Ervin Zádor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Zádor
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1935 (1935-06-07)
en Budapeŝto,  Hungario
Morto 28-an de aprilo 2012 (2012-04-28) (76-jaraĝa)
en Linden, kantono San Joaquin, Kalifornio,  Usono
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco HungarioUsono
Okupo
Okupo akvopilkisto • akvopilka trejnisto • trejnisto de naĝado • masaĝisto • restoraciestro • hotela administranto • akva savisto • danca instruisto
vdr

Ervin Zádor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zádor Ervin estis hungara akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono kaj posta trejnisto.

Ervin Zádor[1] naskiĝis je la 7-a de junio 1935(nun 7-a de junio 1935-00-00) en Budapeŝto kaj mortis je la 28-a de aprilo 2012 en Linden, kantono San Joaquin, Kalifornio, Usono.

Ervin Zádor estis olimpiano en la Somera Olimpiko 1956 en Melburno kaj fine kun sia teamo atingis oran medalon. Kadre de tiu olimpiko okazis la matĉo poste nomata "Sango en akvo" (hungare Melbourne-i vérfürdő, angle "Blood Bath" of Melbourne). Temis pri la duonfinala matĉo de akvopilko inter la teamoj de Hungario kaj Sovetunio. La matĉo okazis la 6-an de decembro 1956, estis ludita tuj post malvenko de la Hungara revolucio de 1956. La teamo de Hungario gajnis 4-0. La nomo de la matĉo devenas de lia sango, kiu kolorigis la akvon post bato de rusa rivalo. Post tiu nesporta konduto la publiko (grandparte favoriganta la hungarojn) provis propramane juĝofari. La juĝisto estis devigita rompi la matĉon antaŭtempe kaj doni venkon al la venkanta teamo.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

La matĉo estis ludata nelonge post subpremo de la Hungara revolucio de 1956. La hungara reprezentantaro ŝanĝis komunisman version de la flago de sia ŝtato al ties revolucia ekvivalento (kun eltondita emblemo enhavanta ruĝan stelon). La rusoj volis emfazi sian dominadon super la tuta Orienta Eŭropo. La hungarajn sportistojn kaj siajn subtenantojn en Melburno motivis rekompenco kontraŭ sanga subpremo de la revolucio fare de la Ruĝa Armeo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Zádor ĝis la hungara revolucio de 1956 vivis nur en Hungario, kie li estis oficisto, tamen plejparte naĝisto, poste akvopilkisto. Ekde 1957 li vivis en Usono kaj havis diversajn profesiojn. Lia filino estis akvopilkisto.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ervin Zádor inter 1954-1956 estis akvopilkisto en ĉefurba fabrika sportklubo. Li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1955-1956 23-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo, krome en studenta mondĉampionumo li estis la unua en 1954.

Rememoro pri Zádor[redakti | redakti fonton]

„Mi pardonis la vangofrapon. Ni ne malamis lin kaj lian teamon. Kion la sovetianoj faris al la lando, tion ili ne faris. Kiu okazis en la naĝejo, tiu povus okazi ie ajn, ĝi ne estus sento. Ĝi okazis, ĉar ĝi okazis ĝuste ĉe la Olimpikoj, monaton post la revolucio.”

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]