La silento de la armiloj
Le Silence des armes | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Bernard Clavel |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1974 |
Trajtoj | |
ISBN | 9782221006023 |
La verkisto kaj romanisto Bernard Clavel publikigis sinsekve komence de la 1970-aj jaroj, Le Silence des armes (La silento de la armiloj) kaj poste du aliajn verkojn, nome La Lettre à un képi blanc (Letero al blanka kepo), respondo al siaj kritikantoj, kaj Le Massacre des innocents (La Masakro de la senkulpuloj), frukto de lia batalo favore de la infanoj viktimoj de la milito aŭ de malbonaj traktadoj. En tiuj verkoj li luktas kontraŭ perforton, malamon kaj militon. Tiu lukto gvidis lin la tutan vivon.
Li tiel konkretigis en sia verkaro sian admiron por homoj kiel Gandhi aŭ Romain Rolland kiujn li citis multfoje kaj kies nomoj revenas ofte sub sian plumon. Tiun batalon li faris kun homoj kiel Edmond Kaiser, la respondeculo de Terre des hommes (Tero de la Homoj), la pastro Lelong, por savi la martir-infanojn aŭ minacitaj de malsatego, kontraŭ la mortpuno ktp. Li agadis flanke de la milit-rezistanto, Louis Lecoin pri kiu li skribis :«Li portis la mondon en sia koro kaj estas rigardante ene de si kion li havis pri tio kiel la plej sentema vido, la plej ŝarĝita de afekcio ».[1]
Enkonduko
[redakti | redakti fonton]En la periodo 1970-75, Bernard Clavel daŭrigis sian evoluon. Li kiu tiel estis admirinta lian onklon kapitanon en la batalionoj de Afriko, evoluis al aktiva pacismo kiu gvidos lin por batali flanke de la senheredigitoj kaj por defendi la milit-rifuzantojn. En lia verkaro tiu pacista engaĝiĝo iris al la eldono de tri verkoj:
La romano, Le Silence des armes (La silento de la armiloj), denuncas la militon de Alĝerio, la torturon kaj la perfortan "pacigon", tra la ribelo de Jacques Fortier, iu engaĝito kiu malakceptas reveni bati sin en Alĝerio; la eldono de tiu romano kaŭzis vivan polemikon kaj respondon de kaporalo de la Fremdula Legio, al kiuj Bernard Clavel respondos li-mem en libro titolita "Lettre à un képi blanc" (Letero al blanka kepo);
Lia renkonto en Laŭzano kun Edmond Kaiser, la respondeculo de la humana organizo Terre des Hommes (Tero de la Homoj) rezultis en leteraj interŝanĝoj kiujn Bernard Clavel transskribis en verko titolita Le Massacre des innocents (La Masakro de la senkulpuloj).
Ĉiu de tiuj tri verkoj reprenas eĥe la temojn, kiuj estas tie disvolvitaj kiam, ekzemple en Letero al blanka kepo, li lanĉas tiun krion reprenitan senĉese en La Masakro de la senkulpuloj: «Sed en tiu mondo, tro da infanoj mortis ke homoj propravole senigis je tiu lumo ».
Liaj romanoj la plej freŝdataj estas ankaŭ plenplenaj de tiu engaĝiĝo kontraŭ la milito. Ekzemple en "Brutus", romano aperinta komence de la 2000-aj jaroj , kies agado okazas dum la epoko, kiam la Romianoj persekutis la kristanojn en la tuta imperio, «La Romianoj daŭre mortigas, prirabas kaj incendias […] Tiam ĉie la sango fluas, la sango de la senkulpuloj», ĝis "Les Grands malheurs" (La Grandaj Malfeliĉoj), kie li kondamnas la masakron de la mondmilitoj de la 20a jarcento kaj denuncas la nuklean armilon.
La silento de la armiloj ("Le Silence des Armes")
[redakti | redakti fonton]Prezento
[redakti | redakti fonton]El la tutaj romanoj de Bernard Clavel, kiuj denuncas perforton kaj militon, tiu estas la plej impona. Ĝi estigis multajn reagojn. Liaj kritikantoj ne eraris kaj vigle atakas lian verkon. La verkisto respondis serenege en Lettre à un képi blanc (Letero al blanka kepo).
Tie ĉi alfrontas al si du konceptadojn, du sintenoj antaŭ la vivo: sinteno de kelkaj kiuj rekomendas la perforton aŭ cedas al ĝi per malfortaĵo, aŭ sinteno de tiuj kiuj malakceptas perforton, nome tiu de Romain Rolland kaj Jean Giono. Bernard Clavel citas ilin en sia libro, kaj sia amiko la pacisto Louis Lecoin al kiu li redonas omaĝon kaj al kiu li dediĉas sian romanon.
La memoro de la kaporalo Jacques Fortier fiksas sin en la neelteneblaj bildoj kiuj subakvigas lin neatendite, kiam "sturma taĉmento... elpelis la loĝantojn frapante ilin per botoj kaj fusil-pugoj» . Lia ĵurasa vilaĝo memorigas al li «tiujn alĝeriajn vilaĝojn de kiuj ne restis sub la suno tiuj kelkaj eroj de muroj nigrigitaj. Ruinoj. Ruinoj foje kovrante kadavrojn de bestoj, de viroj, de virinoj kaj eĉ de infanoj. » Tie for, « freneza vento blovekscitis la incendiojn, blovante plenajn vilaĝojn de senkulpaj infanoj. » Ĉiuj ĉi infanoj de kiuj li elvokos la kalvario en ''La Masakro de la senkulpuloj''. Bildoj tiel sovaĝaj kiel Jacques ne povas pardoni sin sian blindecon.
Tiu romano estas trairita de pezaj silentoj, kiuj donas ampleksan rolon al la vento kaj al la pluvo, al la furoro de la elementoj, kiuj valoras tiom kiom tiu de la homoj. Al la silento de la armiloj respondas aliaj silentoj, kiuj markas la tempon en tiu vilaĝo de Ĵuraso apud Lons-le-Saunier, laŭ la sezonoj, «tie ĉi, estis ĉiam la kvieto kaj la silento» kiam «estis longa momento de tiu tute viva silento de la mil krioj de la tero kaj de la vilaĝo» kun maltrankviligaj paŭzoj kiam «de la valo nevidebla venassufokajn silentojn.»
Peza la silento kiam la voĉo de lia patrino «resonas en la silento de la kuirejo» aŭ la silento de «la spirado de la aferoj dormintaj.» Jacques memoris pri la koleroj de lia patro kiu volis «altrudi silenton al la stultuloj".
Ĉiuokaze, «inter lia orgojlo kaj tiu de lia patro, la silento instaliĝis.» Tiel la silento kontraŭstaras al la frakasado de la armiloj superregita de tiu obseda demando: «Ĉu necesas ke ĉiu generacio konu sian militon por ke la homoj sentu pri tio la sensencaĵon?»
Enhavo kaj resumo
[redakti | redakti fonton]Post estado en Alĝerio kaj kelkaj sekvaĵoj de la milito la kaporalo Jacques Fortier rehejmeniĝas, en Ĵurason kie li naskiĝis, por pasigi kelkajn semajnojn de resaniĝado. Estas la prodiga filo kiu revenas, tiu kiu lasis siajn parencojn, sian teron. Kaj pro tiu kialo, en la vilaĝo oni estas venĝema kontraŭ li. Ĉar malmulte akceptis lian armean engaĝiĝon.
Nun, ĉiu estas forlasita, la domo kaj la vitejoj, lia patrino mortis dum li estis "tie for", li retrovas sin sola, kun lia amiko Désiré Jaillet kaj lia edzino Yvonne. Kiam li demetas rubusujojn kaj aliaj plantoj, tio kio motivas lin, estas la memoro de lia patro por kiu ĉiu vivo estis sakrita, eĉ tiu de malgranda birdo.
Supre de la vilaĝo sur la altebenaĵo, « li retrovis sian teron... Li fariĝis alia viro. » La paroloj de lia patro resonis ankoraŭ en lia kapo : « mortigu nenion. Estas tio kio faras la ekvilibron. La tero estas vivanta ! »
Sed li ne plu leĝe pôsedas la domon.
Li barikadis sin ĉe, decidita por resti tie ĉi, kaj ne plu militi. Pli kaj pli li nervoziĝas pro la apudaj eksplodoj de la argilkolomba pafado. En la posttagmezo, ne plu tenante , li prenis la armilojn de lia onklo Émile, la eksmilitisto, kaj pafas en la direkto de argilkolombajn pafistojn. Ili fuĝas en la kamparo. Nun, Jacques estas sola en sia domo, barikadita kun siaj armiloj, sieĝita de soldatoj. Li havas neniun postulon. Li havas nur kriegon kontraŭ la perforto kaj la milito. La spirito de Jacques, estas miksaĵo : la soldatoj, kiuj nun pafas lin, Alĝerio kaj la embuskoj.
Letero al blanka kepo ("Lettre à un képi blanc")
[redakti | redakti fonton]Laŭ la kaporalo Mac Seale, la pacismo estas sinonimo de malkuraĝeco. Bernard Clavel gardas de la infanaĝo iom da militismo. Restas precipe la plej feliĉaj memoroj, la nostalgio kaj ioma romantismo, tio kio notu Jean Guéhenno : « Oni ne revenas de iuj impresoj de la infanaĝo. Ili markas la koloron de la animo. » La infanaĝo de Bernard Clavel estis markita de la heroaj rakontoj de lia milita onklo. Tiu onklo inspiras lin en "Quand j'étais capitaine" (Kiam mi estis kapitano) kaj en alia romano "Le Soleil des morts" (La suno de la mortintoj). Necesas al li multaj jaroj por forĵeti tiun emon al milito. Ii dumvive rezistis ankaŭ al tiu perforto kiu loĝas en sia menso. Li aldonas en "Paroles de paix" (Paroloj pri paco) en 2003, ke milito laŭ li « aperas kiel kontaĝa malsano, kiel la pesto, la typhus kaj la lepro ».
Ĉiu milito kunportas sian kohorton da kripluloj kaj da mortintoj, la riveroj de larmoj de la vidvinoj kaj de la orfoj, kun la surscenigo de la "herooj", kies nomoj estas gravuritaj sur monumentoj aŭ vicigitaj en militaj tombejoj, kiel tiu de Montluel apud Liono, de kiu parolas Bernard Clavel. Racio kaj malracio. « La milita morto estas ĉiam malvenko de la racio. Malvenko homa».
La aventuro, kiun iuj vidas en la milito estas jam vivanta. En 1940, Bernard Clavel, li mem, defendas ankoraŭ tiun ideon dum la disfuĝo, kiu okazis dum la Batalo de Francio. Al la makiso en Ĵuraso, li ĉeestas dum la torturoj de iu nomita Jacquot kiun li konis iom. La torturo, esenca demando : « se oni akceptas la militon, necesas akcepti la tuton ». Li aldonas aludante lian agon kun Terre des Hommes (Tero de la Homoj) : « mi tenis en miaj brakoj tro da infanoj kriplintaj aŭ brulintaj por aŭdi ankoraŭ paroli pri pura milito sen ribeli min. » Kaj li konkludas : « Mi, mi eniras en la detalojn, estas la rajto je la milito, kiun mi rifuzas al vi.»
Li serĉas la kialojn de tiu engaĝiĝo por la armeo kaj la milito. Li citas Paul Bonnecarrère, kiu pensas ke la homoj esperas tiel eskapi el la nesufiĉeco, transcendi sin heroiĝante. Por Bernard Clavel, « militkrimo estas pleonasmo » kaj ĉiu soldato, ne nur ĝenerala kiel La Bollardière, devus rajti retiri sin kaj de sin deklari konscienceca obĵetanto, kiel en lia romano La silento de la armiloj. Eĉ la Nurembergaj procesoj kaj la nocio de krimo kontraŭ la homeco malplenumis altrudi internacian strukturon por meti la militon krom la leĝo. Laŭ li, nur la ne-perforto kaj la pasiva rezisto kaj civila malobeo – Kiel la ĝenerala striko en Amsterdamo en 1941 por malhelpi la deportadojn de Judoj - estus vere efikaj. Sed la malbono estas tiel grava, la homoj tiel kondiĉitaj ke la homa speco estas « minacita de siaj propraj malkovroj » kaj ke ĝi suferas « de malsano de koro.»
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Ni vivas ĉiam la miljaran batalon inter tiuj kiuj konstruas kaj tiuj kiuj detruas, la masonisto kaj la militema. La konscienceca obĵetanto estas konsiderita kiel malbona franco kaj malkuraĝulo. Sed, kvankam tiu realo restas kaŝita, tabua, neniu soldato en la batalo ne povas nei la timon kiun li spertis. Tiu terura realo, Gabriel Chevallier elvokis ĝin en sia libro La Timo, skribante « mi hontas de la malsana besto […] mi havas fian timon ». Post la apero de la libro, li estis aparte misfamigita, « la timo kaj la honto de la sango elverŝita oni tamen necesu reteni unue de tiu masakrego.» La timo prenas kun la atoma armilo novan dimension, « ĉiu riskas kraki, kaporalo » anoncas Bernard Clavel al Mac Seale kaj preskaŭ neniu ne havas la koleron denunci tiun situacion. Kiam sinjoro Edmond Kaiser[2], respondeculo de la organizaĵo Terre des Hommes (Tero de la Homoj), demandis al la Monda Organizaĵo pri Sano – Kiu okupas sin tamen de la sano de la mondo - kondamni la francajn nukleajn testojn, li ricevis nur respondon prokrastiga. Oni devas vivi kun la atoma minaco. Ĉar la kaporalo Mac Seale licas al si citi la nomon de Louis Lecoin, Bernard Clavel profitas pri tio por redoni al li omaĝon. li rekonas tion kio li devas al li kaj ke li ĉiam agis por la justeco kaj la paco kaj riskis sian vivon por defendi la konsciencecajn obĵetantoj. Malmultaj soldatoj estas veraj volontuloj, la plimulto marŝas al la batalo, devigitaj, timante pafekzekutado. La vera kuraĝo, estas tiu de Louis Lecoin kaj diris Jaurès : « La homaro estas malbenita se, por elmontri kuraĝon, ĝi estas kondamnita mortigi eterne. » Bernard Clavel arde kritikas la historion de Francio, « nia unua sinistra imperio », kaj la venĝismo de Barrès kaj Déroulède de kiu sia patrino kantis la patriotismajn kantojn. Sed la patrujo estas nur iluzio ĉar ĉiu havas pri tio sian propran difinon. Tiu iluzio foje kondukis al teruraj manipuladoj ĝis indiki la judajn kiel propekaj kaproj. Hans Balzer, la malamiko renkontita dum la milito en kazerno de Carcassonne fariĝas amika proksimume dudek jaroj poste, komplico tra la verko de Romain Rolland. Ambaŭ, ili levas sin kontraŭ tiuj kiuj akceptas « la fatalo de la milito, pli forta ol ĉiu volo.[3] » Bernard Clavel sindemandas: « kiu legu : Super la Miksbatalo ? Mi trovis nur tre malmultajn bibliotekojn, kiuj enskribis tiun ĉefverkon al sia katalogo.[4] »
« Mi amus, diris Bernard Clavel al sia interparolanto pri la patrujo, ke mia amo ne forpelas mian lucidecon. » Li konfesas esti paradoksa viro. Lia '"mermoaĵa skatolo" enhavas « blankajn kepojn. » Lia ĉar en sia familio la militmitoj iras de generacio al generacio. Li rakontas en sia romano " Les Roses de Verdun" (La rozoj de Verdun) historion de industriisto riĉigita pro la milito, liaj konsciencriproĉojn post la morto de lia filo mortigita en 1940, kaj kiu neniam kondamnos la militon.
La kerno de la problemo, estas ke ĉiu kapablas preni sur sin kaj ne-perforte agante pagi sian pagon : « se li volas postuli de registaro ke li engaĝas sin sur la vojo de la paco. » Li memorigas la mesaĝon de Kristo, lia malakcepto de la perforto kaj de la venĝo. Li rakontas sia romano "Brutus" la oferon de la unuaj kristanoj .
Ĝis la malapero de la fermentoj de malamo en la koroj paco ne povos progresi. Bernard Clavel pruntas tiun citaĵo de sia amiko Jean Giono : « Kiam oni ne havas sufiĉe da kuraĝo por esti pacisto, oni estas militema.[5] »
La masakro de la senkulpuloj
[redakti | redakti fonton]Tiu teksto, enorma krio de homoj kiuj baraktas kaj debatas por savi tra la mondo infanojn en la sino de la organizo Tero de la Homoj, estas konstruita en du grandaj partoj :
- Komuniko de Bernard Clavel pri lia renkonto kun la respondeculo de Tero de la Homoj en Laŭzano (Edmond Kaiser) kaj lia ĉiutaga lukto kontraŭ la milito kaj la morto, la momentoj de ĝojo, de ĉagreno, de malespero kaj de ribelo.
- kaj eltiraĵo de la perletera dialogo inter Bernard Clavel kaj Edmond Kaiser.
« Multe antaŭe konatiĝi kun vi, skribas Bernard Clavel, mi sciis ke nia ekzisto estas farita de malkovroj, ke ĝi estas kondiĉita de renkontoj. » Renkontoj kun homoj kiuj ne estas majstrojn por pensi sed majstroj por vivi, sen ambicioj kiuj agas en la ombro, pacience, sciante la vojon kiu necesas trairi. Longa vojo. Tiuj homoj kiujn li amegis estas unue Louis Lecoin, pastoro Martin Lutero King kaj mahatma Gandhi, la kunuloj de vojo kiel nomis ilin Romain Rolland.
La malkovro por Bernard Clavel, okazas « iama dimanĉo de januaro, kiu fosis lian lokon en mia memoro ». Por li, la civilizacio signifas ankaŭ "tute havi ĉemane, kaj nenio ĉekore". Necesi senĉese lukti kontraŭ la indiferenteco, kontraŭ la nesentemo ĉar estas pro tio ke mortas la infanoj. La ŝlosilo estas : « ripeti sin sen ĉesas ke [•••] estas VIA infano ». Via infano, « imagu lin du tagojn sen manĝi … ». Pensu ankaŭ al Amadou la adoptita filo de la Edmond Kaiser, senigita de liaj manoj kaj kiu, plena de espero kaj de vivo, atendas liajn protezojn. Bela ekzemplo por ĉiuj en mondo kiu « fabriko kaj konsumas la nutraĵon, la bomboj kaj la infanoj al la sama kadenco » (en "Mourir pour Dacca", Claude MOSSE, autaŭâparolo de Bernard Clavel, en 1972).
Bernard Clavel pensas pri pentristo, kiun li ŝatas kaj konas bone, Brueghel kaj pri la pentraĵo "La Masakro de la Senkulpuloj", kiu spegulas ankaŭ ĝian epokon, kaj montras ĝian absurdon.
Li pensas same al sia amiko Louis Lecoin kiu, infanaĝe, sekvis la malrapidan morton de sia patrino, levante kun teroro palpebron por sin certigi ke ŝi vivis ankoraŭ. Sufero kaj soleco. Li demandas sin pri la efiko de tiu teksto, kiun tiel kostis al li : «Ĉu eblus ke reala komuniko starigis sin inter la reto de inko, kiun mi lasas kuri sur la papero kun tion kion la homoj havas en ili, plej sekreta parto de ili, la plej protektita ».
La respondeculo de Tero de la Homoj starigas teruran akuzadon kontraŭ tiun homan mizeron, kiun li tuŝas ĉiam kun kompato kaj kolero, kaj kontraŭ ĉiuj respondeculoj de la dramoj kiuj okazas sur ĉiuj kontinentoj. Litanio de la datoj, precipe el Vjetnamio kaj Niĝeria Enlanda Milito en Biafra je tiu epoko. Edmond Kaiser atestas pri sia terura sperto, « la absoluta vero, troviĝas en la paljodomoj de malsatego, de sufero kaj de morto ». La unua respondeculo, estas la milito kaj sia kohorto de malamoj ĉar laŭ la patro Lelong, « la Masakro de Oradour-sur-Glane estas frukto de la milito, kiu kreskas tiel nature kiel la pomo sur la pomarbo ».
La rajto fondita sur la moralo estas senefika, trompo. Kolero, tiu de Edmond Kaiser kaj tiu de Bernard Clavel, estas enorma krio de indigno kontraŭ, tiuj kiuj volis kaj programis tiujn masakrojn de infanoj en Afriko, « malsategon oni volis, […] mi deziras al la respondeculoj krevi pro la putraĵo, kiun ili estas ». Tempo de la murdintoj, tempo de la oferitaj.
Venas ankaŭ la momentoj de malviglo, de malespero : « Pro kutimo, Bernard, pro kutimo ni nur vidas la tiun flankon de la mondo : malĝojo, mizero, prostracia mondo. » La mizero, eĉ sen la milito, ŝajnas fariĝi la komuna parto, la malsatego plivastigas ĉien siajn tentakloj kaj ĉe la stomako la timo de la morgaŭo. La bonaj sentoj kaŝas sin sub karitato, la eksaj malriĉuloj fariĝis riĉaj kaj amneziaj, karitato iĝis facila reklamado : « karitato, kiu mortus se reĝus veran justecon ".
La mondo estas tiel, fabrikante kanonojn, militŝipoj, « ŝtelo de tiuj kiuj malsatas », indiferenta, forgesema, kiu tro rapide reiras al siaj ĉiutagaj zorgoj… La litanio daŭras kun Hindio kaj Brazilo, tiuj landoj « de luksaj feŭdaj posendantoj, kiuj havas por si la leĝon kaj kontraŭ si la realojn. » Tie for, la vivo de la plej malriĉaj, estas pli malbone ol tiu de la sklavo, kiu almenaŭ estis nutrita. Zonoj de ne-rajto, kie la brutala forto kaj la fusilo estas la leĝo.
La konkludo estas amara kaj diris Edmond Kaiser, « la pura humanca helpo, ne konfesia, ne politika, kaj simple justeco, ekzistas preskaŭ nenie tra la mondo. » Bernard Clavel, kiu diris labori al « distri la mondon », ne facile travivas la konstantajn memorigojn de Edmond Kaiser, tiu « venenisto de mia ekzisto », pri la malfeliĉoj de la mondo kaj la drama kondiĉo de granda nombro de infanoj. Tiu foto de Hiroshima ke li rigardas estas por li la simbolo de la absoluta milito, de la morto planizita grandskale. La genio de la homaro kaj lia teknologio povas esti uzitaj por la bono aŭ por la malbono, por la feliĉo aŭ la malfeliĉo de la homaro. Laŭ la reĝado de la racio aŭ de la malracio.
La litanie de la suferoj, de Peruo al Koreio, ĝis la reveno de la Edmond Kaiser en Amsterdamo. Fino de la vojaĝo. Fino kiu oscilas inter amareco kaj kolero, kiam la respekto de la vivo ne plu signifas ion.
Sekvas atestoj, kelkaj blovoj de espero por multe da suferoj kaj de alvokoj al la helpo. Sekvas tiu mesaĝo de Bernard Clavel insistante sur la fakto « Restas al trovi la vojon, kiu kondukos nin rekte al tiu vastega doloro de la senkulpuloj », kaj kun kiom da kompato kaj de volonteco, la estonteco havas ankoraŭ sencon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Omaĝo al Louis Lecoin en Le Massacre des innocents
- ↑ Vidu Edmond Kaiser, La Marche aux enfants, 1979
- ↑ Vidu leteron al Hans Balzer en Bernard Clavel, biografio de Michel Ragon, éditions Seghers
- ↑ Voir Stefan Zweig, Romain Rolland : sa vie, son œuvre, Belfond, Paris 2000 ; Le Livre de poche, Paris 2003
- ↑ Vidu Jean Giono, korespondado kun Jean Guéhenno, éditions Seghers, 1975
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- 1970 La masakro de la senkulpaj, Eldonoj Robert Laffont
- 1974 La Silento de la armiloj, Eldonoj Robert Laffont
- 1975 Letero al blanka kepo (Lettre à un képi blanc), Eldonoj Robert Laffont
- Louis Lecoin, Skribaĵoj, eltiritaj de 'Libereco' kaj de 'Defendo de la viro', prefacoj de Bernard Clavel kaj de Robert Proix, Pacisma Unio (UPF), Bulonjo, 255 paĝoj, 1974
- Revuo Libereco de Louis Lecoin, artikoloj de Bernard Clavel pri la pacismo kaj la konsciencece obĵeto
- La Afero Deveaux, artikolo de Bernard Clavel, Eldono Unua Eldono, kolekto Speciala Eldono, 1969
- La Laboristoj Fronte al La armeo, Jean Authier, postparolo de Bernard Clavel, Moisan Pacisma Unio de Francio, 80 pp.
- Morti por Dacca, Claude MOSSE, prefaco de Bernard Clavel, Parizo, Robert Laffont, in-8 broŝurita, 220 paĝoj, 1972
- Ili semis niajn liberecojn, Michel Ragon, antaŭparolo de Bernard Clavel, Eldonoj Syros, 1984
- Mi havis ses jarojn al Hiroshima. La 6an de aŭgusto 1945, 8h15, Nakazawa Keiji, antaŭinta de La timo kaj la honto de Bernard Clavel, Eldonoj Serĉas Lin-Tagmezo, 2005, 169 paĝoj, 2005
- Rakontoj kaj provoj (Clavel)
- Homaj rajtoj (Clavel)
- Eldonoj de la Silento de la armiloj