Kep Enderby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Keppel ENDERBY)
Keppel Enderby
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de junio 1926(nun 1926-06-25)
en Dubbo
Morto la 8-an de januaro 2015
en Sidnejo
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco aŭstraliano
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Universitato de SidnejoUniversitato de Londono
Okupo
Okupo politikisto • pledadvokato • esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Keppel "Kep" ENDERBY (naskiĝis la  25-an de junio 1926(nun 1926-06-25), mortis la 8-an de januaro 2015) estis aŭstralia esperantisto kaj politikisto.

Edukita en la Altlernejo de Dubbo li aliĝis en 1944 al flugarmeo, studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono, ekde 1950 laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto kaj en 1970 li estis elektita al la Parlamento de Aŭstralio. De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado, poste pri justico. Kiel juristo li ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis la emeritiĝo en 1992 li estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrujo. La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.

Kep Enderby esperantistiĝis en 1987 kaj funkciis de 1992 ĝis 1997 kiel prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la 82-a UK en Adelajdo (1997). Li estis dum kvar oficperiodoj komitatano de UEA 1992-2004 kaj prezidanto de Esperanta Jura Asocio 1996-2002. De 1998 ĝis 2001 li estis prezidanto de UEA. En la voĉdonado de la revuo La Ondo de Esperanto li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1999. En 2004 li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Kiel prezidanto de UEA Kep Enderby elstarigis en siaj paroladoj kaj artikoloj la gravecon de la laboro por la homaj rajtoj. Li pledis ankaŭ por pli proksima kunlaboro inter UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, aparte kun Sennacieca Asocio Tutmonda, kies fervora membro li estis.

Kep Enderby aliĝis kaj servis en la Aŭstralia Flug-armeo, kaj post tio studis juron. Li laboris kiel instruisto de juro en la Aŭstralia Nacia Universitato en Kanbero, kiel advokato, juĝisto kaj ŝtatisto. En 1970, li elektiĝis al la Aŭstralia Federacia Parlamento. Li estis, inter aliaj postenoj, ministro pri justico (1975) kaj juĝisto de la Supera Kortumo de Novsudkimrio (1982-1992).

Li esperantiĝis en 1987. Li okupis la jenajn postenojn en la movado:

Li estis elektita Esperantisto de la Jaro 1999, kiel dua laŭreato en la konkurso de "La Ondo de Esperanto".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Keppel Enderby » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Lee Chong-Yeong19982001Renato Corsetti
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.