Dénes Pócsik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Pócsik
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1940 (1940-03-09)
en Kunágota
Morto 20-an de novembro 2004 (2004-11-20) (64-jaraĝa)
en Eger
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • sporta trejnisto
vdr

Dénes Pócsik [dEneŝ pOĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pócsik Dénes estis hungara akvopilkisto, naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.

Dénes Pócsik[1][2] naskiĝis la 9-an de marto 1940 en Kunágota, li mortis la 20-an de novembro 2004 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Pócsik maturiĝis en mezlernejo en Eger en 1958, poste li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo Ho Chi Minh. Baldaŭ li akiris trejnistan licencon, en 1972 jam diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. En 1995 li translokiĝis al Aŭstralio, sed antaŭ sia morto li hejmenvenis.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Dénes Pócsik en la junulara kategorio atingis signifajn rezultojn kiel naĝisto. Inter 1954-1978 li estis akvopilkisto en elstara sportklubo en Eger. Li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1960-1972 86-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 laŭvice kun ora, bronza kaj arĝenta medaloj. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1978, sed jam ekde 1974 li estis trejnisto en Eger, baldaŭ en Budapeŝto kaj en eksterlande.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]