Emil Krebs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Krebs
Emil Krebs.jpg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1867 (1867-11-15)
en Świebodzice
Morto 31-an de marto 1930 (1930-03-31) (62-jara)
en Berlino
Tombo Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de VroclavoHumboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo diplomatotradukisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Emil KREBS (naskiĝis la 15-an de novembro 1867 en Freiburg in Schlesien, mortis la 31-an de marto 1930 en Berlino) estis germana sinologo. Li laboris kiel interpretisto en la ambasado de Germanio en Ĉinio. Li parolis flue ĉirkaŭ sesdek lingvojn kaj ekzemple lernis la armenan lingvon ene de naŭ semajnoj.

Portretfoto de Emil Krebs.

Post lia morto oni elprenis lian cerbon, kiun la Universitato de Duseldorfo ankoraŭ konservas. Ekzameninte ĝin en 2004, oni konstatis, ke certa parto de la cerbo (la Broca-regiono, kiu ligiĝas al la lingvolernado) estas pli forte evoluinta ol tiu de aliaj homoj. Oni ne scias, ĉu la evoluo estis respondo al la lernado aŭ genetike fiksita afero.