Globomutuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Globomutuo
Blubeka mutuo, ino Notu ruĝec-sablokoloran kloakareon
Blubeka mutuo, ino
Notu ruĝec-sablokoloran kloakareon
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Crax
Specio: C. globulosa
Crax globulosa
(Spix, 1825)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La GlobomutuoGlobokraco (Crax globulosa) estas minacata membro de la familio de Kracedoj, nome enhavanta jakuojn, mutuojn, kaj ĉaĉalakojn. Ĝi troviĝantas en malproksimaj pluvarbaroj de okcidenta Amazona Baseno en Sudameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapo kaj kolo de maskla plenkreskulo

La Globomutuo estas ĉirkaŭ 82–89 cm longa, kaj pezas ĉirkaŭ 2,500 g. Ĝi estas granda mutuo kiu ne havas la blankan vostopinton troviĝantan ĉe multaj el tiuj birdoj; la plumoj laŭlonge de la kresto estas krispaj antaŭen. Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo, kiel ĉe aliaj samgenranoj. Maskloj havas nigran plumaron ĝenerale escepte ĉe la blanka kloakareo (areo inter kruroj kaj vosto). La irisoj estas malhelbrunaj; kruroj, piedoj kaj beko estas nigrecaj. Ĝi havas rimarkindajn karmezinajn bekornamojn—a rondoforma ruĝa karunklo kun osteca kerno ornamas la bazon de la supra maksilo (kaj estas tialo kaj por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo), dum la vaksaĵo etendas almenaŭ duonvoje sub tiu karunklo kaj sub la bazo de la mandiblo formas malgrandan karnecan bridon.[1]

Ino havas nigran plumaron ĝuste kiel masklo, sed ties kloakareoj estas ruĝece sablokoloraj. Ĉe kelkaj, la flugoplumoj kaj foje la flugilkovriloj havas svagan brunecan marmornuancon. Ankaŭ ties beko kaj irisoj estas nigrecaj, sed ties piedoj kaj kruroj estas grizeckarnecaj. Ili ne havas la bekajn karunklon kaj bridon, kaj ties vaksaĵo estas briloranĝe-rŭga. Junaj maskloj havas malpli disvolvigitajn vizaĝajn ornamojn, kutime kun pli flaveca nuanco kiel ĉe inoj.[1]

La idoj estas kovritaj de bruna lanugo supre kaj blankeca sube.

Similaj specioj[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj aspektas tre multe kiel tiuj de Ruĝbeka mutuo (C. blumenbachii), kies maskloj havas nur nedistingan maksilan karunklon. Ties inoj havas nigrecan vaksaĵon, palajn krurojn kaj piedojn, kaj ties flugiloj (ĉefe flugoplumoj) kutime havas distingajn kaŝtankolorajn marmornuancojn. La subspecio de Blankapuga mutuo nome C. alector erythrognatha, troviĝanta norde de Solimões, havas vaksaĵon kiel tiu de la ino de Globomutuo, sed ties beko estas pli hela kaj la kloakareo estas blanka ĉe ambaŭ seksoj. Junaj maskloj de C. globulosa estas facile konfuzataj kun tiuj de Flavbrida mutuo (C. daubentoni), sed tiu lasta havas blankan vostobordon kaj flavan (ne oranĝan) bekobridon. Ĉiuj tiuj similaj specioj estas alopatriaj tamen, kaj nur C. a. erythrognatha loĝas apude al la teritorio de C. globulosa.[2]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Globomutuo de J. Smit.

La Globomutuo estas unu el la specioj de la genro Crax priskribitaj en 1825 de Johann Baptist von Spix; la tipa loko estas la regiono Solimões (meza Amazona Rivero). Ties scienca nomo Crax globulosa povas esti tradukita al "karunkla mutuo". Crax estas termino por mutuoj enkondukita de Mathurin Jacques Brisson en sia verko de 1760 Ornithologia kaj adoptita de Linnaeus kiel genronomo en sia verko Systema naturae. La vorto globulosa aludas al posedo de unu aŭ pliaj elstaraj rondoformaj elstaraĵoj (el latina globus "globo"); ĉikaze ĝi aludas evidente al elstara bekokarunklo de maskla plenkreskulo. Tiu birdospecio, kun ties rimarkindaj trajtoj, estis sekve priskribita kiel nova fare de kelkaj sciencistoj kiuj ne konis la priskribon fare de Spix. Ĝi ne havas agnoskitajn subspeciojn[1]

Laŭ la analizo per kladistiko de la informaro de DNA, la Globomutuo estas la plej antikva stirpo de la sudaj mutuoj de la genro Crax. Ties originoj datas reen el antaŭ ĉirkaŭ 6-5.5 mj (Mesiniano, fina Mioceno) kiam ties prauloj iĝis izolataj en okcidenta Amazonio. Kvankam oni proponis, ke ĝi estas proksime rilata al la Ruĝbeka mutuo (C. blumenbachii), ŝajne la Globomutuo estas tre baza stirpo sen partikulare proksimaj parencoj. La simileco kun la Ruĝbeka mutuo ŝajne estas pro la fakto ke tiuj estas plej antikva specio de la suda stirpo, retenante pliajn pleziomorfojn. Kvankam de ekstere tre similaj, ambaŭ specioj havas tre diferencajn alvokojn kaj probable evoluis, je ĉirkaŭ la sama tempo, je malaj pintoj de la originala teritorio de la sudaj mutuoj de la genro Crax.[3]

En kaptiveco oni scias, ke tiu specio hibridiĝis kun la Blubeka mutuo (Crax alberti). Tiu specio estas de la norda grupo de Crax. La Flavbrida mutuo (C. daubentoni) estas probable pli proksima al ĝi, sed senrilate ĝi estas tre distinga el la Globomutuo. Sed eble eblaj (kvankam ne nepre fruktodonaj) hibridoj estas supozitaj inter ĉiuj ajn du specioj el Kracedoj. La koloro kaj la formo de la bekornamoj de masklaj hibridoj de la genro Crax ne estas facile antaŭanonceblaj, sed trajta movo postulus, ke la orienta (se iu) subspecio el la Blankapuga mutuo (C. a. alector) havus ruĝan ornamon, ĉar neniu ruĝornama samgenrano loĝas en aŭ ĉe ties teritorio. La ruĝa vaksaĵo de la okcidenta blankapuga mutuo povus bone esti ŝulda al la eventuala hibridiĝa introgresio de aleloj de C. globulosa, ĉar malverŝajnas ke la areo de Solimões estas tute netrapasebla por tiuj birdoj.[2]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝantis el la okcidenta kaj sudokcidenta Amazona Baseno de Brazilio okcidenten al la deklivaro de Andoj de sudorienta Kolombio, orientaj Ekvadoro kaj Peruo, kaj norda Bolivio. Ties loĝareo estas esence limigita de la riveroj Kaketao-Japurao, Solimões, Amazono kaj Madejra rivero, kaj la 300metra izolinio al Andoj. Sed ties preciza distribuado estas tre malmulte konata; plej populacioj estis observitaj de preterveturintoj laŭlonge de la riveroj en ties teritorio.[3]

Plej el la norda limo de ties teritorio estas laŭlonge de la mezo de la Amazona Rivero, aŭ Solimões. En norda Peruo kie la Maranjono iĝas la Amazona rivero (nome Solimões por brazilanoj), ĉe Nauta, la teritorio pluas supren al orienta Amazonia Ekvadoro laŭlonge de Kaketao-Japurao; ĝi estis registrita el rivero Javario kaj meza fluejo de la rivero Napo. Ĝi probable jam ne troviĝas plu en Ekvadoro mem, kaj krom du malgrandaj populacioj—insulo Mokaguo en la Amazona Rivero kaj ĉe Kaketao—ĝi forestas ankaŭ el Kolombio.[4]

Ĉe la orienta limo de ties teritorio, nome la rivero Madejra, supren en Bolivio, la Globomutuo loĝas dise tra plej el norda Bolivio en regiono de 700 km ĉirkaŭ la kunfluoj de la alfluantoj de la Madejro, nome kvar ĉefaj riveroj de norda Bolivio. En Brazilo, tiu birdospecio troviĝantas en naturo nur en Amazonia subŝtato (ĝi iam loĝis ankaŭ en Rondônia), nome ĉe la Juruao, la Javario, la Japurao, kaj ĉe ties plej nordorienta limo ĉirkaŭ la regionoj de la kunfluoj laŭlonge de Solimões, Madejro, Rio Negro, kaj Purus.[3]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La prefero pri habitatoj fare de la Globomutuo ne estis bone studita. Kelkaj trovis ĝin en pluvarbaro de terra firme ĉe pli alta tereno, sed ĝi probable loĝas tie nombre nur en malseka sezono kiam la malaltaj teroj estas inunditaj. Plej vidaĵoj okazis en ĉerivera arbaro laŭlonge de riveroj kaj rojoj (ĉefe de nigra akvo), sezone inunditaj, nome arbaroj de várzea, ĉe lagoj, kaj ĉe riveraj insuloj. Várzea ŝajne estas ŝlosila habitato por tiu specio, almenaŭ laŭsezone. Pariĝintaj paroj probable defendas teritorion kiel faras aliaj mutuoj, kaj multaj ŝajne estas tute sedentaj dum sia tuta vivo. Junaj birdoj tiele devas disiĝi iomete post kreskiĝo, se ties gepatroj ankoraŭ vivas. Sed eĉ tiam ili probable restas en la sama ĝenerala areo, moviĝante eble nur kelkajn km el sia naskiĝloko.[5]

Kiel plej el la Kokoformaj faras, ĝi manĝas ĉefe plantan materialon, suplementite de kelkaj malgrandaj (tipe senvertebruloj) animaloj—inklude almenaŭ foje krustulojn kaj fiŝojn –, sed estas malmulta aktuala informo. Manĝe, ĝi estis observita vagante surgrunde malpli ofte ol la aliaj mutuoj de la genro Crax, indike, ke ĝi eble preferas diferencan manĝaĵojn (ekz. freŝa frukto anstataŭ falintaj semoj) ol siaj proksimaj parencoj.[6]

La reprodukta sezono en naturo estas nekonata; reprodukta aktivado estis notita inter Junio kaj Aŭgusto sed ekzistas malmultaj registroj kaj kiel ĉe multaj pluvarbaraj birdospecioj eble ne estas tre bone markitaj reproduktaj kaj nereproduktaj sezonoj. Maskloj allogas inojn ĉirkaŭparadante ilin kaj elsendante zumajn alvokojn. Tiuj birdoj kopulacias surgrunde, kaj ĉe multaj aliaj Kokanseroj kaj ĉe paleognatoj la maskloj havas ian penison. Paroj eble formiĝas por jaroj, ofte esence por la tuta vivo, kiel ĉe aliaj mutuoj; foje povas okazi ŝanĝo de partnero, kaj kie maskloj estas ofte ĉasataj (ties laŭtaj alvokoj faras ilin facile troveblaj) survivantoj povas pariĝi kun pli ol unu ino.[6]

La nesto estas mallaborita taso el bastonetoj kaj folioj, malgranda kompare kun la birdogrando, konstruita for el la grundo inter vegetaĵaro. Kiel ĉe aliaj mutuoj, la ovokvanto estas ĝenerale de du blankaj ovoj, kiuj ĉe tiu specio probable estas ĉirkaŭ 90 por 65 mm; la kovoperiodo estas preskaŭ certe ĉirkaŭ 30 tagoj. Ambaŭ gepatroj zorgas la frumaturajn junulojn, kiuj povus iĝi sendependaj je ĉirkaŭ unu jaro de aĝo aŭ eble pli antaŭe. Tamen eble kelkaj birdoj malpli ol unujaraĝaj estas sekse maturaj, sugeste, ke kreskintaj nematuruloj povus pasi duan jaron pli malpli vivante kun aŭ ĉe ties gepatroj. Kaptiva birdo vivis ĝis aĝo de pli ol 20 jaroj.[2]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Globomutuino ĉe la Nacia Birdarejo

La Globomutuo rare troviĝas plu en naturo, pro ne eltenebla ĉasado kaj habitatodetruo. Dum ties statuso estis neniam tre bone studita, la nombro de malnovaj kaj modernaj registroj ege indikas, ke ĝi estas multe pli rara nuntempe ol ĝi estis fine de la 19a jarcento. La specio ŝajne malaperis el Ekvadoro en la 1980-aj jaroj, dum persistas populacioj en malproksimaj areoj de aliaj landoj. Nenie estas nombra, kaj la nura konata regiono kie ĝi povas esti trovita sufiĉe ofte povus esti laŭlonge de la rivero Juruao en Brazilo, partikulare ĉe la Naturrezervejo Mamiraŭao; ĝi estas ankaŭ iomete nombra ĉe San Marcos en Beni Departamento, Bolivio. Ĝi povus loĝi en neesploritaj lokoj; ties estado en Kolombio ekzemple estis konfirmita nur ĉirkaŭ 1950 kiam oni mortpafis birdon en Kaketio, ĉe Tres Troncos ĉe rivero Kaketao (el tie ekde tiam la specio jam estas malaperinta). Sed malverŝajne iu malkovrita populacio estus granda—kaj eĉ kvankam ili povus resti nekonataj al scienco tuj post kiam ĉasado per pafilo startus en la regiono la Globomutuo povus esti pafita pli ofte ol ĝi reproduktiĝu.[7]

Eble estas iome pli ol 10,000 plenkreskuloj de C. globulosa reste en la mondo, sed se ekzistas aliaj populacioj krom tiuj konataj, ili povus nombri malpli ol 5,000 individuoj kuniginte plenkreskulojn kaj junulojn. Ekzistas kaptiva birdonombro kaj laŭ mutuaj standardoj estas eĉ sufiĉe multnombra. La specio foje reproduktiĝas en kaptiveco, sed tio estas entute nesufiĉa por kompensi la malpliiĝon en naturo—partikulare ĉar ĝi ricevas malmulte laŭleĝan protektadon kaj ĝi ne estas konata el protektita areo for de la Naturrezervejo Mamiraŭao (populacio el la rivero Apaporis ĉe la Nacia Parko Ĉiribikete ŝajne foriris).[5]

La IUCN klasigis la Globomutuon kiel Vundebla specio laŭ kriterioj A2bcd+3bcd+4bcd; C2a(i). Tio signifas, ke ties nombroj malpliiĝis kaj plue malpliiĝantas je ĉirkaŭ unu-triono ĉiun jardekon, ĉefe pro ĉasado, kaj habitatodetruo estas alia ĉefa minaco, kaj ke plej verŝajne ekzistas inter 2,500 kaj 10,000 plenkreskuloj, sed ne pli ol 1,000 ĉe iu ajn subpopulacio. Se oni ne malkovras pliajn populaciojn, la specio ŝajne estos suprenlistita al statuso de Endanĝerita dum proksima futuro.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 del Hoyo (1994a)
  2. 2,0 2,1 2,2 del Hoyo (1994a,b)
  3. 3,0 3,1 3,2 del Hoyo (1994a), Pereira & Baker (2004)
  4. del Hoyo (1994a), Pereira & Baker (2004), Alarcón-Nieto & Palacios (2005)
  5. 5,0 5,1 del Hoyo (1994a), BLI (2008)
  6. 6,0 6,1 del Hoyo (1994a,b), BLI (2008)
  7. Blake (1955), del Hoyo (1994a), BLI (2008)
  8. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Alarcón-Nieto, Gustavo & Palacios, Erwin (2005): Confirmación de la segunda población del pavón moquirrojo (Crax globulosa) para Colombia en el rió Caquetá [Konfirmo de dua populacio ĉe Kolombio de Globomutuo (Crax globulosa) en malsupra Kaketao]. Ornitología Colombiana 3: 97-99 [hispana kun angla resumo]. PDF kompleta teksto
  • Blake, Emmet R. (1955): A collection of Colombian game birds. Fieldiana Zool. 37(5): 9-23. kompleta teksto ĉe Internet Archive
  • del Hoyo, Josep (1994a): 48. Wattled Curassow. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Vol.2: New World Vultures to Guineafowl): 361-362, Plate 34. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  • del Hoyo, Josep (1994b): Cracidae. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Vol.2: New World Vultures to Guineafowl): 310-363, Plates 30-34. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Allan J. (2004): Vicariant speciation of curassows (Aves, Cracidae): a hypothesis based on mitochondrial DNA phylogeny. Auk 121(3): 682-694 [angla kun hispana resumo]. DOI:10.1642/0004-8038(2004)121[0682:VSOCAC]2.0.CO;2 HTML resumo HTML kompleta teksto senbilda

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]