Lev Trockij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lev Trocki)
Jump to navigation Jump to search
Lev Trockij

Lev Trockij, ruslingve: Lev Davidoviĉ TROCKIJ (russkribe: Лев Давидович Троцкий; naskiĝis je la 7-a de novembro [aŭ 26-a de oktobro j.k.] 1879, mortis je la 21-a de aŭgusto 1940) estis politikisto kaj grava partoprenanto en la Oktobra revolucio en Rusio.

Li naskiĝis kiel Lev Davidoviĉ Bronŝtejn (Лев Давидович Бронштейн) de judaj gepatroj en Janovka, Ĥersona provinco, Rusia imperio.

Li aktive kaj decide partoprenis en la Rusa Revolucio de 1917 kaj estris la ruĝan armeon dum la Rusa Enlanda Milito. Li estas kreinto de la simbolo de serpo kaj martelo (kun stelo). Antaŭ kaj post la morto de Lenino li oponis la mallojalan kaj kontraŭleninan konduton de Stalino. La adeptoj de Trocko konsistigis novan movadon ene de la komunismo, Trockismo. Iliaj referencoj estas Karlo Markso, Frederiko Engelso, Roza Luksemburgo, Vladimir I. Lenino kaj Leo Trocko.

Trockij estis elpelita el Sovetio kaj finfine murdita de la stalina agento Ramón Mercader en Coyoacán, Meksikurbo en 1940, post la fondo de la 4-a Internacio en 1938.

Li estis modelo por la fikcia revoluciisto Emmanuel Goldstein en la politika romano 1984 de George Orwell.

Ordono de Trockij[redakti | redakti fonton]

Kiel komandanto de Ruĝa Armeo, kune kun Lev Kamenev ordonis la 12-an de januaro 1919 realigi planon de Lenin kun kodnomo "Vistulo". Ruĝa Armeo estis konkeronta terenojn de Nemunas ĝis Okcidenta Bugo, kaj poste traironta Pollandon al Germanio, kie komenciĝos komunista revolucio. Celon de la operaco skizis Lenin: Ni provos pere de bajonetoj, ĉu en Pollando ne maturiĝis jam la proleta socialisma revolucio (...) frakasante la polan armeon, ni frakasos la eŭropan pacon. La 14-an de februaro 1919 komenciĝis pola-bolŝevika milito.

Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

- Leo Trocko: La malsano de Lenino. En: Leo Trocko: Antaŭparolo kaj enkonduko al la germana eldono de "La konstanta revolucio" kaj La malsano de Lenino. Kun biografietoj de Jurij Finkel. Traduko el la germana kaj postparolo de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 112 paĝoj, ISBN 978-2-36960-045-9 (= MAS-libro 143);

- Leo Trocko: La testamento de Lenino. Elangligis Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 102 paĝoj, ISBN 978-2-36960-052-7 (MAS-libro 148);

- Leo Trocko: La daŭrigata revolucio. Traduko laŭ la germana eldono de 1930 kaj postparolo de Vilhelmo Lutermano kun biografietoj de Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2016, 416 paĝoj, ISBN 978-2-36960-059-6 (MAS-libro 155);

- Leo Trocko: Tekstoj antaŭ kaj dum la germana katastrofo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 86 paĝoj, ISBN 978-2-36960-074-9 (MAS-libro 168).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dmitrij Volkogonov, Trocki. Niewolnik idei, ideolog zbrodni (Trockij. Sklavo de ideoj, ideologo de krimoj), Eldonejo Amber, Varsovio 1996 (dua eldono: Amber, Varsovio 2008)
  • Bertrand M. Patenaude, Trocki. Upadek rewolucjonisty (Trockij. Falo de revoluciisto, Wyd. Dolnośląskie, Vroclavo 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]