Georgio
Georgio State of Georgia | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: Peach State (persika ŝtato) | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Ĉefurbo | Atlanto | ||||
Plej granda urbo | Atlanto | ||||
Guberniestro | Brian Kemp (ekde 14-a de januaro 2019) | ||||
Areo | 153.909 km² (24) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 10 711 908 (9-a) | ||||
- Denso | 69,6 /km² (18-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 2-a de januaro 1788 | ||||
- Ordo | 4 | ||||
Horzono | EST: UTC-5/-4 | ||||
Latitudo | 30,356 – 34,985° N | ||||
Longitudo | 80,840 – 85,605° U | ||||
Larĝeco | 370 km | ||||
Longeco | 480 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | 1.458 m | ||||
- Meza alteco | 180 m | ||||
- Plej malalta | 0 m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | GA | ||||
- ISO 3166-2 | US-GA | ||||
Retejo | www.georgia.gov | ||||
Georgio (angle Georgia [ĜOR-ĝa]) estas subŝtato de Usono. Ĝi fariĝis la 4-a ŝtato de Usono je la 2-a de januaro 1788. Unu el la originaj dek tri kolonioj, kiuj luktis kontraŭ Britio en la Usona Revolucio, ĝi estis la lasta kolonio, kreita nur en 1733. Georgio estis ankaŭ la lasta kolonio, kiu leĝigis la Usonan Konstitucion la 2-an de januaro 1788. Ĝi deklaris sin sendependa de Usono la 21-an de januaro 1861, kaj estis unu el la sep originaj Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. Ĝi estis la lasta ŝtato, kiu reeniĝis en Usonon, la 15-an de julio 1870. Havante proksimume 9.685.744 loĝantojn je la 1-a de julio 2008, Georgio estas la naŭa plej loĝata ŝtato. Georgio kromnomiĝas "La persika ŝtato". Atlanta estas ĝia ĉefurbo kaj plej loĝata urbo. Georgio tuŝas landlime Floridon en la sudo, oriente la Atlantikan Oceanon kaj Sudan Karolinon, okcidente Alabamon kaj norde Tenesion kaj Nordan Karolinon.
Historio
[redakti | redakti fonton]La hispanoj estis la unuaj eŭropanoj, kiuj esploris la terenon de nuna Georgio. Tamen, lukto inter Hispanujo kaj Anglujo pri posedo de la lando komenciĝis en 1670, kiam angloj kreis la Karolinan kolonion. (Tiu estis en lando, kiu nuntempe nomiĝas Suda Karolino). Post multe da bataloj kaj invadoj fare de la britoj, en 1704 la hispanoj nur plu posedis kaj loĝis en St. Augustine kaj Pensacola – ambaŭ estas en nuntempa Florido. En 1724, oni proponis nomi la britan kolonion Provinco de Georgio, omaĝe al la angla reĝo Georgo la 2-a.
En 1733 pli ol kvardek judaj rifuĝintoj alvenis en Savannah, la plej granda grupo de judoj iam ajn enmigrintaj la koloniojn ĝis tiam. Inter ili estis d-ro Samuel Nunez, kiu estis la unua kuracisto en Georgio. Li tuj helpegis al la kolonio per ĉesigi epidemion, pro kiu jam mortis multegaj loĝantoj, kaj laŭ James Oglethorpe li savis la kolonion.
En 1752 la registaro ne renovigis la subvenciojn, kiuj helpis mone subtenadi la kolonion, kaj Georgio fariĝis kronkolonio. Georgio estis unu el la dek tri kolonioj, kiuj ekribelis kontraŭ Britujo per leĝigo de la Deklaro de Sendependeco. Pro tio, ke Georgio estis iom nova kolonio dum la revolucio, ne okazis tiom da bataloj ene de ĝi kiom okazis en la aliaj dek du kolonioj.
Post la milito Georgio iĝis la kvara ŝtato de Usono post leĝigo de la Usona Konstitucio la 2-an de Januaro 1788. Georgio unue ekhavis ŝtatan konstitucion en 1777.
Politiko
[redakti | redakti fonton]Georgio estas politike Respublikana ŝtato. Lastatempe, multaj georgiaj Demokratoj, inkluzive de Zell MILLER, eksubtenis Respublikanojn. Ĉi tio ofte okazas lastatempe en ĉi tiu ŝtato, kiu ja iam estis nur Demokratema. La ŝtato estas sociale konservismema. Oni malpermesis leĝe samseksajn edzecojn kaj edzinecojn – kaj 76 % de la balotintoj konsentis pri tio. [1]
La ŝtato havas dek tri sidlokojn en la Usona Domo de Reprezentantoj, el kiuj nuntempe 7 estas Respublikanoj kaj 6 Demokratoj.
Lastatempe, Demokrato Jim Martin luktis kontraŭ Respublikana senatano Saxby Chambliss. Chambliss estas nur la dua Georgia Respublikano, kiu reelektiĝis en la Usonan Senaton.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Georgio tuŝas landlime Floridon en la sudo, oriente la Atlantikan Oceanon kaj Sudan Karolinon, okcidente Alabamon kaj norde Tenesion kaj Nordan Karolinon. En la ĉefurbo Atlanta loĝas proksimume 519.000 homoj. En la tuta regiono ĉirkaŭ la metropolo tamen loĝas multe pli: proksimume 5.376.290 (2008).
En Georgio estas dudek urboj, kie loĝas pli ol kvindek mil homoj. Jen la listo laŭ grandeco: Atlanta (5.376.285), Augusta (528.519), Savannah (329.329), Columbus (282.756), Macon (229.846), Athens (187.405), Gainesville (180.175), Albany (164.069), Dalton (134.043), Warner Robins (131.016), Valdosta (130.170), Brunswick (101.792), Rome (95.618), Hinesville (71.803), LaGrange, Statesboro, Dublin, Milledgeville, Waycross kaj Calhoun.
Listen
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Altitudoj en Georgio
-
Loĝdenso en Georgio
-
Atlanto
-
Augusta
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.georgia.gov oficiala subŝtata retejo
- http://www.georgia.com urboj kaj kantonoj
|