István Szívós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

István Szívós [iŝtvAn sÍvOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szívós István estas elstara hungara sportisto pri akvopilkado, dentkuracisto, profesoro. Lia samnoma patro estis same akvopilkisto.

István Szívós (en blanka ĉapelo)

István Szívós [1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szívós aĝis 12, kiam li komencis ludi akvopilkadon. Li estis unuafoje hungara ĉampiono (kiel membro) en 1965 (resume li estis 9-foje hungara ĉampiono). En la sekva jaro li debutis en la hungara nacia teamo, kie resume li ludis 308-foje. Dum sportado li plulernis kaj akiris dentkuracistan diplomon en 1974. Li atingis oran medalon en Somera Olimpiko 1976. En 1980 li ĉesis la sportadon. En la sekva jaro li akiris plian diplomon pri trejnisto kaj ĝis 1990 li laboris kiel trejnisto pri akvopilkado. Inter 1974 kaj 1982 li ankaŭ instruis en Universitato Semmelweis. Li ricevis ŝtatajn kaj sportajn premiojn. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]