Jenő Brandi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Brandi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1913 (1913-05-13)
en Budapeŝto
Morto 4-an de decembro 1980 (1980-12-04) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • sporta trejnistoarbitraciisto
vdr

Jenő Brandi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Brandi Jenő estis hungara akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Brandeiszki [brandejski].

Jenő Brandeiszki[1] naskiĝis la 23-an de majo 1913 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de decembro 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Brandi akiris diplomon en komerca akademio en 1932, poste li estis oficisto en sia naskiĝurbo. En 1963 li akiris ankaŭ trejnistan diplomon. Lia edzino naskis filinon.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 1927 li naĝadis en sportklubo, baldaŭ li akvopilkadis. En naĝado li estis hungara ĉampiono en 1934 (varia stafeto), en akvopilko li estis hungara ĉampiono trifoje, dum li estis membro de la hungara nacia akvopilka teamo 61-foje inter 1934-1948. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1936 kaj Somera Olimpiko 1948 kun ora kaj arĝenta medaloj, krome en Eŭropaj Ĉampionumoj li estis la en 1934 kaj 1938. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1949. Inter 1950-1980 li estis trejnisto, internacia arbitraciisto, fine li havis postenojn en la sporta vivo.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Az úszás, műugrás, vízilabdázás kézikönyve (kunaŭtoro, 1960)
  • Vízilabdázás (1968)
  • Szemüveget a bírónak! (kunaŭtoro, 1968)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo (Budapeŝto, 2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]