Saltu al enhavo

Masakro de Lieyuo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La masakro de Lieyuo, ankaŭ nomata Marto 7 Incidento, Incidento de DonggangoMasakro de Donggango, (tradicia ĉina: 三七事件, 東崗事件 aŭ 東崗慘案), okazis la 7-an de marto 1987 sur Donggangan golfeton de Lieyua Insulo (ankaŭ konata kiel Kampa Kinmano aŭ Quemoyeto; ĉina: 烈嶼 aŭ 小金門), Kinmano, Fuĝjano, Respubliko Ĉinio ĉe Tajvano. Ĉiuj 19 Vjetnamoj rifuĝintoj alteriĝantej sur marbordan strandon estis mortigitaj de armeo de la Respubliko de Ĉinio laŭ «Taglibro de Ĉefo de la Ĝenerala Stabo (1981-1989)» de Generalo Hau Pei-tsun (郝柏村), tamen la gardanta serĝento ĉe sceno atestis ke pli ol 19 korpoj estis nombritaj. En 2024, kvar norvegaj familianoj venis al Tajvano por atesti, ke estis 24 viktimoj, inkluzive de kvar familioj, ok infanoj (unu bebo), kvin virinoj (unu graveda) kaj dek unu viroj[1][2][3].

La mizero enradikiĝis de antaŭa kazo pri 2 ĉinaj amantoj naĝantantaj al Dadanan Insulon (大膽島) por serĉi politikan azilon, kie estas pli malgranda insuleto proksime de Kinmana kaj Lieyua insuloj, kiuj ĉio validis kiel milita zono sub militjuro en tiu tempo regantate de Tajvano eksteren Ĉeftera Ĉinio. Loka deputito komandanto el 158 Lieyua Divizio (烈嶼師), Generalmajoro Chian, ricevis ilin kaj eskortis ilin al la supera Kinmena Defendo Komando (金門防衛司令部), sed tuj estis forigita de komando pro malobei rektan ordon "Ne prenu ajnan kapitulacon en milita zono". Pro tio, deputito komandanto de pli malproksima Erdana insulo (二膽島) en landlimo, Subkolonelo Chung, alvokis ĉiujn soldatojn por reaserti pli severan ordon "Devu mortigi kiun ajn surteriĝante sur insulon sen escepto!"- baldaŭ poste, estis promociita tiel la komandanton de 472 Nantanga brigado (南塘旅) kontrolante ĉiujn unuojn de la Sudlieyua Defendo teamo, kiuj efektive kaŭzas masakron poste.

7 tagojn antaŭ la incidento, ĉina fiŝkaptado boato transirante markolon ricevis intensajn pafadojn kaj bombadojn proksime de Dadana Insulo kaj ekbrulis kun flamoj tagmeze le 28-an de februaro. Kvankam fiŝkaptistoj surŝipaj svingis blankan ŝtofon kial la blanka flago kaj provis komuniki, sed estis poste alfundiĝitaj per ordono de nova Dadana komandanto kun tankaj pafoj. Nure unu pluvivanto naĝis al proksima rifo, sed estis fine perdita inter ondoj. La disciplino prenadi neniun kapitulacon estis ekzekutita al ekstremo ekde tiam.

La 7-an de marto, boaton da Vjetnamoj rifuĝintoj alvenis al Kinmano kaj postulis politikan azilon, sed estis malaprobitaj de la Kinmena Defendo Komando; tiam Generalleŭtenanto Zhao Wan-fu (趙萬富; Pinjino: Zhào Wànfù) sendis patrolboaton de amfibia skolto bataliono (海龍蛙兵) tiri ĝin foren al alta maro kaj konsilis ilin ne reveni. Tamen, pro nesciataj kialoj, inteligenteco pri tiu boata ekzisto neniam estis dekontigita al la fronton de marbordan defendon sur Lieyuan insulon.

El peza nebulo la posta posttagmezo, tiu fiŝkaptado boato nerekonite de lokaj unuoj estis vidita aperanta sudokcidente al Donggango ("orienta kabo"; ĉina: 東崗) ĉe 16:37; tial 472 brigado komandanto, kaj la loka unua Dashandinga (大山頂) bataliono komandanto Majoro Liu, alvenis kun pli ol cent da soldatoj ĉe ejon. Post averti kaj forpeli pafojn, ŝveba la boato ankoraŭ sukcesis alteriĝi sur strando. Estis pafita per krucpafadoj kaj 2 bazukaj pafoj de la Armilo Roto al plifortigo. Tial tri viroj saltis la boaton kaj provis komuniki en ĉina, sed estis mortigitaj per pafadoj.

Loka Tria Roto komandanto ricevis la ordon de brigadon komandanton pri gvidi teamon serĉantan surŝipe kaj 2 ĵetgrenadoj estis enĵetitaj, sed de tie trovis ke ĉiuj pasaĝeroj estis Vjetnamoj rifuĝintoj sen armiloj. La boato iĝis blokita per mekanika difekto, do konfuzita inter nebulo, ĝis puŝita per suda fluo kaj ondoj al golfon, kiu klarigis kial la boato konservis ŝveba rekte antaŭen kaj ne povis preni fuĝan manovron por fari turnon aŭ foriri.

Ĉiuj pluvivantoj kaj korpoj estis delokitaj el boato sur la strando kun nek sukuro nek ajna viva subteno aŭ provizo permesita. Nu post intensa telekomunikado inter la divizia stabejo, la brigada stabejo kaj komandantoj ĉe sceno, kiu rapide konkludis finan solvon kiel tuta neniigo por elimini ĉiujn ĉeestintojn. Kelkaj ricevis multoblajn pafojn kiam unu kuglo ne mortigis. Korpoj de maljunuloj, virinoj, infanoj, graveda virino kaj bebo surhavanta malgrandegan sveteron amasigis kune[4].

La venontan matenon, la Kuraca Plotono de la bataliona Stabejo Roto estis ordonita renkonti ĉe ejo kaj entombigi la tutajn rifuĝintojn. La vunditaj estis entombigitaj vivantaj, kaj kiuj ajn moviĝantaj ankoraŭ estis mortigataj per militaj ŝoveliloj. Ankaŭ kiel laŭ instrukcio, la boato estis forbrulita kaj entombigita en sablo por detrui ĉiujn indicojn tuj. Plie lasta viktimo, malgranda knabo estanta kaŝita sub ĉelo surŝipe, estis ekzekutita fare de ordo sen kompato. La gardanta serĝento de la bataliona Stabejo Roto nombris la korpojn kiel pli ol dek naŭ.

Ĉar kelkaj militaj medicinistoj rifutis la rektan ordon ekzekuti viktimojn, la Brigado komandanto ekspedis elitan 1/3 el brigada stabejo roto al transpreno de la bataliona stabejo kaj bataliona stabejo roto. Poste tiun samajn tagon, alia fiŝkaptado boato de Ĉinio alproksimiĝis Donggangon provante rigardi kio estis okazinta. Ĝi estis ankaŭ pafita al detruo, kaj alfundigita en malferman maron kun kvar konfirmitan mortigiton - kiun kelkaj veteranoj poste nomis Marto 8 Incidento[5].

Poste, 158 Divizio kunlaboris sian superan Kinmenan Defendon Komandon al kaŝado de raportoj dum du kaj duonmonato. Komandanto Generalleŭtenanto Zhao Wan-fu ankaŭ ŝajnigis scii menion; demandite de Ĉefo de la Ĝenerala Stabo Hau, li respondis "Estis iuj ĉinaj komunistaj soldatoj pafitaj en akvo". Por kovri la veron, li ordigis elfosi la kadavrojn el la unua sceno, nu translokiĝis ilin al alia adreso sur pli kaŝan deklivon alten dekstren kaj ankaŭ konstruis muron super ĝi por obstrukci alvenantan ekzamenon.

Revelacio

[redakti | redakti fonton]

Kadavroj ne estis entombigitaj profunde sub strando. Trempite en marakvo kun sunbrilo, ili baldaŭ fariĝis putriĝintaj kaj estis elfositaj per sovaĝaj hundoj de rubodeponejo sur la malantaŭa flanko de okcidenta monteto. Raportoj pri fantomaj ekvidoj instigis vilaĝanojn por aranĝi religiajn ceremoniojn, igante blokantan novaĵojn pli malfacilaj.

Amaskomunikilaro en Honkongo komencis raporti la masakron unuafoje en komenco de majo 1987. Informite per loka oficejo, superaj oficistoj ĉe Tajpeo enketis Kinmenan Defendon Komandon sed ricevis neniam respondon. Kontraŭe, la komando interŝanĝis tiun marbordan defendon batalionon de la frontlinion kun alia rezerva bataliono en trejnada bazo por fortigi personaran kontrolon kaj komunikadan limigon al malhelpo de plu ekanta novaĵo. Krome, dufoje de liberaj donacoj sumigante tiel 6 000 NT$ kontante kiel duona monato da salajro de kapitano estis premiitaj al ĉiuj roto-komandantoj nenormale sojle de Duanwu festivalo. Ĝis la fino de majo, ĵus malmobiliziĝitaj soldatoj de deviga militservo ĉe Kinmano ekis reveni Tajvanon iom post iom kaj rivelis sian historion al la lastatempe fondita opozicia partio, Demokratia Progresema Partio (民主進步黨). Novaĵoj de masakro komencis disvastiĝi inter tajvanaj komunumoj.

Unua ĵurnalista raportaĵo en Tajvano pri tiu incidento estis "Memstara Vespera Ĵurnalo" (自立晚報) la 5-an de junio sur la Parlamentano, Wu Shu-chen (吳淑珍) de Demokratia Progresema Partio, formale esplordemandanta la Ministerion pri Nacia Defendo dum Ĝenerala asembleo de Leĝdona Juano (立法院) koncerne la masakron, sed la Armea Proparolanto, Generalmajoro Zhang Hui Yuan (張慧元), plurfoje neis ĉiun, kaj akuzis Wu kiel "sabotnacian reputacion", tial ke "estis ĉina fiŝkaptado boato estanta alfundigita en maron post ignori avertojn."

Tiu kazo estis ĉiam klasifikita kiel oficsekreton en militistaron, do la registaro neniam rivelis la veron koncerne identon kaj nombron de viktimoj kaj plie pritio kio okazis precize. La oficiala faktokaŝado aŭ mensogo iluziis la publikon dum pli ol dek tri jaroj[6], ĝis esti malkovrita per publikiganta «Taglibro de Ĉefo de la Ĝenerala Stabo (1981-1989)» de Generalo Hau Pei-tsun en 2000. Registaro de la Respubliko Ĉinio igis neniun komenton post tio.

Kiam skandalo estis konigita, Prezidanto de la Respubliko Ĉinio, Chiang Ching-kuo ricevis leteron de Amnestio Internacia esprimanta ties maltrankvilon al perdita homa naturo, tiuokaze asignis Ĉefon de la Ĝeneralan Stabon, generalon Hau Pei-tsun por esplori tiun kazon. Ministerio pri Nacia Defendo, Generalo Zheng wei-yuan (鄭為元), kaj ankaŭ specialaj detektivoj de la Politika Militado Agentejo (總政戰部) alvenis Kinmanon kaj trovis la kazon vera. Ĉiuj komandantoj kaj korespondaj politikaj oficiroj trans kvin niveloj sur la ĉeno de komando estis arestitaj kaj ekspeditaj reen al Tajpeo, inkluzive Kinmena Defendo Komando, 158 Lieyua Divizio, 472 Nantanga Brigado, Unua Dashandinga Bataliono, la Stabejo, la Armil- kaj Tria Dongganga Rotoj. Estis neniam vidita kazo trans milita zono en la tajvana historio.

Milittribunalo kondamnis la brigad-komandanton al jaro kaj 10 monatoj de malliberigo pro instigi murdojn, la batalion-komandanton al 1 jaro kaj 10 monatoj por komplico en seriaj murdoj, ambaŭ Armil- kaj Tria roto komandantojn al 1 jaro kaj 8 monatoj pro seriaj murdoj - tamen ĉiuj supraj juĝoj estis deciditaj kun tri-jaraj provtempoj, pro tio neniu de kvar kondamnitoj estis postulitaj iri al malliberejo[7].

Superaj oficiroj ricevis neniun formalan punon, kaj reakiris sian armeajn karierojn post kiam Prezidanto Chiang Ching-kuo subite mortis en januaro 1988: La brigado komandanto prenis superan ĉefan kolonelon postenon en militista akademio (陸軍通校); la divizio komandanto ŝanĝiĝis al la Stabestro de la Milito Altlernejo, Universitato de Nacia Defendo (三軍大學戰爭學院), antaŭ ol antaŭeniris al la Vickomandanto la Hua-Tunga Defendo Komando (花東防衛司令部) en 1991; la Kinmena Defendo Komandanto estis promociita al la Vickommandanto Generalo de Respubliko Ĉinio Armeo en 1989, kaj plu al Vic-Ĉefo de la Ĝenerala Stabo de la Armitaj Fortoj de Respubliko Ĉinio en 1991; post tio nomumite kun honoroj kiel strategio konsilianto (戰略顧問) de la prezidanto de la Respubliko Ĉinio, plie recenzisto membro (中評委) de la centra komitato de registara partio, Kuomintango (Ĉina Nacia Partio)[8].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Parencoj de Viktimoj de Masakro de Lieyuo Alvokas Reentombigon (angle). TaiwanPlus (la 9-a de aŭgusto 2024). Alirita la 13-a de aŭgusto 2024.
  2. Brian Hioe (la 9-a de aŭgusto 2024). Kontrolo Yuan postulas Justeco Super 1987 Masakro de vjetnamaj rifuĝintoj de la militistaro (angle). New Bloom. Alirita la 13-a de aŭgusto 2024.
  3. Ministerio instigis remalfermi enketon pri masakro (angle). Taipei Times (la 11-a de aŭgusto 2024). Alirita la 14-a de aŭgusto 2024.
  4. La oficiala esplorado de Lia Ekscelenco, Parlamentano Wu Shu-chen (吳淑珍) al la Ministerio pri Nacia Defendo dum kunsido 47 de la Ĝenerala asembleo, le 5-an junio 1987 - p. 46, vol. 76, Gazeto pub. de Leĝdona Juano (立法院公報)
  5. Ah-hsin, 158D veterano, «Dudeka memorejo pro la incidento de Donggango», (阿信 《東崗事件二十週年》 難得緣份~金誠連部落格), la 7-a marto 2007
  6. Wen Hsien-shen, 文現深 《大陸民主鬥士,非請莫入》 ĉiumonata Global Views (遠見雜誌), vol 38, aŭgusto 1989
  7. Lin Hsue-fang, esploranta adjunkto de la Academia Sinica, «Dudek-dua memorejo pro la masakro de Lieyuo», ĉiutaga Lihpao, (林雪芳,中央研究院研究助理 《小金門國軍屠殺越南難民22週年》 Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine 台灣立報), 15a de marto 2009
  8. Zhao Wan-fu, Baidu Baike etiketo pri 《赵万富》 citante historian esploron pro Nanhua Xiano, Junano, la 26-an de aprilo 2010

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]