Grazia Deledda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grazia DELEDDA)
Grazia Deledda
Nobel-premiito
Persona informo
Grassia Deledda
Naskonomo Maria Grazia Cosima Deledda
Naskiĝo 27-an de septembro 1871 (1871-09-27)
en Nuoro
Morto 15-an de aŭgusto 1936 (1936-08-15) (64-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Tombo Campo Verano vd
Etno Sardoj vd
Lingvoj sardaitalafranca vd
Loĝloko Romo vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater hejminstruo vd
Subskribo Grazia Deledda
Familio
Edz(in)o Palmiro Madesani vd
Infanoj 2
Profesio
Alia nomo Ilia di Saint-Ismael vd
Okupo verkisto • poeto • romanisto • dramaturgo • prozisto vd
Laborkampo poezio • rakontado vd
Aktiva dum 1891–1936 vd
Verkado
Verkoj Canne al vento ❦
Elias Portolu ❦
The Mother ❦
Ashes vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grazia Deledda (Gracja Deledda, naskiĝis la 27-an de septembro 1871, mortis la 15-an de aŭgusto 1936) estis itala verkistino.

Deledda naskiĝis en Nuoro, sur la insulo Sardio. La filino de riĉa familio jam frue komencis verki kaj publikigi poemojn kaj rakontojn en lokaj ĵurnaloj. Kiam ŝi en la jaro 1900 kune kun sia edzo transloĝiĝis al Romo, ŝi jam estis konata verkistino en tuta Italio.

En 1926 ŝi gajnis la Premion Nobel de Literaturo por "idealisma inspiro kun pitoreska klareco de vivo en sia hejmurbo. Ŝi traktas profunde kaj kompate ĝeneralajn homajn problemojn". Ŝi mortis en 1936 en Romo.

La verkaro de Grazia Deledda priskribas la vivon de la kamparanoj en Sardio, sed ankaŭ la burĝaron de Romo. Influite de Giovanni Verga ŝi sekvis la verisman skolon, sed kontraste al la ekzemplo de Verga, ŝi rezignis pri dialektaj esprimoj en sia lingvaĵo. Deledda ofte uzis la sardian pejzaĝon kiel metaforon por la malfacilaĵoj en la vivo de ŝiaj roluloj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La via del male ("La vojo de malbono", 1886)
  • Elias Portolu (1903)
  • Nel deserto ("En la dezerto", 1911)
  • Canne al vento (1913)
  • Marianna Sirca (1915)
  • La madre ("La patrino", 1920)
  • Annalena Bilsini (1927)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La patrino / Grazja Deledda. El la originala itala lingvo trad. Giuseppe Lacertosa. - Venezia: Mestrina Ed., [1983]. - 136 p.
La Lebanona cedro (1939) . El la originalo tradukis Thierry Tailhades (2021) por la tradukkonkurso de IEF: https://tjerielliono.blogspot.com/2021/08/grazia-deledda-la-lebanona-cedro.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]