AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Esperanto-renkontiĝo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Apero (apartigilo).
APERo
Simbolo


Galantoj en neĝo estas simbolo de APERo

Nomo AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo
Regiono Jerŝovo, Moskva provinco, Rusio
Periodo ĉiujare en februaro aŭ en marto
Organizanto MEA "MASI"
Ekzistas ekde 2006
Celgrupo kursanoj de la baza E-kurso “FaRo”
kaj aliaj E-kursoj de la MEA “MASI”;
- membroj de MEA “MASI”;
- memlernantoj de Esperanto,
aspirantaj la lingvan praktikon
Informa retpaĝo vk.com/apero_ek_masi
Fota retpaĝo Fotoj
vdr

APERo (AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo) estas tradicia aranĝo de Moskva Esperanto-Asocio "MASI" (MEA MASI), dediĉita al la fondo de la Esperanto-Klubo MASI (EK MASI) la 24-an de februaro 1995. La aranĝo pasas dum kelkaj tagoj en periodo de la februaraj aŭ martaj rusiaj feriaj tagoj (okaze de la Tago de defendanto de la Patrujo — 23.02 aŭ la Internacia Tago de Virinoj — la 8.03). Ĝi estas esperantlingva mergiĝo, kies vivkondiĉoj kaj programo liveras diversajn variantojn de lingvapraktikado por la finintoj de Esperantaj kursoj de MASI, por memlernantoj kaj aliaj progresantoj. La ideologo kaj organizanto de APERo estas Irina Gonĉarova, la kunordiganto de EK MASI/MEA MASI.

Celoj:[redakti | redakti fonton]

  • paroligo de esperantemuloj;
  • klerigo de scivolemuloj;
  • kutimigo de novuloj al modela E-parolanta E-renkontiĝo;
  • aktivigo kaj inspirigo de MASIanoj kaj aliaj partoprenantoj por plia E-studado kaj agado;
  • aktivado kaj ripozo en amika kaj ĝojiga E-etoso.[1]

Lingva disciplino:[redakti | redakti fonton]

Tre strikta lingva disciplino ĉie kaj ĉiam estas la baza ideo, la ĉefa kondiĉo kaj la nerompebla regulo de APERo. Komencantoj kaj novuloj, lernante Esperanton, kredas, ke ajna Esperanta aranĝo postulas de ili lingvan konon, sed en realo ofte ili trafas krokodilemajn esperantistajn mediojn. APERo devas firmigi konvinkojn de novicoj pri nepra bezono libere uzi Esperanton dum Esperantaj eventoj. Fruaj komencantoj, malbonparolantoj kaj eĉ simplaj scivolemuloj rajtas partopreni APERon, se ili scipovas sin devigi neniam uzi nacian lingvon. Homoj, kiuj ne kapablas prizorgi sian ekziston dum APERo sen uzo de nacia lingvo aŭ krokodilemaj esperantistoj ne estas akceptataj. Ĉiu aliĝanto al APERo konfirmas sian konsenton kun tiu ĉi regulo.

Celgrupo:[redakti | redakti fonton]

  • kursanoj de la baza E-kurso “FaRo” kaj aliaj E-kursoj de MEA MASI;
  • membroj de MEA MASI;
  • memlernantoj de Esperanto, aspirantaj la lingvan praktikon;
  • komencantoj kaj aliaj novuloj el la tuta Rusio.[1]

Aliaj partoprenantoj:[redakti | redakti fonton]

  • fluparolantaj esperantistoj, kontribuantaj al la kleriga kaj distra programo;
  • ĉiuj esperantemuloj, serioze agorditaj progresi en Eo kaj E-kulturo;
  • ĉiuj bonparolantaj esperantistoj.[1]

Organizaj principoj[redakti | redakti fonton]

Kutima dometo de lastaj APERoj

Izolita ejo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj APERanoj loĝas en 3-4-litaj ĉambroj en aparta dometo, havanta salonon, kie pasas preskaŭ tuta programo. Foresto de ajnaj alilingvaj fremduloj kaj malvasteco de la spaco kreas bonajn kondiĉojn por ekzisto de ĉiea esperantlingva medio.

“33 aperoj” (citaĵo el la Himno)[2][redakti | redakti fonton]

En la kutima loĝdometo de APERanoj estas 33 lit-lokoj. Ĉe bezono tiun kvanton eblas grandigi ĝis 40. Tiu objektiva cirkonstanco limigas la kvanton de la partoprenantoj. La sperto pruvis, ke plia homkvanto rompas senton de unueca kompanio kaj ebligas kuluaran krokodiladon, speciale inter komencantoj. APERo konscie restas ĉe limigita kvanto de partoprenantoj (ne pli ol 40 unumomente).

“Pli da mastroj, malpli da gastoj!”[redakti | redakti fonton]

APERo estas rekta heredanto de la klerig-distraj MASI-festivaloj “StRIGo” kaj penas gardi ties principojn, unu el kiuj estis: “Pli da mastroj, malpli da gastoj!” Ĝi signifas: la aranĝo estas des pli sukcesa, ju pli da partoprenantoj aktive kontribuas ties programon kaj eĉ organizadon. Se homoj sentas sian respondecon kaj sian gravecon, ili prenas la aferon kiel sian kaj ricevas multe pli da kontento pro la sukceso. MEA MASI lanĉas APERojn, sed la programon faras la partoprenantoj — laŭ siaj propraj preferoj, interesoj, gustoj, lertoj. Tial APERoj longe ne havis specialajn temojn — por neniel limigi la proponeblojn al la programo. Sed ekde la 10-a APERo estis provo iel direkti la fantazion de la programkontribuantoj, kaj tio efikis laŭcele.

Tagordo[redakti | redakti fonton]

La tagorda tabelo pendas sur la muro. Ĉiu programgvidanto mem zorgas pri ĝustatempa komenco kaj fino de sia programero, sed tiuj rajtas prokrastiĝi, se la partoprenantoj deziras tion. Pro tio la tagordo dum la tago estas pliĝustigata. Foje ekzistas paralelaj programeroj, en luprenita granda salono aŭ en loĝĉambroj. La Organiza Teamo liveras antaŭe menditajn bezonitaĵojn (de skribiloj ĝis projekciilo).

Neniu estas devigita partopreni la programon. Laŭ sia deziro homoj rajtas ripozi en siaj ĉambroj, promeni, skii, viziti basenon ktp. Malpermesatas nur krokodili ie ajn.

En la loĝdometo seninterrompe tutdiurne funkcias senpaga bufedo (bolanta akvo, teo, kafo, bakaĵoj, buterpanoj, fruktoj k.s.) — aldone al abundega bufeda manĝo en la bazeja restoracio trifoje tage.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lanĉo de APERo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1995 ĝis 2004 Esperanto-klubo "MASI" okazigis StRIGon (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio) — klerig-distran festivalon de esperantistaj scipovoj. Komenciĝinta kiel strikte esperantlingva aranĝo por MASIanoj, pro la interesega varia programo kaj demokratiaj organizaj principoj la evento rapide populariĝis tra la lando kaj superkreskis la esperantistan medion (ekde 20 homoj en StRIGo-1 ĝis 147 homoj en StRIGo-10). StRIGoj fariĝis bona popularigilo por Esperanto, sed perdis sian E-paroligan valoron, de la lingva disciplino restis nur fragmentoj, por nemultaj bezonataj. Malgraŭ famo kaj amo de la partoprenantoj, ne sen bedaŭro, sed tute konscie MASIanoj ĉesigis StRIGon — por renaskigi ĝin de nulo sub alia nomo, sed evoluigi konsiderante ĉiujn mortigilojn por esperantlingva aranĝo. Tiel naskiĝis APERo. Por ne perdi striganojn-ruslingvanojn kaj krokodilemulojn, paralele estis lanĉita VsPLESk, nun jam tradicia klerig-distra renkontiĝo en la ĉarmega ĉevolga urbeto Pljos. La eventon organizas esperantistoj el la urbo Ivanovo, en la komencaj jaroj kun forta subteno kaj kontribuoj de MASIanoj. Ĝi pasas dum majaj festoj kaj akceptas ĉiujn dezirantojn. Pri lingva disciplino ne temas. La unua APERo (dum la organiza periodo — “Naskiĝo-1”) okazis en la jaro 2006 en Pereslavl-Zalesskij. Estis intenco okazigi la novan eventon ĉiujare en diversaj urboj de Centra Rusio, same kiel pasis StRIGoj.

En la jaro 2010 la APERo-5 tiu ideo fiaskis. En la urbo Ivanovo la aranĝo estis lastmomente nuligita — pro ne sufiĉe fidinda organizado surloke kaj pro nepreteco de multaj MASIanoj elspezi monon kaj tempon por la vojo. Ekde tiam la ideo okazigi APERon ĉiujare en alia urbo estis lasita. Por ne plu dependigi la aranĝon de kunorganizantoj estis decidite fari ĝin ĉiam apudmoskve kaj ĉiam en la sama ejo. Tial en 2011 APERo denove kaj por longa tempo revenis al la apudmoskva ripoz-bieno Jerŝovo (apud la urbo Zvenigorod, 40 km okcidente de Moskvo), kie en 2009 foje jam pasis la APERo-4. En 2019 APERO-13 okazis en la urbo Zvenigorod.

Listo de APERoj[redakti | redakti fonton]

jaro dato loko kvanto da
partoprenintoj
El kiuj urboj
(krom Moskvo kaj
Moskva provinco)
1 2006 23-25-a de februaro Pereslavl-Zalesskij 20 -
2 2007 23-25-a de februaro la vilaĝo Kostenevo 35 Dimitrovgrad (1)
Jelec (1)
Niĵnij Novgorod (4)
3 2008 8-10 de marto Jaroslavlo ? ?
4 2009 7-9-a de marto Jerŝovo 27 -
5 2011 5-8-a de marto Jerŝovo 25 Rigo (Latvio) (1)
Bratislavo (Slovakio) (1)
Tomsko (1)
Sankt-Peterburgo (1)
6 2012 16-18-a de marto Jerŝovo 44 Ĉeljabinsk (1)
Ivanovo (2)
Jaroslavlo (2)
Obninsk (2)
Novoĉerkassk (1)
Rigo (Latvio) (1)
Rostov-na-Donu (1)
Soĉi (1)
Tiĥvin (1)
Uljanovsk(1)
7 2013 22-24-a de februaro Jerŝovo 44 Arĥangelsk (1)
Ĉeljabinsk (1)
Kaluga (1)
Novoĉerkassk (1)
Samara (2)
Uljanovsk (1);
landoj: Latvio (1)
Ĉilio (1)
Italio (1)
8 2014 14-16-a de marto Jerŝovo 29 Ivanovo (1)
Nivoĉerkassk (1)
Rigo (Latvio) (1)
Tiĥvin (1).
9 2015 20-22-a de februaro Jerŝovo 34 Arĥangelsk (1)
Ĉeboksari (1)
Ĉeljabinsk(1)
Gorizio (Italio) (1)
Niĵnij Novgorod (1)
Novoĉerkassk (1)
Penza (3)
Rigo (Latvio) (1)
Sankt-Peterburgo (1)
10 2016 20-23-a de februaro Jerŝovo 40 Arĥangelsk (1)
Ĉeljabinsk (1)
Novoĉerkassk (2)
Penza (1)
Petergof (1)
Rigo (Latvio) (1)
Sankt-Peterburgo (3)
civitano de Francio, loĝanta en Moskvo
11 2017 23-26-a de februaro Jerŝovo 32 Arĥangelsk (1)
Novoĉerkask (2)
Rigo (Latvio) (1 )
Sankt-Peterburgo (1)
Uljanovsk (2)
civitano de Francio, loĝanta en Moskvo
12 2018 22-25-a de februaro Jerŝovo 40 Arĥangelsk (1)
Jekaterinburgo (1)
Kievo (Ukrainio) (1)
Novgorodo (1)
Novoĉerkassk (2)
Hanojo (Vjetnamio) (1)
Rigo (Latvio) (1)
Penzo (3)
Sankt-Peterburgo (4)
Volgogrado (1)
Uljanovsk (1)
civitano de Francio, loĝanta en Moskvo
13 2019 07-10-a de marto Zvenigorod 35 esperantistoj
+4 familianoj
Rigo (Latvio) (1)
Arĥangelsko (1)
Jaroslavlo (2)
Jekaterinburgo (1)
Novgorodo (1)
Novoĉerkassk (1)
Penzo (1)
Sankt-Peterburgo (2)
Taganrogo (2)
Volgogrado (1)
Uljanovsk (1)
civitano de Ĉeĥio, loĝanta en Dubna
civitano de Ukrainio, loĝanta en Moskvo
14 2020 21-24-a de februaro Jerŝovo 37 Arĥangelsk (1)
Jekaterinburgo (2)
Velikij Novgorod(1)
Novoĉerkassk (1)
Rigo (Latvio) (1)
Penzo (3)
Volgogrado (1)
Murino (3)
Barnaulo (1)
Ivanovo (1)
Samara (1)
Vladimir (1)

Pli detale[1][redakti | redakti fonton]

APERo-1. Organizanto: Irina Gonĉarova (Mirina). Teknika helpanto: Jekaterina Volkova (Arĝenta). Partoprenintoj: nur membroj de EK MASI, komencantaj kaj progresantaj gejunuloj, esperantistiĝintaj en la jaroj 2002-2005, plej multaj — finintoj de E-kursoj de MASI. La ĉefa akso de la aranĝo — totala rolludo. Diversaj kreaj metiejoj, distraĵoj kaj promenadoj, surstrataj fajroprezentadoj k.s.

APERo-2. Organizanto: Irina Gonĉarova (Mirina). Loka organizanto: Dmitrij Kokorev (Indiano). Persono de la APERo: Dmitrij Kokorev (Indiano). Partoprenintoj: nur gejunuloj. 10 fluparolantoj. Spartaj loĝkondiĉoj en ligna domo (biologia stacio de la naturprotektejo “Grua Patrujo”) ĉe surstrata frostego. Diversaj kreaj metiejoj, dancklasoj, vintraj ludoj eksterdomaj promenadoj tra la naturprotektejo.

APERo-3. Organizantoj: Julia Penjkova, Natalja Nikolajeva, Aleksandr Sigaĉov. Partoprenintoj: nur gejunuloj, ĉirkaŭ 10 fluparolantoj. Diversaj kreaj metiejoj, dancklasoj, ludoj, promenadoj kaj ekskursoj en la urbo.

APERo-4. Organizantoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Jekaterina Beljaeva (Karulino), Georgij Kokolija. Partoprenintoj: ĉefe gejunuloj, 3 neMASIanoj. Ideala konsisto por senpene garantii Lingvan Disciplinon: 12 fluparolantoj, 4 ĵusaj kursfinintoj, 7 pene parolantaj. Personoj de la APERo: Georgij Kokolija (Garik), Oleg Ĉajka (Oĉjo) La aranĝo estis preparita dum rekorde mallonga tempo: 5 tagoj — dank’al aktiva kontribuo de multaj ĉeestintoj al la programo. Bonaj, sed pli kostaj, vivkondiĉoj ne influis al la kvanto de la partoprenintoj. Tiam venis la konvinko pri neakceptado de nepagipovuloj.

APERo-5. Organizantoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Georgij Kokolija. Partoprenantoj: 3 komencintoj, 4 progresantoj, 17 fluparolantoj; 16 MASIanoj; aĝo: inter 22 kaj 60-jaraj. Personoj de la APERo: Ludmila Novikova, Sergeo Straŝnenko. Partoprenis kaj kontribuis la programon TEJO-Estrarano Paŭlina Koĵuĥova (Slovakio) kaj REU-prezidanto Svetlana Smetanina. Ĉefaj temoj: Lingvistiko, E-kulturo, E-movado. Okazis festado de la 8-a de Marto kaj 3 naskiĝtagoj. Aperis la 1-a kanto de la aranĝo: “Apero“ (teksto de Mirina, melodio de “Ĉunga-Ĉanga”).[2]

Komuna foto dum APERo-6

APERo-6. Organizantoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Georgij Kokolija. Partoprenantoj: 6 komencintoj, 10 progresantoj, 26 fluparolantoj; aĝoj: inter 17 kaj 71-jaroj; 22 MASIanoj kaj lernantoj de MASI-kursoj. Persono de la APERo: Mikaelo Bronŝtejn. Ĉefaj temoj: E-kulturo, E-movado. Abundo de gitaristoj-kantistoj: Sergeo Straŝnenko (Rigo), Svetlana Dudaleva (Jaroslavl), Helena Melnikova (Rostovo-ĉe-Dono), Mikaelo Povorin kaj Oĉjo Ĉajka (Moskvo). 3 koncertoj: H.Melnikova, M.Povorin, M.Bronŝtejn. Aperis la 2-a kanto de la aranĝo: “33 aperoj“ (teksto de Mirina, melodio de “33 bovinoj”).[2]

APERo-7. Organizantoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Julija Samsonova (Klera), Anastasija Golc (Digna). Partoprenantoj: 3 malbonparolantoj, 8 nefluparolantoj, 33 fluparolantoj; aĝoj: inter 19 kaj 62-jaroj; 25 MASIanoj. Persono de la APERo: Viko Boŝnjak (u. Bolonjo). Ĉefaj temoj: E-movado, ĝenerala klerigado, politico E-ideologiaj, ĝeneral-kulturologiaj, lingvistikaj prelegoj, intelektaj ludoj, abundo de komuna kantado. Koncertoj: Mikaelo Povorin, Sergej Straŝnenko.[3]

APERo-8. Organizantoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Julija Samsonova (Klera), Georgij Kokolija. Partoprenintoj: 18 fluparolantoj; duono da gejunuloj, duono da MASIanoj. Ĉefaj temoj: Jubileo de la eldonejo “Impeto”. Persono de la APERo — Julia Samsonova (Klera). Partoprenis la eldonistoj de “Impeto” Jelena Ŝevĉenko kaj Dmitrij Ŝevĉenko, ankaŭ la aŭtoro de “Impeto” Mikaelo Bronŝtejn. Priliteraturaj prelegoj, TEJO-trejnado, bellegado, fotoprojekto “Mia Vorto”, scenigado de fotobildoj pri la temo "Ni kaj la libroj de “Impeto". Koncertoj: Mikaelo Bronŝtejn kaj Sergej Straŝnenko; Mikaelo Povorin. APERo-8 estis prepariĝo al Somera Esperanto-Studado (SES-9), la unuan ekster-Slovakia SESo, kiu pasis de la 17-a ĝis la 25-a de aŭgusto, en la vilaĝo Koltiŝevo (Distrikto Solneĉnogorsk, Moskva provinco).

APERo-9. Organizantoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Julija Samsonova (Klera). Partoprenintoj: 10 komencantoj, 9 progresantoj, 15 fluparolantoj; aĝo: inter 18 kaj 64 jaroj, 24 homoj — inter 18 kaj 35 jaroj; 17 MASIanoj. Ĉefa temo: 20-jariĝo de MEA MASI Personoj de la APERo: Irina Gonĉarova, Luana Leopizzi (Italio). Partoprenis la juna E-aktivulino el Ĉelabinsko Darja Zelenina. Festado de MASI-jubileo, seminario pri kreado de E-projektoj, Peĉakuĉo, Poezia Horo, metiejoj, fotoprojekto “Mia Vorto”. Koncertoj: Mikaelo Povorin; Sergej Straŝnenko.

APERo-10. Organizantoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Sofja Zareckaja (Estonta), Aleksandr Basov (Karter). Partoprenintoj: 10 komencantoj, 9 progresantoj, 15 fluparolantoj; aĝo: inter 15 kaj 70 jaroj, 11 gejunuloj; 21 MASIanoj. Ĉefaj temoj: E-movado; SONOJ. Personoj de la APERo: reprezentanto de UEA ĉe UNESKO Renée Triolle (Francio), rusa poetino Klara Ilutoviĉ. E-ideologiaj, politikaj kaj ĝeneral-kulturologiaj prelegoj, trejnadoj pri homaj rajtoj, benefico de Klara Ilutoviĉ okaze de 70-jariĝo; intelekta ludo “Kio? Kie? Kiam?”, rol-legado de la rakonto “Floso”, Poezia Horo, Tradukista Konkurso; intervjuado por la jutub-kanalo de MEA MASI “Esperanto: la Unua Kanalo”. Multaj programeroj estis tiel aŭ alie ligitaj kun la temo “Sonoj”.

APERo-11. Organizantoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Sofja Zareckaja (Estonta), Aleksandr Basov (Karter). Partoprenintoj: 5 komencantoj, 8 bonparolantoj, 18 fluparolantoj; aĝo: inter 2 kaj 71 jaroj, 10 gejunuloj; 14 MASIanoj. Ĉefaj temoj: METAMORFOZOJ. Personoj de la APERo: Alisa Zingerman. Farado de animaciaj filmetoj sub la gvidado de Alisa, multaj klerigaj prelegoj, inkluzive tri — pri moderna arto far’de Julia Samsonova, Teatra Vespero, Tradukista Konkurso, Poezia Horo, “Kio? Kie? Kiam?”. Koncertoj: Mikaelo Povorin; Sergej Straŝnenko. Multaj programeroj estis tiel aŭ alie ligitaj kun la temo “Metamorfozoj”.

Citaĵo
 DumAPERo-11[4]
 
Komforta ĉambro. Bongusta teo.
Amikaj voĉoj. Esper’ kaj lum’.
Eĉ ne spureto de tim’ kaj veo.
Forvaporiĝis ilia zum’.
 
Nek tordaj pensoj, nek trem’, nek larmo.
Ridet’ amika. Neĝakvarel’.
Prelega brilo. Kantad’, korvarmo.
Esperantistoj, APERo. Bel’.
 
Nur Esperanto vervige regas.
APERo verdu sub vintra sun’.
L’ etoso korojn amike flegas.
APERo, dankon — ĉiam kaj nun! 
— Klara Ilutoviĉ
Komuna foto dum APERo-12

APERo-12. Organizantoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Sofja Zareckaja (Estonta), Aleksandr Basov (Karter). Partoprenantoj: 5 komencantoj, 8 bonparolantoj, 18 fluparolantoj; aĝo: inter 13 kaj 75 jaroj, 24 partoprenintoj havis malpli ol 41 jarojn; 25 MASIanoj. 4 eksterlandanoj. Ĉefaj temoj: REVOLUCIOJ, E-movado. Personoj de la APERo: Raja Kudrjavceva, Nikolao Gudskov. Daŭrigo de AMO-Seminario (vidu malsupre); trejnado “Ligo inter E-generacioj”, klerigaj prelegoj, debatoj, “Kio? Kie? Kiam?”, Tradukista Konkurso, ludoj kun E-proverboj; filmo pri UK-102. Koncertoj: Mikaelo Povorin; Sergej Straŝnenko. Multaj programeroj estis tiel aŭ alie ligitaj kun la temo “Revolucioj”.[5]

Antaŭ APERo-12 samloke, sub egido de UEA, okazis la Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-44), organizita de MEA MASI kun subteno kaj aktiva kontribuo de Rusia Esperantista Unio. 13 el 15 AMO-partoprenintoj poste partoprenis ankaŭ APERon.

Komuna foto dum APERo-13

APERo-13. Organizantoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Aleksandr Basov (Karter). Partoprenantoj: 10 gejunuloj (aĝaj inter 14 kaj 35 jaroj), la plej juna ĉeestanto (ekster la listo) estis 4-monata, la plej aĝa estis 76-jara; 19 MASIanoj. 3 eksterlandanoj. Se kalkuli kun Moskva provinco, sume reprezentiĝis 20 urboj. Ĉeestis 15 inoj kaj 20 viroj. Estis 11 unuafojaj APERo-partoprenintoj, 22 fluparolantoj, 11 parolantoj kaj 2 ekparolantoj.

Pro la numero de la renkontiĝo ĝia temo estis “Kredoj kaj miskredoj”. La simbolo de ĉi tiu APERo estis nigra kato. Por kelkaj el programeroj en la programo estis indikita nur la nomo de la gvidanto kaj pri la temo estis skribite: “Apliku viajn supersensajn kapablojn por diveni, pri kio temos!” Klerigaj aranĝoj unuan fojon estis traktataj kiel aparta program-branĉo “Ĝenerala Esperanta Klerigejo” (ĜEK).

Okazis klerigaj kaj ŝercaj prelegoj, debatoj, “Kio? Kie? Kiam?”, Tradukista Konkurso, vortludoj, ludoj pri E-proverboj, filmo pri Ukrainiaj urboj kun esperantlingva rakonto, koncertoj de Mikaelo Povorin, Sergej Straŝnenko kaj Vadim Solovjov. Plejmulto da prelegoj kaj debatoj estas dediĉitaj al superstiĉoj, mitoj, miskredoj ktp. Okazis kelkaj klerigaj aranĝoj pri Esperanto-literaturo kaj Movado.

Dum APERo-13 unuafoje dum la historio de APERoj okazis specialaj lecionoj por unuafojaj partoprenantoj kaj progresantoj: Parola Esperanto por Novicoj (PENo).

APERo-14. Organizantoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Aleksandr Basov (Karter). Partoprenantoj: 20 MASIanoj. Ĉeestis 18 virinoj kaj 19 viroj. Estis 12 unuafojaj APERo-partoprenintoj, 30 fluparolantoj.

La temo renkontiĝo estis “Jubileoj”. Okazis prelegoj, debatoj, “Kio? Kie? Kiam?”, Tradukista Konkurso, vortludoj, ludoj pri E-proverboj, koncertoj. Plejmulto da prelegoj kaj debatoj estas dediĉitaj al personoj aŭ aferoj, kiuj havis iujn jubileojn. Dum APERo-14 estis festata la 25-jara jubileo de MASI.

Ekzemplo de la programo de unu tago de APERo-12:[redakti | redakti fonton]

TAGO 2, 23.02, vendredo

1030-1100 Prelego: “Kie kaj kiel lerni Esperanton interrete”. — Alisa Zingerman

1100-1300 Metiejo: Jogo por la voĉo. — Tatjana Orjol (Sincera)

1100-1150 Prelego: “La plej granda revolucio en la historio”. Nikolaj Gudskov (Nikolao)

1200-1250 Prelego: “Revolucioj — sociaj kaj sciencaj”. — Nikolaj Gudskov (Nikolao)

1300-1345 Forumo-teatro : “La revolucio de civitana aktiveco”. — Irina Gorodeckaja (Iranta)

1500-1550 Prelego: “Esperanto kiel revolucia ideo kaj Zamenhof kiel revoluciulo”. — Nikolaj Gudskov (Nikolao)

1500-1650 Debatoj: “Revolucio kontraŭ evolucio”. — Alisa Zingerman

1700-1750 Prelego: “Revolucio de Baĥ”. — Sergej Straŝnenko (Sergeo La Terura)

1800-1930 Intelekta ludo: “Kio? Kie? Kiam?” — Petr Fedosov (Aspiranto)

2100-2150 Lingva ludo: “Ĉu vi konas Esperantajn proverbojn?” Parto 1. — Tatjana Moĵnjakova (Tatjana Petrovna)

2200-2300 Filmo-raporto: “102-a UK en Seulo”. — Kirill Nocviĉenko

2300 Nokta-nokta fin’: Teumado, kantado, tabloludoj…[5]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj pri APERo en la esperantaj amaskomunikiloj:

En “La Ondo de Esperanto”:[redakti | redakti fonton]

  • APERO-7, en № 4–5(222–223), 2013.

En “Rusia Esperanto-Gazeto”:[redakti | redakti fonton]

  • “APERo-1” el № 2(33), aprilo 2006, paĝoj 3–4.
  • “APERo-4: Kio nova?” el № 2(51), aprilo 2009, paĝoj 5–7.
  • “APERo-5” el № 2(63), aprilo 2011, paĝoj 1–5.
  • “APERo-6” el № 2(69), aprilo 2012, paĝoj 1–6.
  • “APERo-7” el № 2(75), aprilo 2013, paĝoj 5–8.
  • “APERo-8: prepariĝo al ses en Rusio” el № 4(83), aprilo 2014, paĝoj 26–27.
  • “APERo-9 festas 20-jariĝon de MASI” el № 2(87), aprilo 2015, paĝoj 10–13.
  • “APERo-10: Ho, APERo, jen espero por movado” el № 1(92), februaro 2016, paĝoj 27–29.
  • “APERO-11: mankis nur unu” el № 2(99), aprilo 2017, paĝoj 1–5.

En la radio Muzaiko[redakti | redakti fonton]

En “Esperanto: Первый Канал”[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]