Tamás Märcz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Märcz
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1974 (1974-07-17) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj italahungara
Ŝtataneco HungarioItalio
Okupo
Okupo akvopilkisto • akvopilka trejnisto • naĝisto
vdr

Tamás Märcz [tamAŝ merc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Märcz Tamás estas hungara-itala akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia familia nomo erare estis Märtz.

Tamás Märcz[1] naskiĝis la 17-an de julio 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Märcz ekde 1983 lernis, poste maturiĝis en centra sporta lernejo, nature ankaŭ li naĝis kaj akvopilkis. Baldaŭ li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 2000. Li akiris ankaŭ italan ŝtatanecon en 2009. Lia edzino naskis 2 filinojn en 2004 kaj 2010. Li ricevis premiojn inter 2000 kaj 2021.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Tamás Märcz estis akvopilkisto inter 1993-2013 parte en Hungario, parte Italio en pluraj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje (1996-1999), itala ĉampiono dufoje (2005, 2009), dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1995-2001 kaj al la itala nacia teamo en 2012. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun ora medalo, krome en mondĉampionumo li estis la dua en 1998. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2013, poste li estis trejnisto ĝis tiam (2022) en Hungario.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]