Dénes Varga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Varga
Dénes Varga
Dénes Varga
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1987 (1987-03-29) (37-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Dániel Varga
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto
vdr

Dénes Varga [dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Varga Dénes Andor estas hungara akvopilkisto (avanulo), dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono. Lia frato estis Dániel Varga.

Dénes Varga[1] naskiĝis la 29-an de marto 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Varga maturiĝis en privata gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Internacia Negoca Altlernejo. Li edziĝis en 2012, lia edzino naskis 2 filojn. Li ricevis premiojn inter 2004-2021.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Dénes Varga ekde 1999 estis akvopilkisto enlande, escepte inter 2010-2014 en Kroatio. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje (2007-2019), kroata ĉampiono en 2014, dum li apartenis al la hungara nacia teamo ekde 2004 almenaŭ 246-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2020 kun ora kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 2013.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]