Olivér Halassy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olivér Halassy
Olivér Halassy en 1931
Olivér Halassy en 1931
Persona informo
Naskonomo Haltmayer Olivér
Naskiĝo 31-an de julio 1909 (1909-07-31)
en Budapeŝto
Morto 10-an de septembro 1946 (1946-09-10) (37-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Megyeri Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto
vdr

Olivér Halassy [halaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halassy Olivér estis hungara naĝisto, akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, oficisto. Lia origina familia nomo estis Haltmayer [haltmajer].

Memortabulo pri Olivér Halassy

Olivér Haltmayer[1] naskiĝis la 31-an de julio 1909 en Újpest, li mortis la 10-an de septembro 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Olivér Halassy pro akcidento perdis unu el sia piedoj de maleolo, tial liaj futbalistaj sonĝoj neniiĝis. Li maturiĝis en mezlernejo, poste li estis oficisto en fabriko, poste en municipo de Újpest. Post la 2-a mondmilito li estis prirabita kaj murdita en nekonataj cirkonstancoj. Lia edzino naskis la trian idon jam kiel vidvino. Li ricevis premiojn ekde 1936, la lastan postmorte en 2006.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Olivér Halassy konsoliĝis kiel naĝisto ekde la mezlernejaj jaroj en sportklubo en Újpest. En naĝado en pluraj branĉoj li estis hungara ĉampiono 36-foje (1926-1938) kaj en akvopilkado li estis hungara ĉampiono dekfoje (1930-1939). Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1928, Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kun 2 oraj kaj arĝenta medaloj, krome en Eŭropaj Ĉampionumoj li estis la unua trifoje (1931-1938). Li estis membro de la nacia akvopilka teamo 91-foje kaj de la naĝa teamo okfoje.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2009)
  • busto en 2011
  • lernejo kaj naĝejo prenis la nomon "Halassy Olivér"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]