Morteratsch-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morteratsch-Glaĉero
Morteratsch-Glaĉero en 2003
glaĉero
Geografia situo CH1903: 791372 / 152092 (mapo)46.4927777777789.9316666666667Koordinatoj: 46° 30′ N, 9° 56′ O; CH1903: 791372 / 152092 (mapo)
Morteratsch-Glaĉero (Svislando)
Morteratsch-Glaĉero (Svislando)
DEC
Morteratsch-Glaĉero
Morteratsch-Glaĉero
Map
Morteratsch-Glaĉero
Estiĝloko Piz Bernina
Longeco 7 km
Larĝeco 1 km
Areo 16,4 km²
Glacikvanto 1,2 km³
Elfluanto(j) InnDanubo
Jara retiriĝo/kresko 19,3 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Morteratsch-Glaĉero (prononcu Morteraĉ, romanĉe Glatscher dal Morteratsch, germane Morteratschgletscher estas valglaĉero en Engadino sur la teritorio de la komunumo Pontresino, Grizonaj Alpoj, Svislando. Ĝi havas longecon de 7 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras kun ĉiuj tributglaĉeroj areon de 16,4 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Morteratsch-Glaĉero havas sian originon inter la pintoj de Piz Bernina, Crast' Agüzza, Piz Argient, Piz Zupò kaj Bellavista. De Piz Argient ĝis la frunto de la glaĉerlango en Morteratsch-Valo estas proksimume 7 km. La alttecdiferenco estas preskaŭ 2000 m. Kune kun la ĉefa tributglaĉero Pers-Glaĉero, kiu alfluas de Piz Palü kaj alfluas al Moteratsch-Glaĉero sube de la roka Isla Persa (»perdita insulo«), ĝi kovras areon de 16,4 km². Oni taksas la volumenon de la glaĉero je proksimume 1,2 km³ da glacio. El Morteratsch-Glaĉero fontas la rivero Inn, ĉefalfluanto de Danubo, kiu alfluas la Nigran Maron.

Morteraĉ-Glaĉero estas laŭ volumeno la plej granda glaĉero en la orientaj Alpoj, laŭ longeco la tria post la aŭstraj glaĉeroj Pasterze kaj Gepatschferner. Ĝi estas tipa valglaĉero kun tre klare formita glaĉerlango.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la komenco de la glaĉermezurado 1878 ĝis 1998 Morteratsch-Glaĉero ĉiujare averaĝe retiriĝis je 17,2 metroj. Nur dum 4 jaroj la glaĉero kreskis malmultajn metrojn en tiu tuta tempo. Ĉar grandaj glaĉeroj nur malrapide reagas al nur dumtempaj klimatoŝanĝoj, oni ne povas klarigi tiujn kreskojn per pli grandaj precipitaĵkvantoj en la nutra regiono. Inter la jaroj 1999 kaj 2003 la malkresko akceliĝis konsiderinde. En la jaro 2003 la retiriĝo atingis la rekordon de 76,5 m. En la sekva jaro 2004 la glaĉero ankoraŭ foje kreskis je 10,3 por poste denove retiriĝi ĉiu-jare inter 20 kaj 30 metrojn. Pro la enormaj ankoraŭ ne plantokovritaj flankaj morenoj dekstre kaj maldekstre oni povas imagi, kiom gigantaj la glacimasoj devis esti ankoraŭ en la 19-a jarcento dum la kulmino de la Eta Glaciepoko.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En printempo oni povas sur Morteratsch-Glaĉero skiado. De la monta haltejo de la Diavolezza-Aertelefero por skiantoj bone veturebla skivojo pasas la glaĉeron malsupren al la gastejo Morteratsch. Dum la 10-kilometra malsuprenveturado oni pasas altecdiferencon de 1100 m. La malsuprenveturado, kiu ofertas dum bela vetero al la skianto mirindan panoramon tra la glaĉero kaj la valo daŭras inter unu kaj du horoj. La stacidomo Morteratsch de la Retia Fervojo iam situis ĉe la frunto de Morteratsch-Glaĉero. Ĉar la glaĉerlango intertempe retiriĝis 1800 metrojn, ĝi hodiaŭ ne plu videblas ek de la stacidomo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]