Gramatiko de Ido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hodiaŭ la "Kompleta Gramatiko Detaloza" de "Louis de Beaufront" publikigita en 1925, estas la valida gramatiko de Ido [1]. La baza gramatiko prezentita en 1908 al Delegacio por alpreno de la lingvo internacia estis tre ŝanĝita dum la unuaj jaroj de reformemuloj, kiuj eliris Esperanton. En marto de 1912 la Ido-Akademio decidis, ke nenio plu estos aliigota dum certa periodo, por ke la lingvo elproviĝu trankvile. Tiu unua periodo de stabileco rompiĝis en 1913, sed ĝin sekvis tuj nova periodo de stabileco, kiu estus devinta daŭri de 1914 ĝis 1924. Tiu decido haltigi la reformojn vekis ioman malentuziasmon inter la idistaj reformemuloj. En 1924 la Akademio decidis aldoni al Ido nur en vortara kampo, pro tio, publikigis en 1925 la Kompleta Gramatiko detaloza di la linguo internaciona Ido kaj nenion plu ŝanĝi en ĝia gramatiko ĝis 1928. Tio tre malplaĉis al la reformemaj idistoj, kiuj grupiĝis ĉirkaŭ la periodaĵo Mondo. Pro tio en 1927 tiu organo malfermiĝis al lingvaj diskutoj pri reformoj. Ĝia celo estis la perfektigo kaj la unueca evoluigo de la lingvo mem. Kelkaj idistoj kaj kelkaj akademianoj provis intertempe ankoraŭ reformi la lingvon, sed la konservativa idistaro, nun majoritata, malhelpis tion. En 1934 la Akademio, unuanime, decidis, ke kiel bazon de lingvaj diskutoj oni adoptos la "klasikan" Idon de 1913. Al la idistoj estos permesate utiligi nur prove novaĵojn, eventuale nur en literatura kaj scienca kampoj. La Akademio malaperis dum Dua Mondmilito, reaperis poste, sed lente malvigligis kaj mortis ĉirkaŭ 1970. Sekve, hodiaŭ ne estas ia organo por regulado de la Ido-gramatiko. Vikipedio en Ido mem uzas tute malsamajn gramatikajn regulojn en siaj artikoloj. Plejparte el ili estas verkitaj en klasika Ido, aŭ en alia plej naturalisma versio tre influita de Interlingvao.

Baza Gramatiko de Ido[redakti | redakti fonton]

Jen la maxim bazala gramatiko ("la plej baza gramatiko") de Ido:

La alfabeto[redakti | redakti fonton]

La akcento[redakti | redakti fonton]

(forta silabo indikata per signo ´)

  • Normala (en antaŭlasta silabo): incidénto, encefálo, broshúro, ecelánte, anciéna.
    • Esceptoj: áquo [á.kwo], pekúnio [pekúnjo].
  • Infinitivo havas forta la lastan silabon: savár, donár, entraprezár.

La frazo[redakti | redakti fonton]

La artikolo[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas nedefinita artikolo en Ido, sed ekzistas definita artikolo la kaj artikolo por multenombro le se la finaĵo -i ne estas ebla.

  1. tablo, stulo, domo
  2. la tablo, la stulo, la domo
  3. la tabli, la stuli, la domi
  4. le 8 = 8, 8, 8, …
  5. le Meyer = Anton Meyer, Leni Meyer, ...

La elizio[redakti | redakti fonton]

  • (kordiala amiko →) kordial amiko, (olda avulo →) old avulo
  • prepozicio + artikolo
    • a la = a l’ = al
    • da la = da l’ = dal
    • de la = de l’ = del
    • di la = di l’ = dil

La multenombro[redakti | redakti fonton]

Oni faras la multenombron per la finaĵo -i, forprenante la finaĵon -o. Adjektivoj ne povas ricevi finaĵon por la multenombro, malkiel en Esperanto. Le oni povas rigardi kiel "ara" multenombro.

  • i : la tabli, la stuli, la domi
    1. ! L’ elekt·i esas important·a (la elektoj estas gravaj)
    2. ! La mikr·a dom·i esas bel·a (la malgrandaj domoj estas bela)
  • le no = no + no + no …

La sekso[redakti | redakti fonton]

Vortoj por personoj kaj animaloj estas sen seksa signifo (kun la esceptoj: viro (viro), muliero (virino), patro (patro), matro (patrino)). Tiel vortoj kiaj aktoro, autoro, avo, bovo, dicipulo, hundo, kantisto, kato, kuzo estas neŭtralaj pri sekso. Kiam oni bezonas indiki la sekson estas du eblaj sufiksoj: vira (-ul-) kaj virina (-in-). Ekzemple, kuzo povas esti aŭ kuzulo (maskla kuzo) aŭ kuzino (femala kuzino). Kiam necese oni povas diri aktorulo aŭ aktorino, sed alikaze oni diras la vorton aktoro. Ĉiu familia vorto estas sen seksa signifo krom patro kaj matro, malkiel en Esperanto.

La klasvortoj[redakti | redakti fonton]

  • substantivo = ·o: tablo, stulo (seĝo), domo
  • adjektivo = ·a: mikra (malgranda), bela, nova
    • Adjektivo ne varias, sed vortordo en noma grupo esta libera:
      1. ! nova libri (novaj libroj) = libri nova (novaj libroj)
      2. ! bela internaciona linguo → bela linguo internaciona
  • adverbo = ·e: bone, rapide, facile
  • substantivo ↔ adjektivo ↔ adverbo
    • papero ↔ papera ↔ papere
    • lektanto ↔ lektanta ↔ lektante

Derivado[redakti | redakti fonton]

(1) Derivado en substantivon el adjektivo. Kiel en Esperanto, 'persono kantanta' estas kantanto (ne 'kantantulo'), kaj 'persono vidanta' estas vidanto (ne 'vidantulo'). Simile, en Ido 'persono blinda' estas blindo (ne 'blindulo'), kaj 'persono richa' estas richo (ne 'riĉulo'). Do, Ido uzas nur unu metodon por ŝanĝi iu ajn adjektivon al substantivo kun la senco 'kiu estas ...'.

(2) Derivado en adjektivon el substantivo. Simile, adjektivo derivita rekte de substantivo havas sencon 'kiu estas ...'. Ekzemple, patra (kiu estas patro), ligna pordo (pordo el ligno), papera ludilo (ludilo kiun konsistigas papero). Por trovi adjektivon kiu signifas 'kiu rilatas, kiu koncernas ...', oni uzas sufikson -al- kiel en la vortoj naturala (natura), dorsala (dorsa), mondala, nacionala, originala, radikala, universala. Inter aliaj sufiksoj estas -oz- por indiki enhavon de io: glorioza (glora), danjeroza (danĝera).

(3) Derivado en verbon el substantivo, kaj inverse. Kiel ĝenerale en Esperanto, substantivo derivita rekte (sen afikso) de verbo indikas agon aŭ staton, kiel parolo, hezito aŭ movo. Por derivi verbon de substantivo oni ĝenerale uzas afikson. Ekzemple: salizas ('salas'), kie la sufikso -iz- indikas 'provizi' aŭ 'aldoni'. Tiel la vorto salizo indikas la agon. La plej ĝenerala sufikso por derivi verbon de substantivo estas -ag- (de la verbo 'agas'); ekzemple, martelagas (martelas), donante la substantivon martelago. Ripeta aŭ daŭra martelago estas martelagado.

La komparo[redakti | redakti fonton]

  • granda → plu granda (pli granda) → maxim granda (plej granda)
  • minim granda (malplej granda) ← min granda (malpli granda) (← granda
  • rapide → plu rapide (pli rapide) → maxim rapide (plej rapide)

La verbo[redakti | redakti fonton]

La tempo[redakti | redakti fonton]

La pasivo[redakti | redakti fonton]

  • Me vid·a·s amiko (mi vidas amikon) → Amiko vid·es·a·s (da me) (Amiko estas vidata de mi).
  • Me trov·o·s vi (mi trovos vin) → Vi trov·es·o·s (da me) (Vi estos trovita de mi).
  • Me lekt·u·s libro (mi legus libron) → Libro lekt·es·u·s (da me) (libro estus legita de mi).

La participo[redakti | redakti fonton]

La verbala kombinuri (malsimplaj tempoj)[redakti | redakti fonton]

  • me esas vidinta (mi vidas nun)
  • me esis skribinta (mi skribis tiam)
  • me esos vendinta (mi vendos antaŭ tiam)
  • me esos flugonta (mi ankoraŭ ne flugos tiam)
  • me esas vidinta = me vidabas (mi vidis)
  • me esis skribinta = me skribabis (mi jam skribis tiam)
  • me esos vendinta = me vendabos (mi vidos tiam)
  • me esas amata (mi estas amata)
  • me esas trovita (mi estas trovita)
  • me esis vidita (mi estis vidita)
  • me esabis amata (mi jam estis amata tiam)
  • me esabus amata (mi estus amata tiam)

La pronomoj[redakti | redakti fonton]

La personaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

Pronomoj
ununombra multenombra sendefina
1-a 2-a 3-a 1-a 2-a 3-a
familia formala maskla femala neŭtra ĉiugenra maskla femala neŭtra ĉiugenra
Ido me tu vu il(u) el(u) ol(u) lu ni vi ili eli oli li on(u)
Esperanto mi ci¹ vi li ŝi ĝi ĝi² ni vi ili oni
  1. vi estas kutime uzata en ĉi tiu cirkonstanco, ĉar la pronomo "ci" estas tre malofte praktike uzata.
  2. tiu, kvankam ne persona pronomo, estas kutime uzata en ĉi tiu cirkonstanco, ĉar multaj parolantoj havas problemon uzi la pronomon "ĝi" por homoj pro influo de aliaj lingvoj.

La posedaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

Persona pronomo igas posedan per la finaĵo -a, same kiel en Esperanto.

  • Ununombra: me·a, tu·a, vu·a, ilu·a, elu·a, olu·a, lu·a
  • Multenombra: ni·a, vi·a, ili·a, eli·a, oli·a, li·a
  • Sendefina: onu·a

La demonstrativaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

  • Ununombra: (i)ca (ĉi tiu/ĉi tia), (i)ta (tiu/tia)
  • Multenombra: (i)ci (ĉi tiuj/ĉi tiaj), (i)ti (tiuj/tiaj)

La posedaj + la demonstrativaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

  • ilu + ca = ilca
  • elu + ca = elca
  • olu + ca = olca

La relativa / demanda pronomo[redakti | redakti fonton]

  • qua: ilta qua volas / qua volas? (tiu kiu volas?)/(kiu volas?)
  • qui: la homi qui venis (la homoj kiuj venis) / qui venis? (kiuj venis?)

Prepozicioj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa ĉagreno de unuaj idistoj estis la "nelogikeco" de Esperantaj prepozicioj. Speciale gravaj al ili estas la tri prepozicioj kiuj, por eviti miskomprenon, anstataŭas la multsignifan vorton 'de'. Por indiki apartenon, oni uzas di: parto di mashino; domo di nia amiko; tempo di paco. Por indiki devenon aŭ originon oni uzas de: homo de la nordo; de la maro venis fishi; libro de biblioteko; donaco de ni. Por indiki faranton de ago aŭ aĵo oni uzas da: libro da Zamenhof; pikturo da lia amiko; kato trovita da ni. Rimarku la uzon de ĉiuj tri: pago da amiko di nia flugo de Nederlando. La tri vortoj, da, de, di, respondas al tri sencoj (kiel la anglaj by, from, of - aŭ svedaj av, från, till) kaj klarigus la intencon de la skribanto.

Alia distingo estas inter la tempaj kaj spacaj sencoj de la vortoj 'antaŭ' kaj 'post'. Por indiki tempan sencon oni uzas ante kaj pos. Por indiki spacan sencon oni uzas avan kaj dop (malantaŭ). Do, patro venis ante la familio diferencas de patro venis avan la familio. En la unua kazo oni parolas pri tempa diferenco (ekz. dudek minutoj), en la dua pri spaca diferenco (la patro promenis antaŭe, ne malantaŭe).

La prefiksoj[redakti | redakti fonton]

  • bo- (bo-): patro (patro) → bopatro (bopatro)
  • des- (mal-): facila (facila) → desfacila (malfacila)
  • dis- (dis-): semar (semi) → dissemar (dissemi)
  • ex- (eks-): prezidanto (prezidento) → exprezidanto (eksprezidento)
  • ge-(ge-): amiko (amiko) → geamiki (geamikoj)
  • mi- (duon-): cirklo (cirklo) → micirklo (duoncirklo)
  • mis- (mis-): uzar (uzi) → misuzar (misuzi)
  • ne- (ne-): posibla (ebla) → neposibla (neebla)
  • par- (tra-): lektar (legi) → parlektar (tralegi)
  • para- (halti, defendi): parapluvo (ombrelo)
  • pre- (antaŭ-): nomo (nomo) → prenomo (antaŭnomo)
  • pseudo- (pseŭdo-): pseudonimo (pseŭdonimo)
  • retro- (re-): veno (veno) → retroveno (reveno)
  • ri- (re-): facar (fari) → rifacar (refari)
  • sen- (sen-): senca (senca) → sensenca (sensenca)
  • stif- (duon-): matro (patrino) → stifmatro (duonpatrino)
  • vice- (vic-): prezidanto (prezidanto) → viceprezidanto (vicprezidento)

La sufiksoj[redakti | redakti fonton]

  • -ach- (-aĉ-): hundo (hundo) → hundacho (hundaĉo)
  • -ad- (-ad-): danso (danco) → dansado (dancado)
  • -ag- (-ad-): martelo (martelo) → martelagar (marteladi)
  • -aj- (-aĵ-): bela (bela) → belajo (belaĵo)
  • -ala (-a): naturo (naturo) → naturala (natura)
  • -an- (-an-): klubo (klubo) → klubano (klubano)
  • -ar- (-ar-): libro (libro) → libraro (libraro)
  • -ari- (-ant-): sendar (sendi) → sendario (sendanto)
  • -atr- (-et-, duba nuanco): blua (blua) → bluatra (blueta)
  • -e- (-kolor): oro (oro) → orea (orkolora)
  • -ebl- (-ebl-): manjar (manĝi) → manjebla (manĝebla)
  • -ed- (-simila): glaso (glaso) → glasedo (glassimila)
  • -eg- (-eg-): richa (riĉa) → richega (riĉega)
  • -em- (-em-): laboro (laboro) → laborema (laborema)
  • -end- (-end-): pagar (pagi) → pagenda (pagenda)
  • -er- (-ant-/-ul-): fumar (fumi) → fumero (fumanto/fumulo)
  • -eri- (-ej-): libro (libro) → librerio (librejo)
  • -es- (-ec-): amiko (amiko) → amikeso (amikeco)
  • -esk- (ek-): vidar (vidi) → videskar (ekvidi)
  • -esma (-a): du (du) → duesma (dua)
  • -estr- (-estr-): urbo (urbo) → urbestro (urbestro)
  • -et- (-et-): rivero (rivero) → rivereto (rivereto)
  • -ey- (-ej-): lektar (legi) → lekteyo (legejo)
  • -io (-lando): rejo (reĝo) → rejio (reĝlando)
  • -id- (-id-): Izraelo (Izraelo) → Izraelido (Izraelido)
  • -ier- (-ej-): teo (teo) → teiero (teejo)
  • -if- (produkti, -ig-): floro (floro) → florifo (florigi)
  • -ig- (-ig-): bela (bela) → beligar (beligi)
  • -ik- (-a): daltonismo (daltonismo) → daltonismiko (daltonisma)
  • -il- (-il-): telefonar (telefoni) → telefonilo (telefono)
  • -im- (-on-): du (du) → duimo (duono)
  • -in- (-in-): kato (kato) → katino (katino)
  • -ism- (-ism-): reala (reala) → realismo (realismo)
  • -ist- (-ist-): sociala (sociala) → socialisto (socialisto)
  • -iv- (-pova aŭ neologisme -iv-): nutrar (nutri) → nutriva (nutropova/nutriva)
  • -iz- (-ig-): butro (butero) → butrizar (buterigi)
  • -op- (-op-): quar (kvar) → quarope (kvarope)
  • -opl- (-obl-): tri (tri) → triopla (triobla)
  • -oz- (-plena aŭ neologisme -oz-): danjero (danĝero) → danjeroza (danĝerplena/danĝeroza)
  • -ul- (vir- aŭ neologisme -iĉ-): kato (kato) → katulo (virkato/katiĉo)
  • -ur- (-): piktar (pentri) → pikturo (pentraĵo)
  • -uy- (-uj-): violino (violono) → violinuyo (violonujo)
  • yun- (-id-): bovo (bovo) → bovyuno (bovido)

La nedefinitaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

La numeroj[redakti | redakti fonton]

  • 1–10: un, du, tri, quar, kin, sis, sep, ok, non, dek.
  • 0 = zero, 100 = cent, 1 000 mil, 1 000 000 = miliono
  • 13 = dek-e-tri (≈ 10 + 3)
  • 20 = du-a-dek (≈ 2 · 10)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]