Saltu al enhavo

Karel Havlíček Borovský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karel Havlicek Borovsky)
Karel Havlíček Borovský
Persona informo
Karel Havlíček Borovský
Naskonomo Karel Havlíček
Naskiĝo 31-an de oktobro 1821 (1821-10-31)
en Havlíčkova Borová,  Aŭstra imperio
Morto 29-an de julio 1856 (1856-07-29) (34-jaraĝa)
en Prago
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejoj de Olšany Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko Q117021736 vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Karel Havlíček Borovský
Familio
Patro Matěj Havlíček (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Josefína Havlíčková (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Josef Havlíček (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Julie Sýkorová-Havlíčková (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Zdeňka Havlíčková (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Havel Borovský • Karel Havlíček-Borovský • Hawliczek vd
Okupo tradukisto
literaturkritikisto
verkisto
politikisto
eldonisto
poeto
ĵurnalisto
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo kaj ĵurnalismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La bapto de caro Vladimir
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karel HAVLÍČEK Borovský (31-a de oktobro 1821 - 29-a de julio 1856), ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto, rigardata kiel ekzemplo kaj idealo de klera kuraĝa, prudenta, sindona organizanto de publika opinio. Li verkadis ankaŭ spritajn epigramojn pri politikaj aferoj. La aŭstria registaro ekzilis lin al Brixen, nokte, por ke la ĉeĥa publiko ne sciu. La noktan forveturon li priskribis en la satira poemo Tirolaj elegioj (esperantigis ĝin Jaroslav Mráz).

Politikaj satiroj estas ankaŭ la poemoj Reĝo Lavra (tr. Tomáš Pumpr) pri azenaj oreloj, kiuj beligas la kapon de reĝoj, kaj la ĉefverko estas La bapto de caro Vladimir, kies esperantigo estas ĉefverko ankaŭ de Tomáš Pumpr. La satiro primokas negocadon pri Dio, misuzadon de religioj. Post la apero de la Esperanta traduko en 1953 multaj komprenis tion kiel atakon kontraŭ la eklezio kaj volis la tutan eldonkvanton neniigi. Nun ĝi apartenas al la ĉefverkoj de nia traduka literaturo.[1]

Ankaŭ en la "Bapto" Borovský aludas, memironie, pri sia ekzilo, kiam li igas dion Peruno diri pri sia dia laboro "Briksen mem – kompare tion – estas preskaŭ ŝerco."

En la jaro 1918 estis nove estiĝinta la 9-a infanteria pafista regimento de nove kreanta la 3-a divizio de Ĉeĥoslovakaj legioj en Rusio nomita "Regimento de Karel Havlíček Borovský"[2]

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Pri La bapto de caro Vladimir

Citaĵo
 La fundamenta tono de la ĉeha literaturo restis ĝis en la 19a jarcento

nacia kaj sociala en demokratia senco. Karel Havliĉek (1821-1856) estis unu el la pioniroj de realisme pensanta generacio kaj iĝis verkisto de klasika signifo en periodo, kiam la liberalaj ideoj pli kaj pli enpenetris la habsburgan regnon kie ili estis severe kontraŭataj de despotisma reĝimo, apogata de trodependa eklezia hierarĥio. Krom la karakteriza fakto, ke Haviĉek estis la unua ĉeha tradukinto el Voltaire, „La Bapto de Caro Vladimir" pensigas pri alia franco, nome Rabelais (la. la cinik-burleskan „Marŝon de la Jezuitoj, ŝajne inspiris samspeca fragmento en „Gargantua" - ĉap. XXXVIII). Sufiĉas por ekhavi ideon pri la spirito de la nune esperantigita verko en dek „Kantoj", eksterlande preskaŭ nekonata malgraŭ tradukoj en le ukraina, rusa, germana, slovena, angla kaj pola. La ĉeĥa raso ŝajnas ja iom parenca al la franca pro ĝia emo al logiko kaj racionalismo, nehavante tamen ties facilan skeptikismon kaj gajan ironion. La sana gajo, la humoro, iam skribis la ĉeha akademiano H. Julinek, estas planto kiu ne prosperas sub la klimato de Bohemujo. Tial la ĉeĥa humuro plejofte identas kun malamo, malestimo, malespero. Kredeble la historia subpremado kaj suferado de la ĉeĥa popolo metis tian stampon sur ĝian literaturon... La vivo ankaŭ de l'tro frue mortinta Havliĉk, ido de energiaj montanoj, arda patrioto, sagaca politikisto kaj brila ĵurnalisto, ĉiam sur la barikado, estis ege maldolĉa. Post religia krizo dum li estis seminariano, li sin manifestis kiel senlaca sed neniel objektiva kontraŭbatalanto de absolutismo kaj klerikalismo, kio estigis sur la literatura kampo ducenton da epigramoi i.k. la priktraktatan verkon, kiu entenante aktualerojn ĉiamajn, estas unu el le plej mordaj paskviloj ekzistantaj. En detala aldono, la tradukinto, D-ro Pumpr, jam favore konata el „Literatura Mondo" kaj „Ĉeĥoslovaka Antologio" zorgas pri ekzemplaj biografio, klarigo pri la estiĝo de la poemo kaj komento pri la unuopaj kantoj. Temas pri Perun, la Jupitero de la slava mitologio, kiu rifuzinte tondri je ordono de la rusa caro Vladimiro, heroo de multaj popolaj eposoj, estas ekzekutita post kondamno fare de milita tribunalo:

...
La soldatoj - akraj knaboj
en juĝa-arto fortas:
ĉiujn siajn paragrafojn
en kuglujo portas.

La Civilan Tribunalon
ili mokas trafe:
ili juĝas laŭokule,
ne laŭparagrafe.

La Milita Tribunalo
ne bezonis dikton:
el nenio - kiel dio
kreis la verdikton.

Poste la caro, persvadite de la pastroj, ke nova dio nepre estas bezonata, okazigas konkurson por la vakanta „posteno" kaj ĉiuj religioj kandidate laŭdas siajn meritojn. Jen, tre koncize, la temo de la „nefinita" verko, pruntita de antikva kroniko, laŭcele aliformigita de la aŭtoro. Tiu ĉi, metante la orelon ĉe l'popola buŝo, funde studis ĝian poezion kaj salton kaj, rekreante ilin, atingis simplecon de kruda popolforto. Oni ja laŭdas la brilan vervon de la ĉehaj versoj kun preskaŭ popola kadenco, kiuj - trempitaj en folklora sprito foje triviale kun satira kromgusto -familiare disvolvigas al groteska karikaturo. Ni volonte kredas, ke necesis al la tradukinto „pesi tre atente la vortturnojn kaj zorge elekti la esprimojn por respeguli la familiaran etoson kaj la frapan forton de la poemo." Trapasinte la logiko-kribilon de nia internacia (legu: eksternacia) lingvo la popolaj esprimoj ordinare multe perdas de sia suko kaj spico. Kompense ĉi-kaze la komika genro permesis ankaŭ ĉerpi el la vulgara provizo de la lingvo kaj neriĉa rimaro (Ekz. „leki/feki; „Furzo-perdo/merdo". La tradukinto sendube sukcesis sentigi la „aromon" de la originalo, eĉ pli ol necese (kial?) malfaciligante la taskon per la apliko de internaj rimoj:

... „Mi matene devas pene
rosi kampan valon,
hejti sunon, kaj la lunon
fermi en la stalon.

kio, en alia traduko tekstas:

...Sed ve! Tuj matene devas
dio kampon rosi,
en la suno fajre hejti
kaj la lunon ŝlosi.

La kunmetaĵoj pro rimomanko kaj aliaj estas senartifikaj kaj rimoj kun diferenca gramatika formo neglige bonefikas. Kio neeviteble perdiĝis je „couleur locale. ' estas riĉe kompensata per treege amuzaj bildoj, de la ĉeĥa nacia artisto, majstro Jozef Lada.

Mallonge, la malfacile tasko estas lerte kaj glate farita de D-ro Pumpr kiu liveris, plenuzante ĉiujn eblojn, naturan, simplan, senperan, ridsonoran lingvajon. La klera leganto, se estus nur el literatura vidpunkto, vere interesiĝos pri ĉi tiu kurioza burleska pamfleto, kiu ajn estu lia propra opinio pri iaj akcesoraĵoj. 
— TYNEVERUM. Belga Esperantisto - Numero 322, Aprilo, 1954
Citaĵo
 La nova eldonejo «Stafeto» nin regalas per la dua volumo. Sur slava legendo pri caro Vladimir, la ĉeĥa verkisto Havliĉek konstruis drastan satiron, bedaŭrinde nefinitan. M i jam konis la duan kanton; aperintan en la Ĉeĥoslovaka Antologio, sed, se ĝi taŭgis por ĝui la belan formon, certe ne sufiĉis por kompreni la amplekson kaj la gravecon de la verko; : Kiel en ĉiu samspeca literaturo — ni, hispanoj, ja bone konas tion per nia ĉefverko Don Kiĥoto — estas du kontraŭaj aspektoj: kiu supraĵe legos, tiu gaje ridos je la popolaj tipoj, la bonhumoraj karikaturaroj, la inuitaj propravole uzataj anakronismoj (la agoj okazas en la X -a jarcento kaj oni parolas pri kanonoj, telegrafo, gazetoj, ŝtatpapero, ĉokolado...); sed kiu atente trafos la kernon, tiu spitos kaj fajros je la maljustaĵoj, ĉiam aktualaj, aplikeblaj al caroj kaj «malcaroj».

Certe ne ĉiuj kunsentos kun la opinioj de la aŭtoro; sed ĉiujn mirigos la humora talento de la verkisto. La traduko de T. Pumpr, en kvarversaj strofoj de 6-8-6 silaboj (la Ukrajna strofo «Kolomijkoj» de la originalo), estas bonega. La lerta tradukisto majstras la rimon, ludas kaj ĵonglas per la vortoj, sen preskaŭ uzi la apostrofon nek novajn vortojn. Li ofte uzas internan rimon. Jen specimeno:

Mi matene devas pene
rosi kampan valon,
hejti sunon kaj la lunon
fermi en la stalon.

Krom la poemo, la libro entenas noticon pri la aŭtoro, klarigojn pri ĉiu kanto kaj epilogon. La materia prezento estas alloga; bonhumoraj ilustraĵoj de la ĉeĥa Nacia

Artisto J. Lada jam ridigas la leganton antaŭ ol li legos. Bonan paperon kaj seneraran presadon ni ĝuas kiei mi trovis en malmultaj nuntempaj libroj. «Stafeto» indas aplaŭdon de ĉiu esperantisto. 
— A . Núñez Dubus. Boletín n068-069 (aug 1954)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La bapto de caro Vladimir; Karel HAVLÍČEK Borovský: tradukis kaj komentariis Tomáŝ Pumpr. Stafeto; La Laguna, 1953.
  2. (CS) PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie, bindita libro, 219 paĝoj, eldonis eldonejo Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná-Mizerov) en kunlaborado kun Demokratia movado de Masaryk, 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pp. 17 - 25, 33 - 45, 70 - 76, 101 - 120.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.