Burunda enlanda milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Burunda Enlanda Milito)

Oni konas sub la nomo Burunda enlanda milito la sinsekvon de armitaj konfliktoj disvolviĝintaj en Burundo, precipe kiel sekvo de konfrontiĝoj inter la hutuoj kaj tutsioj, la ĉefaj etnoj de la lando. La malferma milito komenciĝis en 1993, post kiam estis murdita la unua demokratie elektita kaj unua hutua prezidanto Melchior Ndadaye, kaj finiĝis en 2005 post la enpostenigo de prezidanto Pierre Nkurunziza, kvankam ankoraŭ parte okazis armitaj konfrontiĝoj ĝis 2009, post kiam senarmiĝis la lasta ribela grupo. Entute pereis almenaŭ 300 000 homoj.

Bujumbura Burundaj soldatoj kuiras

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Dum multaj jarcentoj en Burundo regis la nacia malplimuto — tutsioj, kiuj konsistigas ĉ. 15% de la loĝantaro de la lando. Hutuoj superregis kvante, sed ne potence. La armeo, polico kaj registara aparato tradicie konsistis el tutsioj kaj estis kontrolataj de ili. Kontraŭdiroj inter tiuj etnoj estis subpremataj dum kolonia periodo de la burunda historio, sed post sendependiĝo de la lando iom post iom kreskis. Solvo por tiu ĉi situacio ne troveblis, ĉar ĉiu etno timis pri sia sorto kaze de perdo de la potenco.

Eksplodo de la militado[redakti | redakti fonton]

Rezulte de la unua demokratia prezidanta balotado, okazinta la 1-an de junio 1993, estriĝis hutuo Melchior Ndadaye, la gvidanto de la precipe hutua Fronto por la Demokratio en Burundo (france Front pour la démocratie du Burundi; FRODEBU). Sed samjare sekvis plia milita ŝtatrenverso fare de tutsioj kaj la 21-an de oktobro li estis mortigita de ili. Dum eksplodintaj etnaj pogromoj pereis inter 50 kaj 100 miloj da homoj. Tamen poste leviĝintaj ondoj de interetnaj bataloj pormomente estingiĝis kaj en 1994 la parlamento elektis novan prezidanton — hutuon Cyprien Ntaryamira.

La ruanda prezidanto Juvénal Habyarimana. 1980

Sed baldaŭ fragila ekvilibreco denove estis rompita. En aprilo 1994 la burunda prezidanto partoprenis intertraktadon en Daresalamo (Tanzanio), kiu celis pacigi tutsiojn kaj hutuojn en Burundo kaj Ruando. La 6-an de aprilo la aviadilo, en kiu revenis hejmen du prezidantoj — burunda Cyprien Ntaryamira kaj ruanda Juvénal Habyarimana (ankaŭ hutuo) — kraŝis ĉe alflugo al la flughaveno de Kigalo (Ruando), sekve de lanĉo de misilo, kaj ĉiuj pasaĝeroj pereis. Tuj poste okazis terurigaj radikampanjoj de Hutua Povo kiu varmigis la animojn de la interkontraŭantaj hutuoj kaj tutsioj. Malgraŭ la kontraŭaj pruvoj, la radikalaj hutuoj kulpigis la tutsiojn pri tiu murdo kaj komencis amasmortigadon, kiu kaŭzis la mortojn de ĉirkaŭ 800.000 tutsioj kaj hutuoj dum malpli ol 100 tagoj.

En Burundo ankaŭ disvastiĝis onidiroj pri okazontaj similaj eventoj.[1] Rezulte de tio limdato de la prezidanta balotado kelkfoje estis prokrastita. Unue burundaj politikistoj esperis, ke la balotado okazos ĝustatempe kaj nova prezidanto partoprenos pintokunvenon de la Organizaĵo por Afrika Unueco. Poste ili esperis, ke la balotado okazos ĝis la 1-an de julio, kiam en Burundo oni festas La tagon de sendependiĝo. Poste partioj interkonsentis okazigi la balotadon ĝis la 12-an de julio, kiam finiĝas la konstitucia limtempo por enigi la novan prezidanton en la oficon. Ĉe tio opozicio (precipe tutsioj), entuziasmiĝinta pro la venko de tutsioj en la najbara Ruando, konstante starigis novajn postulojn, al kiuj hutua plejmulto reagis ne tro flekse. FRODEBU timis, ke tutsioj volas senigi hutuojn je ĉiuj konkeroj de la junia balotado de 1993. Tutsioj siaflanke memoris pogromojn de oktobro 1993 kaj la sorton de siaj samgentanoj en Ruando, do ili postulis fakte la vetoan rajton rilate al ĉiuj gravaj decidoj de la registaro.

La 10-an de septembro 1994 la speciale establita Forumo de intertraktado, konsistinta el reprezentantoj de ĉiuj agnoskitaj politikaj partioj kaj tiuj de civila socio, subskribis la «Interkonsenton pri registaro». Laŭ ĝi post elektado de prezidanto estu establita registaro el 25 anoj (55 procentojn ricevu hutuoj), kiu estu nomumita de la prezidanto. Ĉefministro estu el opozicio kaj ricevu la rajton de kontrasignaturo (tio estas, rajton de la dua subskribo de ĉiuj leĝoj kaj ordonoj, sen kiu ili ne estu validaj). Ankaŭ estu fondita la Konsilio pri nacia sekureco el 10 anoj, kie FRODEBU kaj opozicio ricevu justan kvanton da lokoj.

La 18-an de septembro la Forumo de intertraktado atingis interkonsenton pri manieroj nomumi prezidanton: kandidatoj donu informojn pri si al la ministerio pri internaj aferoj ĝis la 22-an de septembro, post kiam la Nacia Asembleo elektu prezidanton. La 22-an de septembro la Nacia asembleo aprobis respektivan amendon en la konstitucio. La 30-an de septembro tiele estis elektita la nova prezidanto (68 voĉdonoj por kaj 1 kontraŭ), kiu la 1-an de oktobro faris ĵuron. La 3-an de oktobro denove ekregis la ĉefministro Anatole Kanyenkiko, kiu la 5-an de oktobro formis la koalician registaron.

Interbatalado[redakti | redakti fonton]

La 26-an de marto 1995 en ĉefurbo Buĵumburo ekflamas sangaj bataloj inter la hutuoj kaj tutsioj.

La hutua prezidanto Sylvestre Ntibantunganya, okupinta ĉi tiun postenon post la okazinta la 6-an de aprilo 1994 murdo de sia antaŭulo Cyprien Ntaryamira, estis forte oponata de la tutsia opozicio. Postaj eventoj nur streĉigis la situacion. Printempe de 1996 la landon inundis ondoj de perforto. Armitaj hutuaj grupoj atakis ekonomiajn kaj militajn objektojn. Armeo kaj tutsia milico reagis per severaj punagoj. Ĉiam pli ofte viktimoj iĝis senkulpaj civiluloj. Nur dum la lasta semajno de majo en la provinco Gitega estis mortigitaj 224 homoj, plejparte civiluloj. La 4-an de junio en la Provinco Cibitoke kvar reprezentantoj de la Ruĝa Kruco trafis embuskon kaj estis murditaj de nekonatoj. La registaro kulpigis pri tio CNDD, sed tiu refutis akuzon kaj supozis, ke la murdon povus fari ĝia armita flanko — FDD.[2]

La 25-an de junio dum kunveno de la Organizaĵo por Afrika Unueco en Arusha (Tanzanio) la burunda prezidanto petis pri milithelpo por ĉesigi murdojn de civiluloj, kaj ricevis ĝeneralan konsenton. Post reveni hejmen, li alfrontis gravajn protestojn de la opozicio, kaj baldaŭ eĉ la ĉefministro Antoine Nduwayo kulpigis lin elkovi sekretajn planojn kaj intenci neŭtraligi la armeon. Centoj da tutsiaj studentoj protestis, postulis eksigon de la prezidanto kaj deklaris sin pretaj batali por sia lando.[2]

La 20-an de julio en la rifuĝejo en Bugendan (provinco Gitega) estis murditaj ĉ. 341 homoj (virinoj, maljunuloj kaj infanoj), 225 malaperis kaj 160 estis vunditaj. La registaro kaj CNDD reciproke kulpigis unu la alian. Dum amasa enterigo de la viktimoj, alveninta tien la prezidanto Sylvestre Ntibantunganya estis priĵetita per ŝtonoj fare de amaso da koleriĝintaj tutsioj. Li estis tuj veturigita en sendanĝeran lokon, sed nek ĉefministro, nek centoj da ĉeestintaj sekurecistoj defendis lin. Baldaŭ la ĉefministro eksiĝis, la prezidanto kaŝis sin en la usona ambasadorejo. La 25-an de julio militistoj deklaris, ke ili estas devigitaj preni potencon. La prezidanto estis nomumita majoro Pierre Buyoya (tutsio). La 31-an de julio li nomumis la novan ĉefministron Pascal-Firmin Ndimira (hutuo) kaj la 2-an de aŭgusto estis prezentita la nova registaro el 23 anoj. La Unuiĝintaj Nacioj kaj la Organizaĵo por Afrika Unueco kondamnis ĉi tiun reĝimon, rilate al Burundo estis starigitaj rigoraj ekonomiaj sankcioj.[2] Poste la registaro provis mildigi la situacion, inkluzive per restarigo en septembro de la Nacia kunveno.[3]

La 30-an de aprilo 1997 la trupo de la Nacia konsilio por defendo de demokratio — Fortoj por defendo de demokratio (france Conseil National Pour la Défense de la Démocratie–Forces pour la Défense de la Démocratie; CNDD-FDD) atakis la katolikan seminarion en Buta (provinco Bururi) kaj penetris la studentajn amasloĝejojn, kie ili provis apartigi la studentojn-tutsiojn. Iuj studentaj grupoj rifuzis fari tion kaj estis plene ekstermitaj. Entute pereis ĉ. 40 homoj[4] (laŭ informo de la UN pereis 34 lernantoj kaj 7 instruistoj).[3]

La 14-an de majo ribeluloj atakis la komunumon Muhuta (provinco Bujumbura Rural) kaj mortigis en preĝejo 42 homojn.[3]

La 7-an de junio la eks-prezidanto Sylvestre Ntibantunganya lasis sian rifuĝejon en la usona ambasadorejo en Buĵumburo, post kiam li ricevis de la burunda registaro la garantiojn de libereco kaj sekureco. Li anoncis la intencon reveni al politika vivo de la lando.[3]

En 1998 laŭ iniciato de najbaraj landoj, kadre de la Regiona paca iniciato por Burundo, kun kontribuo de la eksa tanzania prezidanto Julius Nyerere kaj subteno de la sudafrika prezidanto Nelson Mandela, komenciĝis la interpaciĝa procezo en la lando.[5]

La interkonsento de Arusha kaj sekvintaj eventoj[redakti | redakti fonton]

La 28-an de aŭgusto 2000 dum la intertraktado en Arusha (Tanzanio) la burunda registaro kaj reprezentantoj de ĉefaj ribelulaj organizaĵoj subskribis interkonsenton, pli konatan kiel "interkonsento de Arusha". En ĝi estis anoncita ĉesigo de la militagoj.[6] La flankoj interkonsentis, ke la transira periodo komenciĝu post nerekta elektado de prezidanto, kiun subtenu almenaŭ du trionoj da deputitoj de la Nacia Asembleo kaj la Senato. Ne Pierre Buyoya, nek Domitien Ndayizeye, estintaj prezidantoj dum la transira periodo, kandidatiĝu en ĉi tiu unua balotado. La Nacia kunveno havu 100 lokojn kaj ties deputitoj estu elektitaj laŭ fermitaj (tio estas, faritaj de la partioj) listoj, surbaze de proporcia (rilate al 17 provincoj) reprezentiĝo. La listoj estu balancigitaj: el ĉiuj tri kandidatoj nur du apartenu al la sama etno; el ĉiuj kvin kandidatoj almenaŭ unu estu virino.[7]

En 2001-2002 kontraŭ la registaro batalis du hutuaj grupoj: la Fortoj por defendo de demokratio (FDD; 10 000 militistoj) kaj la Nacia Fronto por la Liberigo de la Hutu-popolo (france Parti pour la libération du peuple hutu — Forces nationales de libération; PALIPEHUTU-FNL, poste simple FNL; 3 000 militistoj). Ambaŭ grupoj poste dividiĝis. La najbaraj Tanzanio kaj Demokrata Respubliko Kongo subtenadis la ribelulojn, kiuj havis militajn bazojn sur iliaj teritorioj.

En aŭgusto 2001 estis subskribita pactraktato, laŭ kiu la prezidanto Pierre Buyoya konsentis post 18 monatoj (post establo de la transira registaro) transdoni la povon al Domitien Ndayizeye.

La 11-an de aprilo 2001 ĉ. 30 militistoj sturmis la radiostacion "Radio Burundi" kaj deklaris pri eksigo de la registaro de Pierre Buyoya, kiu tiutempe forveturis al Gabono por intertrakti kun hutuoj.[8] La komplotantoj nomis sin "La nacia patriota junulara fronto". Neniu pli frue aŭdis pri ĉi tiu organizaĵo. Armeo ne subtenis ŝtatrenverson kaj jam vespere la komplotantoj kapitulacis.[9]

En oktobro okazis la kulmin-konferenco en Pretorio (Sud-Afriko), dum kiu 17 burundaj partioj interkonsentis pri la principoj de agado de transira registaro, kaj pri ties konsisto. Tamen kvin tutsiaj partioj ignoris ĉi tiujn interkonsentojn kaj rezignis partopreni potencajn strukturojn. Aŭtune la potencoj aranĝis la rifuĝejojn, en kiuj oni izolis ĉ. 350 milojn da hutuoj. Novembre prezidanto Pierre Buyoya faris ĵuron.[6] La 1-an de novembro 2001 estis fondita la transira registaro. La 10-an de januaro 2002 estis formita la Transira nacia kunveno. La 7-an de februaro oni establis la Transiran senaton.[10] FRODEBU kaj UPRONA kunlaboris efike, sed ene de ili, kaj inter pli malgrandaj partioj ekis kontraŭdiroj rilate al la paciga procezo. Rezulte de tio en oktobro 2002 estis arestita Charles Mukasi (la gvidanto de la frakcio de UPRONA), en novembro 2002 la eks-prezidanto Jean-Baptiste Bagaza, la gvidanto de la Partio de la Nacia Renaskiĝo (france Parti pour le redressement national; PARENA), estis metita sub hejman areston.[10]

La 9-an de septembro en Itaba (provinco Gitega) dum operaco de la Armitaj fortoj de Burundo estis murditaj inter 173 kaj 183 civiluloj (hutuoj). Sub premo de la enlandaj kaj internaciaj organizaĵoj la registaro fondis la 18-an de septembro enketan komisionon, kiun estris la komandestro de la dua milita regiono kaj guberniestro de Gitega. La 20-an de septembro ĝi publike agnoskis, ke dum militaj operacoj estis murditaj 173 civiluloj.[10]

La paciĝo kun CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza)[redakti | redakti fonton]

Pierre Nkurunziza, eksa ribelestro,
prezidanto de Burundo

La 7-an de oktobro 2002 la registaro subskribis la interkonsenton kun CNDD-FDD (la gvidanto — Jean-Bosco Ndayikengurukiye) kaj PALIPEHUTU-FNL (la gvidanto — Alain Mugabarabona). Laŭ tiuj ĉi interkonsentoj CNDD-FDD (Jean-Bosco Ndayikengurukiye) kaj PALIPEHUTU-FNL (Alain Mugabarabona) eniris la registaron, ricevinte po unu ministeria posteno, kaj eniris en la Nacian Asembleon, ricevinte po 4 deputitaj mandatoj.[7]

La 2-an de decembro 2002 estis subskribita simila interkonsento kun alia flanko de CNDD-FDD, gvidita de Pierre Nkurunziza.[7] La 27-an de januaro 2003 la transira registaro kaj CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza) subskribis la komunan deklaracion pri efektivigo de la interkonsento pri pafĉesigo de la 2-an decembro 2002. La 8-an de oktobro estis subskribita protokolo pri divido de la politikaj plenpovoj kaj povoj en la sfero de defendo kaj sekureco (Pretoria protokolo). Laŭ ĝi CNDD-FDD ricevu 4 ministeriajn postenojn, inkluzive la postenon de la ŝtata ministro en la prezidanta kancelario, kiu estu respondeca pri la bona regado kaj ŝtata kontrolo. La prezidanto konsultu ĝin pri ĉiuj plej gravaj aferoj. Ankaŭ CNDD-FDD ricevu postenojn de la dua vic-prezidanto de la Nacia kunveno kaj de la subestro de la ĝenerala sekretario de la Nacia kunveno. Krome CNDD-FDD ricevu 2 postenojn de konsilistoj kaj 15 lokojn en la Nacia kunveno.[11]

En aprilo CNDD-FDD intense bombardis Buĵumburon.[11]

La 2-an de novembro estis subskribitaj la dua Pretoria protokolo kaj la Teknika interkonsento pri armitaj fortoj. Laŭ ĝi CNDD-FDD ricevu 40 % altajn oficirajn postenojn, ĉe tio la Armitaj fortoj havu proporcian etnan konsiston (50/50). Ankaŭ estis interkonsentite, ke CNDD-FDD ricevu 35 % postenojn en la polico, en kiun ankaŭ eniru ĝendarmaro. Observadon pri senarmiĝo de la ribeluloj faru la Misio de Afrika Unio en Burundo.[7] La registaro promesis ene 3 monatoj inkluzivigi reprezentantojn de CNDD-FDD. La movado mem ricevu la rajton registriĝi kiel la politika partio post kiam komenciĝos kunveno de la batalantoj. La gvidantoj kaj anoj de CNDD-FDD, kaj kunlaborantoj de la registaraj sekurecfortoj ricevu portempan imunecon. La Naciaj defendaj fortoj, la Nacia polico kaj la Nacia esplorservo estu establitaj dum unu jaro.[11]

La 16-an de novembro 2003 estis subskribita la Universala interkonsento pri pafĉesigo. Poste Pierre Nkurunziza iĝis la ŝtata ministro pri la bona regado kaj ŝtata kontrolo. Anoj de lia movado ricevis tri aliajn ministeriajn postenojn. Ankaŭ estis farita la listo de personoj, kiuj ricevu mandatojn en la transira Nacia kunveno.[7]

Pli malfrue, rezulte de prezidanta balotado la 19-an de aŭgusto 2005 venkis Pierre Nkurunziza, kiu estis enpostenigita la 26-an de aŭgusto kiel la unua demokratie elektita prezidanto de la lando post 1993. Tio signifis la finon de la 3-jara transira periodo.[12]

La paciĝo kun FNL[redakti | redakti fonton]

Post paciĝo kun aliaj ribeluloj restis nur unu grupo, kiu daŭrigis la bataladon — FNL. Ĝia gvidanto Agathon Rwasa deklaris, ke la interkonsento de Arusha celis nur dividi potencon inter politikaj elitoj, kaj ke ĝi ignoris la problemojn de la malriĉaj burundanoj. Kontraŭ ĝi bataladis la komunaj fortoj, kiuj konsistis el la Armitaj fortoj de Burundo kaj CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza). La kvanto de la ribeluloj estis taksata en julio 2004 jene: CNDD (Léonard Nyangoma) — 1000 homoj, PALIPEHUTU (Etienne Karatasi) — 1000, FROLINA — 1000, CNDD-FDD (Jean-Bosco Ndayikengurukiye) — 3000, PALIPEHUTU (Alain Mugabarabona) — 1000, CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza) — 25 000, FNL (Agathon Rwasa) — 3000. Ĉiuj (krom FNL) venis al 11 kunvenejoj por senarmiĝi. La armitaj fortoj de Burundo nombris 45 000 homojn kaj agadis en 5 militaj distriktoj. Ili bataladis precipe kontraŭ FNL en provinco Bujumbura Rural kaj kontraŭ banditaj grupoj en provinco Cibitoke. La armitaj fortoj de Burundo havis pezan armilaron, dum la ribeluloj — precipe malpezan pafilaron, bombokanonojn kaj minojn. Krome la registaro havis la Fortojn de sekureco (inkluzive la ĝendarmaron), kiuj nombris 7 000 homoj.[7]

La 28-an de marto 2003, la prezidanto Pierre Buyoya anoncis transdonon de la potenco al sia vic-prezidanto Domitien Ndayizeye. Samtage UPRONA kaj FRODEBU subskribis la interkonsenton pri interagado dum la unua etapo de la transira periodo. La 30-an de aprilo, post kiam UPRONA kaj poste la parlamento elektis Alphonse-Marie Kadege la nova vic-prezidanto, li kaj la nova prezidanto Domitien Ndayizeye faris ĵuron. La burunda armeo subtenis ĉi tiun decidon, same subtenis ĝin plejmulto da politikaj partioj. Tamen CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza), FNL (Agathon Rwasa) kaj Charles Mukasi (la gvidanto de la frakcio de UPRONA, kontraŭstara al la interkonsento de Arusha) reagis negative. Pierre Nkurunziza deklaris, ke la transdono de la potenco ne havas gravan sencon sen stabila interkonsento pri pafĉesigo, kiun sekvu justa kaj libera balotado.[11]

La 2-an de aprilo la Afrika Unio decidis establi sian mision en Burundo.[7]

Komence de julio FNL atakis Buĵumburon, 300 homoj pereis.[13] En novembro FNL denove atakis la ĉefurbon.[11]

La 29-an de decembro 2003 estis murdita la apostola nuncio Michael Courtney. Pri tio oni akuzis FNL.[14] Ĉiuj romkatolikaj episkopoj apartenis al la hutua etno.[14]

En 2004 estis aprobita Nacia programo de malarmado, demobilizado kaj reintegrado (ĝi finiĝis la 31-an de decembro 2008, kiam estis lanĉita nova Transira programo de demobilizado kaj reintegrado).[15]

La 24-an de majo 2004 la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la ĉesigon de la Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Burundo, unue por ses monatoj, ekde la 1-an de junio.[16] En oktobro 2005 la burunda registaro postulis forigi la mision, kaj dum sekvinta intertraktado oni interkonsentis ke la misianoj foriros la 31-an de decembro 2006.[5] La misio funkciis ĝis la 1-an de septembro 2007, kiam ĝi estis anstataŭita de la Integra oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Burundo.

La 13-an de aŭgusto 2004 FNL atakis la rifuĝejon en Gatumba (provinco Bujumbura Rural), je 4 km de la landlimo kun Demokratia Respubliko Kongo (DRK). Tie loĝis 870 konganoj el subetna grupo da tutsioj konataj kiel banjamulengoj, kiuj en junio fuĝis el sia lando por eviti la tiean militon. Atakintoj bruligis domojn kaj mortigis ties loĝantojn. Entute estis murditaj 158 kaj vunditaj 105 rifuĝintoj.[17] Mortigitaj estis nur la rifuĝintoj-banjamulenge, dum rifuĝintoj de aliaj etnoj ne estis damaĝitaj.[18] Parto da tutsioj, kiu pli frue subtenis pli rigidan pozicion, post tio komencis la propagandon, timigante la samgentanojn per la perspektivo de nova genocido. Rezulte de tio en la mezo de oktobro ĉ. 3000 burundanoj (precipe tutsioj) fuĝis al Ruando. Pro tio UPRONA kulpigis CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza) pri okazigo de la «terora kampanjo».[19] La respondecon pri ĉi tiu ago tuj prenis al si FNL.[20][21] Ĝi deklaris, ke ĉi tiu atako estis punago rilate al la banjamulengoj, kiuj subtenis la Armitajn fortojn de Burundo, kiam tiu estis atakita de FNL.[18]

La 1-an de novembro 2004 komenciĝis la transira periodo.[20]

La 23-an de januaro 2005 estis mortpafitaj la guberniestro de la provinco Bubanza kaj lia korpogardisto. La registaro kulpigis FNL, sed ĝi kategorie neis tion.[20]

La 25-an de januaro FNL diris, ke ĝi pretas rekomenci la pacan intertraktadon kun la transira registaro. Ĉi tio okazis unuafoje post kiam la registaro interrompis antaŭan intertraktadon pro tio, ke FNL prenis al si respondecon pri mortigo de rifuĝintoj en Gatumba. La registaro diris, ke ĝi ne rifuzos novan proponon.[20]

La 15-an de majo FNL kaj la registaro subskribis en Daresalamo interkonsenton pri pafĉesigo. Tamen antaŭtage 15 batalantoj de FNL estis murditaj. La armeo asertis ke tio okazis dum batalado, sed laŭ FNL temis pri intenca mortigo. Do interpuŝiĝoj daŭris. La 9-an de junio la flankoj denove renkontiĝis en Daresalamo kaj la 14-an de junio estis publikigita la komuna komunikaĵo pri neceso sekvi la interkonsenton de la 15-a de majo. Tamen tio ĉi ne donis fruktojn.[12]

La 8-an de oktobro 2005 la grupo de anoj de FNL, gvidata de Jean Bosco Sindayigaya, la eksa subestro de Agathon Rwasa, deklaris, ke la administraro de FNL estis portempe eksigita kaj ili pretis intertrakti kun la registaro.[22]

La 2-an de junio 2006 en Daresalamo komenciĝis la intertraktado inter la burunda registaro kaj FNL (Agathon Rwasa). La 18-an de junio la flankoj subskribis la Interkonsenton pri la principoj de la atingo de la firma paco, sekureco kaj stabileco en Burundo.[23]

La 7-an de septembro 2006 estis subskribita la Universala interkonsento pri pafĉesigo kun FNL.[24] Tamen la flankoj malsame traktis punktojn de tiu ĉi interkonsento, kio kaŭzis multajn rompojn de la pafĉesigo. La 21-an de julio 2007 la ĉefo de la deligitaro de FNL subite eliris el la Komuna mekanismo pri reviziado kaj kontrolado kaj lasis Buĵumburon. La 25-an de julio lin sekvis aliaj 11 delegitoj de FNL. Poste FNL pravigis siajn agojn per enmiksiĝo de la Speciala taktika grupo de Afrika Unio, kio kvazaŭ estigis iujn limigojn por agado de la delegitaro de FNL. Post tio ĉ. 2500 batalantoj de FNL forlasis ĝin kaj alparolis al la registaro kun peto malmobilizi kaj integri ilin. FNL akre kritikis kaj eĉ atakis disidentojn, kulpiginte la registaron pri la agitado de ili por tia defalo.[25]

La 16-an de marto 2008 la registaro kaj FNL okazigis interkonsiliĝon kaj denove konfirmis pretecon sekvi la interkonsentojn de junio kaj septembro 2006. Tamen FNL rifuzis rekomenci la partoprenon en la Komuna mekanismo pri reviziado kaj kontrolado, referencinte al manko de la juraj garantioj por siaj anoj. La 17-an de aprilo FNL disvastigis komunikaĵon pri sia rajto por memdefendo, okaze de atako fare de la registaraj fortoj. Samtage rekomenciĝis la batalado. Batalado okazis en provincoj Bujumbura Rural, Bubanza, Kayanza kaj Cibitoke. Armeaj gvidantoj diris, ke tio komenciĝis post grava atako de la ribeluloj en la urbo Bubanza, 50 km nordokcidente de la ĉefurbo. Siaflanke proparolanto de FNL kulpigis pri la nova perforto la armeon, kiu, laŭ li, devigis la ribelulojn sin defendi.[26] La 21-an de aprilo FNL elvokis haltu la ofensivon de la registaraj fortoj kaj rekomencu intertraktadon.[27]

Danke al enmiksiĝo de la internacia komunumo la 16-an de majo la delegitaro de FNL gvidata de Pasteur Habimana, revenis al Buĵumburo kaj sekvonttage intertraktado rekomenciĝis.[28] La 26-an de majo estis aprobita la komuna deklaro pri la pafĉesigo kaj la 30-an de majo Agathon Rwasa revenis en Buĵumburon.[28] La 10-an de junio en Magaliesburg estis aprobita la komuna deklaro, en kiu la burunda registaro kaj FNL rezignis perforton kaj devigis sin reguligi siajn kontraŭdirojn surbaze de dialogo.[29]

Soldatoj sur stratoj de Buĵumburo. 2006

La 4-an de decembro 2008 rezulte de la konferenco estis aprobita la Deklaracio pri interkonsento de la etapoj kaj agoj, bezonataj al ambaŭ flankoj, por antaŭenigo de la pacprocezo inter la registaro kaj FNL (ofte nomata Buĵumbura interkonsentoBuĵumbura deklaracio).[15] En la komuna deklaracio FNL kaj la registaro interkonsentis respekti la pac-interkonsenton subskribitan en 2006. La prezidanto Pierre Nkurunziza promesis doni al membroj de FNL 33 politikajn postenojn kaj liberigi ĉiujn kaptitajn ribelulojn. Agathon Rwasa siaflanke konsentis ŝanĝi la nomon de FNL, por transformi ĝin en politikan partion (laŭ la burunda konstitucio politika partio ne havu etnajn indikojn).[30] La 9-an de januaro 2009 ĉi tiu promeso estis plenumita kaj PALIPEHUTU-FNL ŝanĝis sian nomon al pli neŭtrala: la Nacia-liberegiaj fortoj — FNL (france Forces nationales de libération).[31]

Kadre de tio la burunda registaro havigis al FNL 33 postenojn en la sistemo de civila servo, inkluzive postenojn de guberniestroj kaj diplomatoj. La prezidanto de FNL Agathon Rwasa iĝis la ĝenerala direktoro de la Nacia instituto pri socia sekureco. La eksa ĝenerala sekretario de FNL okupis la postenon de la ĉefa konsilisto de la milita kancelario de prezidanto.[32]

La 16-an de marto la unua grupo da batalantoj de FNL el 3 457 homoj, propravole senarmiĝis kaj estis veturigita al la kunvenejo en Rubira. La 18-an de aprilo Agathon Rwasa fordonis personan armilon kaj registris sin por malmobilizado dum speciala ceremonio. La 21-an de aprilo batalantoj de FNL fordonis armilon al la Speciala celgrupo da Afrika Unio. Samtage peranto oficiale konfirmis, ke FNL senarmiĝis kaj la burunda ministerio pri internaj aferoj agnoskis ĝin la 42-a politika partio de la lando. La 22-an de aprilo 2009 batalantoj de FNL, elektitaj por integrado, estis veturigitaj al militaj kaj policaj objektoj.[22]

Tio ĉi estis la lasta etapo de la Burunda enlanda milito.

Infanoj en la enlanda milito[redakti | redakti fonton]

La Unuiĝintaj Nacioj akuzis en 2002 la burundan registaron kaj ties oponantojn (PALIPEHUTU-FNL, CNDD-FDD) pri uzado de infanoj kiel militistoj.[33] La registaro ratifikis en junio 2008 la Fakultativan protokolon al la Konvencio pri infanaj rajtoj, laŭ kiu en armitajn fortojn povas esti matrikulitaj nur junuloj almenaŭ 18-jaraj.

Poste UNICEF dum kelkaj jaroj organizadis malmobilizadon de la infanoj el militaj teamoj kaj ties lernadon.[32]

La FNL daŭre varbis infanojn, speciale en aprilo kaj majo 2008, kiam ĝiaj teamoj akre bataladis kontraŭ la registaraj fortoj. Inter januaro 2008 kaj februaro 2009 FNL varbis almenaŭ 55 infanojn, de 11 ĝis 17 aĝaj. Plejmulto da ili estis lernantoj, kiujn ekvarbis kune kun iliaj instruistoj (foje tion faris la instruistoj mem). Multaj junuloj volonte aliĝis al FNL, esperinte poste integriĝi en la Naciaj sekurecaj fortoj kaj ricevi iujn privilegiojn.[34]

La 2-an kaj 10-an de aprilo 2009 estis liberigitaj 340 infanoj, ligitaj al FNL (Agathon Rwasa), kaj la 8-an de junio samjare en Randa kaj Buramata estis liberigitaj la lastaj 40 infanoj, ligitaj al tiu grupo. Ne haveblas pliaj informoj pri la infanoj, retenitaj de la armitaj grupoj.[34]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri situacio en Burundo. La 11-an de oktobro 1994 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  2. 2,0 2,1 2,2 La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri situacio en Burundo. La 15-an de aŭgusto 1996 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri situacio en Burundo. La 15-an de julio 1997 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  4. Justice for the victims of Buta angle
  5. 5,0 5,1 Raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri demando pri infanoj kaj armitaj konfliktoj en Burundo. La 27-an de oktobro 2006 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  6. 6,0 6,1 Сепелёва Н.В. Роль ООН и региональных организаций в разрешении межэтнических конфликтов в районе Великих озёр (на примере Руанды, Бурунди и ДРК)[rompita ligilo] ruse
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri Burundo. La 16-an de marto 2004[rompita ligilo] ruse
  8. В Бурунди хуту свергли правительство тутси Arkivigite je 2004-11-15 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  9. Попытка государственного переворота в Бурунди провалилась Arkivigite je 2014-12-31 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  10. 10,0 10,1 10,2 La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri situacio en Burundo. La 18-an de novembro 2002 ruse
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri situacio en Burundo.La 4-an de decembro 2003 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  12. 12,0 12,1 La speciala raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 14-an de septembro 2005[rompita ligilo] ruse
  13. Jérémie SABIYUMVA. Survoje al paco esperante
  14. 14,0 14,1 Armita konflikto en Burundio esperante
  15. 15,0 15,1 La komisiono pri packonstruado. La tria sesio. La strukturo pri Burundo. La 29-an de julio 2009. La revuo de pasado de packonstruado en Burundo. La tria intera raporto Arkivigite je 2011-08-27 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  16. Бурунди — ОНЮБ. Справочная информация ruse
  17. Jérémie SABIYUMVA. Masakro ĉe rifuĝejo esperante
  18. 18,0 18,1 La unua raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 25-an de aŭgusto 2004[rompita ligilo] arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  19. La dua raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 15-an de novembro 2004 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 La tria raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 8-an de marto 2005 ruse
  21. Gatumba, four years on: Empty words from the international community? angle
  22. 22,0 22,1 La kvina raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la Unuiĝinta reprezentejo de la UN en Burundo. La 22-an de majo 2009 ruse
  23. La sepa raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 21-an de junio 2006[rompita ligilo] arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  24. La identaj leteroj de la prezidanto de la Strukturo pri Burundo de la Komisiono pri packonstruado de la 21-an de junio 2007 al prezidantoj de la Konsilio de sekureco, prezidanto de la Ĉenerala asembleo kaj prezidanto de la Ekonomia kaj socia konsilio Arkivigite je 2011-08-19 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  25. La unua raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la Unuiĝinta reprezentejo de la UN en Burundo. La 17-an de majo 2007[rompita ligilo] arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  26. Forta pafado kaj batalo en Buĝumburo Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  27. La tria raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la Unuiĝinta reprezentejo de la UN en Burundo. La 15-an de majo 2008[rompita ligilo] arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  28. 28,0 28,1 La kvara raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la Unuiĝinta reprezentejo de la UN en Burundo. La 28-an de novembro 2008[rompita ligilo] arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  29. La komisiono pri packonstruado. La dua sesio. La strukturo pri Burundo. La 23-an de junio 2008. La revuo de pasado de packonstruado en Burundo. La tria intera raporto ruse
  30. Sabiyumva J. Paco — post 13 jaroj[rompita ligilo] esperante
  31. La komisiono pri packonstruado. La tria sesio. La strukturo pri Burundo. La 4-an de februaro 2009. La revuo de progreso, atingita pri okazigo de la Strategiaj kadroj de packonstruado en Burundo. La dua intera raporto Arkivigite je 2011-03-09 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  32. 32,0 32,1 La sesa raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la Unuiĝinta reprezentejo de la UN en Burundo. La 30-an de novembro 2009 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  33. UN names sides using child soldiers angle
  34. 34,0 34,1 La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri demando pri infanoj kaj armitaj konfliktoj en Burundo. La 10-an de septembro 2009 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse