Ottó Boros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Boros
Ottó Boros (en la unua vico dekstre la tria)
Ottó Boros (en la unua vico dekstre la tria)
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1929 (1929-08-05)
en Békéscsaba
Morto 18-an de decembro 1988 (1988-12-18) (59-jaraĝa)
en Szolnok
Tombo Szolnok
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • policistosporta trejnistojuristo
vdr

Ottó Boros [boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boros Ottó estis hungara akvopilkisto (golulo), trifoja olimpiano, dufoja olimpika ĉampiono, trejnisto, juristo, policano, oficiro.

Busto pri Ottó Boros

Ottó Boros[1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1929 en Békéscsaba, li mortis la 18-an de decembro 1988 en Szolnok.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Boros inter 1947-1964 estis akvopilkisto en signifa spotklubo de Szolnok (escepte 2 mallongajn periodojn). Li estis hungara ĉampiono sepfoje (1951-1964), dum li estis membro de la hungara nacia teamo 101-foje inter 1953–1964. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1956, Somera Olimpiko 1960 kaj Somera Olimpiko 1964 kun 2 oraj kaj bronza medaloj. Li finis sian sportan karieron en 1964, poste li havis signifan postenon en la policejo havanta jam juran diplomon. Inter 1965–1988 li estis ankaŭ trejnisto evidente en Szolnok. Li emeritiĝis en rango subkolonelo. Lia edzino naskis filon. Li ricevis premiojn en 1960.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]