György Horkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Horkai
György Horkai (la unusola sen naĝoĉapelo)
György Horkai (la unusola sen naĝoĉapelo)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1954 (1954-07-01) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Erzsébet Welzer
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

György Horkai [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horkai György estis hungara akvopilkisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, negocisto.

György Horkai[1] naskiĝis la 1-an de julio 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Horkai akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1981. En la sama jaro li edziĝis, poste denove en 1996. Ekde 1997 li estis meneĝero, baldaŭ negocisto (komercisto) pri banĉambraĵoj.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

György Horkai estis komence naĝisto, ekde 1968 jam akvopilkisto. Li estis membro de la hungara nacia teamo 282-foje inter 1973 kaj 1985, en la lasta jaro ankaŭ hungara ĉampiono. Ekde 1986 li estis profesia akvopilkisto en Italio. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la dua trifoje. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1989, poste li estis trejnisto ankaŭ eksterlande.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]