Saltu al enhavo

Kronvirusa malsano de 2019: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Coronavirus is disgusting. Get the Pfizer vaccine. Take a multivitamin.
Etikedo: Malfarita
Linio 1: Linio 1:
Coronavirus is disgusting. Get the Pfizer vaccine. Take a multivitamin.

{{TemasPri|la malsano|la kronvirusa specio, kiu kaŭzas la malsanon|SARS-CoV-2}}
{{TemasPri|la malsano|la kronvirusa specio, kiu kaŭzas la malsanon|SARS-CoV-2}}



Kiel registrite je 08:31, 7 maj. 2021

Coronavirus is disgusting. Get the Pfizer vaccine. Take a multivitamin.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la malsano. Por informoj pri la kronvirusa specio, kiu kaŭzas la malsanon, vidu la artikolon SARS-CoV-2.
La viruso SARS-CoV-2, kiu kaŭzas la malsanon

Kronvirusa malsano de 2019KOVIM-19[1] (KOronVIrusa Malsano-19, angle COVID-19; kutime oni diras simple kovimo) estas infekta malsano, kiun kaŭzas SARS-CoV-2, stamo de SARS-parenca kronviruso (SARSr-CoV).)[2] Tutmonde disvastiĝinte ekde 2019, la malsano respondecas pri la pandemio de kronviruso en 2020.[3] Oftaj simptomoj inkluzivas febron, tuson kaj dispneon. Muskola doloro, kraĉado kaj doloro de gorĝo estas kelkaj el la malpli oftaj simptomoj.[4] Kvankam la plimulto de kazoj rezultigas mildajn simptomojn, iuj progresas al pneŭmonito kaj al misfunkciado de multaj organoj.[3][4] Oni taksas la letalecon je inter 1% kaj 5%, sed tio varias laŭ aĝo kaj aliaj sanaj kondiĉoj.

La infekto estas disvastigita de unu homo al aliaj per spiraj gutoj, ofte produktitaj dum tusado. La tempo ekde la ekspono ĝis la apero de simptomoj ĝenerale varias inter du kaj dek kvar tagoj, mediane kvin tagoj.[5][6]

Ĉirkaŭ la pandemio - kroniko de elektitaj faktoj

  • 30-a de decembro 2019: Li Wenliang, 34-jaraĝa kuracisto de Uhano alarmis pro nova kronviruso sendante komunikon al grupo de aliaj kuracistoj kun priskribo de simptomoj kaj averto. Loka polico admonis lin kaj silentigis kun la postulo subskribi leteron konfirmantan la "falsajn komentojn".
  • 31-a de decembro: Post esploro de la raporto Tajvano kontaktiĝis kun Monda Organizaĵo pri Sano (WHO) pri transmisio de la viruso el Uhano de homo al homo, sed ĝi neniun informis pri tio.


  • 1-a de januaro 2020: Laboranto de esplorfirmao pri genomiko en Uhano ricevis telefonon de San-Komisiono de Provinco Hubei kun ordono ĉesigi teston de specimenoj el Uhano kaj ilian likvidon.
  • 3-a de januaro: Nacia San-Komisiono de Ĉinio malpermesis publikigi informojn ligitajn kun "nekonata malsano" kaj ordonis al laboratorioj transdonon de ĉiuj specimenoj al indikitaj institucioj aŭ likvidon de ili.
  • 9-a de januaro: Ĉinio identigis la novan kronviruson kiel kialon de la "mistera malsano" en Uhano.
  • 14-a de januaro: WHO aperigis en Tvitero: Enkondukaj esploroj faritaj de la ĉinaj regopovoj ne trovis klarajn pruvojn por la transmisio homo-homo de nova kronviruso - tagon pli frue informis pri la unua kazo ekster Ĉinio - en Tajlando.
  • 20-a de januaro: Ĉinio konfirmis transmision de homo al homo de la kronviruso
  • 21-a de januaro: US Center for Disease Control and Prevention (CDC) konfirmis unuan kazon de la kronviruso en Vaŝingtonio - la paciento antaŭnelonge revenis el Uhano al Usono.
  • 23-a de januaro: Uhano - 11 milionoj da loĝantaro - estis fermita. Ĉinio malpermesis vojaĝi de Uhano al aliaj urboj. Oni ne nuligis internaciajn flugojn.
  • 28-a de januaro: Direktoro de WHO Tedros Ghebreyesus laŭdis "travideblon" de Ĉinio pri la viruso.
  • 30-a de januaro: Tedros vizitis Ĉinion laŭdante regopovojn de tiu ĉi lando pro fikso de novaj standardoj de reago pri eksplodo de la epidemio - li anoncis, ke la epidemio estas minaco por la publika sano kun internacia signifo.
  • 31-a de januaro: Regopovoj de Usono anoncis de la 2-a de februaro limigon de vojaĝoj el kaj ĝis Ĉinio.


  • 1-a de februaro: Pro la epidemio Italio enkondukis krizostaton.
  • 4-a de februaro: Tedros kritikis limigojn enkondukitajn de Usono, dirante ke ili povas kaŭzi kreskon de paniko sen utilo por la publika sano.
  • 7-a de februaro: Menciita komence d-ro Li Wenliang mortis en Uhano post inflamo per la viruso. Lia morto kaŭzis indignon en la ĉina interreto.
  • 14-a de februaro: Tedros diris, ke WHO "serĉas manieron starigi medicinajn diagnozojn por ke aliaj malsanoj de spira sistemo, kune kun gripo, ne miksiĝu kun donitaĵoj pri COVID-19". Li ankaŭ avertis antaŭ kitiko de Ĉinio: "Tio estas tempo por solidareco, ne por kondamno".
  • 28-a de februaro: WHO laŭdis reagon de Ĉinio al COVID-19: "Decida agado de Ĉinio, por haltigi rapidan disvastigon de la nova infekta agento de spira sistemo, ŝanĝis fluon de rapide eksplodanta kaj morta epidemio".


  • 11-a de marto: Tedros nomis eksplodon de la malsano pandemio: "Ni antaŭvidas, ke nombro da kazoj, nombro da forpasoj kaj nombro da landoj estos ankoraŭ pli granda".
  • 18-a de marto: Ekzekutiva direktoro de WHO, Mike Ryan kritikis prezidenton Donald Trump.
  • 20-a de marto: Tedros diris, ke laŭ la raportoj de Uhano mankas tie novaj kazoj de la kronviruso.
  • 29-a de marto: Ai Fen, kuracistino el Uhano, kiu kiel unu el la unuaj kuracistoj informis kolegojn pri disvastigado de la kronviruso, malaperis. Ŝia sorto ne estas konata.


  • 8-a de aprilo: (...)

Laŭ "Kurier Wnet", kies ĉefredaktoro estas Krzysztof Skowroński, n-ro 81, marto 2021, ISSN 2300-6641

En diversaj landoj

Mortintoj

Esperantistoj:

Aliaj homoj:

Vakcinoj

Referencoj

  1. 2020-04-02, « KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto », Gazetara komuniko de UEA n-ro 860
  2. Naming the coronavirus disease (COVID-19) and the virus that causes it (“La nomumo de la kronvirusan malsanon (COVID-19) kaj la viruson, kiu kaŭzas ĝin”, angle — sed egale en la ĉina, la franca kaj la rusa), la 11-an de februaro 2020, Monda Organizaĵo pri Sano. Alirita la 12-an de marto 2020.
  3. 3,0 3,1 David S. HUI, Esam AZHAR, Tariq A. MADANI, Francine NTOUMI, Richard KOCK, Osman DAR, Giuseppe IPPOLITO, Timothy D. McHUGH, Ziad A. MEMISH, Christian DROSTEN, Alimuddin ZUMLA, Eskild PETERSEN, The continuing 2019-nCoV epidemic threat of novel coronaviruses to global health – The latest 2019 novel coronavirus outbreak in Wuhan, China (“La daŭra 2019-nCoV-epidemia minaco de novtipaj kronvirusoj al monda sano - la plej lasta eksplodo de novtipa 2019-kronviruso en Uhano, Ĉinio”), la 14-an de januaro 2020, International Journal of Infectious Diseases, 91:264–266 (angle, malferma atingo). doi:10.1016/j.ijid.2020.01.009. PMID 31953166. Alirita la 12-an de marto 2020.
  4. 4,0 4,1 Q&A on coronaviruses (COVID-19) (“Demandoj kaj respondoj pri kronvirusojn (COVID-19)”, angle — sed egale en la araba, la ĉina, la franca kaj la hispana), la 9-an de marto 2020, Monda Organizaĵo pri Sano. Alirita la 12-an de marto 2020.
  5. Pallister, Katy. COVID-19 Symptoms Take On Average Five Days To Show, Study Reveals (angle). IFLScience (2020-03-10). Alirita 2020-03-25. “The latest research to be published has estimated a median incubation period, ie the time between exposure to the new coronavirus and when symptoms are displayed, of 5.1 days.”.
  6. The Incubation Period of Coronavirus Disease 2019 (COVID-19) From Publicly Reported Confirmed Cases: Estimation and Application (angle). Annals of Internal Medicine. American College of Physicians (2020-03-10). Alirita 2020-03-25. “The median incubation period was estimated to be 5.1 days (95% CI, 4.5 to 5.8 days),...”.
  7. https://sezonoj.ru/2020/03/nekrologo-44/
  8. https://sezonoj.ru/2020/03/nekrologo-45

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Detekti la viruson Prelego de Ite Tytgat pri la kronviruso KOVIM-19 en la londona Esperantoklubo 12 junio 2020 (YouTube)