Aŭstralio en la Somera Olimpiko 2024
Aŭstralio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
461 sportistoj en 33 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Eddie Ockenden kaj Jessica Fox (inaŭguro) Matthew Wearn kaj Kaylee McKeown (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #4 |
oro 18 |
arĝento 19 |
bronzo 16 |
sumo 53 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1896 · 1900 · 1904 · 1908* · 1912* · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 * kun Nov-Zelando kiel Australazio |
||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Aliaj parencaj aperoj | ||||||||||||
Aŭstralazio (1908-1912) | ||||||||||||
La sportista teamo de Aŭstralio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 30-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Aŭstralia Olimpika Komitato (angle Australian Olympic Committee).
Konkuris sume 461 aŭstraliaj atletoj en 33 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la hokeisto Eddie Ockenden kaj slaloma kanuistino Jessica Fox,[1] kiu poste ankaŭ atingis du orajn medalojn.
En la solena fermo la flagoprtantoj estis la velisto Matthew Wearn kaj la naĝistino Kaylee McKeown.
La teamo sume atingis 53 medalojn, 18 orajn, 19 arĝentajn kaj 16 bronzajn, kaj sekve ricevis la kvaran rangon, do estis inter la plej sukcesaj teamoj.
Medalistoj
[redakti | redakti fonton]Medalo | Nomo | Disciplino | Evento | Dato |
---|---|---|---|---|
Oro | Grace Brown | biciklado | ina ŝosea biciklista konkurso | 27-a de julio |
Oro | Ariarne Titmus | naĝado | ina 400-metra liberstila konkurso | 27-a de julio |
Oro | ina stafeta teamo | naĝado | ina 4x 100-metra liberstila stafeto | 27-a de julio |
Oro | Jessica Fox | kanuado | ina slaloma kajakado | 28-a de julio |
Oro | Mollie O'Callaghan | naĝado | ina 200-metra liberstila konkurso | 29-a de julio |
Oro | Kaylee McKeown | naĝado | ina 100-metra dorsostila konkurso | 30-a de julio |
Oro | Jessica Fox | kanuado | ina slaloma kanuado | 31-a de julio |
Oro | ina stafeta teamo | naĝado | ina liberstila 4x 200-metra stafeto | 1-a de aŭgusto |
Oro | Cameron McEvoy | naĝado | vira 50-metra liberstila konkurso | 2-a de aŭgusto |
Oro | Kaylee McKeown | naĝado | ina 200-metra dorsostila konkurso | 2-a de aŭgusto |
Oro | Saya Sakakibara | biciklado | ina konkurso de BMX, formo de montara biciklado | 2-a de aŭgusto |
Oro | Matthew Ebden John Peers |
teniso | vira duobla konkurso | 3-a de aŭgusto |
Oro | Noemie Fox | kanuado | ina kajakada kroso | 5-a de aŭgusto |
Oro | Arisa Trew | rultabulado | ina parka rultabulado | 6-a de aŭgusto |
Oro | Matthew Wearn | velado | regatto de la velboata klaso Lasero | 7-a de aŭgusto |
Oro | Keegan Palmer | rultabulado | vira parka rultabulado | 7-a de aŭgusto |
Oro | vira persekuta teamo | biciklado | vira teama persekutado | 7-a de aŭgusto |
Oro | Nina Kennedy | atletiko | ina stanga altsalto | 7-a de aŭgusto |
Jen nur la oraj medaloj: Kompreneble ĉiutage aldoniĝis ankaŭ arĝentaj kaj bronzaj medaloj. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la Aŭstralia Olimpika Komitato (angle)
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)
|