Cafebabel.com

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cafebabel.com
Cafebabel.com
Cafebabel.com
periodaĵo
Priskribo asocia ĵurnalismo
Lando Eŭropa Unio
Retadreso www.cafebabel.com
Kategorio amaskomunikilaro
Lingvo(j) la angla, franca, germana, hispana, itala, pola
Posedanto Babel International
Fondiĝo 2001
Stato alirebla
vdr

Cafebabel.com estas publika interreta forumo Cafébabel estis fondita en 2001 fare de studentoj de la programo Erasmus, programo de la Eŭropa Unio por stimuli la interŝanĝon de studentoj. Ĝia sidejo estas en Parizo. La forumo baziĝas sur la principo de partoprena ĵurnalismo. En junio 2020 ĝi havis pli ol 15 000 junajn aŭtorojn, tradukistojn, fotistojn kaj filmistojn kiuj raportas pri kiel ili spertas la vivon en Eŭropo. Tiuj junaj volontuloj ankaŭ ricevas subtenon de teamo de profesiaj redaktistoj kaj ĵurnalistoj en Parizo, Bruselo, Romo, Madrido kaj Berlino[1]. Volontuloj samtempe tradukas la forumon en la (nur) ses oficialaj lingvoj de Cafebabel[2] - la francan, anglan, germanan, italan, hispanan kaj polan[3]. CafeBabel.com ricevis plurajn premiojn i.a. de la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Movado.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Cafebabel.Com celas "kontribui al la formado de eŭropa publika opinio"[1] pere de amaskomunikilaj aktivecoj (revuo, blogoj…) kaj eventoj (organizado de debatoj kaj konferencoj). Alexandre Heully (kunfondinto de Cafebabel.Com) deklaris ke por la 20-35-jaruloj Eŭropo estas pli vivospaco ol simbolo de paco kaj konstruado kiu estis por antaŭa generacio la kultura referenco:[4]

Citaĵo
 Les 20-35 ans très mobiles, intéressés par leurs voisins, qui parlent plusieurs langues et sont ouverts sur l'Europe, cette génération Erasmus, on s'est dit qu'il lui fallait un média. Elle a des référents culturels différents de la génération d'il y a quarante-cinquante ans, pour qui l'Europe était un symbole de paix, de construction. Pour nous, l'Europe est plutôt un espace de vie. 

Organizaĵo[redakti | redakti fonton]

La revuo Cafebabel estas administrata de la senprofita organizaĵo Babel International, kiu estas financata de publikaj kaj privataj institucioj, kaj ĝia ĉefa partnero estas la programo "Europe for Citizens" (Eŭropo por Civitanoj)[2], kiu ricevas - ĉefe laŭ la sistemo de financa travidebleco de la Eŭropa Komisiono - ĉiujaran subvencion de 200 000 € por la funkciado de la programo "Europe for citizens" (por la periodo 2014-2017) kiu volas interalie stimuli ke eŭropaj civitanoj reciproke interkonatiĝu.

Surbaze de la asocia ĵurnalismo, estas volontuloj kiuj redaktas la artikolojn. Teamo de kelkaj salajruloj en Parizo relegas, korektas kaj elektas la artikolojn venantaj de 32 lokaj redakcioj disigitaj tra 21 landoj[5]:

Historio[redakti | redakti fonton]

Cafebabel estas iniciato de la asocio Babel International.

La "nula numero" de Cafebabel estis lanĉita en la Interreto la 1-an februaro 2001 en kvar lingvoj (angla, franca, itala kaj hispana). En januaro 2003 Cafebabel fariĝis semajna retrevuo. En oktobro 2003, Babel International akiris konsultan statuson ĉe la Konsilio de Eŭropo[6].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tutmondaj Voĉoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Europe for citizens (Eŭropo por la civitanoj)

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la franca artikolo CafeBabel en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 (en) "Cafébabel, about us". Cafébabel.
  2. 2,0 2,1 (fr) FAQ (Oftaj Demandoj kaj Respondoj), Cafebabel
  3. (en) "Cafébabel, the first European media", Eŭropa Komisiono, la 16-an de julio 2013, arĥivita de la originalo, Wayback maŝino, la 25-an de septembro 2015.
  4. Aurélie Louchart, "L'Europe a son magazine", Evene, februaro 2010
  5. (fr) "Cafebabel.com : les rédactions locales" Arkivigite je 2008-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
  6. (fr) "Babel International" Arkivigite je 2008-12-20 per la retarkivo Wayback Machine