Francisko la 1-a (Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisko la 2-a post sia kronado kiel imperiestro, 1792
Francisko la 1-a, kupra gravuraĵo de Josef Axmann
Francisko la 1-a; pentraĵo de Friedrich Amerling, 1832

Francisko la 2-a Jozefo Karlo, germane Franz II. Joseph Karl [franc dea cvajte jozef karl] (naskiĝis la 12-an de februaro 1768 en Florenco, mortis la 2-an de marto 1835 en Vieno) estis la lasta imperiestro de la germana Sankta Romia Imperio (17921806) kaj, kun la nomo Francisko la 1-a, la unua imperiestro de Aŭstrio (18041835). Krome li estis

Francisko antaŭvidis la dissolvon de la Sankta Romia imperio; tial li transportigis la imperiajn insignojn al Vieno kaj en 1804 deklaris sin imperiestro de Aŭstrio. Kiam en 1806 Napoléon Bonaparte devigis lin rezigni pri la sankt-romia imperiestreco, tamen restis al li la aŭstria. Ĝin portis ankaŭ tri liaj posteuloj.

Jure la proklamo de aŭstria imperio estis kontraŭ la leĝoj de la Sankta Romia Imperio; la du ne povis kunekzisti. Fakte tamen Francisko dum du jaroj havis du imperiestrajn titolojn, de la Sankta Romia Imperio kaj de Aŭstrio.

Francisko ne estis tre energia politikisto, sed lasis la diplomation al sia kanceliero Metternich.

Francisko firme kredis je la dia legimiteco de sia dinastio. Tial li permesis, ke postsekvu lin lia filo Ferdinando la 1-a, kiu evidente ne taŭgis kiel regnestro kaj ricevis la "honoran" nomon "Ferdinando la Bonkora". Sed Metternich servis ankaŭ Ferdinandon kaj komence eĉ ties nevon kaj posteulon Francisko Jozefo la 1-a. Pri sia persono Francisko estis relative liberala kaj, kontraŭe al tiutempaj kutimoj, ofte surmetis civilajn vestaĵojn anstataŭ uniformon.

Dum lia regado, en 1797, ekestis la unua versio de la "popola himno" de Aŭstrio, kies melodion verkis Joseph Haydn. La unua teksto komenciĝis per la vortoj "Gott erhalte Franz, den Kaiser" (Dio protektu Franciskon, la imperiestron).


Antaŭe:Imperiestro de la Sankta Romia ImperioPoste:
Leopoldo la 2-a1792-1806(Imperio dissolvita)
Antaŭe:Imperiestro de AŭstrioPoste:
18041835Ferdinando la 1-a
Antaŭe:Reĝo de BohemioPoste:
Leopoldo la 2-a1792-1835Ferdinando la 5-a
Antaŭe:Reĝo de HungarioPoste:
Leopoldo la 2-a1792-1835Ferdinando la 5-a

Ŝablono:Ĝermo-biografio


Biografio

Francisko la 2-a (17921835), kiel aŭstria imperiestro Francisko la 1-a.

Eksteraj ligiloj

greke http://mdz.bib-bvb.de/digbib/lexika/adb/images/adb007/@ebt-link?target=idmatch(entityref,adb0070287