Juliusz Kaden-Bandrowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juliusz Kaden-Bandrowski
Persona informo
Juliusz Kaden-Bandrowski
Naskiĝo 24-an de februaro 1885 (1885-02-24)
en Rzeszów
Morto 8-an de aŭgusto 1944 (1944-08-08) (59-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Protestanta-reformacia tombejo en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Subskribo Juliusz Kaden-Bandrowski
Memorigilo Juliusz Kaden-Bandrowski
Familio
Patro Juliusz Marian Bandrowski vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • prozisto • publikigisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juliusz KADEN-BANDROWSKI (naskiĝis la 24-an de februaro 1885 en Rzeszów, mortis la 8-an de aŭgusto 1944 en Varsovio) estis pola verkisto, ĵurnalisto, framasono, infanteria kapitano, sekretario de Pola Akademio de Literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis pianludon en konservatorioj de Krakovo, Lvovo, Leipzig kaj Bruselo (de 1907), tamen rezignis pri tiu ĉi kariero pro efikoj de dufoja manrompiĝo en infanaĝo. De 1907 okupiĝis pri publikaĵoj kiel korespondanto de pola gazetaro, verkante recenzojn kaj publicistajn skizojn. En Bruselo komencis studi filozofion. Tiam li forte engaĝiĝis en soci-sendependecan agadon en polaj junularaj asocioj inter elmigrintoj (posteuloj de Joachim Lelewel), ligitaj kun Revolucia Frakcio de Pola Partio Socialista. Krom publicista kaj prelega agado en 1911 li debutis literature per la romano Niezguła (verkata de 1909), bone akceptita de literatura kritiko. Samjare aperis volumo de noveloj Zawody (Konkuroj), kaj en 1913 la dua romano Proch (Pulvoro). Antaŭ eksplodo de la unua mondmilito li revenis al Krakovo kunlaborante ĉefe kun socialista semajnrevuo Naprzód (Antaŭen).

Aŭguste 1914 li eniris al la Unua Brigado de Polaj Legioj de Józef Piłsudski, kies adjutanto li iĝis. Poste plenumis funkcion de varba oficiro kaj de kronikisto de la Unua Brigado. Aprile 1916 estis avancita al standardisto, kaj januare 1917 al subleŭtenanto de la 5-a Infanteria Regimento de Legioj. Ekde septembro 1918 li aktivis en Pola Militista Organizaĵo en Krakovo.

Novembre 1918 eniris al Pola Soldataro, kie servis kiel staba oficiro pri komunikado dum bataloj pri Przemyśl. Poste raportis pri la defendo de Lvovo kaj de Orientaj Limregionoj dum la pola-ukraina milito, ĝis januaro 1919. Decembre 1918 iĝis la unua ĉefredaktoro de la semajnrevuo „Żołnierz Polski” (Pola Soldato), sed ekde printempo 1919 rezignis por raporti pri bataloj de la pola-bolŝevika milito – militiro al Vilno kaj Kievo. Tiutempe li gvidis Gazetaran Buroon de la Supera Komendantaro. Junie 1919 iĝis kapitano. En la jaroj 1923-1924 estis rezerva oficiro de la 14-a Infanteria Regimento en Włocławek.

De januaro 1921 dum kelkaj monatoj estis en Usono kun agitadaj prelegoj kaj informoj pri siuacio en Pollando en la medio de pola diasporo. En la 20-aj jaroj li abunde verkis: Kaden tiam eldonis romanojn, rememorojn kaj kolektojn de rakonto. De 1922 komencis presadon de politika romano Generał Barcz (Generalo Barcz), konsiderata la plej grava en lia kariero, kiun postsekvis viglaj polemikoj. La romano rakontis pri la tagoj de reakiro de sendependeco kaj estis bazita sur faktoj. De 1925 li presadis fragmentojn de sia laŭvica grava romano Czarne skrzydła (Nigraj flugiloj) pri soci-politika temaro, rakontanta pri sorto de ministoj de geografii-historia regiono Zagłębie Dąbrowskie (Będzin, Czeladź, Dąbrowa Górnicza, Sosnowiec). En 1932 verkis la politikan romanon Mateusz Bigda, analizanta batalon pri regopovo en la postmilita Pollando. Plu intense aktivis kampe de publicista agado kaj promocjo de literaturo. La tria romano devus esti Białe skrzydła (Blankaj flugiloj), verkata de 1937 kaj finita nur en 1942, kies plimulto de tajpaĵo pereis dum la dua mondmilito. Li apartenis al la unua redakta skipo de literatura revuo „Skamander”.

En la jaroj 1923-1926 prezidis al Sindikato de Polaj Literaturistoj, kaj denove en 1933. En la jaroj 1933-1939 estis ĝenerala sekretario de Pola Akademio de Literaturo. Ankaŭ li estis municipa konsilano de Varsovio. Dum la dua mondmilito, dum germana okupado, malgraŭ propono forlasi la urbon li restis en Varsovio (al kiu venis en antaŭmilitaj la 20-aj jaroj). Dum defendo de la ĉefurbo la 8-an de septembro 1939 li gvidis fakon de gazetara propagando en Civila Komisarejo ĉe la defendo-komendantaro. Poste partoprenis en sekreta instruado de literaturo kaj donis lecionojn de muziko. Arestita de gestapo kaj enketata. La lasta lia romano verkita dum okupado estas Jedwabny węzeł (Silka nodo), kies fragmentoj aperis en „Twórczość” n-ro 11, 1959. Tio estis la lasta volumo de la ciklo „Mateusz Bigda”.

Li mortis dum la ribelo de Varsovio rezulte de vundo, trafita de pafaĵo la 6-an de aŭgusto. Entombigita en kavinista tombejo.

Liajn romanojn karakterizas fideleco al faktoj kaj penetremo. Rimarkindaj estas elementoj de kondutismo kaj eksterordinara kunligo de diversaj stiloj kaj literaturaj rimedoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Juliusz Kaden-Bandrowski, „Generał Barcz”, Ossolineum, Kraków 1975. Enkonduko de Michał Sprusiński
  • Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro)
  • Współcześni polscy pisarze i badacze literatury. Słownik biobibliograficzny (Nuntempaj polaj verkistoj kaj esploristoj de literaturo. Vortaro biobibliografia), red. Jadwiga Czachowska kaj Alicja Szałagan. Warszawa 1996, volumo 4