Kanaacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cannaceae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanaacoj
hindia kanao (Canna indica)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: zingibraloj Zingiberales
Familio: kanaacoj Cannaceae
Juss. [1]
kanao Canna
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kanaacoj[2] (latine Cannaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo zingibraloj (Zingiberales). Ĝi enhavas ununuran genron (kanao)[2] kaj 12 speciojn[1],[3].

La natura disvastiĝregiono de la genro Canna estas la tropikaj ĝis subtropikaj regionoj de la Nova Mondo (Neotropiso). Kelkaj specioj estas sovaĝigitaj tutmonde en la tropikoj.

La specioj kreskas de la marnivelo ĝis 3000 m super la marnivelo. Ekzistas multaj varioj, kiuj estas uzataj kiel ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj.

ilustraĵo de la sovaĝa formo: Canna indica


Priskibo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Canna indica: habito, kapsulfruktoj kaj semoj.
nematura kaj maturaj Kana-fruktoj kun siaj mole pikilaj surfacoj. En la malfermita frukto videblas la globaj, nigraj semoj

Morfologio kaj folio[redakti | redakti fonton]

Canna-specioj plujaraj herbaj plantoj kun rizomoj kiel transvivaj organoj. La plantoj atingas kreskoalton, depende de la specio, inter 0,50 kaj 5 metroj. Ili havas rektajn nebranĉitajn tigojn aŭ la translobantaj foliingoj formas „pseŭdotrunkon“. La altenaj kaj spirale aŭ duvice simplaj folioj estas dividitaj en foliingon, mallongan folitigon kaj foliplaton. La paralelaj folivejnoj deiras de la meza vejno (ne tipa por monokotiledonoj).

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La okulfrape fine starantaj grapolajspikaj infloreskoj estas ofte kunmetitaj el unu- aŭ dufloraj cumaj floraroj kun ofte malgrandaj verdaj brakteoj.[4]

La duseksaj, plej ofte grandaj floroj estas unusimetriaj kaj trinombraj. La involukroj havas diversajn formojn. La tri liberaj sepaloj estas plej ofte verdaj. La tri petaloj estas verdaj aŭ bele koloraj. La bazo de la koronfolioj esta kunkreskinta kun la staminodioj al stamena kolumo. Ekzistas du cirkloj kun po origine tri stamenoj, sed por ĉiu floro ekzistas nur po unu fertila stameno kun unu korolsimila filamento, la aliaj estas transformitaj en korolsimilaj staminodioj. Unu el la staminodioj formas la labelon. Ĉe kelkaj specioj mankas la staminodio. La korolfolioj kaj la staminodioj havas verdan ĝis ruĝan koloron.

La tri kareloj estas kunkreskinta al sinkarpa ovario, kiu havas molan pikilan surfacon kaj multajn ovoloj. La pistilo estas korolsimila. La polenado okazas pere de insektoj.[5]

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La trikamera kapsulo havas molan pikilan surfacon kaj entenas 5 ĝi 25 (kelkfoje ĝis 75) semojn. La globaj semoj kun malmola endospermo estas brunaj kaj havas diametron de 4 ĝis 10 mm. Ekzistas raporto, ke la semoj estas ĝermkapablaj dum 600 jaroj.

Kromosomnombro kaj enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

La kromosoma nombro estas x = 9. La enhavosubstancoj esta pro-antocianidino, cianidino, flavonoidoj (Kaempferolo kaj Kverketino).

Canna indica, sin.: Canna indica var. warszewiczii (A. Dietr.) Nob. Tanaka
habito, folioj kaj floraro de Canna flaccida
Canna jaegeriana
parto de la floraro de Canna paniculata
Habito folioj kaj floraro de Canna tuerckheimii
Canna × generalis
kulturvario 'Golden Gate'

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La genro Canna estis ofte enordigita en la familio de la Marantacoj kaj ĝi estas al tiu plej proksime parenca. Nun ĝi formas propran familion, la familion de la kanaacoj. La familion starigis en 1789 Antoine Laurent de Jussieu en sia verko Genera Plantarum, p. 62, sub la nomo „Cannae“.[6]

La unua priskribo de la genro Canna okazis en 1753 de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 1. Kiel lectotypus Canna indica L. estis fiksita de Nathaniel Lord Britton en Flora of Bermuda, 1918, p. 86. sinonimoj por Canna L. estas Achirida Horan., Cannacorus Medik. ex Mill., Katubala Adans., Xiphostylis Raf., Distemon Bouché, Eurystylus Bouché.[7] La genra nomo Canna venas de la latina vorto canna por kano.


Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[8]:

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Manĝebla kanao[redakti | redakti fonton]

La plej grava specio kaj kiel ornamplanto kaj kiel nutraĵplanto estas hindia kanao (Canna indica). La nomo venas de „Okcidenta Hindio“ (okcidenthindaj insuloj).

Nutraĵo[redakti | redakti fonton]

La hindia kanao, ankaŭ nomata „Achira“ aŭ manĝebla kanao, estas kultivata por ricevi nutraĵon en la Andoj (Peruo kaj Ekvadoro) kaj en Azio (Vjetnamio kaj la suda parto de Ĉinio). Canna-rizomoj estas manĝeblaj kaj ameloriĉaj. La rizomoj povas enhavi multajn fibrojn kaj devas kuiriĝi dum horoj, por ke ili estu manĝeblaj. La gusto similas al tiu de batato. En Azio oni faras el la amelo celofannudelojn.[9][10][11]

Ornamplantoj[redakti | redakti fonton]

La genro aperis jam en 1570 en Eŭropo kiel ornamplanto. Ekde ĉ. 1800 oni intense krucigas ĝin. Hodiaŭ ekzistas ĉ. 1000 registritaj kultivaroj.

Canna-hibridoj povas esti kultivataj en tinoj (vidu: tinplanto) en bedoj. La Canna-Longwood-hibridoj taŭgas por est plantataj en lagetoj kiel marĉplantoj.

la Cana indica-hibrido 'Aphrodite'

Kultivaroj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj nanaj formoj de Canna indica, kiuj atingas alton de nur ĉ. 50 cm kaj kiuj taŭgas kiel potplanto. Jen kelkaj nanaj kultivaroj:

  • 'Alberich' (salmruĝa)
  • 'Luzifer' (floroj ruĝaj kun flava rando)
  • 'Perkeo' (ĉerizruĝa)
  • 'Puck' (flava)

Jen kelkaj altekreskantaj kultivaroj:

  • 'Black Knight': kun vinruĝaj folioj kaj malhelruĝaj floroj
  • 'Miss Oklahoma': kun verda folioj kaj grandaj rozkoloraj floroj
  • 'President': kun verdaj folioj kaj ruĝaj floroj
  • 'Richard Wallace': kun verdaj folioj kaj flavaj floroj
  • 'Tropicanna': kun striataj folioj kaj oranĝaj floroj
  • 'Wyoming': kun malhelaj ruĝecaj folioj kaj brile oranĝkoloraj floroj

Cetera utiligado[redakti | redakti fonton]

La nigraj semoj estas uzataj kiel bidoj por fari ĉenojn kaj rozariojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Cannaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 kanao en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Cannaceae ĉe The Plant List
  4. Delin Wu, W. John Kress: Cannaceae., p. 378 – reta eldono egala al la presita, Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. volumo 24: Flagellariaceae through Marantaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis 2000. ISBN 0-915279-83-5
  5. P. F. Yeo: Secondary pollen presentation: Form, function and evolution. En: Plant Systematics and Evolution, Suppl. 6, 1993, p. 204–208.
  6. Kanaacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  7. Kanaacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  8. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  9. [[[:Ŝablono:PFAF]] Canna edulis], [[[:Ŝablono:PFAF]] Canna glauca] kaj [[[:Ŝablono:PFAF]] Canna indica] Eintrag bei Plants for A Future. (angle).
  10. Nobuyuki Tanaka: The utilization of edible Canna plants in southeastern Asia and southern China. En: Economic Botany, volumo 58, numero 1, 2004, p. 112–114.
  11. Nobuyuki Tanaka, Naoyoshi Inouch & Tetsuo Koyama: Edible Canna and its Starch: An Under-Exploited Starch-Producing Plant Resource. En: Foods Food Ingredients J. Jpn., volumo 211, numero 4, 2006.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Die Familie der Cannaceae ĉe APWebsite. (sekcioj Systematik kaj Beschreibung) germane
  • Die Familie der Cannaceae ĉe DELTA von L.Watson und M.J.Dallwitz. Arkivigite je 2007-01-03 per la retarkivo Wayback Machine (sekcio Beschreibung) germane
  • H. Maas-van de Kamer, Paulus Johannes Maria Maas: The Cannaceae of the world. En: Blumea, volumo 53, 2008, p. 247-318.
  • Paulus Johannes Maria Maas, H. Maas: Cannaceae. En: G. Harling et al.: Flora of Ecuador, Göteborg. volumo 32, 1988, p. 1–9.
  • Paulus Johannes Maria Maas: Cannaceae. En: A. R. A. Görts-van Rijn: Flora of the Guianas. Series A: Phanerogams., Königstein, 1985, p. 69–73.
  • Nobuyuki Tanaka: Taxonomic revision of the family Cannaceae in the New World and Asia. En: Makinoa; serio 2, 1, 2001, p. 34–43.
  • Delin Wu, W. John Kress: Cannaceae., p. 378 – retversio egala al presita teksto, Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. volumo 24: Flagellariaceae through Marantaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing kaj St. Louis 2000. ISBN 0-915279-83-5 (sekcio Beschreibung)
  • W. John Kress, Linda M. Prince: Cannaceae en Flora of North America, volumo 22: – retversio egala al presita teksto, Flora of North America Editorial Committee (kompil.): Flora of North America North of Mexico. volumo 22: Magnoliophyta: Alismatidae, Arecidae, Commelinidae (in part), and Zingiberidae, Oxford University Press, New York kaj Oxford, 2000. ISBN 0-19-513729-9 (sekcio Beschreibung)
  • Shahina A. Ghazanfar: Kanaacoj ĉe Tropicos.org. En: Flora of Pakistan. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  • Ian Cooke: The Gardener's Guide to Growing Cannas, English Timber Press (OR) (oktobro 2001), ISBN 0-88192-513-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]