Dezső Fábián

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Fábián
Dezső Fábián
Dezső Fábián
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1918 (1918-12-17)
en Budapeŝto
Morto 6-an de oktobro 1973 (1973-10-06) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • sporta trejnisto
vdr

Dezső Fábián [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fábián Dezső estis hungara akvopilkisto, naĝisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.

Dezső Fábián[1][2] naskiĝis la 17-an de decembro 1918 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de oktobro 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Fábián maturiĝis en mezlernejo en 1937. Li laboris ĝis sia frua morto en Hungara Nacia Banko. Li ricevis ŝtatan premion en 1948.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Dezső Fábián dum la mezlernejaj jaroj jam havis rezultojn en la akvaj sportoj. Li estis hungara naĝa ĉampiono kvarfoje (1937, 1940-1941), dum li estis membro de la hungara nacia naĝa teamo inter 1937 kaj 1941. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1948 kaj Somera Olimpiko 1952 kun ora kaj arĝenta medaloj. Li estis membro de la hungara nacia akvopilka teamo 25-foje inter 1944-1952, krome li estis hungara akvopilka ĉampiono en 1943. Depost 1952 li finis sian sportan karieron kaj li estis trejnisto en la ĉefurbo.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]