Saltu al enhavo

Minankabaŭlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minankabaŭlingva Vikipedio
Retadreso min.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo minankabaŭa
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 26-a de julio 2024
Artikolnombro 227 676
Profundeco 7.7
Paĝoj 471 323
Redaktoj 3 153 771
Uzantoj 19 615
Aktivaj uzantoj 39
Administrantoj 5
Dosieroj 178
vdr

La Minankabaŭlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la minankabaŭa lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia baso Minang. La projekto aprobiĝis fare de la vikimedia prilingva komitato la 29-an de januaro 2013, oficiale malfermiĝis kaj praktike ekfunkciis la 7-an de februaro kaj atingis 150 000 artikolojn jam sep monatojn poste, la 9-an de septembro 2013. La 26-an de julio 2024 ĝi enhavas 227 676 artikolojn. Tio okazis ĉar plej verŝajne oni uzis aŭtomatan tradukilon kaj tiele la artikolo apenaŭ valoras. La profundeco de tiu versio estas klasita kiel 0, kvankam nur laŭ artikolnombro estas la 26-an de julio 2024 en 29a pozicio, tiun profundon oni trovas nur en 63a pozicio. Same la nombro de aktivaj uzantoj estas nur de 29, kontraŭ 341 de la esperanta versio aŭ 25 de la nepala en 57 je sama dato.

Pro la forta parenceco inter la minankabaŭa kaj la indonezia lingvoj, la minankabaŭlingva Vikipedio uzas la saman emblemon kiel tiu en la indonezia lingvo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]