Flago de Sirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Sirio
Flago de Sirio
Flago de Sirio
nacia flago
Lando  Sirio
Uzo 111111
Proporcio 2:3
Priskribo Tri horizontalaj strioj ruĝa, blanka kaj nigra, kun du verdaj steloj en la meza strio.
Oficialigo 1980
vdr

La flago de Sirio (arabe علم سوريا) enkondukiĝis en 1980, kiam oni reoficialigis la flagon de la eksa Unuiĝinta Araba Respubliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua flago uzata de sirianoj, en 1920, egalis la nuntempan flagon de Jordanio, kun la koloro blanko en la loko de la verdo kaj male. La koloroj kaj la aspekto inspiriĝis el la tiuepoka tutarabismo kaj el la tiama Tutaraba Flago. La steloj rimarkigis tion, ke Sirio kiel unua ekuzis la tutarabismajn kolorojn.

Francio, dum sia regado de Sirio, enkondukis novan flagon, kun blua fono kun blanka duonluno en la centro kaj franca flago en la angulo. Post unu monato, oni refoje ŝanĝis la flagon, kiu ekde tiam konsistis el tri horizontalaj strioj verda, blanka kaj verda kun franca flago en la angulo. Tiu ĉi lasta flago estis uzita ekde 1925 ĝis 1936.

En 1936, okaze de parta memstariĝo de Sirio el Francio, oficialiĝis nova flago, kun tri horizontalaj strioj verda, blanka kaj nigra, kun tri ruĝaj kvinpintaj steloj en la mezo de la blanka strio.

Post plena sendependiĝo, en 1946, Sirio retenis tiun ĉi lastan flagon kiel sian unuan nacian flagon.

En 1958, Sirio kuniĝis kun Egiptio kaj konsistigis la Unuiĝintan Araban Respublikon, kiu enkondukis flagon kun tri horizontalaj strioj ruĝa, blanka kaj nigra kun du kvinpintaj verdaj steloj en la meza strio - tute sama kiel la nuntempa flago de Sirio.

Tamen, en 1961 la ĵus forminta respubliko disfalis, kaj Sirio reoficialigis sian antaŭan flagon.

En 1963 okazis baaza ŝtatrenverso, post kio la nova registaro enkondukis flagon kun tri horizontalaj strioj ruĝa, blanka kaj nigra kaj tri verdaj steloj en la meza strio. Tia flago estis tute sama kiel la tiama flago de Irako, kaj oni ĝenerale opiniis, ke la du landoj estas baldaŭ kuniĝontaj.

En 1971, la Federacio de Arabaj Respublikoj - kiu konsistis el Sirio, Egiptio kaj Libio - alprenis flagon kun tri horizontalaj strioj ruĝa, blanka kaj nigra, kun orkolora akcipitro en la meza strio; tiam ankaŭ Sirio, en 1972, forigis la stelojn el sia nacia flago kaj anstataŭigis ilin per orkolora akcipitro, kun rubando montranta la arablingva nomo de la Federacio.

En 1980, fine, oni reoficialigis la ĝisnunan flagon kun tri horizontalaj strioj ruĝa, blanka kaj nigra, kun du verdaj steloj en la mezo. La kvalito de ruĝo ankaŭ iĝis la sama, kiel en la flago de la Unuiĝinta Araba Respubliko - en 1972 oni fakte iom pliheligis ĝin.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Flagoj de regionoj de Sirio[redakti | redakti fonton]

Dum la regado de la nuntempa teritorio de Sirio fare de Francio, ĉiu subŝtato havis sian propran flagon.

Simbolaro[redakti | redakti fonton]

La flago de Sirio havas la kutimajn tutarabismajn kolorojn, kiuj ankaŭ karakterizas la flagon de Jemeno, de Egiptio, de Sudano kaj de Irako. La du verdaj steloj, krome, reprezentas Egiption kaj Sirion, la du landoj kiuj partoprenis la Unuiĝintan Araban Respublikon.