Zoltán Szécsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Szécsi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1977 (1977-12-22) (46-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • akvopilka trejnisto
vdr

Zoltán Szécsi [sEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szécsi Zoltán estas hungara akvopilkisto (golulo), trifoja olimpiano kaj olimpika ĉampiono, trejnisto.

Zoltán Szécsi[1] naskiĝis la 22-an de decembro 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Szécsi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1996, poste li akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 2002. Li ricevis ŝtatajn premiojn en 2000 kaj 2008. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 gefilojn en 2002 kaj 2005, la dua filon en 2014.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Zoltán Szécsi pro medicina konsilo serioze komencis naĝi en 1988. Iom poste li estis akvopilkisto en pluraj sportkluboj ĉefurbe, province, eĉ eksterlande ĝis 2017. Li estis hungara ĉampiono sesfoje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1998-2012 almenaŭ 104-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000, Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kun tri oraj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 2003. Inter 2015-2017 li estis samtempe ludisto kaj trejnisto, poste li estis gvidanto de sportklubo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]