Karl Wiklund[redakti | redakti fonton]

Karl WIKLUND (naskiĝis 1912- mortis la 31-an de decembro 1992 en Göteborg, Svedio) estis multjara membro de UEA.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]