Formortintaj bestoj
La malapero de bestoj (kaj plantoj) estas natura procezo, kiu apartenas al la evolucio. Laŭ kalkuloj de scienculo, ĝis nun malaperis, formortis ĉirkaŭ 500 milionoj da bestospecioj. Tio estas pli ol 99% de ĉiuj bestospecioj.
Formortintaj specioj
[redakti | redakti fonton]Ekstermitaj bestoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi suba estas listo de bestospecioj ekstermitaj. Ĝi inkluzivas nur speciojn, kiuj malaperis kontakte kun homo. El tiuj, kelkaj specioj malaperis pro kialoj rekte rilataj al la agado de homoj, kiel ekzemple troa ĉasado, troa kolektado de ovoj, ktp. Aliaj malaperis pro malrekta rezulto de la homa agado, ekzemple detruo de medio ĉu de manĝofontoj ĉu de reproduktejoj. Aliaj malaperis pro agado de enmetitaj specioj (novaj predantoj) kiuj venis kun la homo al tiuj novaj teritorioj kaj estis forlasitaj de homoj senkonscie, ke ili ekstermos iun specion -kiel porkoj aŭ katoj-, aŭ eĉ tute la homoj ne estis konsciaj, ke tiuj ekstermontaj specioj vojaĝis kun kaj danke al ili, ekzemple ratoj. Tiu lasta okazis tro ofte en apartaj insuloj.
Lastatempe oni agadas en diversaj kampoj por malhelpi pligrandigon de tiu listo. Speciojn kiuj estas endanĝeritaj je formorto oni enmetas en Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.
- Aglo de Haast (16-a jarcento, Novzelando)
- Atitlana grebo (1987)
- Granda aŭko (ĉ. 1840)
- Araba struto (1942, Mezoriento)
- Guadalupa karakaro (1900, Gvadelupo)
- Okulvitra kormorano (1850, Maro de Beringo)
- Orientkanaria ĉifĉafo
- Dido (1693, Maŭricio)
- Huia, Heteralocha acutirostris (20-a jarcento, Novzelando)
- Moao (20-a jarcento, Novzelando)
- Rozkapa anaso (1936, Barato kaj Bangladeŝo)
- Kresta tadorno (1964, Koreio kaj Rusio)
- Labradora anaso (20-a jarcento, Kanado)
- Turnagredoj (20-a jarcento, Novzelando)
- Migrokolombo (1/9/1914, Usono)
- Rodrigesa ermitkolombo (Insulo Rodriges)
- Vitilevua kolombo (Fiĝio)
- Vorompatrao (17-a jarcento, Madagaskaro)
Formorto de birdoj
[redakti | redakti fonton]Ĉefa epoko de formorto de birdoj okazis en Pacifiko koincide kun la alveno de homoj al diversaj insuloj de la mondoregiono, kaj tial tiujn formortojn oni studis delonge. Ĵusa studo kombinis la registritajn formortojn, ĉirkaŭ 640, kun aliaj ĉirkaŭkalkuloj enkalkulante fosiliajn registrojn, jam por la tuta mondo. La totalon de formortintaj birdospecio oni ĉirkaŭkalkulis en 1 400, nome 55 % pli ol la konataj registroj. Oni konfirmis, ke Pacifiko estas la plej damaĝita mondoregino, kun 61 % de la totalo: nome 875 formortoj, de kiuj 554 oni ne ankoraŭ dokumentis. Historie oni konsideris tri grandajn epokojn de formorto de birdoj: nome la unua, ĉirkaŭ la jaro 840 a.n.e., koincide kun la alveno de homoj al pacifikaj insularoj kiel Marianoj, Tongo kaj Fiĝioj, krom ĉe alilokaj insuloj kiel ĉe Kanarioj; la dua kaj plej intensa, ĉirkaŭ la jaro 1300 n.e., pro la okupado de la cetero de Pacifiko, eĉ Havajo kaj Nov-Zelando; la tria, en moderna epoko. Ĝis nun homoj estus okazigintaj la perdon de ĉirkaŭ 12 % de la tutmondaj birdospecioj, tio estas ĉiu naŭa.[1]
- Uro (1627, Pollando)
- Blanknaĝila delfeno (2005, Rivero Jangzio, Ĉinio)
- Portugala montokapro - Capra pyrenaica lusitanica (1892, Portugalio)
- Pirenea montokapro (2000, nordo de Hispanio kaj sudo de Francio)
- Atlasa leono (1922, nordo de Afriko)
- Kaba leono (1865, Sudafriko)
- Eŭropa leono (100 p.K., sudo kaj centro de Eŭropo)
- Tasmania lupo (1936)
- Arizona jaguaro (1905, sudo de Usono
- Kvago (12/8/1883, Sudafriko)
- Malvina vulpo (1876)
- Tarpano (19-a jarcento, Pollando)
- Balia tigro (27/9/1937, insulo de Bali)
- Java tigro (1988, insulo de Javo)
- Kaspia tigro (1980, Centra Azio)
- Atlasa urso (1844, nordo de Afriko)
- Rounda boao (1974, insulo Round)
- Palestina pentrita rano (1955, Palestino)
- Phrynomedusa fimbriata (ĉ. 1920, Brazilo)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cooke, R., Sayol, F., Andermann, T. kaj aliaj (2023). "Undiscovered bird extinctions obscure the true magnitude of human-driven extinction waves." Nature Communications, 14: 8116. DOI: 10.1038/s41467-023-43445-2 Citita en "Noticias científicas" Aves y naturaleza, nº 42, p. 14.