András Bodnár (akvopilkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Bodnár
András Bodnár
András Bodnár
Persona informo
Naskiĝo septembron 1942(nun 1942-09-00)
en Hungario Ungvár (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto • akvopilkisto • kuracisto • kirurgo
vdr

András Bodnár [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodnár András estas hungara akvopilkisto, naĝisto, kvarfoja olimpiano, olimpika ĉampiono, mondĉampiono, kuracisto (kirurgo).

András Bodnár[1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1942 en Ungvár (Hungara reĝlando, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Bodnár maturiĝis en gimnazio en Eger, post jaroj li akiris medicinan diplomon en Universitato Semmelweis en 1968. Post la diplomo li laboris en pluraj kuracejoj, hospitaloj, baldaŭ kiel ĉefkuracisto. Li pensiuliĝis en 2006. Li havis postenojn en la hungara sporta vivo. Li edziĝis en 1966. Li ricevis premiojn inter 1960-2018.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 1952 li naĝis kaj akvopilkadis en Eger, inter 1962–1979 en Budapeŝto. Li estis membro de la nacia teamo inter 1960–1976 kaj li estis hungara ĉampiono sepfoje (1969-1978). En universiado lia teamo estis la unua en 1965. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1960, Somera Olimpiko 1964, Somera Olimpiko 1968 kaj Somera Olimpiko 1972 kun po ora, arĝenta kaj 2 bronzaj medaloj, krome en mondĉampionumo en 1973 li estis la unua.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]