Cirkumcido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cirkumcido

Cirkumcido en multaj kulturoj estas ago kaj moro distranĉi aŭ forigi prepucion de knaboj kaj knabinoj.

Dosiero:Penis006.JPG
Cirkumcidita peniso

Malgraŭ la disvastiĝinta opinio pri nepreco de cirkumcido por islamano, la sankta libro de islamanoj (Korano) ne mencias cirkumcidon.

Por hebreoj cirkumcido (hebree ברית מילה, prononcu brit mila) estas ago, kiu simbolas la interligon inter Dio kaj Izraelo[1][2].

Ĉe la dogonoj kaj kelkaj aliaj afrikaj etnoj, viroj kaj virinoj estas supozataj posedi denaske ambaŭ seksojn. La klitoro estas konsiderata vira, dum la prepucio estas konsiderata ina[3]. La ritoj de cirkumcido permesas tielmaniere atribui al ĉiu individuo ĝian propran fizikan kaj seksan identecon.

Ĉirkaŭ triono de ĉiuj viroj en la mondo estas cirkumciditaj, kutime pro religia tradicio. La sola lando, kie plejmulto de cirkumcidoj okazas pro nereligiaj kialoj, estas Usono.

Vira cirkumcido

Dum vira cirkumcido oni forigas la prepucion de la peniso, tiel ke ĝi ne plu kovru la glanon. Cirkumcido estas operacio, kiu plejofte estas farita en la junaĝo, sed oni povas subiĝi ĝin en ĉiu aĝo.

Ekzistas diversaj kialoj por vira cirkumcido:

  1. Medicinaj kialoj
    1. fimozo
    2. parafimozo
    3. revenantaj inflamiĝoj de la glano
  2. Religiaj-kulturaj kialoj
  3. Higienaj kialoj
  4. Seksaj kialoj
  5. Estetikaj kialoj


La kontraŭdoloriloj uzataj dum la operacio varias de loka ĝis plendorma anestezio. En kelkaj landoj, en kelkaj komunumoj oni daŭre cirkumcidas junajn knabojn sen ajna formo de kontraŭdolorilo. En kelkaj kulturoj de la indiĝena Aŭstralio al junuloj sen kontraŭdolorilo oni ne nur praktikas cirkumcidon sed ankaŭ tranĉas kaj malfermas la uretron je la suba flanko de peniso ("subincido").

La judaj kaj islamaj viroj ĝenerale estas kontentaj pri la cirkumcido, dum en Usono, kie ĝi okazas precipe pro higienaj kialoj, ekzistas ardaj defendantoj kaj kontraŭantoj de la operacio.

Eksteraj ligiloj

Virina cirkumcido

Ekzistas sole unusola ebleco, kiam virina cirkumcido, pli precize dirite kirurgia forigo de prepucio kovranta klitoron, povas esti kontribuo kaj plibonigo de seksa travivaĵo. Ĉiuj pluaj manieroj kondukas al kripligo de knabinoj kaj ne eblas konsenti kun ili.

Kripliganta operacio

Klasika virina cirkumcido restas rito precipe de afrikaj etnaj grupoj kaj ĝi kondukas al kripligo de seksorganoj. Dum la viroj havas la operacion prilaborita, kiu ne kondukas al kripligo, ĉe virinoj tio estas alie. La tranĉoj diferenciĝas kazo de kazo, laŭ lerteco aŭ ankaŭ laŭ envio de cirkumcidistino, ili entute ne sekvas anatomion de la korpo povante kaŭzi gravan difektiĝon. Kutime ĝi estas praktikata de unu semajno de la aĝo ĝis proksimume la 14-an aĝon, plejparte en Afriko. Hodiaŭ fariĝas viktimo de tiu ĉi abomena kutimo en Sudano proksimume 89 % da knabinoj, ĉe primitivaj nacioj preskaŭ 100 %.

Ĉiutage tiun ĉi „operacion“ suferas preskaŭ 6.000 knabinoj kaj virinoj. Eĉ spite al aktivecoj de organizoj batalantaj je rajtoj de virinoj tiu ĉi hororiga numero multe pli ne malaltiĝas.

Ekzistas tri eblecoj, kiel difekti knabinon:

Sunna cirkumcido

La milda Sunna cirkumcido (laŭ araba tradicio) estas la forigo de pinto de klitoro; iam ili gravuras tien al knabino kruceton aŭ alian simbolan signon.

Dum la modifita Sunna cirkumcido (klitorforigo) oni forigas tute la klitoron (por pli bona kompreno – kvazaŭ oni fortranĉus la penison), iam eĉ kun la malgrandaj vulvaj lipoj. La grandaj vulvaj lipoj kaj vagina enirejo restas netuŝitaj.

Faraona cirkumcido

Dum „la plej perfekta“, la t. n. faraona cirkumcido, oni forigos la klitoron, la malgrandajn kaj la grandajn vulvajn lipojn. Dum tiu ĉi granda „operacio“ la vundo forte sangas, „operaciintino“ havadas ofte grandegajn problemojn por haltigi la sangadon, sed vere, plurfoje ŝi tro ne zorgas pri tio. Ŝi rapide kunkudras la vundon, iam eĉ „kunpinglas“ ĝin uzante dornojn. Restos nur malgranda aperturo, kiu kaŭzas dolorigan urinadon ne permesante koiton. Se cirkumcidistinoj ne ŝatas filinojn de certaj patrinoj, poste ili iam simple fortranĉos „iom pli“. Per la abomeniga operacio ili certigas, por ke la virinoj ne sentu libidon. Plua naŭza rito venas dum geedziĝnokto, kiam oni devas la vaginon denove distranĉi, por ke estu ebligita la seksa kuniĝo. La distranĉon akompanas grandegaj doloroj de la virino kaj se alkalkulas al tio brutaleco de la edzo, kiu neniel respektas ŝin, ĉar la virino plenumas nur sian devon. Li ne distriĝos pro ŝiaj sentoj kaj la doloroj. Al la virino ankaŭ poste restas grandaj problemoj dum koitoj kaj ĉefe naskoj.

Profitdona profesio – cirkumcidistino

Virinoj, praktikantaj cirkumcidon, havas en vilaĝaj komunumoj (ekz. en Kenjo) altan prestiĝon. Malgraŭ tio, ke leĝoj en Kenjo oficiale malpermesas la virinan cirkumcidon, estas por afrika virino profesio de cirkumcidistino el multe da motivoj alloga. Ŝi povas perlabori proporcie sufiĉe da mono por mallonga tempo kaj ankaŭ tio ebligas vojaĝi tra la tuta lando, kion alie ŝia edzo ne permesus al ŝi.

Eĉ spite al la oficiala malpermeso ĉiujare miloj da junulinoj lasas kripligi siajn generilojn. Sed elkutimiĝi el tie ordinara kutimo ne estas simpla. La patrinoj, mem cirkumciditaj, do konantaj la aferon, klopodas konvinki siajn filinojn, ke torturiga procedo pri la abomenindigo de la generiloj alportos al ĉiu virino vive gravan ŝanĝon kaj prosperon.

En kelkaj regionoj la tutaj homamasoj da virinoj suferas amasan sangan banon, preskaŭ propravole. Se knabinoj ekkrios pro doloro, la gepatroj ekkoleros. Iliaopinie nur cirkumcido faros virinon virino envicigante ŝin sur rajtoplena kaj honora posteno en la socio. Eblas obĵeti, ke virinoj havas tie nenian postenon, sed sen cirkumcido ili troviĝus sur rando de la socio kun ĉiuj sekvoj. La cirkumcido nome havas multon komunan kun malbenoj kaj superstiĉoj. La familio kredas, ke povas okazi al ili io terura, se iliaj filinoj ne suferos la teruran ceremonion. Kaj tion dume neniu permesos malagnoski. La profesio de cirkumcidistino transiras tradicie el la patrino al la filino. Ankaŭ familia beno aŭ malbeno rolas principan rolon, simple ne eblas tiun ĉi laboron ne fari, ĝi estas farenda.

Danĝeraj sekvoj

Foriginte la generilojn la cirkumcidistinoj distranĉos dikan folion de kreskaĵo mathakvo laŭlonge laŭ pedunklo kaj tiel reguligita ili poste enmetos ĝin inter la krurojn, por ke la vundo ne kunkresku kaj por ke la ventra kavo fermiĝu. Tranĉiloj estas tiel malakraj kaj malpuraj, ke ili eĉ ne rebrilas sunlumon. Laŭ tradicio oni ne povas purigi la ilojn. Eĉ risko de aidoso nenion ŝanĝis en tiu ĉi praktiko. La vundon oni desinfektas per bovina urino kaj ŝmiras per kaprina graso, por ke mildiĝu la sangado. Plimulto da „operacioj“ oni faras sen anesteziloj helpe de nepura primitiva ilaro, tranĉiloj, sed eĉ de vitrorompaĵoj kaj konkoj. Per la rezulto la virino fariĝas pura por la geedzeco, la psikan deprimon, inflamojn, multfoje eĉ morton oni faras pli facila. Tio apartenas al kutima vivo. La sansekvoj de la virina cirkumcido estas multoblaj. Ili ensumigas ŝokon, sangadon, sensentigon, pusadon, sidadon de kalkmaterioj sur muroj de la utero, urinajn difektojn kaj infektojn. La cikatrigita histo malfaciligas seksan kuniĝon farante ĝin por la virino dolora. Ĉio ĉi povas konduki al senfekundeco aŭ al riskoj dum gravedeco. Kaj la senfekunda virino signifas nenion, ŝi povas esti proskribita. Kaj tio nur danke tion, ke ŝi klopodis pluteni la tradicion kaj alporti gravan oferon. Kaj hodiaŭ ĉi tie estas ankoraŭ aidoso – ja la ritajn operaciojn oni faras per la sama tranĉilo aŭ razilo sur kelke da adeptinoj.

La psikologiaj efikoj povas esti same krimpligaj kiel fiziologiaj. Estas konataj kazoj de junulinoj, ĉe kiuj la cirkumcido kondukis en psikologian traŭmon, seksan fridecon kaj reziston al sekso por la tuta vivo. Sed oni malmulte parolas pri tio.

Nova tutmonda problemo

La kripligado de virinaj seksorganoj fariĝas la tutmonda problemo. Danke al klerigado ekde la 1980-aj jaroj kreskas, almenaŭ en grandaj urboj, rezisto al la sanga tradicio. En 26 landoj tra la tuta Afriko diversaj klerigaj, sed ankaŭ ekleziaj kompanioj aranĝas kampanjojn de publika klerigado. La tradicio havas bedaŭrinde tiel profundajn radikojn, ke ĝi povas esti malvalidigita per nenia projekto de Unuiĝintaj Nacioj. La Kvara Monda konferenco de virinoj, okazinta en Pekino en la jaro 1995, turnis denove la atenton de mondo al tiu ĉi rito. Kvankam la virina cirkumcido estas praktikata precipe en afrikaj kaj arabaj landoj, elmigrintoj kunveturigis sian kutimon en Eŭropon, Kanadon, Aŭstralion kaj Usonon devigante per tio la registarojn de pluraj landoj okupiĝi per ĝi. Virinoj pro tiu ĉi akto, pli malpli propravole, seniĝas de plena kaj egalrajta partopreno en la vivo.

Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, proksimume tri milionoj da junulinoj ĉiujare en Afriko estas minacataj pri organkripligo, kaj pli ol 91 milionoj da junulinoj kaj virinoj devas vivi kun la sekvoj de la procedo. Inter tiuj sekvoj estas sangado, ŝoko, infektoj kaj pli alta indico de morto por novnaskiĝintaj beboj.[4]

Malpermeso en Ugando

En decembro 2009 parlamento de Ugando aprobis la malpermeson de la virina cirkumcido. Kulpigitoj pri rompo de tiu leĝo riskas 10-jaran malliberigon aŭ tutan vivon se viktimo mortus. Tiu rito estas ankoraŭ praktikita de la Sebejoj, iuj subgrupoj de Karamoĝongoj, la Pokotoj en orienta parto de la lando kaj la Nubianoj de Okcidenta Nil-regiono. Deputito Lulume Bayiga diris, ke la leĝo liberigos kaj virojn kaj virinojn, kiuj ofte suferas ostracismon, se ili sin deturnas de la kutimo. "Virinoj komencos unuafoje ŝati seksumadon kaj diversaj malsanoj fine malaperos," li diris.[4]

Referencoj

  1. . Circumcision. American-Israeli Cooperative Enterprise (2006-10-03). angle
  2. "Genesis 17:9–14 (New International Version)" angle
  3. Marcel Griaule, Conversations with Ogotemmêli: An introduction to Dogon Religious Ideas,International African Institute/Oxford University Press (1965) 1970 reprint pb.p.22. Por la dogonoj, homo naskiĝas kun du animoj, kaj cirkumcido forigas la superfluan.(ibid.p.24) angle
  4. 4,0 4,1 Ugando malpermesas organkripligon ĉe virinoj esperante

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/02, paĝo 10: Panjo helpu min! verkita de Pejno Simono.

Eksteraj ligiloj