Aŭtismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kresko de aŭtismo dum lastaj jaroj (anglalingve).

Aŭtismo ampleksas tutan spektron de perturboj, kiuj influas la korpan, socialan kaj parolan kapablojn de homo.[1] La vorto "spektro" signifas, ke ĝi havas diversajn formojn, kaj ne ĉiu aŭtismulo havas la similajn simptomojn. Ĝi evidentiĝas en la malmultaj sociaj rilatoj, en la malbonaj kapabloj de komunikado, kaj en intereso tre enfokusigita pri tre mallarĝa temo.

La perturbo probable havas genetikajn kaŭzojn, sed tiuj estas nepruvitaj, kaj oni esploras ĝiajn kaŭzojn. La nocion uzis unuafoje psikiatro Leo Kanner en la 1940-aj jaroj por priskribi tiajn infanojn, kiuj estis troige retiriĝemaj kaj enmemiĝantaj. Hipokrato kaj la grekaj kuracistoj en lia tempo konis la aŭtismon, kaj imputas ĝin al diaj aŭ diablaj fortoj.[2] Ĝia internacia tago estas 2-a de aprilo.

Oni kalkulas, ke el ĉiuj 10.000 infanoj inter 1 kaj 15 estas aŭtismaj, el kiuj 15–20 % iĝas socie memstaraj laborantaj plenkreskuloj. La perturbo aperas 3- ĝis 4-oble pli ofte ĉe viroj ol ĉe virinoj, sed la kaŭzo de tio ankoraŭ ne estas sciata. Virinoj en spektro ofte pli bone scipovas kaŝi siajn aŭtismajn trajtojn. Krome, laŭ aŭtisma verkistino Liane Holliday Willey, oftfoje okazas, ke aŭtisma knabino amikiĝas kun kompatema kunknabino kiu divenas, ke sia amikino malsamas kaj do instruas al ŝi kelkajn lertojn kaj ŝirmas ŝin kvazaŭ patrina kokino.[3] Ja virinoj havas malpli da sociaj problemoj pro aŭtismo kaj do ne facile estas rekonataj.[4] Ekzistas provoj kaj metodoj por mildigi la simptomojn de aŭtismo, sed la perturbo mem estas pro sia biologia esenco neniel kuracebla.

Oni skribis pri aŭtismo multajn librojn kaj artikolojn, sed oni ne povus priskibi ĉiujn aŭtismulojn. Eble gepatroj aŭ mem la aŭtismulo ne rekonas ilian infanon aŭ mem, sed fremduloj, kiuj trovas lin unufoje, rekonas, ke li estas alia. Kial aŭtismo ne estas tre konata, oni vidas lin esti alia, fremda, stranga, eksterlanda, eble surda. Grupoj, kiuj konsistas pleje el plimultuloj, ofte ekskomunikas ilin, ĉefe kiam ili estas infanaj. Nur fakulo povas atesti ĝin per testoj, personaj interparoloj kaj observado.

Ofte ankaŭ oficoj uzas stereotipojn, ne konite la personon. Do ili povas pensi, ke aŭtismuloj ne povas vivi memstare, kaj bezonas iun, kiu helpas ilin vivi ilian vivon. Aŭtismo estas spektro, en kiu oni povas trovi nesocietemajn teknologiemulojn, bone kaj malbone funkciantajn ulojn, aŭ ulojn, kiuj nekomunikante sidas sur lito kaj balanciĝas tuttage.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Iam oni kredis, ke la traktado de la infano de neamanta patrino aŭ neglektanta patrino produktis la perturbon, sed nuntempe oni scias ke la kaŭzo efektive estas genetika kaj ke ofte ĝi estas heredata. Laŭ la rezultoj ĝi havas multigenajn kaŭzojn, sed tio ne estas evidenta.[5] Oni ne konas, kiel igas aŭtismo el tiuj genoj. Ankaŭ la nombro de tiuj genoj ne estas konata, oni konas nur iujn genojn. Fakte, diligenta patrino aŭ patro povas modifiki diversajn nedezirindajn aŭ ĝenantajn kondutojn per pacienca kaj longdaŭra klopodado. En fruaj tempoj, kiam la aflikto estis tro grava, la malfeliĉuloj estis enmetataj en frenezulejojn. Hodiaŭ la traktado estas pli afabla kaj se la perturbo estas milda, la persono ĝuas preskaŭ normalan vivon.

Modernaj esploroj per skaniloj sugestas diferencojn en certaj regionoj de la cerbo, sed ankaŭ aliaj influoj, kiel la ĉirkaŭaĵo kaj edukado ankaŭ ŝajnas gravaj. Eble ekzistas ankaŭ speco de aŭtismo ĉe knabinoj, kiuj strikte kontrolas kaloriojn ĝis kiam ili suferas per anoreksio.

Oni ne konas, per kiuj procezoj evoluas la aŭtismo, sed la esploristoj konsentas, ke la malnova teorio de la frida patrino estas malvera. Carl H. Delacato montris, ke eĉ en la familioj povas esti sanaj infanoj, kiuj enhavas aŭtismajn infanojn. Ankaŭ tiu teorio estas falinta, kiu rekondukas la aŭtismon al la problemoj de la mamnutrado. Delacato esploris la Xinguojn kaj la Busmanojn, kaj li ne trovis aŭtismulojn en tiuj triboj, kvankam la patrinoj mamnutras senemocie.

Laŭ unu artikolo de la 2010 februara Autism Research la risko de la naskiĝado de la aŭtisma bebo kreskas je 18 percentoj kun la kreskado je 5 jaroj de la aĝo de la patrino. La 40 jara patrino naskas aŭtistan bebon kun la risko je 50% pli, ol la 25-29 jara.

Laŭ la artikolo de la Pediatrics online (2011. januaro 10), kiun skribis la esploristoj de la Columbia Universitato estas signifa ankaŭ la vicordo de la naskigado kaj la tempo pasita intertempe. Se la dua infano naskigis en malpli ol 3 jaroj post la unua, la aŭtismo de la dua infano estas signife pli granda. Se la dua infano estas je malpli ol unu jaro juna, la risko estas trifoje; se la diferenco estas ne malpli, ol 2 jaroj, estas la risko duobla.

Se la patrino estis pli ol 30 jara, la maljuneco de la patro ne kreskigis la riskon de la aŭtismo. Se la patro estas pli ol 30 jara, kaj la patrino malpli, ol 30 jara, estas la risko de la aŭtismo signife pli grava. Se la patro estas pli maljuna ol 40 jara, kaj la patrino malpli ol 25 jara, estas la risko de la aŭtismo duoble, ol en kazoj, en kiuj estas la patro inter 25 kaj 29 jaroj.[6]

Laŭ Andrew Wakefield la vakcinoj kontraŭ morbilo kaŭzis aŭtismon.[7][8] Li diris, ke tiuj vakcionoj estas respondeca por tio, ke la nombro de la aŭtismuloj kreskis. Multaj gepatroj ne lasis vakcini iliajn infanojn, kaj en 2008 infektis la morbilo en la Unuiĝinta Reĝlando 1000 homojn. Oni ripetis la eksplorojn de Andrew Wakefield, sed trovis kontraŭan rezultojn. En 2008 iu artikolo de la Public Library of Science dementis la rezultojn de Andrew Wakefield, kaj senmaskigis Andrew Wakefieldon, ĉar li fraŭdis la rezultojn, kaj li esploris senetike.[9]

Laŭ esploristoj de Universitato Semmelweis anti-depresantoj, anti-epileptikoj, precipe valproatacido, kaj aliaj materialoj, ekzemple bisfenol-A (BPA) povas kaŭzi aŭtismon dum gravedeco.[10] Iuj esploroj montras, ke bakterioj vivantaj en intestinoj de patrino povas kontribui al aŭtismo.[11] Esploristoj de University of Florida trovis, ke polifosforacido uzita por daŭrigo de pano kaj fromaĝo malhelpas evolviĝadon de cerbo de feto.[12] En gepatraj grupoj oni pensas, ke bakterioj en aŭtismulo kontribuas al lia aŭtismo; sed tiun esploristoj ne kredas.[13] Estas kredo, ke aŭtismo estas kaŭzita per malgrandaj parazitoj, kiujn oni povas pereigi nur per miksaĵo, kiu estas same morda kiel natria hipoklorito. Trinki tiun miksaĵon severe detruas sanecon, en iuj landoj ĝi estas malpermesita.[14] Esploristoj ne proponas dietoj, ĉar ankaŭ en Fora Oriento estas proporcio de aŭtismulo ne malpli ol en Eŭropo, kaj tie estas familioj kiuj manĝas laŭ tradiciaj kutimoj, sen lakto kaj sen glutenenhavaj grenoj.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Oni definias aŭtismon per tri ĉefaj simptomoj, kiuj estas kvalitaj diferencoj je reciprokaj socialaj rilatoj, komunikado kaj rigideco. Laŭ iaj teorioj tiuj ne estas sendependaj, do oni povas defini ĝin ankaŭ per kvalitaj diferencoj je reciprokaj socialaj rilatoj kaj rigideco.

Ne ĉiu simptomoj ekas ĉe ĉiu aŭtismuloj. Estas uloj, kiuj povas uzi normalan okulkontakton, estas malpli precizaj, toleras monotonion malbone; inteligas kaj uzas figuran sencon, ŝercon, ironion, kaj havas larĝan intereson. Estas grandaj diferencoj inter aŭtismulojn. Multa simptomoj povas iĝi ankaŭ en sindromo de Asperger.

La perturbo plej ofte diagnoziĝas ĉirkaŭ la dukajduona aĝo, sed ĝiaj unuaj simptomoj estas tre mildaj. Kelkfoje, komenciĝaj simptomoj povas aperiĝi en la unuaj monatoj; aliaj infanetoj komencas evolvi normala, sed poste evidentiĝas aŭtismo. Eblas, ke la infano perdas iujn kapablojn. Aŭtismaj infanetoj estas sen-tentaj aŭ rifuzemaj kontraŭ la emocia aŭ korpa kontaktoj, sed pli poste ofte elformiĝas insistemo al gepatroj aŭ al certaj plenkreskuloj. Ilia parolevoluo estas malrapida kaj/aŭ nenormala (ofte senakcenta kaj ritme neregula), malofte ili tute ne kapablas paroli. Karakteriza povas esti daŭra ripetado de sensencaj vortoj de aliaj personoj - sendependa de la teksto - aŭ iu stranga mekanika voĉeligo anstataŭ parolo.

Aŭtismuloj povas nenormale insisti pri objektoj. Okazas, ke ili ne reagas al voĉoj, doloro, ne rekonas la verajn danĝerojn, kvankam la aŭtismaj infanoj estas tre sent-emaj. Ofte okazas, ke aŭtismulo trude evitas mediajn ŝanĝojn kaj aperas ritmaj korpomoviĝoj, kiel svingado aŭ aplaŭdado. En la malfrua pubereco, ĉe 25 % de la aŭtismaj infanoj aperas epilepsio. Oftas perturboj de dormado, de manĝado, fobioj, kaj aŭtoagresio. Ili malfacile komprenas ĝeneralajn vivsituojn.

Tipaj simptomoj de aŭtismo montriĝas, laŭ la koncernulo:

  • aŭtisma soleco: ia spirita soleco. Ne havas sufiĉajn rilatojn al aliaj personoj, kiu ŝajnas al ri kvazaŭ nur fizikaj objektoj.
  • barita intereso kaj agado.
  • speciala perturbo de komunikado ĝenerale, en sociaj interagoj kaj en agoj kiuj bezonas fantazion.
  • gapas al rotaciantaj objektoj.
  • senĝenaj pensoj kaj ritoj, kiuj havas signifikon nur al la aŭtismulo mem.
  • retenas neflekseblajn rutinojn kaj estas obstina kiam oni volas ilin ŝanĝi. Tiuj signifikas stabilecon en ĉiam ŝanĝanta mondo, kaj ia ŝanĝado povas kaŭzi panikon.
  • ofte montras strangajn movojn, ekzemple intencan tremadon per mano aŭ turnado de la korpo.

Aŭtisma soleco povas manifesti varie. Eblas, ke la aŭtisma infano ne povas komuniki kun aliaj personoj; li ne ludas kun aliaj infanoj. Objektoj donas pli ĝojon al li. Aliuloj serĉas kunligon, sed oni ne povas kompreni ilin pri ilia perturbita konduto. Estas, ke aŭtisma infano elektas solecon, kaj agresive forpelas aliulojn. Ofte ili ne ludas rolludon; se tamen, ili personiĝas objektojn. Ili ne lasas aliulojn en ilia ludo; se ili enigas en ludo de aliuj, ili regas la ludon strikte insistante al reguloj.

Insistado al stabileco estas grava en mondo de malfacile prognozeblaj ŝanĝoj. Se iu okazas nekutime aŭ neplanite, ili povas panikiĝi. Oni nomas tiun angle "meltdown". La aŭtismulo ne povas regi ĝin. Estas, kiu sidas kaj salivas. Estas, kiu ploras, batas sur mem kaj krias. Estas, kiu ungas, piedbatas, mordas kaj destruas. Tiam estas bona loko al ulo silenta kaj malhela, ekzemple necesejo. Ankaŭ tro multa stimulo kaj aliaj stresfaktoroj povas kaŭzi ĝin, ekzemple laceco.[15]

Karakteraj estas stereotipaj movoj, ekzemple skuado de mano, balancado antaŭe kaj malantaŭe, rekuraj pensoj, devigaj agadoj, mallarĝa intereso, kaj abnormale funkcionanta sensado. Tiu povas signifiki pli aŭ tre malpli sentemecon kontraŭ iuj stimulojn. Tiuj stimuloj povas esti simplaj aŭ kompundaj, ekzemple sonoj, kontaktoj, socialaj gestoj, aŭ videbla desegnaĵoj. Unu ulo estas nesentema kontraŭ malvarmo; alia estas fornosida, kaj ne povas longe toleri metalon, vestaĵojn precipe el plasto, sed amas manpremon, brakumon kaj similajn kontaktojn; kiujn la alia ne povas toleri. Ankaŭ dormaj problemoj kaj fobioj oftas. Ili komprenas ĝeneralajn vivsituojn malfacile. Ofta estas perturbo de senso de ekvilibreco, kaj mallerteco, kiu povas sin montri ekzemple dum sportoj kaj en skribado.

Iuj uloj manĝas tre selektive, kiu povas igi ekstrema, ke la ulo, precipe infano manĝas nur 5-6 manĝaĵojn, kiuj estas surtabligite en certa modo, ekzemple la viandosaŭco ne tanĝas flankpladon. Glutoj povas esti tre grandaj aŭ tre malgrandaj, komparante al uzita larĝo en ĉirkaŭanta kulturo. Estas danĝero de malsatado, trodikigo, kaj kvalita malsatado. Manĝaj problemoj kontribuas al meltdown.

Gepatroj de aŭtismaj infanoj faras eksperimentojn per dietoj, kaj kelkaj raportas pri positivaj sanĝoj.[16] Sciencistoj febre vortobatalas, ĉu estas dieto, kiu povas mildigi simptomojn. Iuj diris, ke dieto pli mallarĝas mangaĵojn, kiujn la infano manĝos,[17] sed tiu estas ne nepra. Gepatroj, kiujn infano manĝis nur 5-6 mangaĵojn frue, raportis, ke li iam mangas 30 mangaĵojn.[16] Oni eksperimentas per ketogena, per senglutena, per senkazeina, per paleolita dieto kaj per GAPS-dieto.

Oni devas instrui al aŭtismulo kelkajn sociajn aferojn, kiuj ŝajnas evidentaj al neaaŭtismuloj. Oni muntas multajn programojn kaj lecionojn por instrui pri salutado kaj telefonado al plenigado de oficialaj paperoj kaj subskribado de kontraktoj. Oni devas klarigi ilin, kiel sin lavi, ordiĝi, alkutimiĝi. Oni devas tiujn instrui multfoje. Por ne provi ilian paciencon, edukistoj elmetas piktogramojn, tabulojn kun skribo aŭ imagoj, fluskemojn kaj tabelojn.

Iuj infanoj evoluiĝas ekde unuaj monatoj alie. Eblas, ke oni rekonas unuajn signojn malpli frue. Eblas, ke la infano malgajnas iujn kapablojn, ekzemple parolon.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ difinado de DSM-IV la aŭtismo komenciĝas pli frue ol 3 jaroj. La simptomoj estas malfruoj en sociaj interagoj, en simbola kaj fantazia ludo. Oni trovas pli kaj pli aŭtismuloj inter infanoj; la kialo estas disputata. Povas esti, ke la sanĝantaj kriterioj trovas pli kaj pli aŭtismulojn.

Iuj malnovaj tipologioj diferencigas du tipojn: sindromon de Asperger kaj sindromon de Kanner. Oni uzis sindromon de Asperger por bone parolantaj, sindromon de Kanner por ne aŭ malpli parolantaj, eĥolalantaj uloj, kiuj komprenas lingvon laŭvorte. Nune la DSM-IV aŭ la ICD 10 enhavas aŭtisman spektran perturbon, ne tiujn nociojn. Aŭtismo rare restas sole; pleje ili estas akompanita per aliaj perturboj, ekzemple intelekta malkapablo.

Aŭtismo estas spektra, kiu strekas el normalaj statoj al severaj, kaj povas varie manifesti. Oni ofte disigas sindromon de Asperger kaj sindromon de Kanner, kaj nomas nur mezan kaj severan aŭtismon aŭtismo.

Sindromo de Asperger[redakti | redakti fonton]

Pluraj personoj (ĉirkaŭ 2 el 1000) montras la simptomojn de aŭtismo, sed en pli milda formo - diagnozeblas ĉe ili la sindromo de Asperger. Ofte ili havas superaveraĝan inteligentecon, sed ilia lerteco pri certaj temoj, kiel parolado, legado aŭ skribado estas kelkfoje malalta. Ili povas ofte kompreni la vortojn, sed akompanajn signalojn (mieno, gestoj, tono) malpli. Ilia inteligento estas normala aŭ tre bona. Kontraste, ili povas montri mirigan kapablon pri iu temo, kiel muziko, eksterordinara memoro aŭ rapidaj matematikaj kalkuloj. Tiaj personoj kapablas tre bone koncentriĝi dum longega tempo aŭ povas mem malkovri novajn teoriojn. Tial oni trovas inter ili sciencistojn, esploristojn kaj inventistojn, sed la aliaj nedezirindaj manifestaĵoj de aŭtismo ankaŭ aperas. Kvankam ĉiam en la historio ekzistis personoj kun tiu ĉi sindromo kaj elstaris pro siaj malkovroj aŭ kapabloj, ilia persona vivo estas ofte trista aŭ nesufiĉanta. Kutime, speciale inter viroj, ili havas multnombrajn amrilatojn, sed ilia geedziĝo estas malfeliĉa kaj la infanoj ricevas kruelan traktadon aŭ estas tute ignorataj. Sindromo de Asperger estas milda formo, do malfacile rekonebla; povas esti nekonitaj 30-50% de kazoj. La uloj mem lernas normale konduti, venki iliajn malutilojn kaj socialigi normale ne konante pri iliaj sindromo. Hans Asperger fundis separitan klason en lia malsanulejo por kvar infanoj kaj savis ilin. Li parolis pri ilia inteligenco. En la klaso li kaj Viktoria flegistino uzis parol-, drama- kaj movterapion por evolvigi ilin.[2]

Sindromo de Kanner[redakti | redakti fonton]

Sindromo de Kanner estas klasika formo de aŭtismo. Ĝi ne estas en la DSM-IV aŭ en la ICD 10, sed en iuj landoj oni uzas tiun kategorion. Oni nomas ĝin ankaŭ infaneta aŭtismo,[18] ĉar oni povas rekoni ĝiajn simptomojn antaŭ de la tria jaro de la subjekto. Ĝi havas tri formojn: pasiva, izolita kaj bizara.[19] La komunikado kaj la socialaj interakcioj estas malevoluintaj, kaj ilia pensado estas tre malpli fleksa, ol de la aliaj infanetoj. Iuj uzas la nomon sindromo de la Kanner por indiki aŭtismuloj, kiu estas ankaŭ mutaj; aliaj uzas gin sendepende de la muteco. Laŭ iliaj datoj estas la duono de la subjektoj de sindromo de la Kanner mutaj. La nocion uzis unuafoje psikiatro Leo Kanner en 1943. En la nazia Germanio Kanner empfazis, ke tiuj infanoj povas havi normalajn aŭ superajn intelektajn kapablojn, sed ilia tri kvarono estas ankaŭ intelekta malkapabla.

Malbonfunkcia aŭtismo[redakti | redakti fonton]

Malbonfunkcia aŭtismo estas aŭtismo kun intelekta malkapablo (malpli ol 70 IQ). Simptomoj estas aŭtisma triaso (komunikantaj, socialaj kaj akomodaj malfacilaĵoj), kiuj manifestas severe. Oftas stranga konduto, dormaj problemoj, agresema konduto kontraŭ aliuloj aŭ la aŭtismulo mem.[20]

Oni ne devas intersanĝi malbone funkcionantan aŭtismon kun sindromo de Kanner. Ulo kun sindromo de Kanner havas ankaŭ tre grandajn problemojn kun komunikado kaj ne estas praktika, sed li povas havi bonan inteligenton.

Bonfunkcia aŭtismo[redakti | redakti fonton]

Bonfunkcia aŭtismo estas aŭtismo sen intelekta malkapablo.[21][22] Oni povas havi mildajn aŭ severajn simptomojn, precipe en komunikado, kaj per kaj senvorta komunikado, kaj en sociala interago. Ĝi ne estas en DSM-5ICD-10.

Aktivistoj kritizas labelojn pri funkcionado, precipe la malbone funkcionantan labelon, kiu plimalbonigas ekspektojn pri infano, do li evolviĝos malpli.[23] Estas aliaj kritikoj, ke aŭtismuloj povas funkcii malsame en malsamaj tagoj. Ekzemple post traŭmo oni funkcias pli malbone, li povas ankaŭ perdi lian laboron, kaj longe ne trovi novan.[24] Prefere oni dirus aŭtismo kun aŭ sen intelekta malkapablo.

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Pleje la parolado de aŭtismulo estas perturbita. Ili ne povas kompreni la idiotismojn aŭ sarkasmon. Eĉ ĉe tiuj, kiuj lerbas, ankoraŭ estas malfacile. Kiu el ili parolas, povas paroli en monotona voĉo, aŭ eĥolalas. Plejfoje estas la uzado de la lingvo problema; formalaj eraroj estas raraj. Multaj el ili ne uzas la paroladon por komuniki; ili povas esti mutaj; aliaj povas paroli, sed ne parolas; aliaj nur eĥolalas, kaj ne parolas alie. Povas helpi la skribado, la pentrado, la desegnado kaj la komputilo. La komunikadon de la ne parolantaj aŭtismuloj helpas la metodoj de alternativa kaj augmentita komunikado, ekzemple facilita signolingvo, intersanĝado de la bildoj, kaj komunikatoro.[25] Signolingvo uzita de surduloj estas uzata de multaj aŭtismuloj, precipe malbone funkcionantaj. Tamen, estas malfacile por kelkaj lerni ĝin. Malfacilaĵo povas esti okulkontakto mem. Prefere bone funkcionantaj uloj kaj uloj kun sindromo de Asperger lernas tiujn lingvojn.

Iuj esploroj montris, ke la bone funkcionantaj aŭtismuloj inter 8 kaj 15 jaroj estis samaj kiel samaĝa kontrola grupo; kaj plenkreskuloj pli bone kiel samaĝa kontrola grupo en iuj lingvaj taskoj kiel vortostoko kaj ortografio. Pli malsimplaj taskoj kiel esprimoj, parolkomprenado kaj konkludado estis pli malfacilaj por ambaŭ aŭtismaj grupoj ol por kontrolaj grupoj. Oni konkludis, ke la plimulto ofte supertaksas komprenadon de aŭtisma aŭdienco.[26]

Neparolanta aŭtismo estas kategorio de aŭtismo, kie la ulo ne parolas, uzas tre malmultan vortojn, aŭ ne uzas lian parolkapablon por komuniki.

Evolviĝado[redakti | redakti fonton]

La memorio de aŭtismuloj ofte estas tre bona, ankaŭ pli bona ol la plimulto. Do ili povas plenumi taskojn, kiuj postulas bonan aŭ tre bonan memorion, ekzemple kalkuladon sen skribado.

Oni uzas multan metodojn. Li evolvas la procezojn de la perceptado, la sensoran integracion, kaj strukture stimulas la sensororganojn. Li evoluigas specifikajn kapablojn. Li uzas multan aktivadon kiel terapia metodo, ekzemple pupojn, muzikon, ludon, bestojn aŭ manartojn. Komunikadon de la neparolantaj kaj malmulte parolantaj aŭtismuloj helpas metodoj de la augmentativa kaj alternativa komunikado, ĉefe la intersanĝado de la bildoj kaj la blisa skribo. Ankaŭ la movigado helpas. La behavioristaj kaj la kognitivaj metodoj sanĝas la konduton por la helpo de la ĉiutaga vivo.

Laŭ 2009-a Amerikana esplorado la kuracado en hiperbara kamero estas ankaŭ avantaĝa por aŭtistaj infanoj. Poste la 80 procento de la aŭtismuloj sentis sin pli bone. El la kontrola grupo estis tio numero 38 procento.[27]

Laŭ Delacato la stereotipaj movadoj stimulas la sensorajn organojn, kiel ĉe blinduloj kaj la surduloj. Laŭ lia teorio tiuj movadoj montras, kiu sensororgano estas problema. Se oni kuracas tiun problemon, tiuj movadoj ĉesigas. Delacato kuracas plian centon de la aŭtistaj infantoj, sed iuj kritizas lin, ke tiu ne plenumiĝas ĉe la plimulto de la aŭtismuloj.

Aŭtismo estas multspeca, kaj ĉiu aŭtista infano estas alia, sed estas ĝeneralaĵojn. Multe helpas la bone strukturita medio, kaj kvieta, stabila kaj kuraĝanta stilo de la instruado. Sociala kaj aliaj kapabloj de iuj aŭtistaj infanoj estis tial korektita, ke ili povas lerni kaj ludi kun kapablaj infanoj. Per niaj aktualaj kono oni ne povas kuracadi la aŭtismon, ĉar ili estas kaŭzita pere tiaj neuraj strukturoj, kiuj frue finas ilia evolvigadon.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa problemo estas, ke la plimulto ne volas akomodi al aŭtismuloj, ĉar ĝi estas la plimulto; kaj aŭtismuloj povas akomodi nur limigite. Neaŭtismaj infanoj de aŭtismuloj diras, ke ankaŭ ili povas limigite akomodi al iliaj aŭtismaj gepatroj. Estas terapio pri aplikita sintenado (ABA), kiu celas instrui al aŭtismuloj, kiel sinteni en neaŭtisma ĉirkaŭaĵo. Aŭtismulaj aktivistoj diras, ke tiu trejnado ne lasas la infanojn sinteni naturale, kaj parolas pri maltoleranco de neŭrotipa socio.[28]

Oni povas akuzi aŭtisman socion pro lia malbona komunikado per mensogado, stukaĉado, kaj oni povas puni lin maljuste. Oni povas ofte malinterpreti pensojn de la ulo, ekzemple interpreti liajn petojn kiel ordonadon. Ili povas malpli igi en interparoloj, kiun oni povas interpreti kiel orgojlon. Ili povas nevole ofendi aliulojn; kaj kial ili ne rekonas, kial, do ili ne povas preti pardonon.

Eblas, ke aŭtismulo ne sekvas iun neskribitan regulon, kiun rigardas la grupo naturan, kiun oni instikte koni devas; do neniu informas novulojn. Se oni ne sekvas tiun regulon, oni estas ekskomunikita, kaj diras neniu, kial. Aŭtismulo ne konas tiun regulon, do li povas esti eksomunikta, kaj ne koni, kial; sekve li ne povas preti pardonon. Aŭtismuloj povas malzorgi mem; oni povas malĝuste opinii, ke ili ne povas memstare vivi.

Grava formo de la aŭtismo perturbas la perceptado kaj la komunikadon. La aŭtisma soleco malhelpas la evoluadon de la socialajn kontaktojn. Malkapablo de uzado de socialaj reguloj kaŭzas multan streson. Aŭtismaj infanoj estas malfacile edukeblaj, kaj plenkreskaj aŭtismuloj ofte estas malkapabla por la memstara vivado.

Por ilia komunikaj malfaciloj ankaŭ bene funkcionantaj aŭtismuloj kaj uloj kun sindromo de Asperger povas esti diskriminitaj en labormarketo. Sed ili povas lerni, diplomi, labori, vivi memstare, kaj havi familion.[29]

En iuj landoj, ekzemple en Germanio psiĥiatristoj povas diagnozi aŭtismon. En aliaj landoj, ekzemple en Hungario ne psiĥiatristoj, sed pedagogoj faras tiun, kiuj estas kvalifikitaj por instrui aŭtismulojn. Psiĥiatristoj volas ne koni pri aŭtismo, kaj ili faras diagnozojn kaj ekspertizojn pri ia personeca malsano; do aŭtismuloj ne povas ricevi ĵustan diagnozon, kaj helpon por iliaj aliaj problemoj, kiujn ili ofte havas.

Estas landoj, en kondamnitoj povas pli frue iri el malliberejo, ĉar ili kondutis bone. Sed aŭtismulaj kondamnitoj ne povas ricevi tiun, ĉar ili frekvente havas meltdownoj, do ili ne povas konduti bone, kaj ili povas ricevi pluajn punon por ilia agreso kontraŭ gardistoj kaj policistoj. Malliberejo estas tre malfacila ĉirkaŭaĵo por aŭtismuloj, ĉar ili estas kun neaŭtismuloj en ĉiu horo, kaj malhavas liberon. Estis aŭtismulo, kiu staris antaŭ librejo, kaj vartis por ĝia malfermado, kaj policisto ne kredis al li, ĉar li estis kolora kun kapuceno. Li portis la knabon al policejo, kaj poste malliberigis lin, ĉar la knabo atakis lin. La knabo poste estis kvar jaroj en malliberejo, havis sinsekvenajn meltdownojn, kaj estis liberigita nur per indulgo de prezidento.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Iuj bone komunikanta aŭtismuloj kontraŭas la provaĵojn por la kuracado de la aŭtismo. Laŭ ili estas la aŭtismo nek malkapablo, nek malsano, sed formo de la vivo. Se ĝi estus forigita, malaperigus iu peco de la multseco de la homa pensado. La aŭtismo estas peco de ilia personeco; ili kroĉiĝas al ĝi, kaj kiu volas ŝanĝi ilian aŭtismon, tiu volas ŝanĝi ilin kontraŭ ilia volo. Ili pensas, ke iuj simptomoj estas ne la simptomoj de la aŭtismo, sed la konsekvencoj de la problema komunikado kaj kunsento de la neaŭtismuloj.

Andrew Wakefield faris esplorojn, kiuj montris, ke vakcinado povas kaŭzi aŭ pliseverigi aŭtismon.[8][30] Laŭ li estis thimerosal respondeca por tio, enhavante hidrargon. Oni ne povis ripeti liajn rezultojn, kaj Public Library of Science refutis la teorion en 2008.[31] Poste oni dubis liajn metodojn, li esploris neetike, lia laborejo estis infektita per morbilo, kaj falsis liajn rezultojn. Sed li atingis lian celon, multa gepatroj rifuzis vakcini iliajn infanojn. Morbilo aperis en post 14 jaroj en Unuigitaj Reĝlandoj, kaj en 2008 miloj estis infektitaj per morbilo.

La vera celo estis helpado de gepatroj, kiuj havas aŭtisman infanojn en ilia proceso kontraŭ fabrikoj de medicinoj. Brian Deer ĵurnalisto trovis, ke Wakefield mensogis ankaŭ historio de la aŭtismaj infanoj. Li mensogis pri analizo de histoj, el 11 estis 7 tute sana, kontraŭ la aserto, ke ĉiu estis malsana. Wakefield havis patenton al nova vakcino.[32] La General Medical Council (GMC) malaprobis Wakefield en komenco de 2010 pro lia neetika kaj malinda konduto.[33] Wakefield eldonis novan artikolojn pri lia teorio, en kiu le same mensogis. Li uzis laborejon, kiu ne plenumas minimumajn fakajn postulojn, estas malpurigita per genomo de morbilo, do tie estas trovebla morbilio en ĉiu.[34]

Famaj personoj kun aŭtismo[redakti | redakti fonton]

FAJCSÁK Henrietta, konita kiel Henriett Seth F. estas Hungara artistino kun infaneta aŭtismo. Oni konas ŝin ankaŭ kiel la Hungara Arthur Rimbaud. Ŝi estis pentristino kaj poeto, sed ŝi ĉesis tiujn artojn. Ŝi daŭrigas nur skribadon pri reala vivo.[35]

Axel Brauns povis kovri siajn simptomojn. Lia libro estas Axel Brauns: Buntschatten und Fledermause, 2002

Daniel Tammet (1979- ) - havas grandajn matematikajn kaj lingvajn kapablojn - sinesteziulo, li vidas la nombrojn kun farboj kaj teksturoj. Li parolas multan lingvojn, li povas kalkuli kalkuli tre rapide, rekonas grandajn primojn, kaj povas vivi memstare. Li havis epilepsiajn atakojn kiam li estis eta knabo. Li planis la mänti lingvon. Lia membiografio aperis kun titolo Born On A Blue Day. A Memoir of Asperger's and an Extraordinary Mind en 2007.

Temple Grandin planas ekipaĵojn por brutobredado. Ŝia membiografio estas T. Grandin - M. Scariano: Emergence Labelled Autistic 1986.

Daryl Hannah publikis en 2013, ke ŝi havas sindromon de Asperger, kaj tiu malhelpis ŝiajn homajn rilatojn.[36]

Greta Thunberg

Famaj personoj kiuj eble havis la sindromon[redakti | redakti fonton]

  • Sir Isaac Newton (1642-1727)
  • Charlie Chaplin (1889-1977) - Li edziĝis kvarfoje, sed pro iama povreco li restis avara kaj traktis malbone siajn infanojn.
  • Albert Einstein (1879-1955) - Kiam li estis bebo, li estis silenta kaj ne parolis ĝis kiam li aĝis tri jarojn. Li edziĝis kaj havis du filojn, sed por tro okupateco li longe suferis nervan frustradon. Li havis plurajn amrilatojn kaj lia familia vivo ne estis tre feliĉa.
  • "Bing" Harry Lillis Crosby (1904-1977) - Lia familio kaj filoj devis hejme obei tre striktajn regulojn.
  • William "Bill" Gates (1955- ) - Per rapidaj kaj intensaj klopodoj li evoluigis la operaciumon MS-DOS kiun IBM uzis en siaj komputiloj. Lia firmao Mikrosofto nun estas dominanta en la monda merkato kaj ĵaluze protektas siajn monopolojn. Dume ili donacas milionojn da dolaroj al bonfaro, sed traktas senkompate aliajn firmaojn kiujn ili kredas esti rivaloj.

Krome, ŝajnas ke ankaŭ iuj specifaj hobioj estas pro siaj trajtoj speciale favorataj inter homoj kun la sindromo de Asperger. Tial oni povas trovi multajn ekzemple inter matematikistoj, programistoj, lingvistojesperantistoj.[mankas fonto]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Filmoj:

  • Barry Levinson: Rain Man
  • Peter Næss: Mozart and the Whale
  • Sandrine Bonnaire: Elle s'appelle Sabine
  • Harold Becker: Mercury Rising
  • Nic Balthazar: Ben X
  • Marc Evans: Snow cake
  • Jessie Nelson: I Am Sam
  • Mick Jackson: Temple Grandin
  • Simon Shore: After Thomas
  • Bora Dagtekin: Fack ju Göhte 2
  • Gavin O'Connor: Accountant
  • Enyedi Ildikó: Testről és lélekről

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MTI (2013-03-29). Kék világítást kap a Parlament kedden. hvg.hu. Alirita 2016-04-02.
  2. 2,0 2,1 Bánszky Noémi (2008-07-27). Orvostudomány: Autisták. Kutmagazin. Alirita 2015-12-18.
  3. Liane Holliday Willey, Pretending to be Normal
  4. Oravecz Lizanka, Orosz Ildikó: Lizanka. Egy autista lány története a bezártságtól a teljes élet felé
  5. Frith, Uta (1989) Autism: Explaining the Enigma. Oxford, Basil Blackwell
  6. http://www.egeszsegkalauz.hu/gyermekbetegsegek/a-kutatas-megerositette-az-idosebb-edesanyak-es-az-autizmus-osszefuggeset-103280.html?cid=hk2010 Arkivigite je 2015-01-02 per la retarkivo Wayback Machine La esplorado atestis la konekton inter la maljunaj patrinoj kaj la aŭtismo
  7. angle Autizmus és homeopátia Arkivigite je 2008-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
  8. 8,0 8,1 Smits, Tinus. Autizmus. Remedium. ISBN 978-963-87863-0-2.
  9. Ne koneksas la aŭtismo kaj la vakcino (Index, 2008. septembro 5.)
  10. http://semmelweis.hu/hirek/2014/03/06/autizmus-kutatocsoport-kezdte-meg-munkajat-a-semmelweis-egyetemen/
  11. http://medicalonline.hu/tudomany/cikk/az_autizmus_es_az_anya_belbakteriumai
  12. https://www.origo.hu/tudomany/20190625-az-idegi-ossejteket-tettek-ki-polifoszforsavnak-es-megdobbento-felfedezesre-jutottak.html
  13. https://www.peticiok.com/peticio_az_autistak_gyogyitasaert
  14. https://nlc.hu/csalad/20180201/autizmus-vegyszer-gyogymod/
  15. Lizanka pri meltdown. Arkivita el la originalo je 2019-08-25. Alirita 2019-08-25.
  16. 16,0 16,1 http://www.koloknet.hu/kulonleges-gyerek/fejlodesi-rendellenessegek/autista/autista-kisfiam-annyira-kitisztult-hogy-ma-egy-tehetseggondozo-csoport-tagja-egy-anyuka-irta-meg-sik/
  17. https://alimento.blog.hu/2015/01/22/autizmus_etrendi_vonatkozasok
  18. BNO kódok
  19. Autisták. kislexikon.hu.
  20. (2003) “Brain anatomy and development in autism: Review of structural MRI studies”, Brain Research Bulletin 61 (6), p. 557–569. doi:10.1016/j.brainresbull.2003.06.001. 
  21. (2009) “Qualitative or Quantitative Differences Between Asperger's Disorder and Autism? Historical Considerations”, Journal of Autism and Developmental Disorders 39 (11), p. 1560–1567. doi:10.1007/s10803-009-0798-0. 
  22. (2009) “Asperger's Syndrome and High-Functioning Autism”, Pediatric Annals 38 (1), p. 30–5. doi:10.3928/00904481-20090101-01. 
  23. "More Problems with Functioning Labels", Ollibean, 2013-09-26. Kontrolita 2017-12-29.
  24. Identity-First Autistic. Arkivita el la originalo je 2017-12-30. Alirita 2017-12-29. Arkivigite je 2017-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
  25. Havasi Ágnes és Őszi Tamásné Tapasztalatok a „Picture Exchange Communication System” (PECS, a képkártya-csere módszer) alkalmazásával kapcsolatban az Autizmus Kutatócsoport Általános Iskola és Szolgáltató Központban. Arkivita el la originalo je 2010-08-21. Alirita 2018-10-20.
  26. Williams DL, Goldstein G, Minshew NJ (2006). "Neuropsychologic functioning in children with autism: further evidence for disordered complex information-processing" Child Neuropsychol. 12 (4-5): 279-98. doi:10.1080/09297040600681190. PMC 1803025. PMID 16911973.
  27. http://www.kistigrisklub.hu/site.php?inc=hirek&menuId=96&hirId=617 Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine La hiperbara kamero en la kuracado de la aŭtismo, 2009-03-23
  28. https://www.spectrumnews.org/features/deep-dive/controversy-autisms-common-therapy/
  29. Aŭtisma matematikisto
  30. angle Autizmus és homeopátia. Arkivita el la originalo je 2008-09-05. Alirita 2008-08-09. Arkivigite je 2008-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
  31. Nincs összefüggés az autizmus és a védőoltás között. Index (2008-09-05).
  32. Brian Deer. Solved: the riddle of MMR.
  33. Pepita Zebra (2010-01-30). MMR, autizmus, etika, sőt.
  34. Orac. Why am I not surprised? It looks as though Andrew Wakefield probably falsified his data. ScienceBlogs.
  35. Ŝablono:PORT.hu-film
  36. Emily Willingham (2013-09-29). 'Wall Street' Actress Daryl Hannah Is An Autistic Woman. Forbes.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Autizmus en la hungara Vikipedio.