Krakovo
Krakovo | |||
pole: Kraków, germane: Krakau, hungare: Krakkó, jide: Kroke | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Kraków | |||
Urbo | Pollando | ||
---|---|---|---|
Provinco | Malgrandpollanda Provinco | ||
Situo | Krakovo | ||
- koordinatoj | 50° 03′ 41″ N 19° 56′ 18″ O / 50.06139 °N, 19.93833 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 383 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 188 m s. m. | ||
Areo | 326,8 km² (32 680 ha) | ||
Loĝantaro | 756 183 (2010-12-31) | ||
Denseco | 2 313,9 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 5-a de junio 1257 | ||
Urbestro | Jacek Majchrowski | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 30-001 - 31-999 | ||
aŭtokodo | KR | ||
Situo de Krakovo enkadre de Pollando
| |||
Vikimedia Komunejo: Kraków | |||
Retpaĝo: www.krakow.pl | |||
Portalo pri Pollando |
Krakovo[1] (pole: Kraków, germane: Krakau, hungare: Krakkó, jide: Kroke) estas post Varsovio la dua urbo en Pollando laŭ grandeco (ĉirkaŭ 757 000 da loĝantoj). La urbo situas ĉe la rivero Vistulo en la sudo de Pollando kaj estas la ĉefurbo de la provinco Malgrandpolio.
Krakovo estas la iama ĉefurbo de Pollando (ĝis 1609) kaj estas unu el la plej gravaj kulturaj urboj de la meza Eŭropo. Malkiel multaj urboj de Pollando, Krakovo ne estis detruita dum la Dua Mondmilito. La urbocentro de la urbo listiĝas en la Monda Heredaĵo de Unesko.
Historio de la urbo
Krakovo ekestis ĉirkaŭ natura monteto, la Vavelo. Tie estis vojkruciĝo de malnovaj komercaj vojoj: la sukcena vojo de la Balta maro al Romo kaj la vojo de Konstantinopolo al Parizo. Je la Vavelo konstruiĝis urbo, kie dum kvin jarcentoj polaj reĝoj havis sian registaran sidejon. Unu el tiuj reĝoj estis Kazimiro la 3-a, kiu fondis en 1364 universitaton kiu hodiaŭ ankoraŭ ekzistas - ĝi estas la Jagelona Universitato. Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Krom palaco je la Vavelo troviĝas ankaŭ katedralo.
Post la tria dispartigo de Pollando en 1795 Krakovo iĝis parto de Aŭstrio, sed en 1809 Napoleono konkeris ĝin kaj aldonis la urbon al la duklando Varsovio. Post la malvenko de Napoleono, dum la Viena kongreso decidiĝis ke Pollando apartenos al Rusio kaj Prusio. Ĉar pri Krakovo oni ne povis findecidi, oni deklaris ĝin kune kun la ĉirkaŭejo libera, sendependa kaj strikte neŭtrala urbo. Tiu ĉi Respubliko Krakovo estis aneksita de Aŭstrio en 1846. Post la Unua Mondmilito la urbo denove iĝis pola. Dum la Dua Mondmilito Krakovo estis la ĉefurbo de la nazi-germana Guberniejo. Hans Frank loĝis en la Vavelo.
Vidindaĵoj
Religio
Krakovo estas jam de mil jaroj episkopujo kaj ekde 1925 estas sidejo de la ĉefepiskopo de la katolika eklezio. De 1964 ĝis 1978 tiu ĉi estis Karol Józef Wojtyła, kiu poste elektiĝis kiel papo Johano Paŭlo la 2-a. La urbo estas tradicie katolika "bastiono". La iam ampleksa juda popolo dum la Dua Mondmilito estis preskaŭ tute murdita.
Administra divido
- Stare Miasto
- Grzegórzki
- Prądnik Czerwony
- Prądnik Biały
- Łobzów
- Bronowice
- Bieńczyce
- Zwierzyniec
- Dębniki
- Łagiewniki
- Swoszowice
- Wola Duchacka
- Prokocim-Bieżanów
- Podgórze
- Czyżyny
- Mistrzejowice
- Grębałów
- Nowa Huta
Edukado
En Krakovo troviĝas multaj klerigejoj. Tie ekzistas 23 altlernejoj (inter ili 10 publikaj, 2 ekleziaj kaj 11 privataj). En la studjaro 2011/12 en la urbo studis 207 649 studentoj.[2] La plej grandaj altlernejoj estas:
- Jagelona Universitato (Uniwersytet Jagielloński)
- AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio (Akademia Górniczo-Hutnicza)
- Ekonomia Universitato en Krakovo (Uniwersytet Ekonomiczny w Krakowie)
- Krakova Akademio de Andrzej Frycz Modrzewski (Krakowska Akademia im. Andrzeja Frycza Modrzewskiego)
- Krakova Politekniko (Politechnika Krakowska im. Tadeusza Kościuszki)
- Pedagogia Universitato (Uniwersytet Pedagogiczny im. Komisji Edukacji Narodowej)
- Agrikultura Universitato (Uniwersytet Rolniczy im. Hugona Kołłątaja w Krakowie)
Gravuloj
- Andrzej Duda
- Wojciech Jerzy Has
- Marek Koterski
- Borys Lankosz
- Andrzej Munk
- Jerzy Stuhr
- Lajos Windisch-Graetz (tie naskiĝis)
Krakovo kaj Esperanto
En la urbo agas Krakova Societo ESPERANTO, fondita fine de majo 1906. Ĝia sidejo estas la Kulturdomo "Podgórze", kie okazas ĉiusemajne renkontiĝoj. Ekde 1997 ĝia prezindantino estas Lidia Ligęza. La oficiala organo de la societo estas Apudvistula Bulteno, eldonata ĉirkaŭ 8-foje jare.
La ĉefa evento de la loka movado estas Esperantaj Tagoj de Krakovo, organizataj fine de majo aŭ komence de junio.
En la urbo okazis du Universalaj Kongresoj de Esperanto. En 1912, kiam okazis la lasta kongresa parolado de Zamenhof, prezidanto de la LKK estis Odo Bujwid, tiama gvidanto de la Krakova Societo ESPERANTO. La societo organizis ankaŭ la kongreson en 1931, kun inaŭguro de Zamenhof-strato. En la jubilea jaro de Esperanto ĉi tie okazis la plej granda ĝis nun Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kun 1034 partoprenantoj.
Esperantistoj ligitaj kun Krakovo
Bildaro
-
Preĝejo de Kristkorpo en Krakovo
-
ĉefa placo
-
Teatrejo de Slowacki
Referencoj
- ↑ krakovo en vortaro.net
- ↑ [http://krakow.stat.gov.pl/cps/rde/xbcr/krak/ASSETS_2012_10_inf_syg.pdf SZKOLNICTWO WYŻSZE W WOJEWÓDZTWIE MAŁOPOLSKIM W 2011 R.] (pole)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la urbo (pole, angle, ruse, france, germane, itale, hispane)
- Oficiala porturista retejo (pola, angle, germane, france, ĉeĥe)
- Esperantlingva retejo pri Krakovo
- Retpaĝo de la Krakova Societo ESPERANTO
|