Alcoba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alcoba (Ciudad Real))
Alcoba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13116
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Francisco Luis Salgado Fernández (PP) ekde 2007
Demografio
Loĝantaro 717  (2010)
Loĝdenso 2,33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 16′ N, 4° 29′ U (mapo)39.260833333333-4.4766666666667Koordinatoj: 39° 16′ N, 4° 29′ U (mapo)
Alto 638 m [+]
Areo 307,10 km² (30 710 ha)
Alcoba (Provinco Ciudad Real)
Alcoba (Provinco Ciudad Real)
DEC
Alcoba
Alcoba
Situo de Alcoba
Alcoba (Hispanio)
Alcoba (Hispanio)
DEC
Alcoba
Alcoba
Situo de Alcoba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcoba de los Montes [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Alcoba de los Montes aŭ simple Alcoba (trad. dormoĉambro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas alcobeños. La censita populacio en 2010 estis de 717 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,33 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Alcoba estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj (Ciudad Real) en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 323 m. La areo de ties teritorio estas de 307,10 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondo eble rilatas al proksimeco de la romia vojo el Mérida al Toledo. La araba deveno el la nuna nomo pruvas araban setladon en areo inter la teritorioj de la Ordeno de Kalatravo kaj la teritorioj de la urbo de Toledo. Ĉiukaze la signifo de la nomo ne rilatas al la nuna signifo "dormoĉambro" sed al io rilata al publika pesilo, rilate al pago de impostoj pro la lima karaktero menciita.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La vegetaĵaro de la ĉirkaŭo karakteras pro: makiso komponata el anzino, korkokverko kaj aliaj kverkoj. La arbustaro estas formata de cisto, eriko, timiano, rosmareno kaj arbuto.

La faŭno plej karaktera de la ĉirkaŭo estas:

  • Birdoj: ruĝkrura perdriko, blua pigo, palumbo, griza ardeo, nigra cikonio kaj blanka cikonio.
  • Rabobirdoj: reĝ aglo, imperia aglo, monaĥvulturo kaj gufo.
  • Mamuloj: apro, cervo, kapreolo, vulpo, leporo kaj lutro.

La vilaĝo posedas ĉirkaŭ 18.000 hektarojn ene de la Nacia Parko Cabañeros. Tiele estas multaj naturaj lokoj, rigardejoj kaj areoj kie eblas observi faŭnon.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Alcoba inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

784 801 779 757 753 744 753

Festoj[redakti | redakti fonton]

19a de Januaro Sankta Sebastiano kaj ties fajro. Karnavalo kun tradicia tuŝo de knabinoj per korno al la "membroj" de viroj. Fine de majo festoj de Sankta Kiterio. Septmebre la festo de Kristo kun kamparfesto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]